*voj/o PV

*vojo

1.
Spaco trairata por sin movi de unu loko al alia: rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba [1]; la vojo de Parizo al Londono; iri per la vojo de la aero (per avio); montri al iu la vojon al; trabori sian vojon en densa arbaro; trovi la bonan vojon; plena konscio pri la irata vojo [2]; al la ĝardeno de la paradizo ni iras per la vojo de la morto [3]; (figure) ili jam de longe iris la vojon de ĉio tera (mortis); (figure) interplektiĝas la vojoj de mineralogio kaj geofiziko; la malkovro de Koch kontribuis al la klarigo de la vojoj de kontaĝo per la infekto [4].
a)
TRA Parto de spaco speciale preparita por veturiloj aŭ piedirantoj: tiu vojo kondukas al la vilaĝo; kiam ŝi aŭdis, kion li volas, ŝi diris, ke li iru sian vojon, ke […] ŝi ne povas akcepti fremdulojn [5]; diru al mi nur, kiun vojon li iris [6]; ses homoj venis per la vojo de la supra pordego, kiu estas turnita norden [7]; la vojo de tiu domo al la publika ŝoseo estas tre malbonstata privata vojo [8]; publika, pavimita, multe trapasata vojo; mastro en vojo, servantoj en ĝojo PrV ; kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas PrV ; (figure) meti trabojn sur la vojo PrV (malhelpi); (figure) malfermi vojon (prezenti novan eblecon). VD:irejo, VD:linio2.c
b)
Spaco trairata de moviĝaĵo; trajektorio: vojo de rivero, ŝipo, planedo, obuso, piŝto, hormontrilo, moviĝanta nubo.
2.
(figure) Agmaniero, kondutregulo, per kiu oni povas atingi celon: iri sian ĝustan vojon [9]; eniri vojon (komenci); ne iru du vojojn per unu fojo; laŭ la vojo de vero mi iras, laŭ la vojstreko de la justo [10]; revenu sur la vojon de la prudento [11]; li ne ektimis ekiri la vojon al la pacifismo; li trovis la vojon al nia koro; mi ne scias: la vojon de aglo en la aero, la vojon de serpento sur roko, la vojon de ŝipo meze de la maro, kaj la vojon de viro ĉe virgulino [12]; lingvo, kiu devas trabati al si la vojon ne per ia potenca dekreto, sed per laborado de amasoj, povas disvolviĝi nur per tre singarda vojo de natura evolucio, sed ĝi tuj mortus, se oni volus ĝin disvolvi per kontraŭnatura kaj danĝerega vojo de revolucio [13]. VD:destino, konduto, sinteno
3.
(figure) Rimedo: jen la plej bona vojo por riĉiĝi; kie estas volo, tie estas vojo (kiu volas, tiu povas); la celo povas esti atingita per du vojoj [14]; oni kreas rapidan vojon inter la koncepto kaj la vorto en Esperanto, sen la devojo de la traduko [15].
4.
MAT
a)
[16] (en topologia spaco `bb E`) Kontinua bildigo `phi` de la reela intervalo `[0,1]` al `bb E`: la punkton `phi(0)` oni nomas komenca punkto de la vojo, kaj la punkton `phi(1)` oni nomas ĝia fina punkto. SUB:fermita vojo; VD:kunligaĵo, homotopa.
