*ir/i PV
*iri ↝
(ntr)
- 1. ↝
- Moviĝi de iu loko al alia: iri paŝe, galope, piede, ŝipe, ĉevale; piediri, ŝipiri; la ĉevalo, veturilo, aeroplano, rivero iras rapide; iri sur la strato, sur la maro, tra la aero, laŭlonge de la rivero; el interne de la fajro iris tre hela lumo [1].
- 2. ↝
-
Moviĝi al iu difinita loko aŭ celo:
iri en la urbon,
en la lernejon, al la fonto;
li iradis tre ofte en la teatron
[2];
iri al la patro, ĉe la patron;
iri al la kongreso, al la diservo;
iri hejmen;
kien vi iras?;
iri ĉe la kuraciston, ĉe la notarion;
la rivero iras al la maro;
iri promeni;
iri ĉerpi akvon;
iri renkonte al iu;
iri sian vojon;
iri rekte laŭ la vojoZ
;
iru laŭ la vojo de la prudento
[3];
multe irata strato;
tra la fenestro la vaporo iras sur la korton
[4];
(figure)
de tie iras du ŝoseoj al la havenoB
;
la vojo iras (kondukas) al la urbo;
la muro iras (etendiĝas) de la domo ĝis la
lago.
pasi, paŝi, marŝi, veturi, rajdi, migri, vojaĝi.
- 3.
- Funkcii per interna movo: la horloĝo iras bone laŭ la minutoZ ; ĉu la maŝino iras?
- 4.
- (figure) Prospere aŭ malprospere progresi: kiel iras la proceso, la entrepreno, la komerco?; sen mensoga rekomendo ne iros la vendo PrV ; ĉio glate irosZ ; la fratiĝado de la homaro irados antaŭen ĉiam pli kaj pli potenceZ .
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 1:4
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 9:6
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 9:6
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
- angle:
- go
- bulgare:
- вървя, ходя
- ĉeĥe:
- jít
- france:
- aller (v., tous sens), marcher (fonctionner), tourner (fonctionner), fonctionner
- germane:
- gehen
- hispane:
- ir
- hungare:
- 1. megy, jár 2. megy 3. jár (működik), működik 4. megy (halad), halad
- katalune:
- anar
- kurde:
- çûyîn, çûn
- nederlande:
- gaan
- okcitane:
- anar
- pole:
- iść
- portugale:
- ir
- ruse:
- идти
- volapuke:
- golön
iro, *irado
[5]
- A.
-
Ago iri:
- 1.
- bileto por iro kaj reiro; fari longan iradon.
- 2.
- la irado al Budapeŝto per rivero estas ĉarma kaj ripoziga; (figure) ni ne havas la eblon analizi tie ĉi tiun iron de la pensoj [6]; la iro de la okazintaĵoj en la mondoZ .
- 3.
- bona irado de maŝino; igi motoron en iradon.
- 4.
- la irado de la societo, de la aferoj, de la negoco estas malvigla.
- B.
-
Maniero, laŭ kiu iu aŭ io
moviĝas:
gracia, malpeza, flirtanta irado.
5.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro,
-ad'
6. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 5
6. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 5
- france:
- aller (subst.), marche (fonctionnement), fonctionnement allure (démarche), démarche (manière de marcher)
- germane:
- Gehen
- hispane:
- marcha, funcionamiento paso (manera de andar) 1. ronda 2. gira, marcha 3. funcionamiento, marcha 4. progreso
- hungare:
- járás (-mód) 1. menet, út (mint cselekvés) 2. utazás, járás 3. járás, menet 4. menet, haladás
- nederlande:
- gang
- pole:
- chód
- portugale:
- ida (ação)
- ruse:
- ход, хождение
irejo ↝
-
Ĉiu ajn loko aŭ vojo, laŭ kiu oni povas iri:
Mi kondukos la blindulojn laŭ vojo, kiun ili ne konas,
laŭ irejoj por ili ne konataj Mi irigos ilin
[7];
(figure)
sur mian irejon Li metis mallumon
[8];
(figure)
konduku min sur ĝusta irejo, spite miajn insidantojn
[9];
(figure)
via koro ne flankiĝu al ŝia vojo, ne eraru sur ŝia
irejo
[10];
(figure)
viaj amikoj ĉi tieaj ne estus irintaj en la irejon de
la kolerego de la Eternulo
[11].
pado, pasejo, promenejo, koridoro, komunikejo.
7.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 42:16
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 19:8
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 27:11
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 7:25
11. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap.4
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 19:8
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 27:11
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 7:25
11. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap.4
- france:
- chemin, sentier, voie
- germane:
- Weg, Bahn
- hispane:
- camino, sendero
- hungare:
- út, ösvény
- katalune:
- camí
- nederlande:
- weg, baan
- okcitane:
- camin
- pole:
- przejście
- portugale:
- caminho
- ruse:
- путь
irigi ↝
- 1.
- Fari, ke iu aŭ io moviĝu de unu loko al alia: mi irigos vin sur rekta vojstreko [12]; irigi veturilon; la motoro irigas la aŭtomobilon.
- 2.
- Fari, ke io funkciu: irigi motoron; la rivero irigas la muelilon; mi ne povus irigi tiun horloĝon.
- 3.
- Ebligi, ke iu aŭ io iru: tiu vojo irigas al la urbo.
