*forPV

I.

for

Adverbo signifanta:
1.
Malaperon kaj perdiĝon en malproksimo: iru for [1]! for de tie ĉi [2]! dormo kuris for de miaj okuloj [3]; lasu min for [4]; li lasis sian veston ĉe mi kaj forkuris for el la domo [5]; for de miaj okuloj, mi ne volas plu vidi vin [6]; kiam […] ili estas for, li elrampis [7]; ŝi levadis la okulojn for de la laboro Marta ; for kun ĝi [8]! for, for! bojis la hundo [9]; nun ĉiu espero estas for [10]; for de l' okuloj, for de la koro PrV ; pasinta doloro for el memoro PrV . SIN:foren
2.
Malproksimecon: Jehuda apartiĝis for de siaj fratoj, kaj ekloĝis apud iu Adulamano [11]; Marta staris jam kelke da paŝoj for de ŝi Marta ; ĉu ci kredas, ke min ĝenus esti for de la leĝeco [12]? ve al tiu, kiu devas vivi for de la gepatroj kaj de la gefratoj [13]; sur la kampo, for de l' mondo [14]; la bankiero posedas kampodomon post unu kilometro for de la stacidomo [15]; preskaŭ 300 kilometrojn for de ĉi tie [16]; la ejo estis tiom for de la urbocentro [17]; li sendis ilin for en la mondon, ĉiun en apartan malproksiman landon [18]. SIN:foreVD:malproksime de
3.
(malofte) Malĉi: du ĉevaloj, tiu ĉi kaj tiu for [19]; kuŝas vestoj de viro tie for, iu viro banas sin tute apude [20].
Rim.: Ne konfuzu ĉi tian for3 kun for1: forpelu de mi ĉi tiun for1, kaj ŝlosu la pordon post ŝi! [21]
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:40
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:54
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 39:15
6. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fabelo pri iu, kiu migris por ekkoni timon
7. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fingreto
8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Neĝulo
10. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Batalo je la Ebura Turo
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 38:1
12. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua
13. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido
14. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
15. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvara
16. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 9
17. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La IJK estas la homoj
18. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro VI
19. Kálmán Kalocsay: Waringhien Gaston: Plena Analiza Gramatiko de Esperanto, §54, Rim.V
20. Hjalmar Söderberg, tr. Sten Johansson: La bovinoj de la paroĥestro, La Kiso Kaj dek tri aliaj noveloj, 1955
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, 2Sam 13:17
angle:
1. away 2. far
beloruse:
наводдаль, далей, ня тут, у далечыні
ĉeĥe:
pryč
finne:
1. pois, poissa 2. kaukana, etäällä, kauas kelke da paŝoj ~ de ŝi: muutaman askelen päässä hänestä.
france:
loin
germane:
1. weg, fort 2. entfernt, weit 3. dort
hispane:
1. fuera 2. lejos
japane:
去れ! [され!]
nederlande:
weg, uit
portugale:
1. longe, fora 2. longe, fora
ruse:
1. прочь, вон, долой 2. вдалеке (от чего-л.), вдали (от чего-л.), далеко (от чего-л.)
slovake:
preč
svahile:
mbali
tibete:
ཕར་
ukraine:
геть, далеко
II.
Vortero signifanta malproksimecon aŭ malaperon (kaj eble neniiĝon):

fora

1.
Malproksima: la blankaj neĝovastoj etendis sin ĝis la fora horizonto [22]; bela revaĵo kaj tamen pli reala ol ĉio alia, nun paliĝinta kaj fora [23]; en fora estonteco [24]; la religiaj bataloj de tiu fora epoko [25]; loĝantoj de fora planedo [26]; ĉu ni iru al iom pli fora loko [27]? mi preskaŭ nenion memoras pri tia foreco [28]! VD:malproksima, lontana
2.
TEKKOMP Pri komputilo aŭ aranĝaĵo atingata per komunika lineo: fora terminalo; fora uzanto;
angle:
2. remote ~a terminalo: remote terminal. ~a uzanto: remote user.
beloruse:
далёкі, аддалены, дыстанцыйны
ĉeĥe:
dálkový, na dálku, vzdálený
ĉine:
1. [miǎn], 远隔 [yuǎngé], 渺 [miǎo], 逴 [chuò], 遐 [xiá], 渺茫 [miǎománg], 辽 [liáo]
finne:
1. kaukainen, etäinen 2. etä-
france:
lointain (adj.), éloigné
germane:
1. entfernt, abgelegen, weit weg, weit entfernt 2. entfernt, remote ~a terminalo: Remoteterminal. ~a uzanto: Remotebenutzer.
hispane:
1. lejano 2. remoto ~a uzanto: usuario remoto.
japane:
はるかな, 遠く離れた [とおくはなれた]
nederlande:
afstands- 1. afgelegen
ruse:
далёкий, удалённый, отдалённый 2. дистанционный ~a terminalo: удалённый терминал. ~a uzanto: дистанционный пользователь.
slovake:
dávny, vzdialený
svahile:
a mbali (kivumishi)
tibete:
ཐག་རྒྱང་
ukraine:
далекий, віддалений

