*kon/i PV

*koni

1.
Havi ideon pri iu aŭ io, scipovi distingi iun aŭ ion disde aliaj samspecaj aĵoj aŭ uloj: la infanoj estas tiel saĝaj, ke ili povoscias legi, antaŭ ol ili konas la literojn [1]; la artikolo „la“ estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj [2]; la nunaj lingvoj posedas grandegan provizon da pretaj jam vortoj internaciaj, kiuj estas konataj al ĉiuj popoloj kaj faras trezoron por estonta lingvo internacia [3]; ĝi estis la konata amata voĉo [4]. VD:rekoni1
2.
(tr)
Havi, el propra sperto, scion pri ies valoro, merito, karaktero; socie aŭ intime interrilati kun iu: ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas PrV ; oni lin konas kiel blankan lupon (tre bone); bone konu viajn ŝafojn [5]; mi konas lin proksime Marta , intime; ekkoni (sekse rilati kun) virinon [6] [7] [8]; mi konis lin lakeo, antaŭ ol li fariĝis financisto; mi ne volas plu koni vin (vi estas de nun fremda por mi).
3.
Havi pli-malpli kompletan kaj klaran ideon pri io aŭ iu: koni la staton de io [9]; mi konas miajn homojn (mi scias ilian valoron) PrV ; la literatura lingvo estas al vi videble konata Marta ; mi ne konas lian nomon, tiun fakton; la kompaso ne estis konata de antikvuloj; en la vilaĝo neniu konas (aŭdis pri) Esperanton; mi konas mian nesciadon; mi konas al li neniun malvirton; koni ĵus aperintan libron, la homan koron, la mondon; deziro leĝojn ne konas Prv . VD:scii, koncepti.
4.
Esti akirinta per sperto ideon pri io; esti spertinta ion: koni urbon, metion; kiu panon donas, malsaton ne konas PrV ; koni la amon, la ĵaluzon, la ekzilon; li ne konas la laciĝon; (figure) se edzino ordonas, domo ordon ne konas PrV ; (figure) ŝlosilo uzata ruston ne konas PrV ; (figure) tiu industrio ne konas konkurencon kaj senlaborecon. VD:ĝui, sperti, suferi.
5.
(evitinde) Havi sciencan kaj detalan ideon pri io: koni la matematikon, historion DL , la klasikajn aŭtorojn.
Rim.: Ĉi tiu senco estas evitinda aŭ eĉ tute erara. Ĝin esprimas scii, scipovi. En PIV2 ĝi simple malestas sub koni ‐ laŭ mi, tute prave. [Sergio Pokrovskij]
Rim.: Principe, oni konas individuon, kaj oni scias priajn informojn: Mi konas Petron. Mi scias, ke li estas edziĝinta. Malfacilaĵo povas estiĝi se la objekto de kono aŭ scio estas mem traktebla kiel informo: ekz-e poezian verkon oni povas kaj koni, kaj scii. En tiaj okazoj „scii“ implicas komprenon kaj (aŭ) kapablon uzi (scipovi); „koni“ indikas kapablon apartigi kaj (aŭ) nomi; do, scio koncernas esencon, dum kono koncernas ekziston kaj individuecon. Krome, oni konas ion per sia persona sperto, kaj oni scias per informo, sciencaj aŭ intuiciaj konkludoj, studoj ktp: mi bone konas ĉi tiun vojon (ĉar mi multfoje iris tie), sed mi bone scias ĉi tiun vojon (ĉar mi diligente studis la mapon). La celo de la scienco estas akiri sciojn, dum la konoj estas la materialo de la vivosperto. [Sergio Pokrovskij]
angle:
know
beloruse:
ведаць, быць знаёмым (з кімсьці, чымсьці)
ĉeĥe:
znát poznávat, vědět
ĉine:
认识
france:
connaitre
germane:
kennen
hispane:
conocer
hungare:
ismer ni reciproke nin ~as, klarigon ne bezonas: ismerjük mi egymást. oni lin ~as kiel blankan lupon: ismerik, mint a rossz pénzt. kiu panon donas, malsaton ne ~as: az adakozás nem teszen szegénnyé. se edzino ordonas, domo ordon ne ~as: ha az asszony uralkodik, nincs rend a házban. ŝlosilo uzata ruston ne ~as: gyakran forgatott kulcs nem rozsdásodik.
nederlande:
kennen
pole:
znać
portugale:
conhecer, saber
rumane:
cunoaşte
ruse:
знать, быть знакомым (с кем-л., чем-л.) 1. знать, быть известным (кому-л.)
slovake:
poznať, poznávať, vedieť
tibete:
འདྲིས་པ་

