*pas/i

*pasi

1.
(ntr)
Iri tra aŭ preter iu loko por atingi alian: pasi tra la urbo, la pordo, la fenestro, super la muro; mi rimarkis inter la nematuruloj junulon senprudentan, kiu pasis sur la placo preter ŝia angulo kaj iris la vojon al ŝia domo [1]; mi pasis tra kampo de homo maldiligenta kaj tra vinberĝardeno de sensaĝulo [2]; li mem pasis preter ilin, kaj kliniĝis ĝis la tero sep fojojn, antaŭ ol li atingis sian fraton [3]; dirinte ĉi tion, ŝi pasis preter la miregigita junulo kaj malaperis post la pordego Marta ; ŝi pasis jam kelke da ŝtupoj de la hele lumita ŝtuparo, kiam ŝi aŭdis post si susuradon Marta ; li tiel rapide pasis de unu loko al alia, ke atendata ĉie li tamen falis ĉiam [4]; (figure) pasi al alia demando; (figure) la vojo pasis tra malvasta kaj malluma koridoro [5]; (figure) ĉiuj ĉi bildoj rapide pasis tra lia cerbo; ĉio ĉi pasis en la daŭro de dek kvar horoj [6]?
2.
(ntr)
Transiri de iu stato al alia, alistatiĝi, transformiĝi: pasi de riĉeco al senhaveco; mi deziras al li, ke mi ne bezonu transpasi de l' avertoj al la agoj [7].
3.
(ntr)
Iri de iu momento al alia, nehaltante; forpasi1: en la serĉado pasis pli ol tuta jaro [8]; kvar semajnoj pasas por la bonigado de la karaveloj [9]; kiam pasis la sep tagoj, la diluva akvo venis sur la teron [10]; kiam pasis dek jaroj [11]; pasis jam longa tempo kaj ĉio fariĝis alia BdV ; la soleno pasis tute silente [12]; la tuta sekvanta tago pasis en senfrukta serĉado [13]; kiel pasanta ventego, tiel malpiulo rapide malaperas [14]; kun komika mieno de pasanta meditado BdV ; sen pasinteco ne fariĝas estonteco, diras ĉina proverbo; pasintjara neĝo; leĝo pasintaĵon ne tuŝas (ne plu povas ŝanĝi); PrV kio pasis ne revenos PrV ; ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam PrV ; aperas prudento, kiam pasis la momento PrV ; kiam pasis la aĝo, aperas la saĝo PrV ; kio estis kaj pasis, tion tempo frakasis PrV . VD:flui, flugi, gliti, kuri
4.
(arkaismo) (tr)
Trapasi: li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn (li multe spertis) PrV ; estaĵoj […] jam lacigitaj de la mallonga pasita vojo Marta .
afrikanse:
slaag
albane:
kaloj
amhare:
ማለፍ
angle:
pass 3. pass (ntr, with time as subject)
arabe:
تمر
armene:
անցնել
azerbajĝane:
keçmək
bengale:
পাস
birme:
သွား
bosne:
prolaze
bretone:
paseal (v.g.), tremen (v.g.)
ĉeĥe:
minout, míjet (čas.), plynout, projít (lhůta), ubíhat, uplynout, vypršet
ĉine:
1. [huàn] 2. 改用 [gǎiyòng], 过身 [guòshēn], 過身 [guòshēn]
dane:
pass
estone:
edasi
eŭske:
gainditu
filipine:
pumasa
france:
passer (intr.)
galege:
pasar
germane:
1. durchqueren, hindurchgehen, entlanggehen, hinübergehen, darübergehen, passieren [räumlich] 2. übergehen (zu), übergehen (in) 3. vorbeigehen (zeitlich), vergehen (zeitlich), verlaufen (vergehen), entschlafen (sterben), sterben 4. hindurchgehen, durchqueren, durchschreiten, durchgehen, durchstehen, durchleben
guĝarate:
પસાર
haitie:
pase
haŭse:
auku
hinde:
पास
hispane:
pasar
hungare:
1. halad, áthalad, elhalad, megy ~i al alia demando: áttér másik kérdésre. 2. átmegy (állapotba) 3. telik, múlik ~inteco: múlt. ~intjara neĝo: tavalyi hó. ~intaĵo: múlbeli esemény, ami elmúlt. 4. átkel, átmegy
igbe:
gafere
indonezie:
lalu, lewat, melalui, melewati, melintas
irlande:
pas a fháil
islande:
fara
japane:
合格 [ごうかく]
jide:
פאָרן
jorube:
ṣe
kanare:
ಪಾಸ್
kartvele:
გაივლის
kazaĥe:
өту
kimre:
pasio
kirgize:
өтүү
kmere:
ហុច
koree:
통과
korsike:
passani
kose:
kwathi
kroate:
proći
kurde:
nasname
latine:
factum
latve:
caurlaide
laŭe:
ຜ່ານ
litove:
pereiti
makedone:
помине
malagase:
nitranga
malaje:
lulus
malajalame:
ചുരം
malte:
jgħaddu
maorie:
haere
marate:
पास
monge:
dhau
mongole:
өнгөрөх
nederlande:
voorbijgaan, overgaan, passeren
nepale:
पारित
njanĝe:
pochitika
okcidentfrise:
pas
panĝabe:
ਪਾਸ
paŝtue:
پاس
pole:
mijać, przechodzić
portugale:
passar
rumane:
trece
ruse:
1. пройти, проходить 2. перейти, переходить 3. пройти, проходить ~inteco: прошлое, прошедшее. ~intaĵo: прошлое, прошедшее. 4. пройти, проходить
samoe:
teʻa
sinde:
لڪ
sinhale:
සාමාර්ථයක්
skotgaele:
seachad
slovake:
plynúť, pominúť sa, uplynúť, vypršať
slovene:
mimo
somale:
gudubto
ŝone:
zvakaitika
sote:
feta
sunde:
ngaliwatan
svahile:
kupita
taĝike:
гузаштан
taje:
ผ่าน
tamile:
கடந்து
tatare:
узу
telugue:
పాస్
ukraine:
пройти
urdue:
پاس
uzbeke:
o’tishi
vjetname:
vượt qua
zulue:
kudlula

