1provizor/a PV
provizora
-
Konsiderata kiel ne longe daŭronta, sed
anstataŭigota per definitiva:
provizora komitato, regularo, ponto;
la nuna teksto de nia Deklaracio estas nur provizora, por prezenti la esencon de
nia afero
[1];
Provizora Centra Organiza Komitato
[2];
la juĝisto konsentis lasi la kulpigaton en provizora libereco
[3];
tiu elpensema virino […] estis malpleniginta unu el tirkestoj de la
komodo kaj ĝin pleniginte per kapkusenoj, ŝi faris per ĝi provizoran lulilon
[4];
la starigo de lia bonfarto unue provizora fariĝis tute definitiva
[5];
almetinte unuan provizoran bandaĝon, li konsilis, ke […] oni venigu por
konsiliĝo unu el majstroj de la ĥirurgio
[6].
dumtempa, portempa, malkonstanta
efemera, pasema
1.
L. L. Zamenhof: Homaranismo, Nefermita letero al s-ro de Beaufront
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
3. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dektria
4. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua
5. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Tria
6. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sepa
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
3. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dektria
4. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua
5. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Tria
6. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sepa
- angle:
- provisional, temporary
- beloruse:
- часовы
- ĉeĥe:
- dočasný, provizorní, prozatímní, přechodný
- ĉine:
- 临时 [línshí], 臨時 [línshí], 暂时 [zànshí], 暫時 [zànshí], 暂行 [zànxíng], 暫行 [zànxíng], 浮 [fú], 暂 [zàn], 暫 [zàn], 暂定 [zàndìng], 暫定 [zàndìng]
- france:
- provisoire
- germane:
- vorläufig, übergangsweise, provisorisch, temporär, behelfsweise, einstweilig
- hispane:
- provisional
- hungare:
- ideiglenes, átmeneti, időleges, provizórikus
- indonezie:
- provisional, sementara, temporer, tentatif
- japane:
- 仮の [かりの], 臨時の [りんじの], 一時的な [いちじてきな], 暫定的な [ざんていてきな]
- nederlande:
- voorlopig
- perse:
- موقت، موقتی
- pole:
- prowizoryczny, przejściowy, tymczasowy
- rumane:
- temporar
- ruse:
- временный
- slovake:
- dočasný, predbežný, provizórny
- svede:
- provisorisk
- ukraine:
- тимчасовий, провізорний
provizori
provizoro
-
Provizora situacio, provizora aferstato:
provizoro daŭras jam de 38 jaroj
[8]!
li skribis al geedzoj Klozelo por havi ilian aprobon, kaj petis la permeson de
l’ provizoro
[9].
improvizaĵo
- beloruse:
- часовасьць, часовы стан
- ĉine:
- 下下策 [xiàxiàcè]
- france:
- situation provisoire
- germane:
- Provisorium, Notlösung, Behelf