konato

Persono, kun kiu oni havas rilatojn: li estas mia malnova konato; ili […] serĉis lin inter siaj parencoj kaj konatoj [10]; li renkontis konaton, junan poeton, kiu rakontis al li, ke morgaŭ li komencos sian someran vojaĝon [11]; tra la tuta strato konatoj kapsalutis nin el la fenestroj [12]; malnova konato [13] [14] BdV ; proksima konato Marta ; bona konato [15].
beloruse:
знаёмы (наз.)
ĉeĥe:
známý člověk
france:
connaissance (personne)
germane:
Bekannter, Bekannte
hispane:
conocido
hungare:
ismerős
nederlande:
kennis, bekende
pole:
znajomy
rumane:
prieten
ruse:
знакомый (сущ.)
slovake:
známy človek
tibete:
ངོ་ཤེས་པ་

konataro

Tuto de ies konatoj, de ies rilatuloj: la virinoj kaj eĉ la junulinoj de lia konataro difektiĝis de malvirtoj [16].
france:
cercle de relations, réseau social
germane:
Bekanntschaft (Gruppe)
hispane:
red de relaciones, círculo social, grupo de amistades
pole:
krąg (znajomych)

konateco

Eco de io aŭ iu konata de pli malpli multaj: lia konateco estas monda, universala; fari konatecon kun iu (interrilatiĝi kun) FK [17]; konateco ne estas hereda PrV ; mi vin kunprenos pro malnova konateco [18] DL ; post konateco de nur duono da horo FK ; ĉu efektive nia konateco (rilato) nur per tio ĉi finiĝos FK . VD:famo, renomo
beloruse:
вядомасьць
ĉeĥe:
známost
france:
réputation
germane:
Bekanntheit, Bekanntschaft
hispane:
reconocimiento
hungare:
ismertség, ismeretség ismeretséget köt.
nederlande:
kennis
pole:
znajomość
rumane:
cunoştinţe
ruse:
известность
slovake:
známosť

konatigi

(tr)
Igi iun aŭ ion konata al iu: li konatigos min kun la fratoj [19]; Jesuo […] admonis ilin, ke ili ne konatigu lin [20]; mi volis ŝin konatigi per nerekta vojo kun la delikataĵoj de la koro [21]; [li] nepre volis konatigi min al sia urbo [22]; Berg konatigis min kun ĉiuj skizoj, planoj, kalkuloj kaj buĝetoj Metrop . SIN:konigi, prezenti2.a
germane:
bekannt machen (vorstellen), (jmd.) vorstellen

konatiĝi

1.
Iĝi konato kun iu: mi vidu, ĉu mi povas konatiĝi kun ŝi! [23]
2.
Iĝi konanto de io: mi konatiĝis kun la libroj el la biblioteko de la metilernantoj FK ; tiujn ĉi ideojn moki, eĉ ne konatiĝinte kun ili EE ; per tradukoj konatiĝi kun fremdaj literaturoj FK ; per ili la vilaĝano konatiĝas kun la malaperintaj tempoj [24].
Rim.: Zamenhof klarigis, ke „ni uzas ordinare la formon "konatiĝi" (=fariĝi konato kun iu), sed ankaŭ la formo "koniĝi" estas tute bona (=fari sin koni ion)“LR .
france:
1. se faire connaitre 2. prendre connaissance
hispane:
1. conocerse 2. familiarizarse
pole:
2. dać się poznać, zaznajomić się
rumane:
2. familiarizați-vă