pase

Nedaŭre, pasante: li pase rigardis la radiotelegramon, enpoŝigis ĝin kaj denove elpoŝigis ĝin nur pli poste posttagmeze [15]; en 4 a. K. administris Judeon romiaj prefektoj kaj prokuratoroj, kiuj pase de la tempo senĉese pli nesenteme intervenis en la aferojn de judoj [16].
angle:
in passing, briefly
bretone:
diwar dremen
ĉeĥe:
chvilkově, letmo, mimochodem, nedlouho
ĉine:
稍縱即逝 [shāozòngjíshì], 稍纵即逝 [shāozòngjíshì]
france:
passagèrement
germane:
flüchtig, im Laufe von
hungare:
futólag, átmenetileg
indonezie:
sambil lalu
japane:
一時的に [いちじてきに]
nederlande:
zijdelings
pole:
przejściowo
rumane:
temporar
slovake:
letmo

paso

1.
Ago pasi: la paso de la voĉo tra la plilaŭtiga aparato parte konfuzas la sonojn kaj malklarigas la vorton [17]; post la paso de la sep jaroj la virino revenis [18]; laŭ la paso de la jaroj ŝi ĝis certa grado adaptiĝis al la vidpunktoj de la filino [19]; la paso de lia vivo estis […] tre trankvila [20]; ekluktis aliaj paroj, post kies paso ekflamis nur la batalo de la tutaj taĉmentoj [21]. VD:daŭro, fino1
2.
(arkaismo) Pasejo: la parto loĝata enhavas […] sennombrajn irojn, pasojn kaj malplenajn lokojn, aranĝitajn laŭ la sekvanta plano [22];
angle:
passing 2. passage
france:
2. passage
germane:
Verlauf, Vergehen, Durchlaufen, Vorrübergehen 2. Passage
indonezie:
2. lintasan, gang, koridor
japane:
通行 [つうこう], 通過 [つうか], 推移 [すいい], 経過 [けいか]

