1transit/o

transito

TRA Alcela movo pasanta tra unu aŭ pluraj kromaj lokoj kaj konsiderata rilate al tiuj kromlokoj: senimposta transito de varoj tra la lando; la transito de ruslandanoj tra Litovio […] al Kaliningrad [1]. VD:eksporto
1. La Ondo de Esperanto, 2002, № 12
angle:
transit
beloruse:
транзыт
ĉeĥe:
průvoz, transit, tranzit
france:
transit
germane:
Transit
hungare:
tranzit, áthaladás, átmenőforgalom
japane:
免税通過 [めんぜいつうか], トランジット
nederlande:
transit
portugale:
trânsito
ruse:
транзит
slovake:
cesta tovaru cez krajinu colne nezainteresovanú, prevoz, tranzit
ukraine:
транзит

transita

Rilata al transito; trapasa: la poŝtaĵoj difinitaj por la eksterlando kaj por transita trairo […] estas alportataj rekte al la Berlina ĉefa urba poŝtejo [2]; senviza transita veturado [3]; transita pasaĝero, vizo, flugo, tarifo; Albanio iĝos transita punkto inter la okcidenta kaj orienta merkatoj [4]. VD:transira
2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
3. La Ondo de Esperanto, 2002, № 11
4. Monato, Bardhyl Selimi: La Oka Koridoro, 2003
beloruse:
транзытны
germane:
Transit-
hungare:
~a pasaĝero: tranzitutas.
nederlande:
~a pasaĝero: transitpassagier.

transita reto

RET Komputila reto, transmetanta pakaĵojn ne nur inter siaj lokaj retnodoj, sed ankaŭ inter pluraj aliaj retoj.
angle:
transit network
beloruse:
транзытная сетка
france:
réseau de transit (informatique)
germane:
Transit-Netzwerk
hungare:
tranzithálózat
nederlande:
transitnetwerk
ruse:
транзитная сеть

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~a reto: Mankas fontindiko.
~a reto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.