b)
MatVort (en orientita grafeo) Tia ĉeno, ke la fina rando de ĉiu termo koincidas kun la komenca de la sekvanta termo. SUB:cirkvito.
Rim.: La nocio validas ankaŭ por neorientitaj grafeoj, konvencie identigitaj kun la asociita orientita grafeo. En tiu ĉi kadro vojoj kaj ĉenoj estas ekvivalentaj nocioj. Notu, ke en MatVort por „vojo“ aperas rimarko, ke „strekoj kaj nodoj ne ripetiĝas“, kio laŭ ni validu nur por elementaj vojoj. Vidu rimarkon sub „ĉeno“.
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
4. Monato, Vladimir Lemelev: Antikva, sed ankoraŭ malica gasto
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 9:2
8. Monato, Boris Kolker: Inter la dek plej bonaj romanoj
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 9:15
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 8:20
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XI
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 30:18-19
13. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. La Fundamento
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
15. Monato, Edmund Grimley Evans: Porte(b)la Ilustrita Vortaro
16. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §459
angle:
way 4.a path (in a topological space) 4.b path
beloruse:
шлях 3. спосаб, чын 1.a дарога, гасьцінец
bulgare:
1.a път, пътека
ĉeĥe:
cesta, dráha, silnice, vozovka
france:
chemin, voie 1. voie mastro en ~o, servantoj en ĝojo: quand le chat n'est pas là les souris dansent 1.a route 4.a chemin (dans un espace topologique) 4.b chemin (dans un graphe)
germane:
Weg kie estas volo, tie estas ~o: Wo ein Wille ist, da ist ein Weg 4.a Weg (in einem topologischen Raum) 4.b Weg
hebree:
דרך, מסלול
hinde:
1. मार्ग [mārg]
hispane:
camino
hungare:
út kie estas volo, tie estas ~o: mindent lehet, csak akarni kell 3. mód mastro en ~o, servantoj en ĝojo: ha nincs otthon a macska, cincognak az egerek kiu ĉe l' ~o konstruas, tiun ĉiu instruas: ki az úton épít, sok bíróra talál meti trabojn sur la ~o: akadályokat gördít (vki/vmi elé) malfermi ~on: utat nyit
itale:
1. via, tragitto, percorso 2. via (fig), strada (fig) 3. via (fig) 4. circuito, percorso 1.a via, strada 1.b via, percorso, traiettoria
katalune:
camí
kurde:
1.a re
nederlande:
weg
okcitane:
camin
pole:
1. droga, trasa 2. droga, szlak 3. droga, sposób 1.a droga, trakt, szosa, ulica, ścieżka 1.b droga, tor, kurs 4.a droga (w przestrzeni topologicznej) 4.b droga (w grafie)
portugale:
caminho
ruse:
1. путь 2. путь, дорога 3. путь, способ 1.a дорога 1.b путь 4.a путь (в топологическ ом пространстве) 4.b путь
slovake:
smer cesty
tibete:
2. ལམ་
turke:
yol
volapuke:
veg