pasado

Irado, transirado, daŭrado dum pli-malpli longa tempo: la pasado tra la arbaro estas malfacila; mi vidas […] per via maltrankvila pasado kaj senorda svingado de l' manoj, ke en la nuna momento vi sentas malesperon [23]; kiam ŝi ekloĝis en la alta mansardo, la pasado de la mallarĝa […] trietaĝa ŝtuparo estis por ŝi tiel facila Marta .
angle:
passage
bretone:
tremenadenn
ĉeĥe:
chůze, míjení
france:
passage (action)
germane:
das Passieren, Passage
hungare:
haladás, áthaladás, múlás
nederlande:
het voorbijgaan
pole:
przechodzenie
rumane:
trecere
ruse:
прохождение
slovake:
chôdza
ukraine:
прохід, проходження

pasaĵo

Grava, atentinda intermomento en daŭra tuto: ekvidinte Ĥlestakovon genue ― ha kia pasaĵo [24]! ŝiaj fingroj […] konfuziĝadis sur la klavoj […], ŝi eraradis en la pasaĵoj Marta .
angle:
passage (fine arts)
ĉine:
会儿 [huìr], 會兒 [huìr]
france:
moment décisif, transition
germane:
Passage, Augenblick
hungare:
esemény, történés
japane:
ふいの出来事 [ふいのできごと]
nederlande:
gebeurtenis
pole:
pasaż
rumane:
pasaj
ukraine:
випадок, подія, інциндент

pasanto

Homo, kiu pasas en strato, sur vojo: li aŭdis interparoladon de du pasantoj [25]. hundo bojas, pasanto vojas PrV ; kiu dungas pasantojn, tiu dungas malsaĝulojn [26]; pasanto, kiu sin miksas en malpropran disputon, estas kiel iu, kiu kaptas hundon je la oreloj [27]; „kioma horo estas, gardisto?“ demandis iu pasanto [28]; li aŭdis interparoladon de du pasantoj [29]; ondo da pasantoj, senĉese fluanta sur la trotuaro, kovris antaŭ ŝi la personon, kiun ŝi volis kuratingi Marta .
angle:
passerby
bretone:
tremeniad, tremener
ĉeĥe:
kolemjdoucí, okolojdoucí, pasant
ĉine:
路人 [lùrén], 行人 [xíngrén]
france:
passant (subst.)
germane:
Passant
hungare:
járókelő
indonezie:
orang lewat, pelintas anjing menggonggong, kafilah berlalu.
japane:
通行人 [つうこうにん]
nederlande:
voorbijganger
pole:
przechodzień
rumane:
pieton
ruse:
прохожий
slovake:
chodec
ukraine:
перехожий

pasejo

Loko tra kiu oni povas pasi: antaŭ la oficaj ĉambroj estis pasejo, havanta la larĝon de dek ulnoj [30]; la pasejoj, tra kiuj Jonatan volis transiri al la garnizono [31]; fervoja tunelo 50 km longa sub la Brenner-montopasejo solvus la problemon [32]; tri arbaraj regionoj ĉirkaŭ la alpa pasejo Gotardo [33]; ĉe la limtrapasejo la identigilo estos skanata [34]; konstruado de ringpasejo ĉirkaŭ la placo [35]; Serbio malfermos la landlimajn pasejojn ankaŭ por varoj kaj homoj el Kosovo [36]. SIN:trairejo
angle:
passage
bretone:
tremen (lec'h), tremenvan (lec'h)
ĉeĥe:
pasáž, průchod, průsmyk, přechod, přejezd
ĉine:
通道 [tōngdào], 过道 [guòdào], 過道 [guòdào], 楼道 [lóudào], 樓道 [lóudào]
france:
passage (lieu)
germane:
Durchgang
hispane:
pasaje
hungare:
átjáró
indonezie:
lintasan, gang, koridor
japane:
通路 [つうろ], 通り道 [とおりみち]
nederlande:
pas, passage, doorgang
pole:
przejście
rumane:
trecere
ruse:
проход
slovake:
priechod
ukraine:
перехід