fore

Malproksime (senambigua formo de for2): fore de la homoj [29]; li sidis senmove kaj fore de ĉio proksima [30]; fore, supre, vidiĝas kruco [31]; li time rerigardis: ŝi jam estis fore [32]; Vojski al gasto brakojn etendis de fore [33].
beloruse:
далёка, наводдаль, у далечыні
ĉeĥe:
daleko, pryč (kde?), v dálce
ĉine:
远离 [yuǎnlí], 僻 [pì]
finne:
kaukana
france:
loin, au loin
germane:
abgelegen, j.w.d., jwd
hispane:
lejanamente
japane:
はるかに, 遠くに [とおくに]
nederlande:
ver
ruse:
далеко, вдали
slovake:
v diaľke
ukraine:
далеко, удалині, віддалік

foren

Malproksimen (senambigua formo de for1): ni rajdas multe da mejloj foren [34]; li eksopiris foren el sia patrujo [35]; ĝi leviĝis pli kaj pli alten, glitante foren al la senfino kiel silenta revo [36]; [ilia] rigardo iris pli foren en la estontecon [37]; li serĉis iun pretekston por iri pli foren [38].
beloruse:
удалеч
ĉeĥe:
daleko, do daleka
finne:
kauas, pitkälle
france:
loin, au loin
germane:
weg
hispane:
a lo lejos
japane:
かなたへ, 遠くへ [とおくへ]
nederlande:
ver
ruse:
вдаль
slovake:
ďaleko

foro, foraĵo

Io fora, malproksimo: mi rigardis la lumojn de marveturantaj ŝipoj en foro [39]; en la foro flamis la Templo [40]; Kaj ĵus ili finis — en blua foraĵo ⫽ Sin turni komencis la ora sablaĵo [41]; La posta ondego de la antaŭlasta forflosigis min al sufiĉe granda foro [42]; mi apenaŭ distingis kelkajn konstruaĵojn plate malaltajn en la foraĵo [43]. VD:distanco, fono, horizonto
beloruse:
далечыня
ĉine:
远国 [yuǎnguó], 遙遠的過去將來 [yáoyuǎndeguòqujiānglái], 遙遠 [yáoyuǎn], 远方 [yuǎnfāng]
finne:
kaukaisuus, etäinen paikka
france:
lointain (subst.), horizon (le lointain), arrière-plan
germane:
Ferne
hispane:
lejanía
japane:
遠景 [えんけい], 遠方 [えんぽう]
nederlande:
verte
ruse:
даль
ukraine:
далечінь, далечина, далеч

forigi

Malaperigi, neniigi: forigu vian fraton, ĉar li malhelpas al ni [44]; forigi eraron [45]; la egalrajtigo de ĉiuj lingvoj kaj religioj forigos la kaŭzon de ĉiuj militoj [46]; forigi la murojn inter la gentoj [47]; tiuj ĉi atakoj devigis min forigi mian kaŝitecon [48]; ŝi forigis la rigardon de la tero kaj rapidigis siajn paŝojn Marta ; per sia rideto li forigos la doloran rememoron [49]; forigu lin de miaj okuloj [50]! ŝi tiam forigis ĉiujn interkuŝantajn malhelpojn [51]; mi volis forigi ĝin, […] tiam mi fortranĉis la makulon kaj kovris la lokon [52]; malbonon per malbono ni forigos [53]; Forigu mian dubon, ho, certigu, ⫽ Certigu al mi tute la feliĉon [54]; kiom da ĉagreno kaj suferoj povus esti forigitaj, se ĉiuj laboristoj vivus tiel prudente [55]; for! forigu lin PrV ! VD:ekstermi, likvidi, forviŝi.
beloruse:
выдаляць, зьнішчаць, выпраўляць (памылкі)
ĉeĥe:
odebrat, odklidit, odložit, odstranit, vymazat, vyndat, vyřadit, zahladit
ĉine:
慾刪除 [yùshānchú], 慾移動 [yùyídòng], 远距离 [yuǎnjùlí], 离去 [líqù], 疏远 [shūyuǎn], 移除 [yíchú], 淸除 [qīngchú], 撤 [chè], 除去 [chúqù], 消去 [xiāoqù], 去除 [qùchú], 汰 [tài], 淘 [táo], 轍 [chè]
finne:
poistaa, ottaa pois
france:
enlever, éloigner, écarter (éloigner), ôter
germane:
entfernen, weg machen
hispane:
suprimir, eliminar, quitar
japane:
取り除く [とりのぞく], 遠ざける [とおざける]
nederlande:
verwijderen, weg doen
ruse:
удалить, убрать, отстранить, устранить
slovake:
odstrániť
ukraine:
забирати, усувати, видаляти, відсторонювати, знищувати