12.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 4:11
- france:
- faire aller, faire marcher, faire fonctionner, conduire (faire aller)
- germane:
- führen 1. antreiben 2. in Gang bringen
- hispane:
- 1. mover 2. hacer funcionar 3. conducir
- hungare:
- 1. járat, menet 2. működtet 3. vezet
- nederlande:
- 1. aandrijven, doen gaan 2. doen gaan 3. leiden
- pole:
- uruchomić
- portugale:
- fazer ir
- ruse:
- привести в движение, пустить в ход, запустить
irebla
- Laŭ kiu oni povas iri: irebla vojo.
- france:
- praticable (en p. d'une voie)
- germane:
- gangbar
- hispane:
- transitable, practicable, andadero
- hungare:
- járható
- nederlande:
- begaanbaar
- pole:
- przejezdna (droga)
- portugale:
- viável
- ruse:
- проходимый
*irilo [13]Z
↝ 
-
Longa stango, provizita per piedapoga hoko,
kiun oni uzas pare por iri starante alte super la tero
kaj por trapasi marĉojn.
paŝstango, stilzo.
13.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro,
ir'il'
- france:
- échasse
- germane:
- Stelze
- hispane:
- zanco
- hungare:
- gólyaláb
- nederlande:
- stelt
- pole:
- szczudło
- portugale:
- andas, pernas-de-pau
- ruse:
- ходуля
aliri ↝
(x)
-
Moviĝi por atingi iun aŭ ion:
aliri al la bordo;
aliri la bordon;
aliri amikon por lin gratuli;
oni povas diversmaniere aliri la problemon;
[la unua premio konsistas] en libera
aliro al brasika ĝardeno, diris la mulo
[14];
se vi nur volus rompi la katenojn, per kiuj viaj spiritoj
ligiĝis
al tro malvastaj konceptoj, vi ankaŭ povus vidi
alirejojn
al la vero en multaj aferoj
[15];
de matenruĝo ĉiuj alirejoj al Babel estos
zorge gardataj
[16];
la bando ŝteliris el la magazeno per pordo, donanta
alirejon al kajo
[17].
alpaŝi, alproksimiĝi, atingi, viziti.
14.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kuristoj
15. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap.10
16. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap.13
17. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap.16
15. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap.10
16. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap.13
17. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap.16
- france:
- aborder, s'approcher (de), accoster al~o: accès (acte ou manière d'accéder) al~ejo: accès (lieu)
- germane:
- herantreten, herangehen
- hispane:
- acceder, abordar (barco), aproximarse
- hungare:
- odamegy, elmegy hozzá, megközelít
- nederlande:
- gaan naar, benaderen al~ejo: toegang
- pole:
- przystępować
- portugale:
- dirigir-se para
- ruse:
- подойти
alirebla
- 1.
- Kiun oni povas aŭ rajtas aliri, atingi: la […] fortikaĵo iĝis alirebla por simplaj vizitantoj [18].
- 2.
- (figure) Kiun oni povas facile kompreni, alparoli...: literatura lingvo senpere alirebla al ordinara, neokcidenta esperantisto [19].
18.
A. Gonĉarov: Kion kaŝas la Kvendan-fortikaĵo?, Monato, 2001:12, p. 21a
19. C. Piron: La bona lingvo, 1989
19. C. Piron: La bona lingvo, 1989
- france:
- accessible
antaŭiri ↝
(x)
- Iri antaŭ io aŭ iu; devanci: muzikistaro antaŭiras la procesion.
- france:
- précéder
- germane:
- vorangehen, vorausgehen, vorgehen
- hispane:
- preceder
- hungare:
- elöl megy, elöl halad, elöl jár
- nederlande:
- voorgaan
- pole:
- przodować
- portugale:
- preceder, anteceder
- ruse:
- предшествовать
antaŭeniri
(ntr)
- Iri celante antaŭen; (f) progresi: ni devas ĉiam antaŭeniri ne timante la malhelpojn; antaŭenira metodo, reformisto.
- france:
- avancer, aller de l'avant, progresser
- germane:
- vorwärtsgehen, vorwärtsschreiten, vorrücken
- hispane:
- avanzar, progresar
- hungare:
- előre megy
- nederlande:
- vooruitgaan
- okcitane:
- avançar
- pole:
- iść naprzód
- portugale:
- avançar, adiantar-se
- ruse:
- идти вперёд, продвигаться
ĉirkaŭiri ↝
(x)
- 1. ↝
-
Moviĝi ĉirkaŭ io aŭ iu, formante rondon,
kurban fermitan linion:
ĉirkaŭiru la urbon sep fojojn, kaj la pastroj sonigu
per la trumpetoj
[20];
la tero ĉirkaŭiras la sunon;
(figure)
komencis ĉirkaŭiri strangaj famoj
[21].
rondiri 1.
- 2. ↝
- Fari kurban vojon ĉirkaŭ io, por ĝin eviti: mi pro singardeco faros unu fojon ĉirkaŭiron ĉirkaŭ la domo [22]; lia armeo ĉirkaŭiras du orajn skarabojn, tial ke la ministro de l' milito estas pastro [23]; Jerobeam ĉirkaŭirigis embuskon, kiu aperis malantaŭ ili [24]; Dio kondukis la popolon ĉirkaŭire, per la vojo tra la dezerto, al la Ruĝa Maro [25]; doganoj kaj migradaj kontroloj estas ĉirkaŭireblaj, se oni scias kiel [26].
- 3. ↝
-
Sinsekve viziti multajn lokojn:
vi ĉirkaŭiras maron kaj teron, por varbi unu
prozeliton
[27];
la inspektoro rapide ĉirkaŭiris en la manĝejo
[28];
(figure)
inter la oficiroj kaj nobeluloj komencis ĉirkaŭiri
strangaj famoj
[29].
rondiri 2.