pasema

Facile pasanta, ne stabila, ne longatempa: ŝanĝiĝemaj kaj pasemaj kiel akvaj ondoj Marta ; filozofoj […] sugestas ke la koncepto de „materio“ estas pasema kaj nebone difinita [37]; la homa nescieco alligiĝas al tio, kio fakte estas pasema kaj troviĝas en senĉesa reŝanĝado [38]. VD:efemera, maldaŭra
angle:
passing, fleeting
bretone:
o tremen, berrbad
ĉeĥe:
míjející, pomíjivý
ĉine:
稍縱即逝 [shāozòngjíshì], 稍纵即逝 [shāozòngjíshì]
france:
passager (adj.)
germane:
vergänglich
hungare:
múlékony
japane:
一時的な [いちじてきな], つかの間の [つかのまの], 移ろいやすい [うつろいやすい]
nederlande:
voorbijgaand
pole:
przejściowy, przelotny
rumane:
trecător
ruse:
преходящий, мимолётный
slovake:
pominuteľný
ukraine:
скороминущий, короткотривалий

pasigi

1.
Irigi iun aŭ ion tra iu loko al alia: la pramisto pasigis nin trans la rivero; Jiŝaj vokis Abinadabon, kaj pasigis lin antaŭ Samuel [39]; Dio fendis la maron kaj pasigis ilin [40]; bonvolu pasigi al mi la salon; la malgranda knabino eltiris longan tranĉilon el fendo de la muro kaj pasigis ĝin super la kolo de la cervo [41].
2.
Uzi la tempon por io: tie mi pasigis du jarojn; la libertempon mi pasigos en la montaro; la malsanulo pasigis malkvietan nokton; li venis al iu loko kaj restis tie, por pasigi la nokton, ĉar la suno subiris [42]; la nokton ŝi pasigis ĉe sia laboro [43]; agrabla tempopasigo [44].
angle:
1. to give passage, to pass 2. to pass, spend
bretone:
tremen (v.k..)
ĉeĥe:
strávit (čas), trávit
ĉine:
度过 [dùguò], 度過 [dùguò], 消磨 [xiāomó], 传给 [chuángěi], 傳給 [chuángěi]
france:
passer (tr.)
germane:
1. hinbringen, hinüberbringen, hinübersetzen, übersetzen 2. verbringen
hungare:
1. átvisz, átad, átnyújt 2. tölt (időt), eltölt
indonezie:
1. memberi jalan, menjalankan, melewati, menyeberangkan 2. menghabiskan (waktu)
japane:
通す [とおす], 通過させる [つうかさせる], 手渡す [てわたす], 過ごす [すごす], パスする [ぱすする]
nederlande:
1. laten doortrekken 2. doorbrengen
pole:
przeprawić, przeprowadzić, spędzić (czas)
rumane:
trece peste, ieși, conduce, petrece timp
ruse:
проводить, провести
slovake:
stráviť čas
ukraine:
проводити