vojaro, vojreto

TRA Tuto de la vojoj en iu urbo, regiono, lando ktp: nun observas luksajn kaj modestajn aŭtomobilojn, novajn rapidajn tramojn kaj elektran fervojreton, ligantan la urbocentron kun la antaŭurbo [17].
beloruse:
транспартна я сетка
france:
réseau routier
germane:
Wegenetz
hungare:
úthálózat
itale:
rete viaria
nederlande:
wegennet
pole:
sieć drogowa
ruse:
транспортная сеть

*vojeto

TRA Mallarĝa, malĉefa vojo: mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo [18]; vojeto inter vinberĝardenoj [19]; [ili] iris laŭ flankaj vojetoj [20].
ĉeĥe:
cestička, pěšina, stezka
france:
chemin (route secondaire), sentier
germane:
Seitenweg, Pfad
hispane:
sendero, senda
hungare:
mellékút
itale:
via, strada secondaria, sentiero, stradina
pole:
dróżka, ścieżka, uliczka, zaułek, per (ścieżka górska)
ruse:
дорожка, тропинка, тропка
slovake:
cestička, chodník

voji

(ntr)
Iri laŭ iu vojo: hundo bojas, homo vojas (spite al fiaj kritikoj, insultoj, iu persistas) PrV ; ĝi lante pasas, malrapide vojas al […] definitiva priforgeso [21]. VD:vojiri
ĉeĥe:
jít po cestě, putovat
france:
aller son chemin, cheminer hundo bojas, homo ~as: les chiens aboient la caravane passe
germane:
seines Weges gehen
hispane:
caminar un camino
hungare:
megy az úton hundo bojas, homo ~as: a kutya ugat, a karaván halad
itale:
andare, viaggiare, camminare
pole:
iść drogą, iść po drodze, być w drodze
ruse:
идти по пути
slovake:
putovať, ísť po ceste

akvovojo

TRA Rivero, kanalo, aŭ ĉia enlanda akvejo, kiu faciligas surakvan transportadon: dum la ekskurso oni estos portata tra rava pejzaĝo ĉe akvovojoj [22]; oni traboras novan akvovojon en la norda Francio, kiu interrilatigos Sejnon kaj Skeldon [23].
ĉeĥe:
plavební cesta, vodní cesta
france:
voie d'eau
germane:
Wasserweg
hispane:
canal acuático (destinado al transporte)
pole:
droga wodna
slovake:
plavebná cesta, vodná cesta

ĉirkaŭvojo

TRA Vojo ebliganta ĉirkaŭiri: kiom multe da malgrandaj senkulpaj ĉirkaŭvojoj li faris, por renkontiĝi kun ŝi [24]; pri la loko oni diras, ke ĝi estas malbenita, kaj ĉiu migranto faras vastan ĉirkaŭvojon [25].
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, malnova tomba ŝtono
25. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Sinjorino Ajuolo
france:
contournement, détour
germane:
Umweg
hungare:
kitérő, kerülőút
pole:
objazd, obejście
rumane:
ocol, ocolire, înconjur
ruse:
обходной путь, обход, объезд

devojigi

(tr)
Konduki ekster la bona, la ĝusta vojo: (figure) lia senprudenteco lin devojigos [26]; friponeto kiu lin devojigas [27]; protestas albanoj kontraŭ planoj devojigi du riverojn [28].
ĉeĥe:
svést z cesty
france:
dépraver, dévier (tr.), dévoyer
germane:
umleiten, vom Wege abbringen, in die Irre führen
hispane:
desviar
slovake:
zviesť z cesty

devojiĝi

(ntr)
Dekliniĝi de la ĝusta vojo: ni ne devojiĝos sur kampon aŭ en vinberĝardenon [29]; li devojiĝis, por vidi la kadavron de la leono [30]; (figure) ĉiuj devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis [31]; li devojiĝis en la stratoj, trafis en tute alian direkton, ol li intencis iri [32]. VD:devii
beloruse:
зьбіцца з да рогі
france:
dévier (intr.), perdre son chemin
germane:
vom Wege abkommen, sich verirren
hebree:
לסטות מהמס לול
hispane:
desviarse
hungare:
letér az útról
itale:
deviare (intr.), perdersi
pole:
zejść z drogi, zjechać z drogi, zejść na manowce, wykoleić się (także w przenośni)
ruse:
сбиться с пути

disvojiĝo

TRA Loko, en kiu unu vojo dividiĝas en du aliajn: la reĝo […] haltis ĉe la disvojiĝo, ĉe la komenco de du vojoj [33].
beloruse:
ростань
france:
bifurcation, embranchement (de chemin)
germane:
Gabelung, Verzweigung, Abzweigung
hebree:
פרשת דרכים, מסעף
hispane:
bifurcación
hungare:
útelágazás
itale:
bivio, biforcazione
pole:
rozdroże, rozjazd, rozstaje
portugale:
bifurcação
ruse:
развилка

envojigi

1.
Ekirigi sur la ĝusta vojo: aparato konsistanta el unu generatoro de malaltaj frekvencoj funkcianta per kurento, unu amplifilo kaj unu tubo por envojigi kaj enfokusigi sonon [34]; akompanas Pinokjon kiel gardanĝelo la Bluhara Feino, kiu klopodas reenvojigi lin sur la relojn de honesteco [35].
2.
(figure) Ekirigi sur la vojo al sukceso. VD:iniciati, komenci, prepari
beloruse:
выйсьці на дарогу, выбіцца
ĉeĥe:
zavést na správnou cestu
france:
mettre sur la voie
germane:
2. auf den Weg bringen
hebree:
לצאת לדרך
hispane:
encaminar
hungare:
útba igazít
itale:
avviare, incamminare
pole:
1. ruszyć w drogę 2. wyjść na prostą
ruse:
выйти на путь
slovake:
zaviesť na správnu cestu