konigi

(tr)
Igi iun aŭ ion konata de iu aŭ de multaj: hodiaŭ la dioj konigis al mi la dolĉecon [25]; la astrologoj vekis lian sanktecon kaj konigis al li, en kiu fazo estas la luno [26]; li do konigis al la barono, ke li edziĝos kun lia fratino [27]; mi estas danka al vi, ke vi konigis al mi la poemon [28]; mi ne estas devigata konigi ĉiujn miajn agojn al li [29]; mi esperas, ke ci […] al ni konigos la kaŭzon de tia skandalo [30]; la virino ne konigis sin kaj ne dirante eĉ unu vorton [31]; [ili] laŭ tre malsamaj manieroj konigis sian opinion pri la koncerto [32]; permesu, ke mi al vi konigu la grandan admiron de mi sentitan [33]; li konigis la motivon de sia vizito [34]. SIN:anonci, deklari, famigi, informi, klarigi3, komuniki1, komprenigi, manifesti, montri4, prezenti2, sciigi
beloruse:
пазнаёміць, азнаёміць
ĉeĥe:
rozhlásit, uvádět ve známost, vyvěsit
france:
faire connaitre
germane:
bekannt machen, vorstellen, in Kenntnis setzen
hispane:
dar a conocer, poner en contacto, presentar
hungare:
ismertet, tudat
nederlande:
doen kennen
pole:
ujawniać, zapoznawać, zaznajamiać
rumane:
dezvălui, citi, familiariza
ruse:
познакомить, ознакомить
slovake:
rozchýriť, rozhlásiť

konigiloPIV3

KOMP Ano de datenopo, per kiu oni distingas ĝin de aliaj datenopoj kaj referencas al ĝi: ĉefkonigilo; kromkonigilo. SIN:ŝlosiloVD:indekso1, etikedo
germane:
Kennung, Schlüssel (Kennung), ID
hispane:
distintivo, identificador
pole:
klucz

koniĝi

Iĝi konata de iu: koniĝas majstro laŭ sia verko Prv ; koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ agoPrV ; dum niaj kongresoj, oni koniĝas kun tre multaj samideanoj. VD:ekkoni. VD:iĝ B. Rim. 2.
beloruse:
стаць вядомым
france:
faire connaissance, se faire connaitre
hispane:
conocerse, hacerse conocer
hungare:
ismertté válik, megismerkedik, megismerszik a munka dicséri mesterét. madarat tolláról, embert barátjáról ismered meg.
nederlande:
kenbaar zijn
pole:
zapoznawać się
ruse:
стать известным

konado

Pli malpli kompleta kaj klara ideo kiun oni havas pri io aŭ iu: akiri konadon pri Dio [35]; konadon de Dio Mi preferas ol bruloferojn [36]; ŝi ne posedis sufiĉe da konado de si mem Marta ; bona parolado ne estas ankoraŭ tuta konado de la lingvo Marta .
beloruse:
веданьне
ĉeĥe:
poznání, poznávání, vědění, znání
france:
connaissance (expérience)
germane:
Wissen, Kenntnis
hispane:
conocimiento
hungare:
ismeret, ismerés
nederlande:
kennis
pole:
znajomość
rumane:
cunoştinţe
ruse:
знание
slovake:
poznanie, vedenie

diskonigi

(tr)
Konigi al multaj homoj, anonci, reklami: poste neniu havis la ideon ĝin represi kaj diskonigi VivZam ; iam vi revenos al la scienco […] por pliperfektigi kaj diskonigi miajn eltrovojn [37]; li laboris dum preskaŭ 60-jara periodo por priskribi kaj diskonigi tiun ĉi mondbildon [38]. VD:propagandi
ĉeĥe:
rozhlásit, uvádět ve známost, vyvěsit
france:
diffuser (nouvelle, savoir...)
hispane:
dar a conocer, anunciar
pole:
rozgłaszać
rumane:
difuzare
slovake:
rozchýriť, rozhlásiť

diskoniginda

Kiu indas je koniĝo fare de multaj homoj: antaŭnelonge, mi ektrovis alian proponon, kiu ŝajnas al mi diskoniginda [39]
39. S. Auclair: Plia flago por la Tero, La Riverego, vintro 2012-2013
france:
à diffuser
hispane:
divulgable

diskonigilo

Rimedo por ĝenerala konigo: kelkaj artistoj utiligis cenzuron kiel diskonigilon [40]
40. -: Muzikfilmeto, epo.wikitrans.net, 2014-01-02
hispane:
recurso promocional

