8rivolu/o PV

rivoluo

1.
MATFIZPV (kinematiko) Tia rotacio de solido, ke tiu revenas al sia origina pozicio.
Rim.: Tiu termino fakte ne estas uzata en matematiko, sed iel pravigas la alifakajn sencojn.
2.
TEK Movo de io, kio faras kompletan turniĝon ĉirkaŭ akso: je la rapideco de 100 km/h la rado de mia aŭto faras pli ol dek rivoluojn en ĉiu sekundo.
3.
AST Movo de astro, kiu turniĝas laŭ sia orbito ĝis reveno al la deirpunkto: la rivoluo de nia terglobo ĉirkaŭ la suno daŭras proksimume 365 tagojn; la taksita periodo de rivoluo de la planedo estas proksimume 2500 jaroj [1]; [tiu] planedo […] havas rivolutempon de 58 tagoj [2]; la lumo estis ligita al la ĉielo kiel triremkablo por stabile fiksi la cirkonferencon […] kaj ĉirkaŭ ĝi estas la rivoluoj Rsp ; dum siaj rivoluoj la planedoj laŭiras elipsajn orbitojn.
angle:
revolution
beloruse:
абарот
ĉeĥe:
obrátka, oběh, otáčka
france:
révolution (rotation)
germane:
Umlauf 2. Umdrehung, Exzenterbewegung 3. Revolution (Astronomie) ~tempo: Umlaufzeit.
hungare:
fordulat
indonezie:
perputaran, revolusi
japane:
回転 [かいてん], 公転 [こうてん]
nederlande:
omwenteling ~tempo: omlooptijd.
pole:
obrót (o 360 stopni)
portugale:
revolução
ruse:
оборот
slovake:
obrátka o 360 stupňov, otočenie, otáčka
ukraine:
оберт (навколо осі), обертання

rivolua

1.
Rilata al rivoluo: rivolua movo; rivolua akso de figuro (akso de la rotacioj, per kiuj la surfaco estas entute senŝanĝa).
2.
MATPV (p.p. solidosurfaco) Tia, ke ĝi estas entute senŝanĝa per ĉiu rotacio ĉirkaŭ difinita akso (alidire: ĝi enhavas la bildon de ĉiu ĝia punkto per tiuj rotacioj): cirklaj cilindro kaj konuso estas rivoluaj surfacoj. SIN:rotacia.
Rim.: Rivoluan surfacon (resp. solidon) oni povas intuicie prezenti al si, kiel spuron, lasitan de iu ebena kurbo (resp. surfaco), kiu rivoluas ĉirkaŭ rekto, kuŝanta en ĝia ebeno. Kelkaj preferas uzi ĝian sinonimon „rotacia“, opiniante ke la radiko „rivolu“ ne respondas al vera bezono de la lingvo. Rimarkindas, ke la termino aperas jam ĉe Bricard [3], sed sub formo „revolua“.
angle:
2. (body, surface) of revolution
beloruse:
вярчальны
ĉeĥe:
otáčivý, rotační
france:
2. (solide, surface) de révolution
germane:
2. Dreh-(körper, fläche)
nederlande:
2. omwentelings-
pole:
1. obrotowy 2. (bryła) obrotowa, (powierzchnia) obrotowa
ruse:
1. вращательный 2. (тело, поверхность) вращения
slovake:
otáčavý, rotačný
ukraine:
обертальний

rivolui

Fari rivoluojn: tiam multaj eŭropanoj ankoraŭ kredis, ke la suno rivoluas ĉirkaŭ la tero [4]; la helico ne rivoluas sufiĉe rapide; rivoluanta satelito; orta triangulo, rivoluanta ĉirkaŭ latero de ĝia orto, naskas konuson. VD:rondiri, rotacii.
Rim.: La senca diferenco inter „rivolui“ kaj „rotacii“ ne estas tre granda, sed, parolante pri astro aŭ satelito, eblas distingi la rotaciadon ĉirkaŭ la propra akso kaj la rivoluadon laŭ ĝia gravita orbito.
4. Oliver Kim: Rekorda konkulo, Monato, 2014/10, p. 13
beloruse:
абарачацца (вакол чагосьці), рабіць абарот
ĉeĥe:
rotovat otáčet se, točit se kolem osy
france:
tourner (effectuer une révolution), effectuer une révolution (tourner)
germane:
umlaufen
hungare:
fordul (körbe)
indonezie:
berevolusi
japane:
一回転する [ひとかいてんする], 公転する [こうてんする]
nederlande:
een omwenteling maken
pole:
obracać
ruse:
обращаться (вокруг чего-л.)
slovake:
otáčať sa okolo osi, rotovať
ukraine:
обертатися, робити оберт навколо своєї осі

administraj notoj

pri ~o 2.:
      Mankas auxtoritataj ekzemploj. [MB]
    
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.