20.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 6:4
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 11
22. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo
23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 3
24. La Nova Testamento, II. Kroniko 13:13
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 13:20
26. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 17
27. La Nova Testamento, S. Mateo 23:15
28. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 11
29. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 11
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 11
22. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo
23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 3
24. La Nova Testamento, II. Kroniko 13:13
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 13:20
26. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 17
27. La Nova Testamento, S. Mateo 23:15
28. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 11
29. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 11
- beloruse:
- 1. абысьці (кругом)
- france:
- 1. tourner (autour de), faire le tour (de) ĉirkaŭ~ebla: contournable 2. contourner, faire un détour 3. courir (en p. d'une rumeur), parcourir (en tous sens)
- germane:
- 1. herumgehen, umkreisen 2. umgehen 3. herumgehen, umhergehen
- hebree:
- 1. להקיף \הקף\, לכתר, לאפוף \אפף\
- hispane:
- 1. circunvalar, andar con rodeos 2. evitar, rodear 3. circular, andar por
- hungare:
- 1. körbejár (vmit), megkerül (vmit) 2. kikerül (vmit) 3. körbelátogat, sorra jár
- nederlande:
- rondgaan
- pole:
- okrążać
- portugale:
- circular, rodear
- ruse:
- обойти, обходить
deiri
(ntr)
- Iri komencante de iu loko, punkto: la aeroplano deiris de Romo; la deirpunkto de ekskurso, de elpensaĵo.
- france:
- partir, quitter, s'éloigner (de)
- germane:
- abgehen, weggehen, starten
- hispane:
- partir, distanciarse
- hungare:
- kiindul (vhonnan) de~punkto: kindulási pont
- nederlande:
- vertrekken de~punkto: vertrekpunt, uitgangspunt
- pole:
- wychodzić (z miejsca)
- portugale:
- ir-se
- ruse:
- отойти (от чего-то), исходить (из чего-то) de~punkto: исходный пункт
* disiri [30] ↝
(ntr)
- Iri en diversajn flankojn: post la fino de la kunveno ni tuj disiris; tie la vojo disiras en kvar direktoj.
30.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, dis'
- france:
- se disperser, s'égailler, se diviser (en p. d'un chemin), se séparer
- germane:
- auseinander gehen, sich zerstreuen
- hispane:
- dispersarse, dividirse, separarse
- hungare:
- szétoszlik, szétmegy (különböző irányokba)
- nederlande:
- zich splitsen, uit elkaar gaan
- pole:
- rozchodzić się
- portugale:
- separar-se
- ruse:
- разойтись
ekiri
(ntr)
- Komenci iri: doni la signalon de la ekiro en vetkurado; Mi rompis la bastonojn de via jugo kaj ekirigis vin kun levita kapo [31].
31.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 26:13
- bulgare:
- отивам
- france:
- partir
- germane:
- losgehen, aufbrechen
- hispane:
- partir
- hungare:
- elindul
- nederlande:
- vertrekken
- pole:
- wyruszać
- portugale:
- pôr-se em marcha
- ruse:
- пойти
*eliri ↝
(x)
- 1.
-
Iri eksteren el iu loko:
eliri el la ĉambro;
eliri renkonte al iu;
eliri el veturilo;
oni eliris la ĝardenon
[32];
el la kaldrono eliras vaporo
[33];
la ĉambro, la fenestro eliras
(rigardas al, donas vidon al) sur
kortonZ
,
sur parkon, sur straton;
el la ĉefa konstruo eliras du aloj;
la glavoj eliris el la ingoj;
kiu rabi eliras, ofte nuda revenas
PrV
;
de post la eliro el la ventro de mia patrino mi estis
gvidisto
[34];
vi memoru dum la tuta tempo de via vivo la tagon de via
eliro
el la lando Egipta
[35];
nur por tromplogi vin li venis, kaj por ekkoni ĉiujn viajn
elirojn kaj enirojn, kaj por ekscii ĉion, kion vi
faras
[36];
la strato finiĝas per senelirejo (vojo
fermita
ĉe unu ekstremaĵo);
(figure)
elirante el tiu principo, oni konkludas, ke...;
(figure)
oni ne vidas eliron el tiu mizeroB
;
(figure)
tiu situacio estas vere senelira
(tiel implikita, ke oni ne povas eliri el
ĝi);
Eliro (dua libro de Pentateŭko).
- 2. ↝
- Aperi publike, elpaŝi 3, fari publikan paŝon: la unua libro eliris en lingvo rusaZ ; mi estis ankoraŭ tro juna por eliri publike kun mia laboroZ ; unu cirkonstanco igis min prokrasti mian publikan eliron kun la lingvoZ .
32.
H.A. Luyken: Pro Iŝtar
33. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
34. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 31:18
35. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 16:3
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 3:25
33. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
34. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 31:18
35. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 16:3
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 3:25
- arabe:
- 1. خَرَجَ -ُ خُرُوجًا
- france:
- el~o: sortie (acte) senel~ejo: impasse, cul-de-sac El~o: Exode 1. sortir, donner (sur) 2. sortir (être publié), rendre public, annoncer
- germane:
- 1. nach draußen gehen, herausgehen 2. nach außen gehen, sich zeigen
- hispane:
- el~o: salida senel~ejo: callejón sin salida El~o: Éxodo 1. salir, apear 2. salir, publicar, aparecer
- hungare:
- senel~ejo: zsákutca El~o: Exódus 1. kimegy, kiindul 2. megjelenik
- nederlande:
- el~o: het buitengaan senel~ejo: doodlopende straat El~o: exodus 1. verlaten
- pole:
- wychodzić
- portugale:
- sair
- ruse:
- выйти
elirejo
- Loko, tra kiu oni eliras: la elirejo estas dekstre post la ŝtuparo.