diskoniĝi GVER

(ntr)
Iĝi vaste, publike konata: Kiam la afero diskoniĝis, indigno skuis la Esperantistaron VivZam ; tra tiu vojo diskoniĝas la pozitivaj agadoj de la interŝtataj organizaĵoj [41].
41. Esperanto en perspektivo, 1974. §13.6
ruse:
разгласиться, стать широко известным

ekkoni

(tr)
1.
Iĝi konanta; distingi: laŭ la frukto oni arbon ekkonas PrV ; eĉ knabon oni povas ekkoni laŭ liaj faroj [42]; valoron de objekto oni ekkonas post difekto Prv ; oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido PrV ; ekkonu vin mem; agi sen ekkono (trafe maltrafe).
2.
BIB Sekskuniĝi: Adam ekkonis Evan, sian edzinon, kaj ŝi gravediĝis [43]; ili trovis inter la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead kvarcent junajn virgulinojn, kiuj ne ekkonis kuŝejon de viro [44].
angle:
ek~u vin mem: know thyself.
beloruse:
1. пазнаць, спазнаць, зазнаць, зьведаць, даведацца
ĉeĥe:
1. poznat, poznávat
france:
1. reconnaitre (identifier)
germane:
1. kennenlernen ek~u vin mem: erkenne dich selbst. 2. erkennen (Bibel)
hispane:
1. reconocer, identificar
hungare:
1. megismer laŭ la frukto oni arbon ek~as: gyümölcséről ismerni meg a fát. oni ek~as bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido: nevetése árulja el az ostobát. ek~u vin mem: ismerd meg önmagad.
malnovgreke:
ek~u vin mem: γνῶθι σεαυτόν.
nederlande:
1. leren kennen
pole:
1. poznać, poznawać
rumane:
1. pentru a cunoaște, şti
ruse:
1. познать, узнать ek~u vin mem: познай самого себя.
slovake:
1. spoznať

ekkonteorio

FIL Tiu parto de filozofio, kiu studas la eblon, kondiĉojn kaj principojn de ekkono, precipe de la scienca ekkono: la homa kono ‐ laŭ Komenio ‐ estas interagado de spirita ena strukturo (ego cogitans) kaj de ties ideoj kun la realeca strukturo: tio estas certe la plej grava aserto ene de la komenia ekkonteorio [45].
45. G. Formizzi: Filozofio kaj teologio en la verkoj de J. A. Komenský, Internacia Seminario pri Komenio, Prago, 1992-07-22, Prelegaro.
angle:
gnoseology, epistemology, theory of knowledge
ĉeĥe:
teorie poznání
france:
epistémologie
germane:
Erkentnistheorie
hispane:
teoría del conocimiento, epistemología, gnoseología
hungare:
ismeretelmélet, gnoszeológia, episztemológia
nederlande:
epistemologie, kennistheorie, kennisleer, kenleer
pole:
teoria poznania
rumane:
teoria cunoașterii
ruse:
гносеология, теория познания
slovake:
teória poznania

interkonatiĝi, interkoniĝi

(ntr)
Ekkoni unu la alian, interparoli por ekhavi ian familiarecon: ankoraŭ ili ne havis okazon por interkonatiĝi [46].
46. J. Sárközi: Filmo por pli ol 16 jaruloj kaj aliaj noveloj, 1995
france:
faire connaissance
hispane:
familiarizarse, conocerse
nederlande:
kennismaken
pole:
poznać się, zapoznać się
rumane:
cunoască reciproc să se, devină familiar să
ruse:
познакомиться (друг с другом)

