*ŝip/o

*ŝipo

MAR Iom granda veturilo por veturi sur akvo: ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas PrV ; ne maro dronigas ŝipon, sed la ventoj PrV ; albordiĝejo de ŝipoj [1]; unu fojon en tri jaroj venadis la ŝipoj el Tarŝiŝ, alportante oron, arĝenton, eburon, simiojn, kaj pavojn [2]; sur la maro fariĝis granda ventego, kaj oni pensis, ke la ŝipo pereos [3]; kanaj ŝipoj [4]; ŝipo kun remiloj [5]; sur ĉiuj ŝipoj oni mallevis la veloj [6]; sur la maro staris granda trimasta ŝipo, nur unu velo estis levita, ĉar estis nenia bloveto, kaj inter la ŝnuregaro sidis ĉie ŝipanoj [7]; la ŝipo ĝemegis kaj krakis, la ĉefa masto rompiĝis en la mezo kiel kano, kaj la ŝipo kuŝiĝis sur flanko kaj la akvo eniris en la internaĵon de la ŝipo [8]; kelke da ŝipoj el nia eskadro [9]; dum nebuloj ili avertis aliajn ŝipojn pri ebla kolizio [10]; turistoj alvenas per luksaj krozadŝipoj kaj povas tranokti en sia kajuto kaj frumatene atingi la insulon per ŝipetoj [11]; ŝipofaristo Hamlet ; ŝipveturi [12] [13] [14]; hidraŭlika ŝiplifto [15]; la malbonŝanca vaporŝipo „Titanic[16]; naftoŝipo [17]; petrolŝipo [18]; pasaĝerŝipo [19]; kompetenta ŝipkuracisto zorgis pri la sano de la pasaĝeroj [20].
afrikanse:
skip
albane:
anije
amhare:
መርከብ
angle:
ship
arabe:
سفينة
armene:
նավ
azerbajĝane:
gəmi
beloruse:
карабель, судна
bengale:
জাহাজ
birme:
သငေ်္ဘာ
bosne:
brod
bulgare:
кораб
ĉeĥe:
loď
dane:
skib
estone:
laev
eŭske:
ontzia
filipine:
barko
france:
bateau, embarcation, navire
galege:
barco
germane:
Schiff ~ofaristo: Schiffsbauer. ~lifto: Schiffshebewerk. nafto~o: Öltanker. pasaĝer~o: Passagierschiff. ~kuracisto: Schiffsarzt.
guĝarate:
જહાજ
haitie:
bato
hinde:
जहाज
hispane:
barco, embarcación, navío
hungare:
hajó
ide:
navo
igbe:
ụgbọ mmiri
indonezie:
kapal
interlingvae:
nave
irlande:
long
islande:
skipið
itale:
nave
japane:
[ふね]
jave:
kapal
jide:
שיף
jorube:
omi
kanare:
ಹಡಗು
kartvele:
გემი
kazaĥe:
кеме
kimre:
llong
kirgize:
кеме
kmere:
នាវា
koree:
korsike:
battellu
kose:
inqanawa
kroate:
brod
kurde:
keştî
latine:
navem
latve:
kuģis
laŭe:
ການຂົນສົ່ງ
litove:
laivas
makedone:
брод
malagase:
sambo
malaje:
kapal
malajalame:
കപ്പല്
malte:
vapur
maorie:
kaipuke
marate:
जहाज
monge:
nkoj
mongole:
хөлөг онгоц
nederlande:
schip ~lifto: scheepslift. nafto~o: olietanker. ~kuracisto: scheepsdokter.
nepale:
जहाज
njanĝe:
sitima
okcidentfrise:
skip
panĝabe:
ਜਹਾਜ਼
paŝtue:
کښتۍ
pole:
statek, okręt nafto~o: tankowiec. pasaĝer~o: statek pasażerski .
portugale:
barco, navio
ruande:
ubwato
ruse:
корабль, судно
samoe:
vaʻa
sinde:
ٻيڙي
sinhale:
නෞකාව
skotgaele:
soitheach
slovake:
loď
slovene:
ladja
somale:
markab
ŝone:
chikepe
sote:
sekepe
sunde:
kapal
svahile:
meli
svede:
skepp
taĝike:
киштӣ
taje:
เรือ
tamile:
கப்பல்
tatare:
кораб
telugue:
ఓడ
tibete:
གྲུ་གཟིངས་
tokipone:
tomo tawa telo
turke:
gemi
ukraine:
корабель
urdue:
جہاز
uzbeke:
kema
vjetname:
tàu
zulue:
umkhumbi

