*turn/i PV
*turni ↝
(tr)
- 1. ↝
-
Movi ion ĉirkaŭ ĝia akso:
turni radon;
turni ŝlosilon en la seruro;
ĉe la sono de lia voĉo Stella turnis la kapon
[1];
la kamparano ... turnis kaj returnis la
paĝojn
[2];
la folioj en la arbaro fariĝis flavaj ..., la
vento
ilin forportis kaj turnopelis
[3].
kirli, ruli 1
- 2. ↝
-
Direkti en iun direkton:
turni posten la ĉevalon
[4];
ili turnis al Mi la dorson
(signo de malestimo, rifuzo, fuĝo...)
[5];
returnu vin de viaj malbonaj vojoj
[6];
turni la okulojn al la pordo;
turni sian rigardon, atenton al io;
turni ĉiujn siajn fortojn, klopodojn al iu celo;
la randoj de la ĉinaj tegmentoj estas turnitaj supren.
adresi, apliki, celi
- 3. ↝
-
Meti en novan staton, ŝanĝi:
la edziĝo de la princo devis ja alporti al ŝi la
morton kaj turni
ŝin en ŝaŭmon sur la maro
[7].
aliformi, metamorfozi
1.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la porcio da
glaciaĵo,
(rakonto de L. Dilling, tradukita de Eduard Hall el Joensuu
(Finnlando))
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, doktoro Ĉioscia
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, malbela anasido
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro V
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 32:33
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 17:13
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, la virineto de maro
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, doktoro Ĉioscia
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, malbela anasido
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro V
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 32:33
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 17:13
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, la virineto de maro
- angle:
- turn 2. turn
- ĉeĥe:
- obrátit, obracet, stočit, točit, vrtět
- france:
- tourner
- germane:
- verwandeln 1. drehen 2. zuwenden, richten, lenken
- hispane:
- girar
- hungare:
- 1. fordít, forgat 2. elfordít, irányít 3. változtat (vmivé)
- nederlande:
- draaien
- pole:
- obracać 1. obracać, kręcić 2. obracać, zakręcać
- portugale:
- virar, voltar, volver, rodar, voltear, transformar 1. girar, rodar
- ruse:
- 1. вращать, крутить, вертеть, поворачивать, повернуть, переворачивать, перевернуть, обращать 2. поворачивать, повернуть 3. обращать, обратить
- slovake:
- rozkrútiť, roztočiť, zvrtnúť
- svede:
- 1. vrida 2. vända 3. förvandla
turniĝi, sin turni ↝
- 1. ↝
-
Moviĝi ĉirkaŭ sia akso:
la rado turniĝis rapide;
pordo turniĝas sur sia hoko
[8];
la tero turniĝas ĉirkaŭ sia akso kaj
rondiras ĉirkaŭ la
sunoB
;
junaj fraŭlinoj turniĝadis en gaja
danco
[9];
turniĝadi kiel serpento
(rapide ĉiuflanken tordi sian korpon)
PrV
;
la neĝo turniĝadis
[10];
la reĝo sin turnis kaj turnadis antaŭ la
spegulo
[11];
li sin turnis sur la kalkano
Marta
.
tordi
- 2. ↝
-
Ŝanĝi sian direkton:
tie la karavano sin turnis al la sudo;
sin turni kontraŭ la malamikon;
la fortuno povas ... forlasi nin, eĉ sin
turni
kontraŭ ni
[12];
(figure)
kontraŭ min mem sin turnis mia ruzo.
dekliniĝi, konvertiĝi
- 3. ↝
- Ekdirekti sian atenton, sian agadon, sian penson aŭ konsideron al...: kien ajn li sin turnos, li sukcesos [13]; sin turni al iu kun peto por helpo; por ĉiuj informoj turnu vin al Sinjoro Ajnulo; ne turnu vin al idoloj [14]; mia voĉo sin turnas al la homoj [15]; lia atento baldaŭ sin turnis al ni.
- 4.
- Iĝi en novan staton: lia amo turniĝis en malamon; li mortis kaj turniĝis en polvonZ .
