*form/o PV

*formo

1.
Ekstera aspekto de objekto en spaco: Nilo [tie] havas formon de triangulo [1]; skulptaĵo en formo de lilio [2]; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin [3]; li faris por la altaro kradon en formo de kupra reto [4]; la saman mezuron kaj la saman formon havis ambaŭ keruboj [5]; la kvar radoj havis unu formon, kvazaŭ unu rado estus en la alia [6]; ĉiuj salonoj […] konkuradis inter si per sia bonodoro, formo kaj koloroj [7]; ĉiu arbo montris la belajn formojn kaj fleksiĝojn de siaj branĉoj [8]; grandaj ŝtonblokoj […] pendis super ili en plej fantaziaj formoj [9]; ĝi kuŝis tro longe en la ovo, kaj pro tio ĝi ne ricevis la ĝustan formon [10]; ĉio, kion la maro albordigis, akceptis tiun formon, kiun donis al ĝi la akvo [11]; la formoj de la akridoj similis ĉevalojn, pretigitajn por milito [12]. formojVD:aranĝo, fasono, figuro, liniaro
2.
Ekstera maniero, kiel io montriĝas aŭ efikas: [la] feino […] prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino [13]; kiel mi vin helpus, se mi ne parolus al vi, aŭ en formo de malkaŝado, aŭ de sciado, aŭ de profetado, aŭ de instruado [14]? la aero ekmoviĝis, aperis vento, ĝi venis en formo de sinsekvaj puŝoj [15]; la porkledaj tapetoj […] estis deŝiritaj en formo de ĉifonoj [16]; post ili la poŝtestro, ricevinte la formon de demanda signo [17]; [la rakonto] resonadis en lia brusto, ĝis ĝi […] ricevis la formon de kanto [18]; la tuta verko eliros en formo de aparta libro PrV ; tegmentaj defluiloj en la formo de drakoj kaj hundoj [19]; la vento blovis tra liaj blondaj haroj, tiel ke ili leviĝadis en la formo de longaj tufoj [20]; la nuksoj pendis en formo de pezaj faskoj [21]; la Dana Holger povas aperi en diversaj formoj [22]; [ni] flugadas kiel sovaĝaj cignoj tiel longe, kiel la suno staras sur la ĉielo, kiam ĝi subiras, ni ricevas returne nian homan formon [23]; kaj la diversaj formoj gramatikaj […] estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj [24]; entute ni konsilas pli uzadi ĉiam formojn simplajn anstataŭ kunmetitaj [25]; mi preferis ne tuŝi tiujn duoblajn formojn, sed rigardi ambaŭ formojn kiel egale bonajn [26]; ŝi nun eldiris en formo de laŭta plendo tion, kion ŝi portis en si de longe Marta ; tie ĉiu vorto sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro [27]. VD:speco
3.
Ekstera aspekto kontraste al la enhavo, al la esenco: detenu vin de ĉia formo de malbono [28]; reciproka dependo inter formo kaj enhavo […] reliefiĝas el la evoluo de la literaturo EeP ; atingi maksimuman unuecon […] koncerne multnombrajn detalojn de la enhavo, formo kaj teknikaj aranĝoj EeP . VD:redakto, stilo,
4.
Ekstera maniero, kiel oni agas, konforme al komunaj reguloj: li observadis la formojn de la religio en ilia tuta severeco [29]; plene forlasi la formojn EeP ; tio kaŭzos eĉ la aplikon de Esperanto en la skolta mondo, en oficiala formo EeP ; oni instruis ĝin en deviga formo EeP . VD:etiketo
5.
Formilo: la kapableco ŝveli kaj akvon reteni estas bonvena ekzemple por pretigado de sablaj gisformoj [30].
6.
MAT[31] Bildigo de vektora spaco E super korpo K (aŭ kartezia produto de E kun si mem) al K. VD: Atributoj de formo: lineara, n-lineara, simetria.
Rim.: Ĉar K estas evidenta vektora spaco super si mem, formo povas havi la samajn atributojn, kiel havas la bildigoj inter vektoraj spacoj.
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 7:22
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:27
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 38:4
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 6:25
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 10:10
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Plej bela rozo de la mondo
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
12. La Nova Testamento, Apokalipso 9:7
13. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 15
14. La Nova Testamento, I. Korintanoj 14:6
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
17. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malnova preĝeja sonorilo
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
24. L. Zamenhof: El la unua libro de la lingvo Esperanto.
25. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, La Esperantisto, 1891, p.23
26. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Antaŭparolo al la 5a eldono, junio 1907
27. L. L. Zamenhof: El la unua libro de la lingvo Esperanto
28. La Nova Testamento, I. Tesalonikanoj 5:22
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, En la lasta tago
30. J. Kavka: Bentonitoj de la norda Bohemio, Scienca Revuo, 2001:4, p. 33a-46a
31. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana, „bilineara formo“
afrikanse:
vorm
albane:
formë
amhare:
ቅርፅ
angle:
form (noun), shape (noun)
arabe:
شكل
armene:
ձեւը
azerbajĝane:
forma
beloruse:
форма
bengale:
আকৃতি
birme:
ပုံသဏ္ဌာန်
bosne:
oblik
ĉeĥe:
forma (na těsto, odlévací a j.), tvar
ĉine:
形式 [xíngshì]
dane:
form
estone:
kuju
eŭske:
forma
filipine:
hugis
france:
forme
galege:
forma
germane:
Form
guĝarate:
આકાર
haitie:
fòm
haŭse:
siffar
hinde:
आकार
hispane:
forma
hungare:
1. forma, alak 2. forma 3. forma 4. formalitás, formaság, forma 6. forma
igbe:
ọdịdị
indonezie:
bentuk
irlande:
cruth
islande:
lögun
japane:
形状 [けいじょう]
jave:
wangun
jide:
פאָרעם
jorube:
apẹrẹ
kanare:
ಆಕಾರ
kartvele:
ფორმა
kazaĥe:
кескін
kimre:
siâp
kirgize:
келбет
kmere:
រូបរាង
koree:
모양
korsike:
furma
kose:
ukumila
kroate:
oblik
kurde:
cins
latine:
figura
latve:
forma
laŭe:
ຮູບຮ່າງ
litove:
forma
makedone:
форма
malagase:
endrika
malaje:
bentuk
malajalame:
ആകൃതി
malte:
forma
maorie:
hanga
marate:
आकार
monge:
zoo
mongole:
хэлбэр
nepale:
फारम
njanĝe:
mawonekedwe
okcidentfrise:
foarm
panĝabe:
ਸ਼ਕਲ
paŝtue:
بڼه
pole:
forma 1. kształt 2. postać, forma 3. postać, forma 4. forma, kondycja 6. forma
portugale:
forma, feitio, jeito, talhe
ruande:
imiterere
rumane:
formă
ruse:
форма
samoe:
fᘝliga
sinde:
شڪل
sinhale:
හැඩය
skotgaele:
cumadh
slovake:
formát, rozmer, tvar
slovene:
oblika
somale:
muuqaal
ŝone:
shepi
sote:
sebᘝpeho
sunde:
wujud
svahile:
sura
taĝike:
шакл
taje:
รูปร่าง
tamile:
வடிவம்
tatare:
формасы
telugue:
ఆకారం
ukraine:
форма
urdue:
شکل
uzbeke:
shakli
vjetname:
hình dạng
zulue:
uhlobo