ŝipi

1.
MAR (ntr)
Ŝipiri, ŝipveturi1: nun li kredeble ŝipas tie supre [21]; de la bordo oni ŝipas dudekon da kilometroj antaŭ ol vidi marvastaĵon [22].
2.
MAR (tr)
Perŝipi: li ŝipadis brullignon el la arbaro al Silkeborg, kaj ofte de tie eĉ pli malproksimen ĝis Randers [23].
angle:
1. navigate, sail, cruise 2. ship (to transport by ship)
beloruse:
1. плыць (на караблі, чоўне) 2. транспартаваць (суднам)
france:
1. naviguer 2. convoyer (par eau)
germane:
1. schippern, seefahren, mit dem Schiff fahren, gondeln 2. verschiffen
hispane:
1. navegar 2. transportar en barco
hungare:
1. hajózik 2. hajón szállít
indonezie:
1. berlayar
itale:
1. navigare 2. trasportare per nave
japane:
船で行く [せんでいく], 船で運ぶ [せんではこぶ]
pole:
1. płynąć statkiem, podróżować statkiem 2. transportować statkiem, przewozić statkiem
ruse:
1. плыть на судне 2. доставлять водным транспортом
ukraine:
їхати на кораблі, їхати кораблем

*ŝipano

MAR Veturanto sur ŝipo: la ŝipanoj devas obei la ŝipestron [24]; de siaj ŝipoj malsupreniros ĉiuj remistoj, la ŝipanoj, ĉiuj ŝipestroj [25]; la ŝipanoj demetis la velojn [26]; ju pli profunde li penetras en la oceanon, des pli granda ĉiufoje estas la teruro de la ŝipanoj [27]; en la jaĥto malmultas komforto: ne ekzistas apartaj kajutoj kaj la ŝipanoj dividas necesejon kaj konsumas samspecan manĝaĵon [28].
angle:
sailor
beloruse:
марак, матрос
france:
navigateur (subst.)
germane:
Matrose, Seefahrer, Seemann, Schiffsbesatzungsmitglied
hispane:
navegante, tripulante, marinero
hungare:
matróz, tengerész
ide:
navano, kruano
indonezie:
kelasi, pelaut, matros
itale:
navigatore (marinario), marinaio
japane:
船員 [せんいん], 乗組員 [のりくみいん]
pole:
pasażer statku, wilk morski (pot. lub żart.), marynarz, załogant
portugale:
marinheiro
ruse:
моряк, матрос
ukraine:
моряк, матрос

ŝipanaro

MAR Ĉiuj servantoj en ŝipo, precipe la ordinaraj ŝipistoj: ŝipoj englaciigitaj, forlasitaj de la ŝipanaro [29]; la ŝipo iris al la fundo, la ŝipanaro dronis [30]; la ŝipanaro arogante sciigis, ke ĝi ne volas iri plu, kaj kun granda malfacileco la admiralo elpetis de ĝi limtempon de tri tagoj FK ; kiam […] la admiralo aperis sur la ferdeko, la ŝipanaro kun estimego liberigis al li vojon [31]; trimasta barko [kies] ŝipanaro nun konsistas el 11 konstantaj profesiaj maristoj kaj 29 gelernantoj [32].
angle:
crew
beloruse:
экіпаж (карабля)
france:
équipage (d'un navire)
germane:
Schiffsbesatzung, Crew (Schiff), Besatzung (Schiff)
hispane:
tripulación
hungare:
hajó legénysége
ide:
navanaro, kruo
indonezie:
awak kapal, kru (kapal)
itale:
equipaggio (di nave), ciurma
japane:
乗組員 [のりくみいん]
nederlande:
bemanning (van een schip)
pole:
załoga statku
ruse:
экипаж судна
ukraine:
моряки, корабельна команда