- ĉine:
- 出口 [chūkǒu]
- france:
- sortie (lieu), issue
- germane:
- Ausgang
- hispane:
- salida
- hungare:
- kijárat
- nederlande:
- uitgang
- pole:
- wyjście
- portugale:
- saída
- ruse:
- выход
- volapuke:
- segol
elirvojo
- Ĉiu ajn metodo aŭ vojo, laŭ kiu oni povas eliri el situacio aŭ areo.
- france:
- issue
- germane:
- Ausweg
- hispane:
- camino de salida
- hungare:
- kiút
- pole:
- droga wyjściowa
- ruse:
- выход
eniri ↝
(x)
-
Iri internen de iu loko:
eniri en la ĉambron;
eniri la ĉambron;
glavo pendis en la glavingo ĉe lia lumbo kaj facile povis
eliri kaj eniri
[37];
vespere li prenis sian filinon Lea kaj enirigis ŝin al
li, kaj tiu envenis al ŝi
[38];
se lin trafos malfeliĉo sur la vojo [...], tiam
vi
enirigos
miajn grizajn harojn kun malĝojo en Ŝeolon
[39];
ŝi enirigis lin en la domon de sia patro
[40];
alkonduku Aaronon kaj liajn filojn al la eniro (=
enirejo) de la tabernaklo de kunveno
[41];
eniro en la templon estis permesata nur al
privilegiuloj
[42];
Ilu-ittia, leviĝinte ĉe la eniro de la reĝo,
ankaŭ riverencis
[43];
(figure)
eniri (aniĝi) (en) societon,
komitatonZ
;
(figure)
eniri en oficon (ekokupi ĝin);
(figure)
nur la vortoj, kiuj sukcesis eniri (en) la ĉiutagan
literaturon povas vivi daŭre;
(figure)
eniri facile en la memoronZ
;
(figure)
espero eniris en ŝian koronZ
;
(figure)
la racio ne eniris ilian cerbon;
(figure)
la prezidanto ne permesis al la oratoro eniri tiun
kampon;
(figure)
eniri novan vojon, epokon.
eniĝi.
37.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 20:8
38. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 29:23
39. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 42:38
40. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 19:3
41. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 40:12
42. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap.11
43. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap.18
38. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 29:23
39. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 42:38
40. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 19:3
41. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 40:12
42. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap.11
43. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap.18
- arabe:
- دَخَلَ -ُ دُخُولًا
- france:
- entrer en~igi: faire entrer, introduire (faire entrer) en~o: entrée (acte)
- germane:
- hineingehen, eintreten
- hispane:
- entrar en~igi: introducir en~o: acceso, entrada
- hungare:
- bemegy, belép, behatol en~o: belépés, bemenet
- nederlande:
- binnendringen en~igi: doen binnendringen en~o: toegang
- pole:
- wchodzić
- portugale:
- entrar
- ruse:
- войти
elirmalpermeso 
Eksterordinara malpermeso al la enloĝantoj de urbo aŭ alia loĝloko esti eksterdome en fiksitaj diurnohoroj (ordinare, dum la noktoj) krom eventuale laŭ speciala permeso: la israela armeo ankaŭ deklaris noktan elirmalpermeson en la malnova distrikto de la urbo Nablus [44].
44.
Nokta elirmalpermeso sur okcidenta bordo de
Jordano
, China Radio International
- angle:
- curfew
- france:
- couvre-feu
- hispane:
- toque de queda
- ruse:
- комендантский час
enirejo ↝
- Loko, tra kiu oni eniras: la enirejo estis obstrukcita de homamaso.
- france:
- entrée (lieu)
- germane:
- Eingang
- hispane:
- entrada
- hungare:
- bejárat
- nederlande:
- ingang
- pole:
- wejście
- portugale:
- entrada
- ruse:
- вход
flankeniri
(ntr)
- Iri flanken de io aŭ iu: la ĉefkapitano prenis lian manon, kaj, flankenirante, demandis lin aparte [45].
45.
La Nova Testamento, La agoj 23:19
- france:
- aller à l'écart, s'écarter
- germane:
- vorbeigehen, seitlich gehen
- hispane:
- hacerse a un lado, apartarse
- hungare:
- félremegy, félreáll
- nederlande:
- opzij gaan
- pole:
- iść bokiem
- ruse:
- отойти (в сторону)
foriri
(ntr)
- Iri for de iu loko: foriri de la urbo; foriri por libertempo; la servantino foriris serĉi la kruĉon; foriru de homo malsaĝa; miaj ordonoj ne foriru de viaj okulojZ ; forpelu ilin kaj foriros malpacoZ ; se ne estus kun mi la Dio de mia patro, [...] vi nun foririgus min kun nenio [46]; li foririgos la kapron en la dezerton [47]; li foririgis la homojn, kiuj alportis la donacojn [48].
46.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:42
47. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 16:22
48. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 3:18
47. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 16:22
48. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 3:18
- france:
- partir for~igi: renvoyer, congédier, faire partir, jeter dehors
- germane:
- weggehen, fortgehen
- hispane:
- salir, partir for~igi: despedir, dejar ir, hacer partir
- hungare:
- elmegy, eltávozik for~igi: eltávolít, feloszlat
- nederlande:
- weggaan for~igi: doen weggaan
- pole:
- wychodzić
- portugale:
- partir
- ruse:
- уйти
foriro Z
- Ago de iu foriranta.