forma

Rilata al la ekstera apero de io: la grandaj komunaj lingvoj, […] ĉiam prezentis miksaĵon, al kies forma kaj enhava riĉeco kontribuis multaj fontoj Ret ; soldataj paroladoj estas karakterizitaj de mallongeco kaj koncizeco, el forma vidpunkto Ret ; tieaj poemoj estas ekzemploj de forma perfekteco EeP . VD:formala
angle:
of form
beloruse:
фармальны
ĉeĥe:
formový, zformovaný
france:
formel (relatif à la forme)
hungare:
formai, alaki
japane:
形式の [けいしきの], 外形の [がいけいの]
pole:
foremny
ruse:
формальный
slovake:
sformovaný
ukraine:
формальний

-forma

(en kunmetaĵo)
En formo de, en formo ...a, havanta formon de ...o, aŭ formon ...an: Raĥel estis belforma kaj belvizaĝa [32]; tri migdalformaj kalikoj [33]; ŝnuretoj ĉenoformaj [34]; velformaj altanoj [35]; en tiuj larmoj speguliĝis la milforma (milopa) malĝojo [36]; stelformaj flokoj [37]; liliforma lito [38]; diversformaj ŝtonoj [39]; riĉforma aŭreolo [40]; abelujformaj domoj [41]; elstaras unu ronda, konusforma [monto], kiu havas sur si nek arbojn, nek arbetaĵojn [42]; serpentforma linio [43]; ondforma strio [44]; ventumilformaj palmoj [45]; kojnformaj literoj [46]; sagformaj literoj [47]; arkformaj fenestretoj Metrop ; kvadratforma ĉapo Kandid ; krucforma entranĉo Kandid ; pirforma kapo KPr ; ŝia vizaĝo estis rondforma IK ; ŝvelformaj ĵabotoj Marta ; U-formaj vitrotuboj VaK ; „L“-forma konstruaĵo VaK ; W-forma postsigno KrB ; melon-forma pilko [48]; iliaj aviadiloj havis ŝarko-forman kapon [49]; poezi-forma dramo [50]; la ordo de paseroformaj birdoj.
angle:
-form (suffix)
beloruse:
-падобны, у форме ...
france:
-forme, en forme de...
germane:
-förmig divers~a: verchiedenartig. riĉ~a: vielfältig. serpent~a: schlangenförmig. ond~a: wellenförmig. ventumil~a: fächerartig. pir~a: birnenförmig. rond~a: rundlich. U-~a: U-förmig.
hungare:
-formájú, -alakú
indonezie:
berbentuk...
japane:
~形の [かたの]
pole:
-kształtny, -foremny
ruse:
-видный, -образный