*fervojo

1.
(komune) Relvojo: tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj [36]; jen tie malsupre kuŝas Germanujo, kiu iam estis kovrita de plej densa reto de fervojoj kaj kanaloj [37]; la gladilo [...] imagis al si, ke ĝi estas vapormaŝina kaldrono, kiu devas iri sur la fervojon, por tiri vagonojn [38].
2.
FERTRA Sistemo por transporti pasaĝerojn kaj varojn per veturiloj irantaj sur relvojoj: [estus malsaĝe] sendi ion el Parizo Peterburgon per ĉevaloj, kiam ni havas la eblon fari tion ĉi per fervojo EE ; ĝi uzis pakaĵvagonaron de fervojo, kaj tamen ĝi preskaŭ malfruiĝis [39];
beloruse:
2. чыгунка
bretone:
hent-houarn
ĉeĥe:
železnice, železniční dráha
france:
1. voie (de chemin de fer), voie ferrée, chemin de fer (voie ferrée) 2. chemin de fer (moyen de transport), rail (moyen de transport), train (moyen de transport)
germane:
1. Gleis, Bahnlinie 2. Eisenbahn
hispane:
1. ferrocarril 2. tren
hungare:
vasút 1. vágány 2. vasút
itale:
1. ferrovia 2. ferrovia
nederlande:
1. spoor 2. spoorweg
pole:
kolej, droga żelazna (rzadkie)
ruse:
1. железная дорога, рельсы 2. железная дорога
slovake:
dráha, železnica

fervojoj, fervojkompanio

EKONTRA Entrepreno, ŝtata aŭ privata, ekspluatanta fervojon: la ĉefa linio de la Danaj fervojoj ligas Kopenhagon kun Korsor [40]. en 1997 fondiĝis privata firmao „Neĝmontfervojo de Suba Aŭstrio“, kiun tamen posedas la regiono Suba Aŭstrio kaj la ŝtata fervojo [41].
france:
chemins de fer (compagnie), compagnie de chemins de fer
germane:
Eisenbahngesellschaft
hispane:
ferrocarriles, compañía ferroviaria
hungare:
vasúttársaság
itale:
ferrovie (compagnia), compagnia ferroviaria (fig)
pole:
kolej
ruse:
железные дороги

fervoja

Rilata al fervojo, al fervojoj: fervoja societo [42]; fervoja stacio [43], fervoja trotuaro (= kajo) [44], fervoja oficisto [45], fervoja laboristo, fervoja bileto [46], fervoja akcidento [47]; mi sidis sur la lokomotivo antaŭ fervoja vagonaro [48]; mi ne havas plu la forton, por elteni fervojan vojaĝon [49]; oni ne povas kulpigi la fervojajn inĝenierojn, se troviĝas personoj, kiuj volas uzi la fervojon por iaj celoj „utopiaj“ [50].
42. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Du blinduloj
43. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 15
44. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
45. H. Vallienne: Ĉu li?, 1908
46. H. Vallienne: Ĉu li?, 1908
47. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
48. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kuristoj
49. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
50. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, § Homaranismo (III-8)
france:
ferroviaire, de chemin de fer fer~a stacio: gare (de chemins de fer) fer~a trotuaro: quai (de chemin de fer) fer~a oficisto: employé du chemin de fer fer~a laboristo: ouvrier du chemin de fer
hispane:
ferroviaria, ferroviario
hungare:
vasúti, vasút- fer~a stacio: vasútállomás fer~a trotuaro: peron fer~a oficisto: vasúti tiszt fer~a laboristo: vasúti dolgozó fer~a bileto: vonatjegy
itale:
ferroviario
nederlande:
spoor-
pole:
kolejowy
ruse:
железнодорожный