ŝiparo

1.
MAR Aro da kunveturantaj ŝipoj:
a)
la glora maristo (Kolumbo) alvenis kun sia ŝiparo al la bordoj de Kubo [33].
b)
MILPV Floto1: li sin kaj sian ŝipon eksplode pereigis, por savi la ŝiparon [34]; okazis, ke persoj sukcesis venki la unuiĝintan helenan kaj fenician ŝiparon [35].
2.
Ĉiuj ŝipoj de organizaĵo, ĉu milita, ĉu komerca:
a)
Tuto de la komercoŝipoj de iu kompanio aŭ regno: la ŝiparo de Ĥiram […] alvenigis el Ofir tre multe da santala ligno kaj multekostajn ŝtonojn [36]; kiam la kanalo estos preta, la tuta fenicia kaj egipta ŝiparo transveturos en Ruĝan maron, de tie pli malproksimen [37]; rememoru nur […] la reĝinon Makara, kiu kreis la ŝiparon sur Ruĝa maro [38].
b)
MIL Militŝiparo: la brita registaro […] decidis renovigi siajn nuklean submarŝiparon [39]; la nigramara militŝiparo de Ukrainio kaj Rusio [40].
angle:
fleet
beloruse:
флёт, флятылія
france:
flotte 1. convoi de navires, flotte (convoi de navires) 2.a flotte (ensemble de tous les navires) 2.b flotte (de guerre), marine de guerre (flotte)
germane:
Flotte 2.a (Handels)flotte 2.b Kriegsflotte, Marine
hispane:
1. convoy de navíos, flota (convoy de navíos) 2.a flota (conjunto de todos los barcos) 2.b flota (de guerra), marina de guerra (flota)
hungare:
1. hajóraj, hajókötelék 2.a flotta
ide:
1. floto 2. navaro
indonezie:
armada
itale:
naviglio, flotta
japane:
船団 [せんだん], 艦隊 [かんたい]
nederlande:
vloot
pole:
flota, konwój, armada
portugale:
frota
ruse:
флот, флотилия
ukraine:
ескадра, флот

ŝiparestro

MAR Gvidanto de ŝiparo, precipe de militŝiparo: Artaphrenes […] riĉe premiis Pythagorason, kiel vere eminentan ŝiparestron [41]; inter 1405 kaj 1433, la imperiestroj organizis egajn marajn vojaĝojn suden, ĝis Afriko, la ŝiparestro estis Ĉeng He [42]. VD:admiralo
angle:
admiral
france:
amiral
germane:
Admiral
hispane:
almirante
hungare:
tengernagy, admirális
ide:
admiralo
indonezie:
admiral, laksamana
itale:
ammiraglio
nederlande:
admiraal
pole:
admirał floty
ruse:
адмирал, флотоводец

*ŝipestro [43]

MAR Estro de ŝipo: se la ŝipestro ordonas, la ŝipanoj devas obei DL ; la ŝipestro aŭ la unua oficiro akceptadis la poŝton FK ; la ŝipestroj de malgranda floto de ŝipoj, kiu transportis la graniton [44]; mi konversaciis pri lingvoj kun itala ŝipestro, kiu multe vojaĝis kaj konis plurajn idiomojn [45]; la ŝipestroj devas defendi sin mem, ĉar bone funkcianta marpolico apenaŭ ekzistas [46]. SIN:kapitano 2
43. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, -estr'
44. Garvan Makaj': Pli pri la mistera insulo, Monato, 2009/09, p. 32
45. Garvan Makaj' (Garbhan MacAoidh): Ĉu gravas, se lingvoj mortas?, Monato, 2011/05, p. 25
46. R. Rotsaert: Piratoj diversaspektaj, Monato, 2002/03, p. 15-16
angle:
captain
beloruse:
капітан (карабля)
france:
capitaine (de navire)
germane:
Kapitän, Schiffsführer
hispane:
capitán (de navío)
hungare:
hajóskapitány
ide:
kapitano, navestro
indonezie:
kapten kapal, nakhoda
itale:
comandante (di nave)
japane:
船長 [せんちょう]
nederlande:
kapitein (van een schip)
pole:
kapitan statku
portugale:
capitão
ruse:
капитан (судна), командир корабля
ukraine:
капітан (судна), командир корабля

ŝipeto

SHI Malgranda ŝipo: ili forkuris, kiel ŝipetoj el kano [47]; okazis granda ventego, kaj ondoj batis en la ŝipeton, tiel ke la ŝipeto estis jam pleniĝanta [48]; li vidis du ŝipetojn starantajn apud la lago, sed la fiŝkaptistoj ĵus eliris el ili, kaj lavis la retojn, li eniris en unu el la ŝipetoj, kiu apartenis al Simon, kaj petis, ke li forŝovu iom for de la bordo [49]; ŝipeto, kondukata de unu sola remisto [50]; oni entreprenas […] promenadojn sur la lago per en vespero lumigitaj ŝipetoj [51]; ili faris ŝipeton el gazeta papero, metis la stanan soldaton internen kaj eknaĝigis lin en la strata defluilo [52]. VD:barko, boato, ŝalupo
Rim.: Ŝipeton ordinare povas konduki kaj surbordigi unu aŭ malmultaj homoj.
angle:
small ship
beloruse:
караблік
germane:
Schiffchen, Boot
hungare:
bárka
indonezie:
perahu, sampan, sekoci
itale:
battello
japane:
小船 [こぶね], 小舟 [こぶね]
nederlande:
scheepje
pole:
stateczek, łódź, jacht
ruse:
судёнышко, кораблик
ukraine:
човен

