*sorb/i PV
*sorbi
(tr)
Ne konfuzu kun:
absorbi.
- 1.
- (iu)
Enspirante altiri fluaĵon iom post iom en sian buŝon:
sorbi krudan ovon;
(figure)
multe da ĝojo kaj da maldolĉa aflikto ni senkonsidere sorbis
el la plena kaliko;
(figure)
sorbi (avide plenĝue aŭskulti)
ies parolojnZ
.
ensuĉi.
- 2.
- (io) Iom post iom altiri en si fluaĵon: tiu substanco, sorbita tra la digesta aparato, kaŭzas nenian malutilon; la suno elsorbas la malsekecon.
- 3.
- (figure) Alproprigi al sia spirito, enspiritigi al si: ĉiuj animoj sorbis la murmureton de l' sanktaj vortojB ; bele sonas la agoj de l' prapatroj, kiam ilin junulo sorbas kun la ton' de harpoZ ; tiaj studoj estas malfacile alproprigataj kaj sorbataj de tro junaj infanoj.

- angle:
- absorb, sip
- beloruse:
- упіваць, паглынаць, усмоктваць, уцягваць
- ĉeĥe:
- nasát, pít, vstřebat, vsát
- france:
- absorber
- germane:
- 1. saugen, einsaugen 2. aufsaugen, löschen 3. aufnehmen, einsenken
- hispane:
- 1. chupar 2. absorber, embeber 3. incorporar, embeber
- hungare:
- 1. szív, beszív 2. felszív 3. magába szív
- nederlande:
- 1. opzuigen 2. opzuigen, absorberen 2. opzuigen 3. in zich opnemen
- pole:
- 1. wsysać, wciągać 2. wchłaniać 3. wchłaniać, nasiąkać, przesiąkać
- ruse:
- впитывать, всасывать, поглощать, усваивать
- slovake:
- nasať, piť, vstrebávať
- ukraine:
- усмоктувати, вбирати, поглинати
sorba
- Kiu sorbas, enlogas en sin: la sorba papero sorbas la inkon.
- angle:
- absorbent, absorptive, of sipping
- ĉeĥe:
- absobční, pohlcující, sorbující
- france:
- absorbant
- hispane:
- absorbente
- slovake:
- absorpčný, pohlcujúci
- ukraine:
- поглинальний, промокальний
sorbetadi
(tr)
- Tute malrapide sorbi.
- angle:
- slowly absorb, slowly sip
- france:
- s'imbiber de
- hispane:
- empaparse de
- hungare:
- kortyol, szörpöl, hörpöl, iszogat
- ruse:
- потягивать (медленно пить)
sorbigi
(tr)
- Kaŭzi sorbon; impregni: spongo sorbigita de akvo.
- angle:
- cause to absorb
- france:
- faire absorber, imprégner
- hispane:
- hacer absorber, impregnar, empapar
- ukraine:
- давати випити, напувати (про ліки і т.п.), просочувати, промочувати, змочувати, насичувати
sorbiĝiZ
(ntr)
- 1.
- Esti tute penetrita de iu fluaĵo.
- 2.
- (pri fluaĵo) Esti elĉerpita de io.
- angle:
- get absorbed, get soaked, get sipped, get swallowed
- france:
- s'imprégner
- hispane:
- impregnarse, empaparse
- hungare:
- 1. teleszívja magát, telítődik 2. felivódik, felszívódik
- nederlande:
- doortrokken worden
- pole:
- 1. nasiąknąć
- ruse:
- 1. пропитаться (какой-л. жидкостью) 2. впитаться (о жидкости)
- ukraine:
- усмоктуватися, вбиратися, поглинатися
ensorbi
(tr)
- (figure) Malaperigi en si: Esperanto devas konstante ensorbi novajn sukojnZ ; tiujn ideojn li ensorbis en la patra hejmo; lia impresema intelekto kaj varma koro ensorbadis ĉiujn gravajn problemojn de l' aktuala tempo; li ne povis fari, ke la neekzercitaj organoj de komprenado ensorbu en sin tion, kion oni enŝutas en ilinZ ; post longa luktado la trusto sukcesis ensorbi ĉi tiujn potencajn kompaniojn; la ĉeestantoj disiĝis kaj baldaŭ ensorbiĝis en la amaso da veturiloj; tiu penso tute okupis la maljunulon kaj ensorbis ĉiujn aliajn dezirojn kaj esperojnB .
- angle:
- absorb, suck in
- beloruse:
- уцягваць, убіраць (унутр, у сябе)
- ĉeĥe:
- nasát, vstřebat, vsát
- france:
- aspirer, incorporer
- germane:
- eingliedern, einverleiben
- hispane:
- aspirar
- hungare:
- elnyel
- nederlande:
- zich verdiepen
- slovake:
- vpiť sa, vsiaknuť
- ukraine:
- поглинати, вбирати в себе
trasorbiĝi, elsorbiĝi, malsorbiĝi
(ntr)
- Tre malrapide elguteti el ia materio, ŝvitiĝi: la akvo trasorbiĝadis el la alta muskoZ .
- beloruse:
- сачыцца, выцякаць (павольна, патроху)
- france:
- suinter
- hispane:
- rezumar
- hungare:
- kicsepeg, kiszivárog
- nederlande:
- doorsijpelen
- pole:
- przesiąkać, sączyć się, wysączać się
administraj notoj
~i:
Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~etadi: Mankas dua fontindiko.
~etadi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
en~i: Mankas verkindiko en fonto.
tra~iĝi, el~iĝi, mal~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~etadi: Mankas dua fontindiko.
~etadi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
en~i: Mankas verkindiko en fonto.
tra~iĝi, el~iĝi, mal~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.