formi

(tr)
1.
Krei, fari, estigi ion, donante al ĝi difinitan formon, aranĝi laŭ difinita formo: li prenis [la oron] el iliaj manoj kaj formis ĝin per ĉizilo kaj faris el ĝi fanditan bovidon [51]; pecojn da glacio […] li kunmetadis en plej diversaj manieroj, por formi imitaĵon de donita modelo [52]; infanoj derompis la florojn de la trunketoj kaj formis el ili ringojn [53]; laŭbo formita el rozarbetoj Fab3 ; el 23 literoj formi multajn milionojn da sonoj FK ; el unu vorto formi diversajn aliajn vortojn FK ; triangulo formita, sur la sfero ĉiela, per la pol[us]o, la zenito kaj la suno FK ; ne rapidu formi definitive vian opinion [54]. VD:eduki, kulturi, modeli2, modli, prepari, produkti
2.
Konsistigi, estigi ion, alprenante al si ian difinitan formon, sin prezenti sub ia difinita formo: la Benjamenidoj kolektiĝis […] kaj formis unu taĉmenton [55]; la vaporo formis la plej strangajn figurojn [56]; la ringa montaro […] formis grandegan rondvalon [57]; la floroj […] formis bonordajn ĉenojn [58]; tiel bone formita kaj bela, kiel nur povas esti infano [59]; la brovoj kuniĝis kaj formis profundan sulkon Marta ; la tonoj de la muziko kune kun la bruo de la vento formas iajn aerajn arabeskojn IK ; oni preparis pezan bazaltan sarkofagon, kiu formis la eksteran ĉerkon de la mumo [60]; la senordaj amasoj komencis formi vicojn [61]; ni formas egan kontraston, eble tial ni restis bonaj amikoj tiel longe ChR . VD:rezultigi
angle:
form (vt), shape (vt)
beloruse:
фармаваць, рабіць, утвараць
ĉeĥe:
formovat, složit, tvořit, tvárnit, utvořit, zformovat
ĉine:
建模 [jiànmó], 成型 [chéngxíng], 使成型 [shǐchéngxíng], 造形 [zàoxíng], 表格紙 [biǎogézhǐ], 空表格 [kōngbiǎogé], 結成 [jiéchéng], 形像 [xíngxiàng], 构 [gòu], 打制 [dǎzhì]
france:
former, instruire (former), modeler (former)
germane:
formen, bilden, ausbilden
hispane:
formar
hungare:
formáz, formál, alakít, kialakít, kiképez
indonezie:
1. membentuk
japane:
形づくる [かたちづくる], 形成する [けいせいする], 構成する [こうせいする], 組織する [そしきする], 養成する [ようせいする], 育成する [いくせいする]
pole:
1. tworzyć, formować, kształtować 2. tworzyć, formować, kształtować
ruse:
формировать
slovake:
formovať, stvárniť
ukraine:
формувати, утворювати

formado

Ago formi: la voĉo ebligas la formadon de multe pli nuancitaj interpunkcioj, ol tion ebligas la skribaj signoj Ret ; por la formado de la multenombro oni aldonas la finiĝon ‚j‘ FK ; vortformado (vortfarado) [62]; stariĝis Iniciata Komitato por Esperanto, kiu instigis formadon de grupoj en tridek urboj EeP ; eksplodo […] kaŭzis la formadon de radioaktiva nubo Kon11 .
62. La Ondo de Esperanto, 2003, № 1
angle:
formation, forming (noun, activity)
beloruse:
фармаваньне, стварэньне, утварэньне
ĉeĥe:
formování, tvarování
ĉine:
素养 [sùyǎng], 設立 [shèlì]
france:
formation (action de former)
germane:
Bildung (Formung)
hispane:
formación
hungare:
alakítás, formálás, képzés, kiképzés, kialakítás
indonezie:
pembentukan
japane:
形成 [けいせい], 構成 [こうせい]
pole:
formowanie, kształtowanie
ruse:
формирование
slovake:
formovanie, tvarovanie
ukraine:
формування, утворення

