2evolu/i PV

evolui

(ntr)
1.
Iompostiome disvolviĝi; regule kaj laŭnature kreskadi aliformiĝante: tia lingvo ne bezonas jam timi, ke io pereige depuŝos ĝin de tiu natura kaj rekta vojo, laŭ kiu ĝi evoluas [1]; paralele kun sanskrito evoluis pluraj prakritaj komunaj lingvoj kun pli aŭ malpli granda etendiĝo Ret ; ne estas malfacile kompreni kiel liaj naturaj esprimaj movoj povis evolui en geston kun signifo Ret ; varma, amika konversacio evoluis VaK ;
2.
Pasi tra diversaj iompostiomaj ŝanĝoj: ni plivastigas nian scion […], ni evoluas, ni fariĝas pli bonaj civitanoj InfanTorent2 ; transpaso al pli progresaj produktosistemoj kaŭzis la kreon de pli […] evoluinta divido de la laboro Ret ; la aferoj ne evoluos tiel glate ChR ; oni sin demandas, kien evoluas la mondo ChC ; internacia komunikado daŭre evoluis EeP . SIN:evolucii
VD:progresi, prosperi
1. Zamenhof: La parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista, Krakovo, 1912-08-11
angle:
evolve
beloruse:
разьвівацца, эвалюцыянаваць
ĉeĥe:
vyvíjet se
ĉine:
[biàn], 慢性 [mànxìng], 滋長 [zīzhǎng], 渐进 [jiànjìn], 生長 [shēngzhǎng]
france:
évoluer
germane:
sich entwickeln 1. sich entwickeln 2. sich verändern
hispane:
evolucionar
hungare:
fejlődik
japane:
進化する [しんかする], 発展する [はってんする], 進展する [しんてんする], 変遷する [へんせんする]
nederlande:
evolueren
pole:
ewoluować, rozwijać się
portugale:
evolucionar, evoluir, evolver
rumane:
evolua
ruse:
1. развиваться 2. эволюционировать
slovake:
vyvíjať sa
svede:
utvecklas
taje:
พัฒนา, เกิดการพัฒนา 1. วิวัฒนาการ
ukraine:
розвиватися, еволюціонувати, робити еволюцію

evoluigi

(tr)
Igi ion evoluanta: ŝi evoluigis la kverelon je arto LGA ; li amis mediti, la vivo en la kamparo evoluigis en li ĉi tiun kapablon PatrojFiloj ; ili evoluigis grandegan lertecon de la antaŭaj membroj kaj fariĝis veraj akrobatoj Ret ; la popoloj de la iam vasta Imperio […] evoluigis siajn proprajn regionajn lingvojn Ret . VD:progresigi, puŝi
afrikanse:
ontwikkel
albane:
zhvilloj
amhare:
ማዳበር
angle:
develop, direct
arabe:
تطوير
armene:
զարգանալ
azerbajĝane:
inkişaf
beloruse:
разьвіваць
bengale:
বিকাশ
birme:
တိုးတက်
bosne:
razvijaju
ĉeĥe:
rozvinout, vyvinout, vyvíjet, vést k vývoji a novému stavu
ĉine:
[zhòu], 拓 [tuò], 衍 [yǎn]
dane:
udvikle
estone:
arendama
eŭske:
garatzea
filipine:
bumuo
galege:
desenvolver
germane:
entwickeln
guĝarate:
વિકાસ
haitie:
devlope
haŭse:
ci gaba
hinde:
विकसित
hungare:
fejleszt
igbe:
imepe
irlande:
fhorbairt
islande:
þróa
japane:
開発する [かいはつする]
jave:
berkembang
jide:
אַנטוויקלען
jorube:
se agbekale
kanare:
ಅಭಿವೃದ್ಧಿ
kartvele:
განვითარება
kazaĥe:
даму
kimre:
datblygu
kirgize:
иштеп чыгуу
kmere:
ការអភិវឌ្ឍ
koree:
개발
korsike:
elaburà
kose:
phuhlisa
kroate:
razviti
kurde:
pêşvebirin
latine:
evolvere
latve:
attīstīt
laŭe:
ການພັດທະນາ
litove:
plėtoti
makedone:
развие
malagase:
hampitombo
malaje:
membangunkan
malajalame:
വികസിപ്പിക്കുക
malte:
jiżviluppaw
maorie:
whakawhanake
marate:
विकसित
monge:
tsim
mongole:
боловсруулах
nederlande:
ontwikkelen, doen evolueren
nepale:
विकास
njanĝe:
kukulitsa
okcidentfrise:
ûntwikkelje
panĝabe:
ਦਾ ਵਿਕਾਸ
paŝtue:
وده
pole:
rozwijać
ruande:
kwiteza imbere
rumane:
dezvolta
ruse:
развивать
samoe:
atiina ae
sinde:
ترقيء
sinhale:
සංවර්ධනය
skotgaele:
leasachadh
slovake:
rozvinúť, rozviť
slovene:
razvoj
somale:
horumariyo
ŝone:
kutanga
sote:
ntshetsa pele
sunde:
ngawangun
svahile:
kuendeleza
taĝike:
инкишоф
taje:
ทำให้พัฒนา
tamile:
அபிவிருத்தி
tatare:
үсеш
telugue:
అభివృద్ధి
ukraine:
розвивати
urdue:
ترقی
uzbeke:
rivojlantirish
vjetname:
phát triển
zulue:
ukuthuthukisa