ŝipisto

MAR Homo, kies metio estas servi sur ŝipoj: [li] sendis […] ŝipistojn, spertajn maristo [53]; la ŝipisto, kiu estis alportonta al li tiun monon, pereis kun sia ŝipo [54]. la ŝipisto kaj lia servanto per siaj stangoj puŝis la ŝipon antaŭen, la fluo faciligis ilian laboron, kaj rapide ili veturis laŭ la fluo de la rivero [55]; en la vestoj de malriĉa ŝipservisto ŝi iris en servadon al ŝipisto [56].
angle:
sailor
beloruse:
марак, матрос
france:
marin (subst.)
germane:
Schiffer, Matrose
hispane:
marinero
hungare:
hajós
ide:
navisto, maristo
indonezie:
kelasi, pelaut, matros
itale:
marinaio
japane:
船員 [せんいん], 水夫 [すいふ]
pole:
marynarz, wilk morski (pot. lub żart.)
ruse:
моряк, матрос

elŝipejo, elŝipiĝejo

MAR Loko aranĝita por faciligi la surteriĝon de komercaĵoj aŭ ŝipveturantoj: piero aŭ marponto estas elŝipejo ĉe marbordo, kiu servas kiel bordiĝejo por ŝipoj [57]; oni instalis gardrelon ĉirkaŭ la platformo kaj la elŝipiĝejo [58]; elŝipiĝejo de la ekskursoŝiparo [59]. SUB:ĝeto, haveno1, kajo1.a, moleo, varfo. VD:rodo
beloruse:
прыстань, прычал
france:
débarcadère
germane:
Anlegestelle
hispane:
embarcadero
hungare:
kikötő
indonezie:
dermaga, kade
itale:
sbarco (luogo)
japane:
船着場 [ふなつきば], 桟橋 [さんばし]
nederlande:
aanlegplaats, landingsplaats (voor schepen), kade
pole:
przystań, port
ruse:
пристань, причал
ukraine:
пристань, причал

elŝipiĝi

(ntr)
MAR Eliĝi el ŝipo, ordinare por atingi la teron: elŝipiĝinte en Cezarea, li supreniris kaj salutis la eklezion [60]; ni veturis al Sirio, kaj elŝipiĝis en Tiro, ĉar tie la ŝipo devis senŝarĝiĝi [61]; aŭdiĝis sonado de kornoj super la erikejo, ĵus elŝipiĝis la vikingo kun ĉiuj militistoj [62]; la gardistoj […] ankaŭ elŝipiĝis, sed iliaj konkurantoj jam pli frue atingis la bordon [63].
angle:
disembark, go ashore, land
beloruse:
сыходзіць (з карабля), высаджвацца на бераг
france:
débarquer (d'un navire)
germane:
von Bord gehen, aussteigen (Schiff), ausschiffen
hispane:
desembarcar (de un navío)
hungare:
partra száll
ide:
desembarkar
itale:
sbarcare (scendere a terra)
japane:
下船する [げせんする]
nederlande:
ontschepen
pole:
wyokrętowywać się, opuszczać statek, schodzić ze statku
ruse:
сходить на берег, высаживаться (с корабля)

enŝipiĝi

(ntr)
MAR Suriri ŝipon, ordinare ekveturonte: enŝipiĝinte, ili veturis trans la maron al Kapernaum [64]; trovinte ŝipon transirontan al Fenikio, ni enŝipiĝis kaj ekveturis [65]; ĉi tiu proksimiĝis kaj invitis lin enŝipiĝi [66].
angle:
embark, go aboard, go on board
beloruse:
садзіцца (на карабель), паднімацца на борт (карабля)
france:
embarquer (dans un navire)
germane:
an Bord gehen, einsteigen (Schiff), einschiffen
hispane:
embarcarse (en un barco)
hungare:
hajóra száll
ide:
embarkar, abordar
itale:
imbarcarsi (salire)
japane:
乗船する [じょうせんする]
nederlande:
inschepen
pole:
zaokrętowywać się, wchodzić na statek
ruse:
садиться на корабль