formaĵo

Manifestiĝo en iu formo, forma variaĵo: se Kristo kaj la aliaj grandaj instruintoj de la homaro nun vivus kune, […] ili certe la „efektivajn postulojn de Dio“ metus pli alten ol ĉiujn diferencajn formaĵojn [63]; tiu viva statuo ondoliniigis sub la blindiga klareco de kandelabroj la skulptajn formaĵojn de sia diina korpo KPr ; tiu dua mondorganizo tamen havis […] samajn mankojn [kaj do eble] cedos lokon al pli taŭga formaĵo FSp ; multaj similaj formaĵoj min ege ĝenas BonaLingvo . VD:fasono, konturo, formalaĵo, formacio
63. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
angle:
form (noun), shape (noun)
ĉine:
制模 [zhìmó]
germane:
Ausprägung, Ausformung
pole:
rzecz utworzona
ukraine:
формальність

formiĝi

(ntr)
Estiĝi laŭ difinita formo; aperi; ricevi formon: altaj dunoj […] kun siaj el sablo formiĝintaj pintoj leviĝas antaŭ la maro [64]; formiĝis burĝono, kaj […] unu matenon[…] la burĝono malfermiĝis [65]; kvar regnoj formiĝos el la nacio, sed ne tiel fortaj, kiel ĝi estis antaŭe. [66]; la Tero formiĝas el la restaĵoj de la naskiĝo de la sunsistemo [67]; el tiuj oficistoj formiĝis iom post iom la hereda aristokrataro [68]; fulme en lia fajra fantazio ordiĝis la novaĵoj kaj formiĝis plano [69]; formiĝis grupoj, en kiuj la ĉefan voĉon havis spertuloj QuV ; Sanskrito unue formiĝis kiel religia lingvo de la bramanoj Ret ; la koro de Vitalij falis […] en abismo kaj en ĝia loko formiĝis faŭkanta malplenaĵo Metrop ; l kaj r formiĝas per la vibrigo de la pinto (r) aŭ randoj (l) de la lango Ret .
angle:
get formed, become formed, get shaped, become shaped, made (vi, formed, shaped)
beloruse:
фармавацца, утварацца
france:
se former, apparaitre
germane:
sich bilden, sich formieren
hispane:
formarse
hungare:
alakul, formálódik, kialakul, képződik
indonezie:
terbentuk
japane:
形成される [けいせいされる]
pole:
formować się, kształtować się
ruse:
формироваться, сформироваться
ukraine:
формуватися, утворюватися

formilo, formujo

Modelilo, kiu komplemente transdonas sian formon al produkto: formilo por kuko, statuo, fromaĝo; [tie] etendiĝis bretoj kun ŝuformiloj [70]; verŝu la miksaĵon de la ovoj kaj la semoleon […] en formujon, [baku] je 180° dum 35 - 40 minutoj [71]. VD:matrico, muldilo
angle:
form (noun, tool to give a form)
beloruse:
форма, шаблон
ĉeĥe:
forma (na těsto| odlévací a j.)
france:
forme (moule), moule
germane:
Form (Gefäß)
hispane:
molde
hungare:
forma (pl. sütő-), öntőforma
indonezie:
cetakan
japane:
[かた], 型枠 [かたわく]
pole:
forma, matryca, szablon, sztanca
ruse:
форма, шаблон (для отливки и т.п.)
slovake:
forma
ukraine:
форма, шаблон, копил, колодка

formitaĵo

Io formita: [en] la urbo […] estis videblaj similaj formitaĵoj kun turoj kaj kupoloj kaj velformaj altanoj [72]; ŝi ne ŝajnis al li formitaĵo el glacio [73]; la animo […] ekrigardis la kuŝejon, kie kuŝis la polvoformitaĵo en la blanka ĉemizo de mortinto [74]; laŭ akademiano Liĥaĉov, la ŝtato de la spirito […] ne estas politika formitaĵo, sed ideo pri la memkonscio kaj etna identeco [75]. VD:formacio1, kreaĵo1, produkto1
angle:
formation
ĉine:
形成之物或机构 [xíngchéngzhīwùhuòjīgòu]
germane:
Gebilde
hungare:
kialakítás, termék, alkotás
japane:
形成物 [けいせいぶつ]
pole:
produkt, utwór
ruse:
формация
ukraine:
продукт, формація

alformiĝi

(ntr)
Modifi sian formon laŭ io alia; konformiĝi: la vortoj […] alformiĝu al absolute regula gramatiko [76].
76. L. L. Zamenhof: Unua etapo de Esperanto 1878-1895, en: Plena verkaro de L. L. Zamenhof, 1989
angle:
conform (vi)
ĉine:
变通 [biàntōng], 融合 [rónghé]
france:
se conformer (à), se couler (dans)
germane:
sich anpassen
hispane:
conformarse
pole:
przekształcić się w kogoś/coś

