*proksim/a PV
*proksima ↝
-
Apartigita per malgranda distanco:
- a)
-
En spaco:
proksima urbo, najbaro, lando;
la malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima
arbaro
[1];
proksima je, al, de io;
rigardi ion de proksime;
alporti ion de malproksimeZ
;
sendi iun malproksimenZ
.
najbara
- b)
- En tempo: la proksiman (pasintan aŭ venontan) jaron; la tago de la edziĝo estis proksima; la plej proksima estontecoZ .
- c)
- Per metaforo: proksima parenco; jam proksima (tuj preta) estas Lia helpo al tiuj, kiuj Lin timas [2]; ĝis la fina malapero de la muroj inter la popoloj, estas ankoraŭ tre malproksimeZ .
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 21
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 85:9
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 85:9
- angle:
- 1.a close, near 1.b soon 1.c close, near
- beloruse:
- блізкі
- ĉeĥe:
- blízký, přibližný
- france:
- proche 1.b prochain (adj.)
- germane:
- nahe
- hispane:
- próximo
- hungare:
- közeli de mal~e: messziről
- nederlande:
- dichtbij
- pole:
- bliski, niedaleki, nieodległy
- portugale:
- próximo, propínquo, junto, vizinho, circunvizinho
- ruse:
- близкий, ближний de mal~e: издалека la plej ~a: ближайший
- slovake:
- blízky, približný
proksimigi ↝
(tr)
- Fari ion proksima: proksimigu tiun seĝon.
- angle:
- to bring near
- beloruse:
- прыбліжаць, набліжаць
- ĉeĥe:
- přiblížit
- france:
- approcher (tr.)
- germane:
- annähern
- hispane:
- aproximar
- hungare:
- közelít
- nederlande:
- naderbij brengen
- pole:
- zbliżać, przybliżać
- ruse:
- приблизить, приближать
- slovake:
- priblížiť,
proksime de, proksime al ↝
(prepoziciaĵo)
- Apud, je malgranda distanco de: proksime al la fenestro estis libroj [3]. la unua estis mortpafita kiel ribelinto en milita malliberejo proksime de la memorparko [4].
3.
Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 13a, p. 119a
4. G. MacAoidh: Amnezio-amnestio, Monato, 2003:2, p. 16a
4. G. MacAoidh: Amnezio-amnestio, Monato, 2003:2, p. 16a
- angle:
- near
- beloruse:
- блізу, паблізу, побач
- france:
- près de
- hungare:
- közel vmihez, vmi közelében
- pole:
- blisko, niedaleko, w pobliżu
- ruse:
- рядом с, возле, около, близ
proksimiĝi
- Iĝi proksima: ne proksimiĝu al la pordo de ŝia domoZ ; via tasko proksimiĝas al la fino; la vintro alproksimiĝas; tiuj, kiuj malproksimiĝas de Dio, pereasZ ; la popoloj interproksimiĝas kiel unu familioZ .
- angle:
- to come close
- beloruse:
- прыбліжацца, набліжацца
- france:
- approcher (intr.), s'approcher de
- germane:
- sich nähern
- hispane:
- aproximar se
- hungare:
- közeledik
- nederlande:
- naderbij komen
- pole:
- zbliżać się, przybliżać się
- ruse:
- приблизиться, приближаться
proksimulo ↝
- Ĉiu homo, rilate al alia: amu vian proksimulon kiel vin mem [5]; ĉiu vidu en sia proksimulo nur homon kaj fratonZ .
5.
La Nova Testamento, S. Marko, 12:31
- angle:
- fellow man, neighbor
- beloruse:
- бліжні, блізкі (наз.)
- ĉeĥe:
- bližní
- france:
- prochain (subst.)
- germane:
- Nächster
- hungare:
- felebarát
- nederlande:
- naaste
- pole:
- bliźni, ktoś bliski
- ruse:
- близкий (сущ.), ближний (сущ.)
- slovake:
- blížny
proksimuma
- Ne tute ĝusta, sed nur proksima al la ĝusto: proksimuma kalkulo de la loĝantoj; proksimuma signifo de vortoZ .
- angle:
- approximate
- beloruse:
- прыблізны
- ĉeĥe:
- aproximativní, přibližný
- france:
- approximatif
- germane:
- ungefähr
- hungare:
- körülbelüli, megközelítő
- nederlande:
- benaderend
- pole:
- przybliżony
- ruse:
- приблизительный, примерный (приблизительный)
- slovake:
- približný
proksimume ↝
- Laŭ ne preciza takso, ne plene trafante la veron aŭ celon: la biblioteko enhavas proksimume (ĉirkaŭe) 100 volumojn; proksimume post unu horo la buso haltis [6].
- angle:
- approximately
- beloruse:
- прыблізна, блізу
- ĉeĥe:
- asi, cca, přibližně
- france:
- à peu près, environ (à peu près), approximativement
- hungare:
- körülbelül, megközelítőleg, nagyjából
- katalune:
- més o menys
- okcitane:
- a pauc près
- pole:
- w przybliżeniu, około
- ruse:
- приблизительно, примерно (приблизительно)
- slovake:
- asi, približne, zhruba
malproksima ↝
- Ne apuda, trans longa spaca, tempa aŭ spirita distanco: tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko [7]; preĝejo proksima, sed Dio malproksima; PrV malproksima de mi estas la deziro ribeliZ ; malproksima de mi estas la opinio ke...; (figure) pli bona amiko intima ol parenco malproksima PrV .
7.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 13
- angle:
- far, distant
- beloruse:
- далёкі
- ĉeĥe:
- vzdálený
- france:
- distant, éloigné, lointain
- germane:
- fern, entfernt
- hungare:
- távoli
- pole:
- daleki, odległy
- ruse:
- дальний, далёкий
- slovake:
- odľahlý, vzdialený, ďaleký
malproksimigi
(tr)
- Fari malproksima: la artikolo ankoraŭ pli ilin malproksimigas de miZ .
- angle:
- to distance
- ĉeĥe:
- oddálit
- france:
- éloigner
- slovake:
- vzdialiť
malproksime de ↝
(prepoziciaĵo)
- Je granda distanco, longa vojo, tempo aŭ strebo de: la stacio kuŝas unu mejlon malproksime de mia domo; resti malproksime de la celo; (figure) tia projekto staras ankoraŭ malproksime de realiĝoZ ; (figure) stari malproksime de la vero.
- angle:
- away, far off
- beloruse:
- далёка ад
- france:
- loin de
- hungare:
- távol vmitől
- pole:
- daleko od
- ruse:
- вдали от, далеко от
tuŝproksima
- Tre proksima, kvazaŭ oni povus tuŝi: jen maldekstre spirhaltigas la reala, tuŝproksima simbolo de la katastrofo de antaŭ 60 jaroj [8].
8.
B. Pietrzak:
Al Hiroŝimo, Oomoto, 2004
- angle:
- within reach, in reach
- france:
- tout proche
- pole:
- tuż obok, na wyciągnięcie ręki
administraj notoj
~a:
Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
~ulo: Mankas verkindiko en fonto.
~uma: Mankas verkindiko en fonto.
mal~a: Mankas verkindiko en fonto.
mal~igi: Mankas verkindiko en fonto.
mal~e de: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
~ulo: Mankas verkindiko en fonto.
~uma: Mankas verkindiko en fonto.
mal~a: Mankas verkindiko en fonto.
mal~igi: Mankas verkindiko en fonto.
mal~e de: Mankas verkindiko en fonto.