pasinta

Kiu jam pasis, estis en antaŭa, ofte proksima1.b tempo, kontraste al io venonta: pasinta doloro PrV ; serĉi la tagon pasintan (netroveblaĵon) PrV .
afrikanse:
weg
albane:
shkuar
amhare:
ሄዷል
arabe:
ذهب
armene:
գնացել
azerbajĝane:
getdi
bengale:
সর্বস্বান্ত
birme:
သွားကြောင်း
ĉine:
[xī]
dane:
væk
estone:
möödas
filipine:
nawala
france:
passé (adj.)
galege:
gone
guĝarate:
ગયો
haitie:
ale
haŭse:
tafi
hinde:
चला गया
igbe:
gawara
indonezie:
telah (ber)lalu
irlande:
imithe
islande:
farinn
japane:
いなくなった
jave:
ical
jide:
ניטאָ
jorube:
lọ
kanare:
ಹೋದ
kartvele:
წასული
kazaĥe:
кеткен
kimre:
wedi mynd
kirgize:
кетти
kmere:
បានយាងចាកចេញទៅ
koree:
사라
korsike:
stilettu
kose:
phelile
kroate:
otišli
latine:
abiit
latve:
aizgājuši
laŭe:
ຫມົດ
litove:
dingo
makedone:
Поминаа
malagase:
lasa
malaje:
pergi
malajalame:
മാറിപ്പോയല്ലോ
malte:
marret
maorie:
riro
marate:
गेला
monge:
ploj
mongole:
илааршсан
nepale:
पाएकै
njanĝe:
atapita
panĝabe:
ਚੁੱਕਾ
paŝtue:
شوې
pole:
były, dawny, miniony, ubiegły
ruande:
yagiye
rumane:
fost, vechi, trecut, ultim
samoe:
mavae
sinde:
ٿي چڪي
sinhale:
ගිහින්
slovene:
odšli
somale:
jiheysteen
ŝone:
akaendepiko
sote:
gone gone gone
sunde:
isro
svahile:
kuondoka
taĝike:
Гон
taje:
หายไป
tamile:
சென்று
tatare:
китте
telugue:
వెళ్లిపోవడంతో
ukraine:
пішов
urdue:
چلا گیا
uzbeke:
ketganimda
vjetname:
ra đi
zulue:
esehambile

pasinteco

Tempo pasinta; estinteco: la estonteco ne ekzistas por ilia penso, la pasinteco rapide elviŝiĝas el ilia memoro Marta ; [tio] estis kontrasto inter la pasinteco kaj la nuneco Marta ; monumentoj de la roma pasinteco kaj de la roma gloro QuV ; inter ili troviĝis objekto, kiu iam en la pasinteco similis al tripieda tablo Iŝtar ; liaj pensoj komencis vagi en la pasinteco InfanTorent2 ; oni bone scias el la sperto de la pasinteco kiom da kokidoj naskiĝas el dek tri ovoj KKl .
indonezie:
masa lalu
japane:
過去 [かこ], 昔 [むかし]
pole:
przeszłość
rumane:
trecut
ukraine:
минуле (про час)

forpasi

1.
Malaperi, iom post iom neniiĝi, senrevene: ĉio forpasas; ŝia beleco forpasis; la okazo, la modo jam forpasis; miaj tagoj forpasis, pereis miaj intencoj, kiujn havis mia koro [45]; subite ĉio denove malaperis! ha, kie do ĝi restis? kiel per turno de la mano ĉio forpasis [46]; longe jam forpasis tiuj de l' ĝojeco horoj FK . VD:finiĝi
2.
(figure) Eŭfemismo por morti: Kruceto antaŭ la nomo indikas, ke la koncerna kontribuinto forpasis [47]; Ŝi aĝis cent kvar jarojn kaj forpasis sen malsanoj kaj ĝenoj [48]; mi ĉiam aŭdis ke por kompreni misteran morton oni devas plej funde scii pri la forpasinto [49]; Certe, estas nobla tasko rememori forpasintajn aktivulojn, multon farintajn por la movado [50]. VD:agonii, morti, velki2
45. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 17:11
46. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malgranda Tuk
47. Esperanto en perspektivo, 1974
48. F. Dostojevskij, tr. A. Korĵenkov: La centjarulinoLa Ondo de Esperanto
49. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, TK/Stafeto Antverpeno, La Laguna 1979. Ĉap. 13ª.
50. Nikolao GUDSKOV: Specimeno de provinca amatorecoMonato
angle:
pass away, die for~inta: late.
bretone:
tremen (mont da get)
ĉeĥe:
minout, míjet (čas.), plynout, projít (lhůta), ubíhat, uplynout, vypršet
ĉine:
亡故 [wánggù], 作古 [zuògǔ], 不諱 [bùhuì], 不讳 [bùhuì], 凋落 [diāoluò], 去世 [qùshì], 去逝 [qùshì], 故世 [gùshì], 謝世 [xièshì], 谢世 [xièshì], 逝世 [shìshì], 过世 [guòshì], 過世 [guòshì]
france:
passer (disparaitre) for~inta: feu.
germane:
2. entschlafen, den Weg alles Irdischen gehen [ugs.], heimgehen [christl. Ausdruck]
hispane:
pasar, desaparecer (una persona)
hungare:
elmúlik, véget ér, elhúny
indonezie:
2. meninggal (dunia)
japane:
過ぎ去る [すぎさる], 死去する [しきょする]
nederlande:
vergaan, sterven, overlijden
pole:
przemijać, skonać
rumane:
muri
ruse:
1. пройти, проходить, уходить 2. скончаться for~into: покойник. for~inta: покойный.
slovake:
plynúť, pominúť sa, uplynúť, vypršať
ukraine:
відходити, проходити, припинятися, проминатися, умерти, померти