nekonato

1.
Iu nekonata: kiam la aktoroj sinsekve diris siajn nomon, adreson kaj profesion, la enketestro kapjesis: ili ne estis nekonatoj por li [47].
2.
MAT[48] (en ekvacio) Ĉiu el la literoj, kiuj simbole signas la serĉatajn solvojn: ekvacio kun du nekonatoj x kaj y; eblas simpligi la ekvacion dividante ambaŭ ĝiajn membrojn per kvadrato de la nekonato.
angle:
1. stranger 2. unknown
beloruse:
1. невядомы (наз.), незнаёмы (наз.) 2. невядомае (наз.), невядомая пераменная, невядомая зьменная
ĉeĥe:
neznámý člověk
france:
1. inconnu (subst.) 2. inconnue (math.)
germane:
1. Unbekannter 2. Unbekannte
hispane:
1. desconocido 2. incógnita
hungare:
1. ismeretlen (ember) 2. ismeretlen (matematikai)
nederlande:
onbekende
pole:
nieznajomy 2. niewiadoma
rumane:
străin
ruse:
1. незнакомец, неизвестный (сущ.) 2. неизвестное
slovake:
neznámy človek

miskoni

(tr)
(evitinde)
Malbone koni, ne rekoni, havi malĝustan imagon pri...: ofte ni hispanoj miskonas la portugalan literaturon [49].
Rim.: Ĉi tiu malklara vorto probable estas paŭsaĵo de la franca „méconnaître“, kies diversaj signifoj postulas en Esperanto pli precizajn kaj pli klarajn verbojn: misrekoni1, subtaksi, ignori, malagnoski, ne aprezi ktp. La PIV-oj ĝin ne konas. [Sergio Pokrovskij]
49. M. R. Urueña: Okaze de la Kvarcenta Datreveno de la Morto de Camões, Boletín de la Federación Española de Esperanto, 1981-01 ĝis 04
france:
méconnaître
hispane:
desconocer

rekoni

(tr)
1.
Trovi en io aŭ en iu konat(aĵ)on; identigi1 individuon kun (ideo pri) onia konato: mi rekonas lian skribon; la kapridoj rekonis la lupon per la raŭka voĉo [50]; ŝanĝi la tutan lingvon ĝis plena nerekonebleco [51]; nun nenia trajto de la vizaĝo de la doktoro jam povis esti rekonata, kiam li sin turnadis ĉirkaŭen BdV .
2.
Agnoski: la valora helpo, kiun multaj personoj donis […], estas danke rekonita en la Antaŭparolo EeP ; akcepti tiun uzon en tiaj kondiĉoj efektive signifus krei precedencon kaj rekoni la uzon de la franca kiel rajton EeP ; Vinilkosmo estis kelkfoje rekonita pro sia grava kontribuo al la Esperanta kulturo kaj ricevis subtenon, kiel la Premio Deguĉi Kon11 .
beloruse:
1. пазнаць, распазнаць 2. прызнаць
ĉeĥe:
opět poznat, přiznat, rozpoznat, uznat
france:
reconnaitre
germane:
1. erkennen
hispane:
1. reconocer 2. reconocer
hungare:
1. felismer, ráismer nere~ebleco: felismerhetetlenség. 2. elismer
nederlande:
1. herkennen 2. erkennen
pole:
potwierdzać, rozpoznać
rumane:
confirma, recunoaște
ruse:
1. узнать, распознать nere~ebleco: неузнаваемость. 2. признать
slovake:
spoznávať, uznať
tibete:
ངོ་ཞེས་

rekonilo

1.
Ia rimedo, karakterizaĵo, per kiu oni rekonas ion: super la maldekstra okulo pendis tuta tufo da haroj, kio aspektis ne tre bele, sed prezentis bonegan eksteran rekonilon [52]; Valdemaro Doe volis konstrui multekostan ŝipon […] kaj tial la arbaro estis elhakata, la rekonilo de la maristoj [53]; la ringo de Jeŝua havis unu entranĉon, la ringo de Dismas, du […] Tolmajo scias la rekonilon [54]; la angla kaj skandinavaj lingvoj permesas disigitan infinitivon, tio estas enŝoveblon de vorto inter la infinitiva rekonilo kaj la verbo [55]. VD:diferencigilo, distingilo, insigno, trajto2, tipa
2.
KOMP Aparato aŭ aplikaĵo kapabla rekoni simbolojn, t.e. legi skribaĵon: la optika rekonilo Recognita Plus [56].
angle:
1. identifying feature, signature 2. character recognition
france:
1. caractéristique d'identification
germane:
1. Erkennungsmerkmal, Erkennungszeichen, Signatur 2. Texterkennung (OCR)