perŝipi

(tr)
MAR Porti, veturigi per ŝipo: oni decidis perŝipi la lokomotivojn [67].
67. P. Klitgaard, J. U. Niemann: La aǔstralia projekto – forvendo de 23 Mz-lokomotivoj, Fervojfakaj kajeroj, 2009 (16)
beloruse:
транспартаваць (суднам), перавозіць (суднам)
france:
expédier par bateau
japane:
船で運ぶ [せんではこぶ]
pole:
transportować drogą morską

aerŝipo

AVI Direktebla aerostato: zepelino estas aerŝipo kun rigida framo [68]; Běhounek partoprenis la malbonŝancan ekskurson de la aerŝipo „Italia[69]; la aerŝipo flugas super la landon, el kiu eliris Kolumbo [70]; por longaj vojaĝoj oni preferis aerŝipojn kaj direkteblajn balonojn [71].
angle:
airship
beloruse:
дырыжабль
france:
dirigeable
germane:
Luftschiff
hispane:
dirigible (nave aérea)
hungare:
léghajó
ide:
aeronavo, aernavo
indonezie:
kapal udara, pesawat udara
itale:
dirigibile
japane:
飛行船 [ひこうせん]
nederlande:
luchtschip
pole:
statek powietrzny
ukraine:
повітряний корабель

avioŝipo, aviadilŝipo

SHI Ŝipo, kies ferdeko funkcias kiel degrundiĝejo kaj surgrundiĝejo de avioj: la plej granda krozoŝipo Izumo de la japana sindefenda brigado, rigardata kiel la unua kvazaŭavioŝipo de Japanio, en la 6a de aŭgusto estis lanĉita [72]; okazis manifestacio kun la temo „for, nukleaj centraloj! for, la nuklea aviadilŝipo!“, en kiu partoprenis pli ol 4500 homoj [73].
72. Xiong: Japanaj Kvazaŭavioŝipoj, Ĉina Radio Internacia, 2013-08-12
73. Hori J.: La 29an de oktobro, 2011-11-29
beloruse:
авіяносец, авіяматка
france:
porte-avion
germane:
Flugzeugträger
indonezie:
kapal induk
japane:
航空母艦 [こうくうぼかん]
nederlande:
vliegdekschip
pole:
lotniskowiec

drakŝipo

HISSHI Antikva rapida rem- kaj velŝipo, kun drakokapa prufiguro, kiun uzadis vikingoj: daŭras ankoraŭ hodiaŭ la „rabekskursoj“ de islandanoj al Irlando kaj Skotlando, kvankam ili alvenas, ne per longaj drakŝipoj, sed aviadile [74].
74. G. MacAoidh: Frua irlanda migrado al Islando, Monato, 1998/07-08, p. 22
beloruse:
дракар
france:
drakkar
germane:
Langschiff
hispane:
barco vikingo
hungare:
drakkar, vikinghajó
indonezie:
perahu naga
itale:
drakar
japane:
竜船 [りゅうせん]
pole:
drakar
ruse:
драккар
ukraine:
дракон (тип човна вікінгів)

kargoŝipo, varŝipo

SHI Ŝipo portanta kargon de objektoj, de varoj: tia moderna kargoŝipo verdire ne plu estas ŝipo; ĝi estas flosanta maŝino [75].
75. B. Traven, trad. H. G. Kaiser: Mortula ŝipo, 2001
angle:
cargo ship
beloruse:
грузавое судна
france:
navire de fret
germane:
Frachtschiff
ide:
varnavo
indonezie:
kapal kargo
japane:
貨物船 [かもつせん]
nederlande:
vrachtschip
pole:
statek towarowy, frachtowiec
ukraine:
вантажне судно

kirasŝipo

SHIMIL Kirasita militŝipo: la kirasŝipo „Patjomkin[76]; la eksplodo de la usona kirasŝipo Maine en la haveno de Havano en 1898 estis la tuja kaŭzo aŭ preteksto por la Hispana-usona milito [77]; antaŭe iris la admirala kirasŝipo, post ĝi la ceteraj [78].
76. Vikipedio, Dziga Vertov
77. Vikipedio, Havano
78. L. N. Tolstoj, trad. I. Maĉernis: Kristanismo kaj Patriotismo, 1931
angle:
armored ship
beloruse:
браняносец (судна), браняваны карабель
france:
cuirassé (navire)
germane:
Panzerkreuzer
hispane:
barco acorazado
hungare:
páncélhajó
ide:
kurasnavo
indonezie:
kapal lapis baja
itale:
corazzata (nave)
japane:
装甲艦 [そうこうかん]
pole:
okręt pancerny, pancernik
ruse:
броненосец