aliformi, transformi, aliformigi

(tr)
Doni alian formon: li sian penson transformis en fakton FK ; aliformigi la aspekton de la afero [77]; Mi aliformigos viajn festojn en funebron [78]; li estis aliformita antaŭ ili, kaj lia vizaĝo lumis kiel la suno [79]; Satano mem sin aliformas kvazaŭ anĝelon de lumo [80]; marmoro […] estas nenio [ĝis] kiam en ĉefverkon ĝin transformas la mano de skulptisto QuV ; la maro […] aliformigas la malmolajn ŝtonojn [81]; Sankta Petro aliformigis sin eksigita soldato [82]; retoriko transformas elokventecon en arton Ret ; komoda tirkesto aliformigita en lulilon ChL . VD:aliigi, metamorfozi, ŝanĝi
angle:
transform (vt)
beloruse:
пераўтвараць, трансфармаваць
ĉeĥe:
proměňovat, přeměňovat, přetvářet
ĉine:
[huà], 使变形 [shǐbiànxíng], 使变化 [shǐbiànhuà], 更改 [gēnggǎi], 轉換 [zhuǎnhuàn], 改变 [gǎibiàn]
france:
transformer, changer (tr.), métamorphoser, remanier
germane:
umformen, umwandeln, verwandeln
hispane:
transformar
hungare:
átalakít, megváltoztat
indonezie:
mengganti, mengubah
japane:
変形させる [へんけいさせる]
pole:
przekształcać, transformować
ruse:
превращать, преобразовывать, трансформировать
slovake:
pretvárať
ukraine:
перетворювати, надавати іншої форми

aliformiĝi, transformiĝi

(ntr)
Ricevi alian formon: post mallonga tempo, Lebanon aliformiĝos en fruktoportan kampon [83]; jen en bonon aliformiĝis mia sufero [84]; niaj dancrondoj aliformiĝis en funebron [85]; la malharmonio aliformiĝas en harmonion [86]; senĉesaj aliformiĝoj prezentiĝadis antaŭ ŝiaj okuloj [87]; kiam mi fariĝis pli aĝa, tiuj revoj […] transformiĝis laŭ la vera aspekto de la mondo Tor ; la sento de malegaleco transformiĝas en neklaran senton de envio Tor ; la idilio aliformiĝis en tragedion KPr .
angle:
get transformed, become transformed
beloruse:
пераўтварацца, трансфармавацца, зьмяняцца
france:
se transformer, changer (intr.), se métamorphoser
germane:
sich verwandeln
hebree:
להפוך
hispane:
transformarse
hungare:
átalakul, megváltozik
indonezie:
bermetamorfosis, bertransformasi, berubah, berganti
japane:
変形する [へんけいする]
pole:
przekształcać się, transformować się
ruse:
превратиться
ukraine:
перетворюватися, набирати іншої форми, видозмінюватися, набирати іншої форми

karesformo

Vortoformo esprimanta inklinon, mildecon, dolĉan alparolon: Maĉjo — karesformo de Makintoŝo KompLeks . VD:karesnomo
angle:
word of affection, term of affection
ĉine:
愛稱 [àichēng]
france:
diminutif, forme hypocoristique
germane:
Koseform
pole:
zdrobnienie imienia
ukraine:
пестлива форма

longoforma, longforma

Rimarkeble pli longa ol larĝa: tio estis mara herbo aŭ junko, kiu kovris formforman ŝtonon kaj aspektis kiel korpo de homo [88]; longforma marĉeto Fab3 ; [li] eltrinkis acidan bieron el longforma vazo [89]; rimarkinda […] longforma blanka mano IK ; ŝi malfermis longforman skatolon, en kiu troviĝis ilaro por desegnado Marta ; mi vidas […] la kapon de buklohara viro kun longforma vizaĝo Metrop . SIN:oblonga
angle:
long-form (adj)
beloruse:
даўгаваты, прадоўжаны, прадаўгаваты
ĉeĥe:
podlouhlý
ĉine:
稍長 [shāozhǎng], 略長 [lüècháng], 稍長 [shāozhǎng], 略長 [lüècháng]
france:
allongé, oblong
germane:
länglich
hispane:
alargado
hungare:
hosszúkás
japane:
形の長い [かたのながい], 縦長の [たてながの]
pole:
pociągły
rumane:
alungit
ruse:
продолговатый
slovake:
podlhovastý
ukraine:
подовгастий