evoluo

1.
Laŭnatura ŝanĝiĝado kaj aliformiĝo: evoluo de la bestoj, vegetaloj, lingvoj; la evoluo de la cerbo montras, ke la parolata lingvo estis en plena formiĝo Ret ; profilaktikaj medikamentoj […] malebligas la evoluon de kelkaj malsanoj VaK ; la evoluo kondukis la vivofluon al multaj novaj fluejoj kaj proponis multajn novajn eblojn HsT ; la ideo pri nacieco facile povas tiel etendiĝi, ke ĝi fariĝos afektaĵo, la evoluo de la jarcento povas iri ĝis senbridiĝo [2].
2.
Iompostioma, seninterrompa ŝanĝiĝado: ke la evoluado de Esperanto ne estu arbitra kaj ne okazu en revolucia maniero, kiel en Ido, kie ĉiujare oni ŝanĝadis la bazojn de la lingvo, tion garantias la verketo „Fundamento de Esperanto“ [3]. ANT:revolucio
SIN:evolucioVD:procezo1.
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
3. H. Seppik: La tuta Esperanto, §162
angle:
evolution
beloruse:
разьвіцьцё, эвалюцыя
ĉeĥe:
evoluce, rozvoj, vývoj
ĉine:
1. 进化 [jìnhuà], 演化 [yǎnhuà], 演进 [yǎnjìn], 沿革 [yángé], 增長 [zēngzhǎng], 演变 [yǎnbiàn]
france:
évolution
germane:
1. Entwicklung, Evolution [vivogenezo] 2. Veränderung, Sichentwickeln, Evolution [fak]
hispane:
evolución
hungare:
fejlődés
japane:
進化 [しんか], 発展 [はってん], 進展 [しんてん], 変遷 [へんせん]
nederlande:
evolutie
pole:
ewolucja, rozwój
portugale:
evolução
rumane:
dezvoltare
ruse:
эволюция, развитие
slovake:
evolúcia, rozvoj, vývoj
svede:
utveckling
taje:
2. การพัฒนา
ukraine:
еволюція, розвиток

evoluismo, teorio de evoluo

BIOSCI Doktrino klariganta per evoluo laŭtempajn ŝanĝojn, precipe la ŝanĝojn en vivulaj specoj: „la nuna stato de l' evoluismo“ [4]; Karlo Darvino ... estis angla sciencisto kiu eltrovis la teorion de evoluo per natura elekto [5].
4. J. Rostand, trad. J. kaj M. Delacourt: La nuna stato de l' evoluismo, Scienca Revuo, 1951, numero 2a
5. S. Kalb: Darvino, 1996-01
angle:
evolutionism, theory of evolution
beloruse:
эвалюцыйная тэорыя
ĉeĥe:
evoluce, rozvoj, vývoj
ĉine:
进化论 [jìnhuàlùn], 进化论 [jìnhuàlùn]
france:
évolutionnisme, théorie de l'évolution
germane:
Evolutionstheorie
japane:
進化論 [しんかろん]
nederlande:
evolutieleer, evolutietheorie
pole:
teoria ewolucji
rumane:
teoria dezvoltării
ruse:
теория эволюции
slovake:
evolúcia, rozvoj, vývoj
ukraine:
еволюціонізм

administraj notoj