foriĝi

Malaperi, neniiĝi: iom post iom reforiĝis la akvo de sur la tero [56]. la ŝipo foriĝis iom post iom al la maro [57]; mia ĉagreno foriĝis, ĉar mi povus refoje promeni kaj ludi [58]; Mario foriĝis en la profundon de la salono Marta ; ŝiaj fortoj foriĝis […] kaj du jarojn post la morto de Kristoforo ŝi silente endormiĝis [59]; de plendo kaj ploro ne foriĝas doloro PrV .
beloruse:
выдаляцца, аддаляцца, зьнікаць
ĉine:
消失 [xiāoshī]
finne:
poistua, hävitä
france:
se retirer, s'éloigner
germane:
verschwinden
hispane:
alejarse
japane:
消えうせる [きえうせる], 遠ざかる [とおざかる]
nederlande:
verdwijnen, weg gaan
ruse:
удалиться
ukraine:
віддалятися, забиратися, усуватися

defora

TEKKOMP Fora kaj tia, ke la ĉefaganto agas el loko alia ol la koncerna agadejo: KOMP defora atingo (uzado de risurcoj de unu komputilo pere de alia komputilo, ekz-e per Telnet); TEK defora stirado;
angle:
remote de~a atingo: remote access. de~a stirado: remote control.
beloruse:
дыстанцыйны, аддалены de~a atingo: дыстанцыйны доступ. de~a stirado: дыстанцыйнае кіраваньне.
ĉine:
从远方 [cóngyuǎnfāng], 不远万里 [bùyuǎnwànlǐ]
finne:
kaukaa tapahtuva, etä-, kauko-
germane:
aus der Ferne, von ferne, von weitem, entfernt de~a stirado: Fernsteuerung.
hebree:
רחוק
hispane:
de lejos, remoto de~a atingo: acceso remoto. de~a stirado: control remoto.
nederlande:
afstands- de~a stirado: afstandsbediening.
ruse:
дистанционный de~a atingo: удалённый доступ. de~a stirado: дистанционное управление.

defore

De fora loko: defore obtuza tondro aŭdiĝis [60]; Wojski Hreczecha, staranta defore, per celtrafa pafo la beston mortigis [61].
beloruse:
здалёку, дыстанцыйна
germane:
aus der Ferne

antaŭforigi

Eviti, malebligi per antaŭa singardo: antaŭforigi akcidenton. VD: Preskaŭaj sinonimoj: antaŭmalhelpi, antaŭhaltigi.
beloruse:
папярэджваць, прадухіляць
finne:
poistaa ennakolta, ehkäistä
france:
empêcher (prévenir), prévenir (éviter)
germane:
vorsorglich verhindern
hispane:
prevenir, evitar
nederlande:
verhinderen
ruse:
предотвратить

forforejo

(komune) Tre malproksima, tre izolita, nekonata loko: plikreskantaj kostoj de la benzino […] dolore senteblas speciale en la dezertaj regionoj, forforejoj, kaj eĉ grandurbaj regionoj de Aŭstralio [62].
62. Z. Wybraniec: Nomadula Vivo 2, 2013-01-10
beloruse:
глухмень, закуцьце
ĉine:
荒地 [huāngdì]
france:
diable vauvert
germane:
weite Ferne, Abgeschiedenheit, entlegener Ort, Einöde
hispane:
en un lugar muy lejano, (en) el quinto pino (expresión)
III.
Prefikso havanta la sencojn for1 aŭ for2, sed plej ofte la unuan: forakrigi, foraĉeti, forargumenti, forbeni, forofendi, forfroti; fordanci, forludi, forlabori, forleki, fordirekti; forpafi, forpafiĝi, formalaperi, forveturi, forputri; foreskorti; fordifekti; forfrostiĝi.

administraj notoj

de~a: Mankas dua fontindiko.
de~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
antaŭ~igi: Mankas dua fontindiko.
antaŭ~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.