- france:
- départ
- hispane:
- salida
ĝisiri ↝
- Atingi indikitan lokon per iro: Mi ĝisiros sola, ‐ ripetadis la atenanino […] ‐ mi ne timas homojn [49]; ŝi ĝisiras angulon kaj turnas sin reen, aroge kaj fiere rigardante [50]; La plej grava estas ‐ ĝisiri, pensis Jul, nur ĝisiri... [51].
49.
I. Efremov, trad. J. Finkel: Tais el Ateno, 2008
50. V. M. Garŝin: Akcidento, [2010?]
51. A. Lazarĉuk, trad. J. Finkel: La sankta monato Rin, [2000]
50. V. M. Garŝin: Akcidento, [2010?]
51. A. Lazarĉuk, trad. J. Finkel: La sankta monato Rin, [2000]
- france:
- atteindre
- germane:
- hingehen
- hispane:
- alcanzar
- hungare:
- elmegy (vmeddig), elér (vhová), elér (helyet)
- nederlande:
- bereiken
- pole:
- dojść
- portugale:
- atingir (chegar a)
- ruse:
- дойти
hejmeniri ↝
kuniri
(ntr)
- Iri kune; partopreni: Paŭlo ne aprobis kunpreni tiun, kiu [...] ne kuniris en la laboron [53].
53.
La Nova Testamento, La agoj 15:38
- france:
- accompagner, prendre part
- germane:
- zusammen gehen, gemeinsam wandeln
- hispane:
- acompañar
- hungare:
- együtt megy, vele megy
- pole:
- iść razem
- portugale:
- acompanhar
- ruse:
- сопровождать
laŭiri
(tr)
- Iri laŭlonge de io: laŭiri bordon, riveron, postsignojn.
- france:
- longer, border (longer), suivre (longer)
- germane:
- entlanggehen, entlangschreiten
- hispane:
- seguir, bordear, acompañar
- hungare:
- megy (vmi mentén), végigmegy (vmi mentén), követ (irányt)
- pole:
- iść wzdłuż
- portugale:
- acompanhar (um rio etc)
- ruse:
- идти вдоль, идти по
malantaŭeniri
(ntr)
- Iri celante malantaŭen; (f) malprogresi: estas iafoje necese zigzagi, halti, eĉ malantaŭeniri [54].
54.
E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Venis anarkisto
- france:
- reculer, régresser, aller en arrière, marcher à reculons
- hispane:
- retroceder, regresar
- hungare:
- hátramegy
- pole:
- cofać się
- portugale:
- recuar, retroceder
- ruse:
- идти назад, отступать
malsupreniri ↝
(tr)
-
Iri ĝis la malsupro de io, aŭ en
la direkto de la malsupro:
malsupreniri ŝtuparonZ
, vojon, deklivon;
en la profundon de Ŝeol ĝi malsupreniros
[55];
liberigu lin, ke li ne malsupreniru en la tombon
[56];
de siaj ŝipoj malsupreniros ĉiuj remistoj
[57];
unu homo malsupreniris de Jerusalem al Jeriĥo
[58];
unu pastro malsupreniris la saman vojon
[59];
Mi malsupreniros, kaj rigardos,
ĉu ili plene agas tiel, kiel estas la kriado, kiu venis al
Mi
[60].
malleviĝi.
55.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 17:16
56. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 33:24
57. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 27:29
58. La Nova Testamento, S. Luko 10:30
59. La Nova Testamento, S. Luko 10:31
60. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 18:21
56. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 33:24
57. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 27:29
58. La Nova Testamento, S. Luko 10:30
59. La Nova Testamento, S. Luko 10:31
60. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 18:21
- france:
- descendre (ex. un escalier)
- germane:
- hinuntergehen, heruntergehen
- hispane:
- descender, bajar
- hungare:
- lemegy
- pole:
- zejść
- portugale:
- descer
- ruse:
- спускаться, спуститься
nealirebla

- france:
- inaccessible
- nederlande:
- onbereikbaar
postiri ↝
(x)
-
Iri post 2
io aŭ iu:
[la derviŝo] duonturniĝas sur la kalkanoj
tiele, ke li frontas la postiranton
[63];
ŝi postiris [la fazanon] tra filiko
kaj vepraĵo
[64];
mi iris do reen kiel eble plej rapide kaj postiris lin
sur la maldekstra flanko de Václav-placo
[65].
sekvi1
63.
E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Leteroj el Turkio
64. E. Grimley Evans: La kluba mensogulo, La lupino kaj aliaj rakontoj, 2005
65. L. Vladyka trad. Moraviaj E-Pioniroj: Mi en li, http://www.mujweb.cz/Kultura/malovec/MIENLI4.HTM
64. E. Grimley Evans: La kluba mensogulo, La lupino kaj aliaj rakontoj, 2005
65. L. Vladyka trad. Moraviaj E-Pioniroj: Mi en li, http://www.mujweb.cz/Kultura/malovec/MIENLI4.HTM
- france:
- suivre (marcher derrière)
- hispane:
- seguir, ir detrás
- pole:
- podążać
- portugale:
- seguir, ir atrás
- ruse:
- следовать
preteriri
(tr)
- Pasi laŭlonge kaj flanke de io, kaj ĝin lasi post si: preteriri arbaron; ni preteriris tri vilaĝojn survoje; li sidis por rigardi la preterirantojn.
