1koridor/o JED
koridoro
- 1.
Trairejo komunikiganta ĉambrojn de sama etaĝo,
de sama apartamento:
granda domo kun mallumaj koridoroj, malplenaj ĉambroj,
kaj mirinde silenta
[1];
li trapasis jam dekkelkon da ĉambroj kaj koridoroj
[2];
ili rapide trapasas grandajn salonojn, malgrandajn ĉambrojn, malvastajn koridorojn
[3];
en la fino de tiu ĉi koridoro estas kelo
[4];
Ajla kondukis la vizitantojn unue tra la maldekstra
koridoro, montrante al ili, unu post alia, dekkelke da
belegaj ĉambroj
[5].
- 2.
- (figure)
Horizontala pasejo, nelarĝa longa spacparto,
komunikiganta iojn:
okcidente la delikataj sed nudaj deklivoj de Libiaj montoj,
oriente krutaj kaj fenditaj arabiaj ŝtonegoj estas muroj
de ĉi tiu koridoro, sur kies fundo fluas Nilo
[6].
- a)
Veturkoridoro:
la kamiono veturis en la malrapida koridoro;
kvarkoridora ŝoseo;
devigante la ŝoforon denove bremsi kaj ŝanĝi koridoron
[7];
tramoj veturas ofte laŭ propraj koridoroj kaj ne estas malhelpataj de aŭtoj
[8].
- b)
Flugkoridoro:
la aviadiloj flugis en la koridoroj je kvin niveloj
[9].
- c)
Strio de tero, liganta naturterenojn, kiun bezonas sovaĝaj
vegetaĵoj kaj bestoj por disvastiĝi.
- d)
Strio de teritorio, kiu trairas la teritorion de
alia ŝtato, ordinare por ebligi trairon al la maro:
Rail Baltica estas parto de la internacia transporta koridoro North
Sea-Baltic,
kiu kunligos la landojn de Benelukso, Germanion, Pollandon kaj Litovion, kaj
sekve Latvion, Estonion kaj Finnlandon
[10];
en 2003 la tiamaj registaroj de la du landoj atingis interkonsenton pri
markoridoro (interkonsento Drnovšek–Račan)
[11].
- 3.
- (evitinde)
Galerio1
aŭ 5.
- a)
korto ĉirkaŭita per koridoro apogita sur
kolonoj
[12].
- b)
laŭ la pariza maniero ni elfosus en du-tri lokoj de
Mjasnickaja-strato ŝaktojn, el ĉi tie ni per varmigitaj
fermitaj koridoroj farus nian subteran ofensivon!
Metrop
;
kiam vi venos sur la fundon de la arbo, vi troviĝos
en longa koridoro
[13];
ili elfosis novajn serpentumajn koridorojn el la pasejo
kaj el sia turego
[14].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lasta perlo
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIV
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro III
5. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 5a
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
7. S. Johansson: Dis!, p. 120
8. Monato, Walter Klag: Tramo-amo
9. Vikipedio, Berlina aerponto
10. Monato, Last: Litovio relas al Eŭropo
11. Monato, Zlatko Tišljar: Novaj ĉapitroj en najbar-konflikto
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
14. J.R.R. Tolkien, trad. William Auld: La Mastro de l'Ringoj, Parto 2a, ĉap. 9a
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIV
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro III
5. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 5a
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
7. S. Johansson: Dis!, p. 120
8. Monato, Walter Klag: Tramo-amo
9. Vikipedio, Berlina aerponto
10. Monato, Last: Litovio relas al Eŭropo
11. Monato, Zlatko Tišljar: Novaj ĉapitroj en najbar-konflikto
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
14. J.R.R. Tolkien, trad. William Auld: La Mastro de l'Ringoj, Parto 2a, ĉap. 9a
- angle:
- 1. corridor, hall, passageway 2.a lane 2.b air corridor 2.c wildlife corridor 2.d corridor
- beloruse:
- калідор
- ĉeĥe:
- chodba, koridor
- ĉine:
- 甬道 [yǒngdào], 走廊 [zǒuláng], 通道 [tōngdào], 过道 [guòdào]
- france:
- couloir 1. corridor 2.d corridor
- germane:
- 1. Gang, Flur, Korridor, Durchgang, Diele 2.a Fahrspur 2.c Wildtierkorridor 2.d Korridor
- hispane:
- 1. corredor, pasillo 2.a carril 2.d corredor
- hungare:
- 1. folyosó 2.c élőfolyosó 2.d folyosó (politikai), korridor 3.a tornác, kerengő, árkád 3.b tárna, vágat, járat
- itale:
- 1. corridoio 2.a corsia 2.b corridoio (aereo) 2.c corridoio 2.d corridoio 2. corridoio, passaggio 3.a corridoio, loggia, galleria (portico), portico 3.b cunicolo
- japane:
- 廊下 [ろうか], 通廊 [つうろう], 回廊 [かいろう], 回廊地帯 [かいろうちたい], 車線 [しゃせん]
- katalune:
- 1. corredor, passadís 2.a carril 2.b corredor aeri 2.c corredor ecològic 2.d corredor
- nederlande:
- 1. corridor, gang 2.a wegvak 2.b luchtcorridor 2.c corridor 2.d corridor 3.a galerij (ontr.)
- pole:
- 1. korytarz 2.a pas ruchu 2.b korytarz powietrzny 2.d korytarz
- portugale:
- 1. corredor 2.a faixa de trânsito 2.d corredor
- rumane:
- 1. coridor, culoar
- ruse:
- 1. коридор 2.a ряд(автомобильного движения), полоса(движения) 2.b воздушный коридор 2.d коридор 3.b горный коридор, подземный ход, штрек, штольня
- slovake:
- chodba, kuloár, územný pás
flugkoridoro, aerkoridoro
Mallarĝa kaj malalta longa parto da aerspaco, disponigita al avio
por flugi al ĝia celloko:
ili krome decidis flugi laŭlonge de la federacia flugkoridoro
„Victor 23“
[15];
kontraŭe al la surteraj vojoj al Berlino, ekzistis kontrakto pri la aerkoridoroj
de Berlino, kiu garantiis al la aliancanoj ties liberan uzon
[16].
- beloruse:
- паветраны калідор
- france:
- couloir aérien, voie aérienne
- germane:
- Luftkorridor
- katalune:
- corredor aeri
- pole:
- korytarz powietrzny
veturkoridoro

Ĉiu veturejo de ŝoseo kies unu aŭ ambaŭ flankoj estas
markitaj per blanka aŭ flava linio, destinita por veturado
de vico da aŭtomobiloj:
Švejk elpuŝis kaj elportis lin el la veturkoridoro
kaj trenis lin sur trotuaro direkte al la hejmo
[17].
17.
J. Hašek, trad. V. Váňa:
La brava soldato Ŝvejk, 2001
- angle:
- lane
- beloruse:
- паласа руху
- ĉeĥe:
- průjezd
- ĉine:
- 小路 [xiǎolù], 巷 [xiàng], 行車軌跡 [xíngchēguǐjì]
- france:
- voie (partie de chaussée)
- germane:
- Fahrspur
- katalune:
- carril
- pole:
- pas ruchu
- portugale:
- faixa de trânsito
- slovake:
- prechod