komercŝipo, komerca ŝipo

SHI Ŝipo por komerca, ne milita celo: malnovaj nederlandaj komercŝipoj [79]; Gulivero ekvojaĝas kiel la ŝipestro de iu komercŝipo [80]; la Aŭrorinsuloj estis […] unue raportitaj en 1762 de la hispana komercŝipo Aurora [81]; dum militoj, komercaj ŝipoj povas esti utiligitaj kiel helpaj trupoj al la mararmeoj [82].
angle:
merchant vessel, cargo ship, freighter, bulk carrier, container ship, tanker
beloruse:
гандлёвае судна
france:
navire de commerce
germane:
Handelsschiff
hispane:
buque mercante
hungare:
kereskedelmi hajó
ide:
komercnavo
indonezie:
kapal dagang, kapal niaga
itale:
mercantile (nave)
japane:
商船 [しょうせん]
pole:
statek handlowy
ruse:
торговое судно
ukraine:
торговий корабель, торгове судно

kosmoŝipo

AVI Kosmoveturilo: la rusa kosmonaŭtino Valentina Tereŝkova 48 fojojn ĉirkaŭflugis la terglobon per la kosmoŝipo „Vostok 6[83]; la kosmoŝipo Columbia pereis katastrofe la 1an de februaro 2003 [84].
83. Evgeni Georgiev: Spaco por festi, Monato, 2013/10, p. 13
84. Donald Broadribb: Taglibroj de murdita infano, Monato, 2006/03, p. 21
angle:
space ship, spaceship
beloruse:
касьмічны карабель
france:
vaisseau spatial
germane:
Raumschiff
hispane:
nave espacial
ide:
kosmonavo
indonezie:
kapal luar angkasa
itale:
astronave, nave spaziale
japane:
宇宙船 [うちゅうせん]
nederlande:
ruimteschip
pole:
statek kosmiczny

krozoŝipo, krozŝipo, krozadŝipo

SHI Speciala rapida ŝipo taŭga por krozi:
a)
MILVdE Militŝipo por kontrolado kaj defendo de marregiono: blokigo de batalaj krozŝipoj Scharnhorst kaj Gneisenau en Brest [85]; Vasco da Gama (1876-1936) — kirasŝipo kaj poste krozŝipo de la portugala mararmeo [86]. SIN:krozanto, krozisto
b)
Ŝipo ekipita speciale por turistaj marvojaĝoj: [la] glacirompilo SAMPO […] estas konstruita en 1961, rompis glacion dum 30 jaroj kaj poste fariĝis krozŝipo por turistoj [87]; lia patro laboris kiel servisto sur pasaĝera krozoŝipo [88]; la itala krozŝipo Costa Voyager trovis kaj savis la du fiŝkaptistojn [89].
angle:
1.a cruiser 1.b cruise ship
beloruse:
1.a крэйсэр 1.b круізны ляйнэр
france:
1.a croiseur 1.b navire de croisière, bateau de croisière
germane:
1.a Kreuzer 1.b Kreuzfahrtschiff
hispane:
1.a crucero
hungare:
1.a cirkáló
ide:
kroznavo
indonezie:
1.a kapal penjelajah 1.b kapal pesiar
itale:
1.a incrociatore (nave)
japane:
1.a 巡洋艦 [じゅんようかん] 1.b クルーズ船 [くるーずせん]
nederlande:
1.a kruiser 1.b cruiseschip
pole:
1.a krążownik
ruse:
1.a крейсер
ukraine:
крейсер

kurierŝipo

SHI Rapida ŝipo transportanta leterojn, komercaĵojn, pasaĝerojn.
angle:
transporter
beloruse:
пакетбот, паштовае судна
france:
long courrier
germane:
Kurierschiff
hispane:
barco mercante
hungare:
postahajó
indonezie:
kapal pengangkut
itale:
corriere (nave), postale (nave)
japane:
郵船 [ゆうせん], 郵便船 [ゆうびんせん]
nederlande:
mailboot
pole:
kurier
ruse:
пакетбот
ukraine:
пакетбот, поштове судно