fervojisto

FER Dungito, laboristo aŭ oficisto en fervojkompanio: fervojistoj protestis kontraŭ altigo de la pensio-aĝo [51]; por ŝpari monon estis elpostenigitaj ĉe privatigo tiom da ofte spertaj, lojalaj fervojistoj [52]; falintaj arboj kaj aliaj malhelpaĵoj ja kaŭzis damaĝojn, sed ne vundis pasaĝerojn kaj fervojistojn [53].
ĉeĥe:
ajznboňák
france:
cheminot, employé du chemin de fer
germane:
Eisenbahner
hungare:
vasutas
itale:
ferroviere
pole:
kolejarz, pracownik kolei
ruse:
железнодорожник
slovake:
železničiar

glitvojo

Klinita glata vojo, laŭ kiu io povas moviĝi glite malsupren; deglitejo: la teleroj[…]n la vazlavistinoj mallevadis al la kuirejo per klinita glitvojo MkM ; [tiuj] domoj estas ligataj inter si per ŝtuparetoj, ŝnureskaloj kaj glitvojoj [54]. SUB:toboganoVD:deklivo, ramplo
54. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Fantaziujo en Danĝero
germane:
Rutsche, Rutschbahn

haŭlvojo

TRA Vojo laŭ rivero aŭ kanalo, sur kiu iras homoj aŭ brutoj, haŭlante barĝon: mi […] trenas ŝipojn ŝvite sur haŭlvojo [55].
55. Wang Jian, trad. Vejdo: Kanzoneto pri Ŝiphaŭlisto, Penseo, 2007-01 (183)
france:
chemin de halage
germane:
Treidelweg
hispane:
camino de sirga

kablovojo

TRA Transportilo konsistanta el pendanta aŭ surrela veturilo trenata de kablo, uzata normale por suriro de krutaĵoj: sur la suda bordo de Krimeo troviĝas telfera kablovojo, de kiu eblas spekti belegajn vidaĵojn [56]. VD:telfero, funikularo
56. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Krimeo
germane:
Seilbahn
itale:
funivia

piedvojo

TRA Vojo taŭga por piedirantoj aŭ al ili rezervita: junuloj, ekskursante supren laŭ la piedvojetoj, ekvidis renversitan aŭton [57].
57. C. Piron: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 1979
france:
sentier pédestre, voie piétonne
germane:
Fußweg
hispane:
vía peatonal

pretervoje, intervoje

Apud la vojo, dum momenta halto aŭ paŭzo, aparte de la ĉefa agado: ni eniros intervoje nur al mia administranto preni la monon [58]; pretervoje li vizitis al Han en malbonega humoro kaj kun delirecaj vortoj [59].
58. A. Svjentoĥovski, trad. Leono Zamenhof: Aspazio, 1908
59. Pu Songling, trad. guozhu: La Strangaĵoj de Liaozhai, 1994-
france:
au passage
germane:
abseits des Weges

relvojo

FER Vojo, ekipita per du paralelaj reloj, sur kiuj ruliĝas vagonoj kaj similaj veturiloj: turninte [la turnokrucon] li estis paŝonta sur la relvojon, kiam en lian vizaĝon ŝprucis ruĝa kaj blanka lumo [60]; la urbo estis la unua sur la iberia duoninsulo, en kiu oni konstruis traman relvojon [61]; la diktavola neĝo kovris ĉion, kaj neniu sciis, kiam oni sukcesos liberigi la relvojon de la lavango [62].
Rim.: PIV2 donas multe pli fakan difinon, proksimume samsencan kiel la ĉi-supra, en kiu klare aperas la diferenco inter „relvojo“ kaj „trako“ (nur: reloj + ŝpaloj).
ĉeĥe:
jízdní dráha, kolej, kolejová dráha, železniční trať
france:
voie (de chemin de fer), voie ferrée, chemin de fer (voie ferrée)
germane:
Schiene, Gleis
hispane:
ferrocarril
hungare:
vágány
itale:
ferrovia
pole:
kolej, droga żelazna (rzadkie)
ruse:
железная дорога, рельсы
slovake:
koľaj, trať, železničná dráha