misformi, deformi, fuŝformi, formodifekti

(tr)
Difekti, doni malbonan formon, defaligi de la bona formo: tiu tavolo de la socio, kiun la belulino reprezentas neniam produktas tiel deformitajn piedojn LGA ; oni perfortas la realaĵon por kontentigi la bezonojn de siaj propraj falsaj aŭ deformitaj konceptoj Ret ; mi klopodis ilustri antaŭ li la diversajn impresojn de la pentristoj, kiuj ne deformas la esencon de la aĵoj, sed, pli vere, volas pliproksimiĝi al ĝi VaK ; ekzistas speciala preskoboldo, kies tasko estas prizorgi kaj misformi miajn artikolojn, kiam ajn kaj kie ajn KKr ; misformita ladujo kun surŝraŭbita brulilo el fera lado MortulŜip ; lernolibroj […] misformas la realon Kon11 . VD:fuŝi, gangreni, korupti, kripligi
angle:
misform (vt)
beloruse:
дэфармаваць
ĉine:
外形难看 [wàixíngnánkàn], 宠坏 [chǒnghuài], 走样 [zǒuyàng], 弄歪 [nòngwāi]
france:
déformer
germane:
deformieren, verformen, verunstalten, verzerren
hebree:
לעוות, לקלקל צורה
hispane:
deformar
hungare:
deformál, eltorzít
japane:
形を作り損なう [かたをつくりそこなう]
pole:
zniekształcać, odkształcać, deformować, oszpecać, zniekształcać
rumane:
desfigura, denatura
ruse:
деформировать
ukraine:
деформувати

plenforma

Plena, kompleta, klare esprimita: plenforma vojo tie trakondukas [90]; pri tio mi havis kun la reĝo plenforman disputon [91]; super la infano […] etendiĝis plenforma reto el brilantaj steloj [92]; mi ŝtelfrandis la promesdonajn bongustaĵojn de Ŝia plenforma korpo SkandalJozef . VD:formala1.c, perfekta, senmanka1, tuta
angle:
full-fledged
beloruse:
форменны
ĉeĥe:
plnotvarý, plnoštíhlý
ĉine:
完全 [wánquán]
france:
en bonne et due forme
germane:
voll ausgeprägt, ganz
hungare:
igazi, rendes, valódi
japane:
正式な [せいしきな]
pole:
ukształtowany, wykształcony (ukształtowany), uformowany
ruse:
форменный
slovake:
plnoštíhly
ukraine:
за повною формою

reformi

(tr)
Doni alian, pli bonan formon: jam ne unu universala genio, kiu povus reformi la mondon, forputris ja en la senfeligejo [93]; li vidis presi en unu loko, korekti en alia, komposti en tiu ĉi, reformi en tiu DKM ; la reformemaj tendencoj de unu partio, kaj la reakciaj inklinoj de la alia Iŝtar ; per reformado ni nur perdos ĉion ĝis nun akiritan [94]; SFPE reformis sin kiel societon de individuoj EeP ; voĉdoni pri la reformita regularo de TEJO Kon11 .
93. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
94. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
angle:
reform (vt), reshape (vt)
beloruse:
рэфармаваць
ĉeĥe:
reformovat
ĉine:
重整 [chóngzhěng]
france:
réformer
germane:
reformieren
hispane:
reformar
hungare:
reformál, megújít, újjáalakít
indonezie:
mereformasi
japane:
改造する [かいぞうする], 改革する [かいかくする]
pole:
reformować, przekształcać
ruse:
реформировать
slovake:
reformovať
ukraine:
реформувати, переробляти

reformismo

POL Favorado de iompostioma ŝanĝado, adapto, evoluo, kontraste al konservismo unuflanke, al revoluciismo aliflanke: Lenin […] Trocki: tiuj homoj certe ne cedos al burĝa reformismo [95]; estis pafita Said Haĝarian, ĉefrolulo de la reformisma movado kaj ties teoriisto [96].
95. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
96. M. Reza Torabi/pg: Vundita sed ne mortinta, Monato, 2000/07, p. 7
angle:
reformism
ĉine:
改良主义 [gǎiliángzhǔyì]
france:
réformisme
germane:
Reformismus
pole:
reformizm
ukraine:
реформізм

reformisto

1.
POL Subtenanto, plenumanto de reformismo: memorigaj latunplatoj iĝis modo ekde la 13-a jarcento […] sed multaj estis poste detruitaj aŭ difektitaj de religiaj reformistoj [97]; la reformistaj sindikatoj esperis saĝan traktadon kun la registaro [98].
2.
ESP Iu, kiu postulas reformon de Esperanto kiel antaŭkondiĉo de agnosko ktp: la sola bazo por tia eksperimentado — praktike uzantaj la lingvon esperantistoj — restis ekster atingopovo de tiuj reformistoj kaj projektistoj Zam . VD:idisto
97. J. Warren: Memorigaj latunplatoj en anglaj preĝejoj, La Brita Esperantisto, 2009, printempo
98. Monato, Yves Nicolas: Komuna agado, komunaj valoroj, 2010
angle:
reformer (noun, person), reformist
ĉine:
改良主义者 [gǎiliángzhǔyìzhě]
france:
réformiste
germane:
Reformist
japane:
改革論者 [かいかくろんしゃ], 改造論者 [かいぞうろんしゃ]
pole:
reformista
ukraine:
реформіст