militŝipo, milita ŝipo

SHIMIL Ŝipo uzata de mararmeo: Norda Vjetnamio atakis dufoje usonajn militŝipojn en la Golfo Tonkin [90]; dum pli ol du semajnoj serĉadis la falintan helikopteron militŝipoj el Albanio, Italio kaj Francio [91].
90. Monato, Donald Broadribb: Popolo suferinta pro agresemo de aliaj
91. Bardhyl Selimi: Ĉu akcidento aŭ murdo?, Monato, 2006/10, p. 11
angle:
military ship, warship, naval ship
beloruse:
ваеннае судна
france:
navire de guerre, navire militaire
germane:
Kriegsschiff
hispane:
acorazado, buque de guerra
hungare:
hadihajó
indonezie:
kapal perang
itale:
nave da guerra, nave militare
japane:
軍艦 [ぐんかん], 軍船 [ぐんせん]
nederlande:
oorlogsschip
pole:
okręt wojenny
ukraine:
фізалія

militŝiparo, milita ŝiparo

MARMIL Tuto de la militŝipoj de iu regno: la vaporŝipo portas […] sur la krucmasto la standardon de la germana poŝto, tute similan al la standardo de la milita ŝiparo [92]; pli poste Miguel estis repostenigita al la hispana militŝiparo [93].
angle:
navy
beloruse:
ваенны флёт
france:
flotte (de guerre), marine de guerre (flotte)
germane:
Marine, Kriegsflotte
hispane:
flota (de guerra), marina de guerra (flota)
hungare:
hadiflotta
indonezie:
angkatan laut, armada
itale:
flotta (armata, militare, da guerra)
japane:
艦隊 [かんたい]
pole:
flota, armada

motorŝipo

SHI Ŝipo pelata de motoro: tiajn akvoveturilojn oni nomas dizelelektroŝipoj, kiujn oni iufoje konsideras tipo de motorŝipo [94]; barko tirata en akvo de motorŝipo [95].
angle:
motor ship
beloruse:
цеплаход
france:
bateau à moteur
germane:
Motorschiff
hispane:
barco a motor
hungare:
motoros hajó
indonezie:
kapal motor
itale:
motonave, nave a motore
nederlande:
motorschip
pole:
motorowiec, statek motorowy

pasaĝerŝipo

SHI Ŝipo portanta homojn, vojaĝantojn: la velŝipo „Esperanto“ alfundiĝis en la 30-a de Majo 1921, post kolizio kun subakvaj vrakoj de la pasaĝerŝipo State of Virgínia [96].
96. F. Henrique: Esperantistaj Kuriozaĵoj - Esperanto-ŝipoj, Esperanto Ilustrita, 2012-07-28
angle:
passenger ship
beloruse:
пасажырскае судна
france:
navire à passagers
germane:
Passagierschiff, Fahrgastschiff
hispane:
barco de pasajeros
indonezie:
kapal penumpang
itale:
nave passeggeri
japane:
旅客船 [りょかくせん], 客船 [きゃくせん]
nederlande:
passagiersschip
pole:
statek pasażerski
ukraine:
пасажирське судно

pramŝipo

SHI Pramo: la poŝto estis venonta nur en la nokto, kaj pli frue la pramŝipo ne foriras [97]; incendio sur greka pramŝipo [98]; nuntempe la sola ligo inter ambaŭ urboj estas pramŝipo [99].
97. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
98. Paul Gubbins: Eternaj demandoj el rubkamiono, Monato, 2015/03, p. 5
99. E. Georgiev: Nova ponto sur Danubo, Monato, 2001/01, p. 11
angle:
ferry
beloruse:
паром
france:
bac (bateau)
germane:
Fähre
hispane:
transbordador, ferry
hungare:
komphajó
ide:
paromo
indonezie:
feri, kapal feri
itale:
tragetto
japane:
フェリー [ふぇりー]
nederlande:
veerboot, veerpont
pole:
prom
ruse:
паром
svede:
färja
ukraine:
самоходний залізничний або автомобільний пором