preterpasi

(tr)
1.
Pasi flanke de io: ni iris tro malproksimen kaj preterpasis la domon; pro senatento mi preterpasis mian amikon sur la strato; multe da pensoj kaj multe da bildoj preterpasas antaŭ ŝi [51]; kiam patro preterpasis ŝin kun sia filo, li […] diris al li mallaŭte […] [52]; vi preterpasis (evitis) gravan danĝeron.
2.
Lasi flanke, malzorgi, ne atenti: preterpasi detalon, linion, mirindan okazon; mi preterpasas multajn malpli gravajn aferojn (por transiri al grava) [53]. SIN:preterlasi
angle:
1. to pass by, move past 2. to pass over, overlook
bretone:
mont hebiou
ĉeĥe:
minout, míjet (čas.), plynout, projít (lhůta), ubíhat, uplynout, vypršet
ĉine:
走过 [zǒuguò], 走過 [zǒuguò], 向隅 [xiàngyú], 流逝 [liúshì], 經過 [jīngguò], 经过 [jīngguò] 2. 沒注意到 [méizhùyìdào], 没注意到 [méizhùyìdào], 弃之不顾 [qìzhībùgù], 棄之不顧 [qìzhībùgù], 冷落 [lěngluò], 略过 [lu:èguò], 略過 [lu:èguò], 不理 [bùlǐ], 无视 [wúshì], 無視 [wúshì]
france:
passer à côté de
germane:
1. vorbeigehen, passieren [räumlich] 2. liegen lassen, links liegen lassen, unbeachtet lassen, ignorieren, keine Beachtung schenken
hungare:
1. elmegy (mellette), elhalad, elkerül, kikerül 2. figyelmen kívül hagy
japane:
通り過ぎる [とおりすぎる], 追い越す [おいこす], 見過ごす [みすごす]
nederlande:
voorbijgaan
pole:
opuszczać, przechodzić obok, wymijać
rumane:
trece pe lângă, părăsi, evita
ruse:
1. миновать, пройти мимо, пропустить 2. пропустить
slovake:
plynúť, pominúť sa, uplynúť, vypršať
ukraine:
обходити, об’їжджати, обминати