- france:
- dépasser (un lieu), passer (dépasser)
- germane:
- vorbeigehen, vorübergehen
- hispane:
- pasar
- hungare:
- elmegy (vmi mellett)
- pole:
- mijać
- portugale:
- passar ao lado de
- ruse:
- пройти (мимо чего-л.), миновать
piediri ↝
(ntr)
- Iri piede: David venkoprenis de li mil ĉarojn kaj sep mil rajdantojn kaj dudek mil piedirantojn [66].
66.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 18:4
- france:
- marcher (à pied) pied~anto: piéton
- germane:
- zu Fuß gehen, wandeln
- hispane:
- caminar
- hungare:
- gyalogol
- pole:
- iść pieszo
- portugale:
- caminhar (à pá)
- ruse:
- идти пешком pied~anto: пешеход
reiri
(ntr)
- 1.
- Irinte, veni returne al la deira loko: ira kaj reira bileto.
- 2.
- Iri denove, sekvafoje: mi reiros al vi la proksiman semajnon.
- france:
- 1. revenir (à son point de départ) 2. retourner (aller de nouveau), revenir (aller de nouveau), aller de nouveau
- germane:
- 2. zurückgehen, zurückkehren
- hispane:
- 1. retornar 2. volver
- hungare:
- 1. visszamegy 2. újra elmegy
- pole:
- powracać
- portugale:
- voltar
- ruse:
- вернуться, возвратиться
rondiri ↝
(ntr)
- 1. ↝
-
Iri laŭ ronda vojo, laŭ fermita
kurbo:
la montriloj [de la malnova horloĝo]
rondiradis
[67];
dezirante rondiri ĉirkaŭ Montmartro mi trapasis
la vilaĝon Clignancourt
[68];
la sango rondiras en la korpo
PV
;
sur unu rando de la ĉielo estas ĝia leviĝo, kaj
ĝia rondiro estas ĝis aliaj randoj
[69];
(figure)
li rondiras ĉirkaŭ ŝi, kiel papilio
ĉirkaŭ lumiloPIV1
.
ĉirkaŭiri 1;
rivolui, orbito
- 2. ↝
-
Sinsekve viziti multajn lokojn:
Satano respondis al la Eternulo [...]: Mi vagadis
sur la
tero kaj rondiradis sur ĝi
[70];
ili lernas esti senutilaj, rondirante de domo al domo
[71];
(figure)
la historio komencis rondiri (cirkuli,
diskoniĝi)
de kokinejo al kokinejo
[72].
ĉirkaŭiri 3.
67.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
68. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Naŭa promenado
69. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 19:6
70. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 1:7
71. La Nova Testamento, I. Timoteo 5:13
72. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Estas tute certe
68. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Naŭa promenado
69. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 19:6
70. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 1:7
71. La Nova Testamento, I. Timoteo 5:13
72. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Estas tute certe
- france:
- rond~o: course (d'un astre) 1. tourner (autour de), faire le tour (de) 2. courir (en p. d'une rumeur), parcourir (en tous sens), rôder
- germane:
- 1. herumgehen, im Kreis laufen
- hispane:
- 1. girar (alrededor de), orbitar a 2. deambular (en todas direcciones), rondar
- hungare:
- rond~o: kórbejárás 1. körbejár 2. körbelátogat, sorra látogat
- pole:
- 2. krążyć
- portugale:
- 2. rodear
- ruse:
- 1. ходить кругом, ходить по кругу, циркулировать 2. обходить (разные места), обойти (разные места)
senelirejo
↝ 
- 1.
- Loko, el kiu oni ne sukcesas eliri: la policistoj estis puŝitaj en senelirejon kaj ne povis kontraŭstari la manifestaciantojn [73].
- 2.
- (figure) Sensolva problemo, neeskapebla malbona situacio: la situacio, en kiu ni ambaŭ troviĝas, estas vera senelirejo [74].

- france:
- voie sans issue
- hispane:
- calle sin salida
subiri ↝
(x)
- 1.
- Iri sub ion: subiri tegmenton, branĉaron;
- 2.
- (p.p. astroj) Iri sub la horizonton: la suno subiris sub la akvon [75]; en tiu tago [...] Mi subirigos la sunon en tagmezo [76]; en la purpuraj radioj de la subiranta suno la princo similis dion [77]; punu min Dio, se mi antaŭ la sunsubiro gustumos panon aŭ ion ajn [78]; de la sunleviĝejo ĝis la sunsubirejo Mia nomo estos granda inter la nacioj [79].
75.
Hans Christian Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj
de Andersen/II/Ĉapitro 13 — Sovaĝaj cignoj
76. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Amos 8:9
77. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 5
78. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 3:35
79. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Malaĥi 1:11
76. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Amos 8:9
77. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 5
78. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 3:35
79. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Malaĥi 1:11
- france:
- 1. se mettre sous sunsub~o: coucher du soleil sunsub~ejo: couchant (point cardinal) 2. se coucher
- germane:
- untergehen, hinuntergehen, heruntergehen, unten gehen
- hispane:
- bajar 1. meterse debajo de 2. ocultarse bajo el horizonte, ponerse
- hungare:
- lemegy, alámegy sunsub~o: naplemente
- pole:
- zachodzić (o słońcu)
- portugale:
- pôr-se
- ruse:
- зайти (подо что-л., напр. за горизонт)
supreniri ↝
(tr)
-
Iri ĝis la supro de io, aŭ en
la direkto de la supro:
supreniri ŝtuparonZ
,
etaĝon;
ĉar vi supreniris sur la liton de via patro,
tiam vi malhonoris mian liton per la supreniro
[80];
ne supreniru per ŝtupoj al Mia altaro
[81].
leviĝi.