samformi

(ntr)
Havi saman formon, saman aspekton: oni scias, ke la Ter' ne samformas kun valizo, sed estas ronda kaj konstante rotacias [99].
99. S. Ivanov: Amkonfeso N797, [1997-2005]
angle:
have the same form as (vi), have the same shape as (vi)
ĉine:
平滑 [pínghuá], 平坦 [píngtǎn]
france:
être isomorphe, être de même forme
pole:
uformować to samo, tworzyć o takiej samej postaci

samformiĝi

Ricevi saman formon, kiel alia: [iliaj] figuroj, vizaĝoj preskaŭ samformiĝis kun la tempopaso [100].
100. K. Mikszáth, trad. J. Horvath: Fraŭlino el oro, 2002
angle:
become the same form as (vi), become the same shape as (vi)
france:
se calquer sur
germane:
sich angleichen
pole:
uformować się w to samo

subforme de, sub la formo de

(prepoziciaĵo)
Aperante, prezentiĝante kun la aspekto, la ŝajno, la formo de...: la esenco de la veraj religiaj ordonoj kuŝas en la koro de ĉiu homo sub la formo de konscienco Homaranismo ; ĉar li ne kuraĝis sincere konfesi sian faron, li prezentis ĝin subforme de sonĝo [101].
101. [C. Piron]: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 1982
angle:
in the form of, in the shape of
france:
sous la forme de
pole:
pod postacią

transformo

1.
Aliformado: tiu ĉi besto atestis la grandajn transformojn, kiujn la homo ne vidis, ĝi travivis kataklismojn, kiujn la homo ne konas KKr ; ni bezonas kulturan kaj spiritan transformon Kon11 ; alĥemia transformo [102]; geologiaj transformoj [103]; la aĝtransformoj de homa karaktero [104]; la transformoj en Orienta Eŭropo ne multe ŝanĝas la situacion: la novaj demokratioj reproduktas la oldajn, ofte en la formo de parodio [105].
2.
MATMatVort (fakula ĵargono) Bildigo, plejofte de afina spaco al ĝi mem. SUB:delokigo, homotetio, inversigo, projekcio, simetrio, simileco, translacio, rotacio.
102. La Ondo de Esperanto, 2002, №2
103. Monato, Carlo Minnaja: Perfidita popolo, 2014
104. La Ondo de Esperanto, 2003:5 (103)
105. La Ondo de Esperanto, 2000, No 10
angle:
transformation
beloruse:
трансфармацыя, пераўтварэньне
ĉeĥe:
transformace
ĉine:
变身 [biànshēn], 轉換 [zhuǎnhuàn], 轉變 [zhuǎnbiàn], 嬗变 [shànbiàn], 变化 [biànhuà]
france:
1. transformation 2. transformation (math.)
germane:
Transformation, Umwandlung, Verwandlung 2. Transformation
hispane:
transformación
hungare:
átalakul, megváltozik, transzformálódik 2. transzformáció
indonezie:
transformasi
japane:
変換 [へんかん]
pole:
1. przekształcenie, transformacja 2. przekształcenie
ruse:
1. трансформация, преобразование, превращение 2. преобразование
slovake:
transformácia
ukraine:
перетворення

transformilo

ELE Aparato por transformi la proprecojn de elektra kurento, transformatoro: [ni] ne sciis pri […] transformiloj je kvindek mil kilovatoj, […] motoroj kaj elektraj varmigiloj Metrop .
angle:
transformer (noun, electrical)
beloruse:
трансфарматар
ĉeĥe:
transformátor
ĉine:
变压器 [biànyāqì]
france:
transformateur
germane:
Transformator, Umspanner
hispane:
transformador
hungare:
transzformátor
indonezie:
transformator
itale:
trasformatore
japane:
変圧器 [へんあつき], トランス
katalune:
transformador
nederlande:
transformator
pole:
transformator, przetwornik
portugale:
transformador
ruse:
трансформатор
slovake:
menič, transformátor
ukraine:
модифікуючий трансформатор

transformismo

FIL Doktrino, kiu klarigas la diferenciĝon de la vegetaĵaj kaj bestaj specioj per transformiĝo de primitiva tipo, kiu dum jarmiloj evoluadis adaptiĝante al la medio: je la komenco de la 19-a jarcento, aperis nova teorio: la transformismo de Jean-Baptiste Lamarck, sur kiu baziĝos la teorio pri evoluismo, kiuj anstataŭigos la [katastrofismon] [106].
angle:
transformationism
ĉeĥe:
transformizmus
france:
transformisme
germane:
Transformismus
hungare:
transzformizmus, transzformista fejlődéselmélet
indonezie:
evolusionisme
japane:
生物変移説 [せいぶつへんうつせつ]
pole:
transformizm
ruse:
трансформизм
slovake:
transformizmus
ukraine:
трансформізм