submarŝipo

SHIMIL Ŝipo povanta veturi subakve: kaŭzo, por ke germana submarŝipo dronigu la batalŝipon [100]; mortaĉis pli ol cent homoj en plej moderna rusa submarŝipo „Kursk“, kiu eksplodis cent metrojn sub la surfaco [101]; neniu homo, post fino de la malvarma milito, vere bezonas militistajn submarŝipojn kun atomraketoj [102]. VD:submergebla ŝipo
100. W. H. Simcock: Vizito al la nordaj insuloj, Monato, 1999/09, p. 18
101. Stefan Maul: Morti pro prestiĝo, Monato, 2000/10, p. 5
102. Stefan Maul: Morti pro prestiĝo, Monato, 2000/10, p. 5
angle:
submarine
beloruse:
субмарына, падводная лодка, падводны човен
france:
sous-marin
germane:
U-Boot
hispane:
submarino
hungare:
tengeralattjáró
ide:
submersonavo, submara navo
indonezie:
kapal selam
interlingvae:
submarino
itale:
sottomarino
japane:
潜水艦 [せんすいかん]
nederlande:
onderzeeboot, onderzeeër, duikboot
pole:
okręt (statek) podwodny
ruse:
подводная лодка, субмарина
ukraine:
підводний човен, субмарина

trenŝipo

SHI Malgranda, forta motorŝipo helpanta aliajn por manovrado aŭ por savo: malgranda trenŝipo trenis barĝon kaj du kanalŝipojn [103]; la muzeo prezentas unikan kolekton da historiaj ŝipoj, inter ili la vaportrenŝipo Fortuna [104].
103. J. H. F. Grönloh, trad. M. Meeuwissen: La profitulo, 2021-06-08
104. Vikipedio, Ŝiplifto Henrichenburg
angle:
tugboat, towboat
beloruse:
буксір (судна)
france:
remorqueur
germane:
Schlepper, Schleppdampfer
hispane:
barco remolcador
hungare:
vontatóhajó
indonezie:
kapal penarik, kapal penyeret
itale:
rimorchiatore (nave)
japane:
タグボート [たぐぼーと], 引き船 [ひきふね, ひきぶね]
nederlande:
sleepboot
pole:
holownik
ruse:
буксир (судно)

*vaporŝipo [105]

SHI Ŝipo pelata per akvovaporo: vigla urbo, al kiu la vaporŝipoj kaj fervojo alvenigas riĉaĵojn kaj vojaĝantojn [106]; la aerostatoj ankoraŭ ne estis elpensitaj, ankaŭ ne la vaporŝipoj nek la fervojoj [107].
angle:
steamship, steam ship, steamer, steamboat, steam boat
beloruse:
параход, параплаў
france:
bateau à vapeur, vapeur (bateau)
germane:
Dampfer
hispane:
barco de vapor
hungare:
gőzhajó
ide:
vapornavo
indonezie:
kapal api, kapal uap
itale:
piroscafo
japane:
蒸気船 [じょうきせん], 汽船 [きせん]
nederlande:
stoomboot, stoomschip
pole:
parowiec, statek parowy
portugale:
navio a vapor
ruse:
пароход
slovake:
parník
tibete:
མོག་ཀྲུ་
ukraine:
пароплав

velŝipo

SHI Ŝipo pelata de venta premo al veloj: sur la mallume blua maro ĉie montriĝis blankaj velŝipoj [108]; tiun velŝipon, kiu tenis 700 tonelojn, konstruis skoto en 1847 en Kebekio [109]; La ĉi-jara konkurso de velŝipoj startis unuafoje en la sud-irlanda marhaveno Waterford [110]; mi aĉetis la firmaon por 350 000 eŭroj, sed mi ankaŭ aĉetis belan velŝipon [111].
108. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
109. Garbhan MacAoidh: Renaskiĝo de velŝipo Jeanie Johnson, Monato, 2004/05, p. 21
110. Garbhan MacAoidh: De ŝipoj al ŝafoj, Monato, 2005/05, p. 12
111. Amiĉjo: Eŭropaj negocoj en Mastriĥto, Monato, 2001/12, p. 8
angle:
sailing ship
beloruse:
ветразень, парусьнік
france:
bateau à voile, voilier
germane:
Segelschiff
hispane:
velero, barco de vela
hungare:
vitorláshajó
ide:
seglonavo
indonezie:
kapal layar, perahu layar
itale:
veliero
japane:
帆船 [はんせん, ほぶね]
nederlande:
zeilschip
pole:
żaglowiec, jacht
portugale:
navio a vela
ruse:
парусник
ukraine:
парусник, вітрильник, парусне/вітрильне судно

administraj notoj

per~i : Mankas dua fontindiko.
drak~o: Mankas dua fontindiko.
kargo~o, var~o: Mankas dua fontindiko.
kurier~o: Mankas fontindiko.
kurier~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
pasaĝer~o: Mankas dua fontindiko.