80.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 49:4
81. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 20:26
81. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 20:26
- france:
- monter (gravir), gravir, s'élever
- germane:
- heraufgehen, hinaufgehen, ersteigen, erklimmen
- hispane:
- subir, ascender, elevarse
- hungare:
- felmegy
- pole:
- iść w górę
- portugale:
- subir, ascender
- ruse:
- подняться (на что-л.), взобраться, взойти
suriri ↝
(tr)
-
Iri alten sur ion:
suriri tegmenton, ŝtuparon, arbon, monton
grimpi.
- france:
- monter (sur), grimper (sur)
- germane:
- betreten, dahingehen, beschreiten
- hispane:
- montar (sobre), subir (sobre)
- hungare:
- rámegy
- pole:
- wspinać się
- portugale:
- subir
- ruse:
- зайти (на что-л.), взойти, взобраться
ŝipiri ↝
Iri, veturi per ŝipo: ni ŝipiris de Filipi [...] kaj alvenis [...] en Troas post kvin tagoj [82].
ŝipi.
82.
La Nova Testamento, La agoj 20:6
- france:
- naviguer
- germane:
- mit dem Schiff fahren, schifffahren
- hispane:
- navegar
- hungare:
- hajózik
- pole:
- płynąć statkiem
- portugale:
- navegar (ir a navio)
- ruse:
- плыть на корабле
ŝteliri ↝
(ntr)
-
Iri kaŝe kaj sekrete, kvazaŭ ŝtelisto:
kiam la aliaj iris al la foiro aŭ dancado aŭ
sankta procesio, mi ŝteliris en ĉi tiun negastaman
intermonton
[83];
la bando ŝteliris el la magazeno
Iŝtar
;
la atakantoj ŝteliris al la remparoB
.
Rim.: La uzo de la esprimo sin ŝteli en la senco de ŝteliri estas evitinda, ĉar dubasenca.
83.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 2a
- beloruse:
- красьціся, падкрадацца
- hispane:
- ir furtivamente
- hungare:
- lopakodik
- nederlande:
- sluipen
- pole:
- skradać się
- portugale:
- ir furtivamente
- ruse:
- красться, подкрасться, подкрадываться
- svede:
- smyga
trairi
(tr)
- 1.
- Iri trae de io, de unu flanko al alia: oni devas trairi korton por eniri en la domon; trairi naĝante la riveron; trairebla torento; netrairebla dezerto; li elfosis al si longan trairejon tra la tero de sia loĝejo ĝis ŝia [84]; ĉion, kio povas iri en fajron, trairigu tra fajro, kaj ĝi estos pura [85].
- 2. ↝
(fakula ĵargono) (p.p. geometria figuro, rilate al alia) Sekci kaj eventuale inkluzivi ĝin: mezortanto de streko estas ortanto, trairanta la mezon de la streko; ebeno trairanta ĉefcirklon de sfero trairas ankaŭ la centron de la sfero; konuso estas naskita de rekto, kiu moviĝas trairante fiksan punkton kaj fiksan kurbon.
84.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
85. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 31:23
85. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 31:23
- angle:
- 2. pass (e.g. through a point)
- france:
- tra~ebla: franchissable netra~ebla: infranchissable tra~ejo: passage (chemin) 1. traverser 2. passer (ex. par un point)
- germane:
- 1. hindurchgehen, durchgehen, durchqueren 2. gehen (z.B. durch einen Punkt)
- hispane:
- tra~ebla: franqueable netra~ebla: infranqueable tra~ejo: pasaje (camino) 1. atravesar 2. pasar (ej. por un punto), cruzar
- hungare:
- tra~ebla: átgázolható netra~ebla: átjárhatatlan 1. átmegy (vmin), ákel (vmin), áthalad (vmin) 2. átmegy (vmin keresztül)
- pole:
- 1. przejść 2. przechodzić (np. przez punkt)
- portugale:
- 2. atravessar
- ruse:
- 1. пройти (сквозь, через), проходить 2. проходить (напр. через точку )
transiri ↝
(tr)
- 1.
- Moviĝi transen de io, pli malproksimen ol io: la vagonaro ĵus transiris la limon de la regno; ili [...] okupis la transirejon de Jordan, kondukantan al Moab, kaj permesis al neniu transiri [86]; mi transiris la RubikononZ (rezignis pri la eblo reiri); (figure) lia senbrideco transiras ĉiujn limojnZ (estas ja troa, tute ne tolerebla).
- 2.
- (figure) Metafore translokiĝi, p.p. abstraktaĵoj, kiujn oni samigas al konkretaj objektoj: multaj Volapükistoj malkaŝe transiris al EsperantoZ ; super la okazintaj faktoj ni povus silente transiri al la tagordo [87]; la heredaĵo transiris en fremdajn manojn; ŝia amo transiris al la konkurantoZ .
- 3.
- (figure) Iĝi en alian staton, ŝanĝiĝi: transiri de ĝoj' al doloroZ ; subite lia voĉo transiris en rapideman tononZ , en malklaran murmaradonZ ; la tuta lando transiris en posedon de l' venkintoZ , sub la prusan regadon.