rekonado

La ago rekoni: [li] okupiĝis ĝis antaŭ nelonge pri rekonado (agnoskado) de licenciiĝoj kaj aliaj studgradoj en tiu ŝtata institucio [57]; optika signorekonado [58].
ĉeĥe:
poznávání, rozpoznávání, uznávání
hispane:
reconocimiento
nederlande:
erkennen (zn.)
pole:
rozpoznawanie
rumane:
recunoaștere
ruse:
узнавание, распознавание
slovake:
rozpoznávanie

rekono

1.
Rekonado: vi konstruas por vi turniĝantan kaĝon, kiun intence vi imagas senfina horizonto, por ke la rekono ne rompu vian iluzion VaK ; [la] fonetika konstruo malfaciligis la rapidan rekonon de multaj vortoj pro abundo de sufiĉe similaj sonoj EeP ; sen danĝero de rekono oni povus kopii tiujn ĉi frazojn KKr ; la islamanoj devas respekti la devojn ligitajn kun la rekono de islamo kaj la validajn leĝojn en la lando [59]; rekono de sendependeco [60]; programoj por optika signorekono [61]; KOMP la algoritmoj de formorekono.
2.
Agnosko: oni prave povas postuli de la lingvistoj, […] koni Esperanton kaj rekoni ĝin kiel socian fakton kun ĉiuj sekvoj de tiu rekono Ret ; la rezolucio estis […] la unua oficiala rekono de Esperanto, kiel funkcianta lingvo EeP ; helpi sen kontentigaj rezultoj, en streĉa etoso, sen rekono de siaj meritoj Kon11 ; [ili] sopiras […] al rekono kiel aparta etno [62]; rekono de la ĝeneralaj valoroj de Eŭropa Unio [63].
angle:
formore~o: pattern rekognition.
beloruse:
1. пазнаваньне, распазнаваньне formore~o: пазнаваньне вобразаў, распазнаваньне вобразаў.
ĉeĥe:
1. poznání, rozpoznání, uznání
france:
1. reconnaissance (fait de reconnaitre) formore~o: reconnaissance de formes.
germane:
2. Anerkennung
hispane:
1. reconocimiento formore~o: reconocimiento de formas.
hungare:
1. felismerés, elismerés formore~o: mintafelismerés.
nederlande:
1. erkenning
pole:
1. rozpoznanie
rumane:
1. recunoaștere
ruse:
1. узнавание, признание formore~o: распознавание образов.
slovake:
1. poznanie, rozpoznanie, uznanie

misrekoni GVER

(tr)
1.
Erari pri ies identeco2, konfuzi iun personon aŭ objekton kun alia, aŭ ne rekoni1: malsama harkoloro, sed perukoj ĝustigus tion. Ne eblis misrekoni lin [64]; ĉar ĝi ne misrekonus du objektojn kaj kredus ke ili estas unu [65].
2.
(evitinde) Subtaksi, ignori, malagnoski: temo, kiun la Papo reproponis senĉese , kiam la naskiĝanta eŭropa Konstitucio ŝajne volis misrekoni la kontribuon de kristanismo por la formado de Eŭropo [66].
64. Harry Harrison, tr. R. Fossmeier k.a.: Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato, Jekaterinburg: Sezonoj, 1996. Ĉap. 10.
65. Platono, tr. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 6a
66. Papo Johano Paŭlo la 2a (1978-2005), IKUE. La Papoj
france:
méconnaître
ruse:
1. обознаться, принять за другого

nemisrekonebla

Nekonfuzeble rekonebla: la francan, kiun mi normale parolas en nemisrekonebla brita maniero [67]; Nemisrekoneble el „Demetera karmanjolas“, via sekva poemaro [68].
67. Saki, tr. Edmund Grimley Evans: La lupino kaj aliaj rakontoj, Kembriĝo, 2005. „La animo de Laploŝko“
68. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Budapeŝto, 1993
angle:
unmistakable
ruse:
несомненный, очевидный, который не спутаешь ни с чем

administraj notoj

pri ne~ato 2.:
      Supozeble ekzistas ankaux figursenca uzo de tio ("lia reago al tio
      estas absoluta ne~ato"), sed mi ne trovis ekz-ojn.
      [MB]
    
~igilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.