survoji

Esti iranta, vojaĝanta: la monumento por la tombo de Ludoviko Zamenhof estis finfarita kaj survojis al Varsovio [63]; jam en 1982 iranaj trupoj survojis al Bagdado en Irako [64]; la unuvagona „trajno” plenplenis: […] familioj kun infanoj vizitis parencojn, virinoj iris butikumi, viroj survojis al futbalmatĉoj [65].
63. W. Heller, trad. B. Westerhoff: Lidia, la Vivo de Lidia Zamenhof, Filino de Esperanto, 2007
64. Monato, Gerrit Berveling: Usono inter Irano kaj Irako
65. Monato, Paul Gubbins: Grincantaj genuoj ... kaj ĝentileco
france:
être en route
germane:
unterwegs sein

ŝparvojo

TRA Vojo pli mallonga ol al la normala vojo, ŝparanta iradon: li estis kurinta tra ŝpar-vojo, por ŝin atendi en la interkonsentita loko [66]; vermotruo estas hipoteza topologia objekto, kiu aperus kiel „ŝparvojo“ inter du punktoj de la spacotempo [67]. SUP:mallongigo
66. A. Manzoni, trad. B. Cadei: La Gefianĉoj, 2006
67. Vikipedio, Vermotruo
france:
raccourci (subst.)
germane:
Abkürzung
hispane:
atajo, atroche
hungare:
rövidebb út
itale:
scorciatoia

travoji

Iradi sur vojoj de iu spaco: kiu travojas tra la arbaro dum la nokto ne vidas ĝin [68].
68. R. Hummel: Rosana Hummel Designer, 2008-06-22
france:
parcourir
germane:
durchlaufen
itale:
girovagare, vagare

fermita vojo

[69]
MAT Vojo4.a, kies komenca kaj fina punktoj estas egalaj.
angle:
loop, closed path
france:
lacet (math.), chemin fermé (math.)
germane:
geschlossener Weg
hungare:
zárt út
pole:
pętla (w przestrzeni topologicznej)
ruse:
петля (мат.) , замкнутый путь (мат)

Silka Vojo

GEOG Antikva tra-azia vojreto, kiu ligis plej oriente Ĉinujon kaj plej Okcidente Mediteraneon, per kiu portiĝis diversaj komercaĵoj, interalie ĉina silko: tiutempe la ĉefa eksportaĵo de Ĉinio estis silkaĵoj, pro tio la eŭropanoj nomis tiun vojon Silka Vojo [70]; en la antikveco kaj mezepoko ĝin trapasis ne nur karavanoj, veturantaj laŭ la Silka Vojo, sed ankaŭ legioj de Aleksandro la Granda, trupoj de arabaj militestroj, hordoj de Ĉingis-Ĥano [71]; en la antikveco la gubernio servis kiel grava transŝarĝa stacio ĉe la sud-okcidenta Silka Vojo [72]; iuj opinias, ke la eburo enkondukiĝis laŭ la suda Silka Vojo, kaj oni transportis tien ankaŭ marajn konkaĵojn [73].
beloruse:
Шоўкавы шлях
france:
Route de la soie
germane:
Seidenstraße
hispane:
ruta de la Seda
hungare:
Selyemút
itale:
via della seta
pole:
Szlak Jedwabny
ruse:
Шёлковый путь

administraj notoj

fermita ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.