unuforma

Prezentanta nur unu formon; nevaria, maldiversa: unuforma ebenaĵo [107]; ke Ĥinujo en la estonteco havos ian unuforman lingvon, estas tamen tre kredeble [108]; multaj aliaj tagoj sekvis kun la sama unuforma peza doloro [109]; ilia unuforma kaj sennuanca vivo entenis nenion el tio, al kio li sopiris HsT ; ĉiu domo estis senespere unuforma, senornama VaK ; baldaŭ ni havos unuforman (kp norma) pli malpli plenan vortaron DL ; unuforma regulo por ĉiuj adverboj-prepozicioj [110]. VD:monotona, unutona
angle:
uniform (adj)
beloruse:
аднаабразны, аднастайны
ĉine:
具有同型結構 [jùyǒutóngxíngjiégòu], 连声 [liánshēng]
france:
uniforme (adj.)
germane:
einheitlich, einförmig, uniform
hebree:
אחיד
hispane:
uniforme
hungare:
egyforma
indonezie:
seragam, monoton
japane:
同じ形の [おなじかたの], 一様な [いちような]
nederlande:
eenvormig
pole:
w jednej formie, w jednej postaci, niezmienny
portugale:
uniforme
ruse:
однообразный, единообразный
svede:
enhetlig, enformig
ukraine:
однотипний, уніфікований

vivoformo

1.
Maniero, kondiĉaro de ies vivo: la misio de la Biblio estis […] kapabligi ilin atingi vivoformon, kiu kongruis pli kun iliaj deziroj kaj sopiroj [111]; neniam li provos elrompi sin el la vivoformo, kiu nun fermis lin simile al trudjako VRA . SIN:estmaniero, vivmaniero
2.
BIO Grupo da vivaĵoj, prezentanta similajn eksterajn trajtojn, estiĝintajn per konverĝo kaŭzita de adaptiĝo al unu sama vivmedio: en ĉiuj lingvoj estas rimarkebla la sama influo de la natura ĉirkaŭaĵo tra la sociaj vivoformoj, en la araba lingvo abundas vortoj pri la ĉevalo […], en la somali-lingvo […] esprimoj por la kamelo Ret ; bakteriaj vivformoj [112]; esplori kaj eĉ bori tiun sateliton por serĉi ian spuron de vivoformoj Kon11 ; oni aludis al la tiel nomata kambria eksplodo, dum kiu la vivformoj multobliĝis danke al la plialtiĝo de la oksigen-niveloj [113].
angle:
1. form of life 2. life form, lifeform, life-form
beloruse:
1. спосаб жыцьця, лад жыцьця, стыль жыцьця 2. жыцьцёвая форма
ĉeĥe:
2. forma života
france:
forme de vie
germane:
1. Lebensweise 2. Lebensform
hispane:
2. forma de vida
indonezie:
2. bentuk kehidupan
pole:
1. styl życia 2. forma życia
ruse:
2. биоморфа, жизненная форма
slovake:
2. forma života

diferenciala formo

PIV2
MAT (super topologia vektora spaco, kun skalaraj valoroj) Bildigo de tiu spaco al ĝia topologia dualo : diferencialo de bildigo de vektora spaco E al ĝia baza korpo K estas diferenciala formo; la diferencialan formon `f(x,y)*dx+g(x,y)*dy` oni nomas ekzakta, se ĝi estas diferencialo de iu duvariabla reela funkcio.
Rim.: La ĉi-supra difino limiĝas al unuagradaj diferencialaj formoj kun skalaraj valoroj. Ekzistas pli ĝenerala difino por `p`-gradaj diferencialaj formoj kun vektoraj valoroj.
angle:
differential form
beloruse:
дыфэрэнцыяльная форма
ĉine:
微分形式 [wēifēnxíngshì]
france:
forme différentielle
germane:
Differentialform
hebree:
צורה דיפרנציאלית
hungare:
differenciálforma
indonezie:
bentuk diferensial
pole:
forma różniczkowa
ruse:
дифференциальная форма

hermita formo

MAT (super kompleksa vektora spaco E) Tia seskvilineara formo `phi`, ke `phi(x,y)=kappa(phi(y,x))`, kie `kappa` signas la operacion konjugo: ĉiu seskvilineara formo povas esti prezentita kiel sumo de hermita formo kaj deklivo-hermita formo [114]; VD:Hermito
angle:
Hermitian form Hermitian form
beloruse:
эрмітава форма
ĉeĥe:
hermitovský tvar
france:
forme hermitienne
germane:
Hermitesche Form
hungare:
hermetikus forma
pole:
forma hermitowska
ruse:
эрмитова форма
slovake:
hermitovský tvar

administraj notoj

pri diferenciala ~o:
    Mi ne trovis aŭtoritatan fonton. [MB]
  
pri hermita ~o:
    Mi ne trovis aŭtoritatan fonton. [MB]
  
kares~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
diferenciala ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.