trapasi

(tr)
Trairi tra iu loko aŭ tempo: trapasi riveron, urbon, pordon, homamason; Jozef foriris de Faraono kaj trapasis la tutan Egiptan landon [54]; li foriris, trapasinte tra ilia mezo [55]; li kontentige kaj feliĉe trapasis sian ekzamenon de piloto [56]; ĝi trapasis la kruelan premadon de la vintro [57]; en ĉi tiu momento stranga ideo trapasis kiel fulmo [lian] animon [58]; multe trapasata strato; trapasi (travivi, sperti) malfacilajn tagojn, penigan bataladon, danĝeran krizon.
angle:
to pass through
bretone:
treizhañ, treuziñ
ĉeĥe:
absolvovat, procházet (něco)
ĉine:
渡过 [dùguò], 渡過 [dùguò], 穿越 [chuānyuè], 穿过 [chuānguò], 穿過 [chuānguò], 途經 [tújīng], 途经 [tújīng]
france:
traverser
germane:
hindurchgehen, durchqueren, durchschreiten, durchgehen, durchstehen, durchleben
hungare:
átmegy, áthalad
japane:
通り抜ける [とおりぬける], くぐり抜ける [くぐりぬける], 経る [へる], 経験する [けいけんする]
nederlande:
doortrekken
pole:
przebyć
rumane:
voiaj
ruse:
пройти (через что-л.)
slovake:
prejsť, prežiť, skúsiť
ukraine:
проходити, обходжувати, проминати

transpasi

1.
(tr)
Iri trans iu loko: transpasi la Alpojn, la landlimojn; (figure) transpasi la mezuron, la limojn de la leĝecoB ; li transpasis la riveron kaj direktiĝis al la monto Gilead [59]; ili transpasis al la alia bordo [60]; enkuris la gaja Aleĉjo, per kelke da saltoj transpasis la ŝtuparon kaj enkuris en la loĝejon Marta ; (figure) transpasi Rubikonon (decidi sen posta ebla ŝanĝo).
2.
(tr)
Superi, esti pli granda ol: tio transpasas mian komprenon, ĉiun imagon; kvin konkursantoj sukcese transpasis limon de 50 decibeloj (dB): la gajninto, kantistino, atingis 55,8 dB [61]; la respondo transpasis miajn esperojn, mi ne nur estis komprenita, sed krom tio […] [62].
3.
(ntr)
Iri de iu loko al alia trans io: li transpasis en Amerikon; (figure) la povo […] transpasas en la manojn de Herhor [63]; grekaj limgardistoj tuj malhelpis al centoj da albanoj transpasi al Grekio [64]; (figure) transpasi de la avertoj al la agoj [65].
4.
(ntr)
Ŝanĝi sian staton en alian, alistatiĝi: transpasi de la solida al la flueca stato.
angle:
1. to pass over, to cross 2. to pass, surpass 3. to pass, go through 4. to pass, transform
bretone:
tremen (hebiou)
ĉeĥe:
přejet, přejít, překročit (řeku, hranici)
ĉine:
[chāo], 横越 [héngyuè], 橫越 [héngyuè], 渡 [dù], 越过 [yuèguò], 越過 [yuèguò]
france:
dépasser
germane:
überqueren
hungare:
1. átkel, átmegy (vmin), túlmegy 2. meghalad 3. átmegy (vhová) 4. átmegy (állapotba)
japane:
越える [こえる], 超える [こえる], 移る [うつる], 移行する [いこうする]
nederlande:
1. over (iets) gaan 2. te bovengaan 3. overgaan 4. overgaan
pole:
przekroczyć
rumane:
depăși
ruse:
перейти, переходить (что-л., через что-л.)
slovake:
prejsť, prekročiť
ukraine:
переходити

tempopasigilo

SPO Amuzaĵo kiu forigas enuon dum senokupo: kiel tempopasigilo, la maĝango troviĝas en tetrinkejoj, klubejoj [66]; geknabetoj „ĉasantaj” interesajn tempopasigilojn [67].
angle:
pastime
bretone:
tremen-amzer
ĉine:
消遣 [xiāoqiǎn]
france:
passe-temps
germane:
Zeitvertreib
hungare:
időtöltés
nederlande:
tijdverdrijf
pole:
wypełniacz czasu, zabijacz czasu
rumane:
umplere de timp, ucigaș de timp
ruse:
времяпрепровождение

administraj notoj

trans~i: Mankas verkindiko en fonto.