86.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 3:28
87. Zamenhof: Parolo antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden, 1908
87. Zamenhof: Parolo antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden, 1908
- france:
- trans~ejo: passage, gué 1. franchir (une limite), dépasser (les bornes) 2. passer (d'un point de vue à un autre), changer de main 3. passer (changer d'état)
- germane:
- hinübergehen, übergehen, überschreiten
- hispane:
- trans~ejo: paso, vado 1. franquear (un límite), rebasar (el borde) 2. cambiar (de parecer), cambiar (de dueño) 3. cambiar de estado
- hungare:
- trans~ejo: átkelő 1. átmegy (vhová) 2. áttér 3. átmegy (vmibe)
- pole:
- przechodzić
- portugale:
- transpor, ultrapassar
- ruse:
- перейти
transira ↝
- 1.
- Nedaŭra, pasa, provizora, transita.
- 2. ↝
Transitiva.
- france:
- 1. transitoire 2. transitif
- germane:
- vorübergehend, transitorisch
- hispane:
- 1. transitorio, temporal, pasajero 2. transitivo
- hungare:
- 1. átmeneti 2. tárgyas, tranzitív
- pole:
- przechodni
- portugale:
- 1. transitório, passageiro
- ruse:
- переходный
vojiri ↝
- Iradi piede al malproksima celo: se iu estos en malproksima vojiro, tamen li faru Paskon al la Eternulo [88]; krom tio li faris sufiĉe grandan vojiron flanken, ĉar li volis antaŭe esti en Fjaltring [89]; ni vojiras al tiu loko, pri kiu la Eternulo diris: Ĝin Mi donos al vi [90]; ili ekvojiris for de la monto de la Eternulo vojon de tri tagoj [91]; la Eternulo vojirigis vin, kaj diris: iru kaj ekstermu la pekulojn [92]; la vojoj senhomiĝis, vojiranto jam ne pasas [93].
88.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 9:10
89. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
90. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 10:29
91. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 10:33
92. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 15:18
93. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 33:8
89. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
90. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 10:29
91. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 10:33
92. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 15:18
93. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 33:8
- france:
- cheminer, voyager (à pied) voj~o: voyage voj~anto: voyageur, chemineau
- hispane:
- caminar, viajar (a pie) voj~o: viaje voj~anto: viajero
- hungare:
- vándorol voj~anto: utas, utazó
- pole:
- wędrować
- portugale:
- ir a lugar distante
administraj notoj
pri
rond~i:
~o, ~ado : Mankas verkindiko en fonto.
~ebla: Mankas dua fontindiko.
~ebla: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ilo : Mankas verkindiko en fonto.
antaŭ~i: Mankas dua fontindiko.
antaŭ~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
antaŭen~i: Mankas dua fontindiko.
antaŭen~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
de~i: Mankas dua fontindiko.
de~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
dis~i : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
el~i: Mankas verkindiko en fonto.
el~ejo: Mankas dua fontindiko.
el~ejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
el~vojo: Mankas dua fontindiko.
el~vojo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
en~i: Mankas verkindiko en fonto.
en~ejo: Mankas dua fontindiko.
en~ejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
for~i: Mankas verkindiko en fonto.
for~o : Mankas verkindiko en fonto.
laŭ~i: Mankas dua fontindiko.
laŭ~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
malsupren~i: Mankas verkindiko en fonto.
preter~i: Mankas dua fontindiko.
preter~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
re~i: Mankas dua fontindiko.
re~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
supren~i: Mankas verkindiko en fonto.
sur~i: Mankas dua fontindiko.
sur~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ŝtel~i: Mankas verkindiko en fonto.
trans~i: Mankas verkindiko en fonto.
trans~a: Mankas dua fontindiko.
trans~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
(a) PIV1 kaj PV havas duoblan artikolon kun rond~i: unu sub "rond" kaj unu sub "iri". Mi provis kunfandi ĉiujn kvar. (b) La ekz kun "rond~o" supozigas, ke la trairata vojo povas esti nur parto de la fermita trajektorio (kp kun la diskuto pri rivoluo/turno/rotacio). (c) PV metis en la saman artikolon "ĉirkaŭ~i" kaj "rond~i", kaj verdire kelkaj ekz-oj ne ebligas sencodistingon. Mi do metis referencojn SIN inter la respondaj sencoj. (ĉ) Lanti uzas „rond~i“ parolante pri derviŝoj. Indas esplori, ĉu tia uzo estas akceptebla. [MB]pri ir/i :
Restas por koherigi la transitivecon de la diversaj verboj derivitaj per prefiksita prepozicio. [MB]~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o, ~ado : Mankas verkindiko en fonto.
~ebla: Mankas dua fontindiko.
~ebla: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ilo : Mankas verkindiko en fonto.
antaŭ~i: Mankas dua fontindiko.
antaŭ~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
antaŭen~i: Mankas dua fontindiko.
antaŭen~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
de~i: Mankas dua fontindiko.
de~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
dis~i : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
el~i: Mankas verkindiko en fonto.
el~ejo: Mankas dua fontindiko.
el~ejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
el~vojo: Mankas dua fontindiko.
el~vojo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
en~i: Mankas verkindiko en fonto.
en~ejo: Mankas dua fontindiko.
en~ejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
for~i: Mankas verkindiko en fonto.
for~o : Mankas verkindiko en fonto.
laŭ~i: Mankas dua fontindiko.
laŭ~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
malsupren~i: Mankas verkindiko en fonto.
preter~i: Mankas dua fontindiko.
preter~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
re~i: Mankas dua fontindiko.
re~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
supren~i: Mankas verkindiko en fonto.
sur~i: Mankas dua fontindiko.
sur~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ŝtel~i: Mankas verkindiko en fonto.
trans~i: Mankas verkindiko en fonto.
trans~a: Mankas dua fontindiko.
trans~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.