8.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 26:14
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malgranda Tuk
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, neĝa reĝino, fabelo en sep rakontoj, dua rakonto, malgranda knabo kaj malgranda knabino
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, la novaj vestoj de la reĝo
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 15a
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 17:8
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 19:4
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 8:4
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malgranda Tuk
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, neĝa reĝino, fabelo en sep rakontoj, dua rakonto, malgranda knabo kaj malgranda knabino
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, la novaj vestoj de la reĝo
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 15a
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 17:8
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 19:4
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 8:4
- ĉeĥe:
- obracet, stočit, točit, vrtět
- france:
- se retourner, se tourner, tourner en ~iĝadi kiel serpento: se tordre comme un vers
- germane:
- 1. sich umdrehen 2. umkehren
- hispane:
- 1. dar vueltas, girarse 2. volverse 4. convertirse, volverse
- hungare:
- 1. forog, pörög, kering 2. fordul, irányul 4. változik (vmivé)
- pole:
- 1. obracać się, kręcić się 2. obracać się, zwracać się 4. obracać się
- ruse:
- 1. вращаться, крутиться, поворачиваться, повернуться 2. поворачиваться, повернуться, оборачиваться, обернуться 4. оборачиваться, обратиться
- slovake:
- rozkrútiť, roztočiť, zvrtnúť
- svede:
- 1. rotera, vridas 2. vändas, vända sig 4. förvandlas
deturni, forturni ↝
(tr)
-
Ŝanĝi la kutiman aŭ normalan direkton de:
deturni la fluon de rivero;
deturni iun de la vojo;
timu la Eternulon, kaj deturnu vin de malbono
[16];
Sed baldaŭ ŝi forturnas la vizaĝon, kvazaŭ ŝi ne konus lin
[17].
deadmoni, deklini, delogi, devojigi, elreligi
16.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 3:7
17. Stellan Engholm: Al Torento, ĉapitro V, 1930
17. Stellan Engholm: Al Torento, ĉapitro V, 1930
- ĉeĥe:
- odklonit, odvracet, odvrátit
- france:
- détourner
- germane:
- sich abwenden
- hispane:
- desviar
- hungare:
- elfordít
- nederlande:
- ronddraaien
- pole:
- odwracać
- ruse:
- отворачиваться, отвернуться
- slovake:
- odbočiť, odkloniť sa
- svede:
- vända bort
elturniĝi ↝
- france:
- se débrouiller, se tirer d'affaire
- germane:
- sich herauswinden
- hispane:
- evadirse
- hungare:
- kivágja magát
- katalune:
- arreglar-s'ho, arreglar-se
- nederlande:
- zich eruit redden
- okcitane:
- s'adobar
- pole:
- wykręcić się, wykaraskać się
- ruse:
- вывернуться, извернуться, выкрутиться
- svede:
- vrida sig ur, ta sig ur
elturnaĵo ↝
- Elturniĝa rimedo.
- france:
- expédient, système D
- hungare:
- kisegítő megoldás, átmeneti megoldás
- nederlande:
- redmiddel
- pole:
- wyjście z sytuacji
- ruse:
- уловка, увёртка
- svede:
- flyktmedel
returne ↝
- 1. ↝
- Laŭ kontraŭa direkto; malantaŭen irante; revenante al la deira punkto: Mi iros returne al mia unua edzo, ĉar pli bone estis al mi tiam, ol nun [20]; li prenis ilin [la galoŝojn] returne [21]; ni ricevas returne nian homan formon [22]; rigardi returnen; flamo movata de vento tien kaj returnenB ; meti ion returne en ĝian lokon.
- 2.
- (figure) Kompense: doni returne; kiam li elspezis spesdekon, li ricevis spesmilon returne [23].
20.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Hoŝea 2:7
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, sovaĝaj cignoj
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, sovaĝaj cignoj
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
- ĉeĥe:
- nazpátek, nazpět (adv.), zpátky
- france:
- en retour
- hispane:
- de vuelta
- hungare:
- viszonzásul 1. vissza, visszafelé
- nederlande:
- terug
- pole:
- 1. odwrotnie, wstecz, z powrotem, nazad (pot. rzadkie), w tył 2. w zamian, zwrotnie
- ruse:
- назад
- slovake:
- späť
- svede:
- tillbaka
returnite
- Laŭ inversa maniero.
- france:
- inversement
- hungare:
- fordítva
- nederlande:
- omgedraaid
- pole:
- odwrotnie, tył na przód (pot.)
- ruse:
- задом наперёд
- slovake:
- naopak, obrátene, opačne
akvoturno ↝
Loko de akvejo, kie akvo turniĝas kun ensuĉa forto: ili haltigas aŭ turnas la ŝipon, por eviti danĝerajn akvoturnojn [24].
vortico
akvokirlo
24.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 12a
- france:
- tourbillon (d'eau)
- hispane:
- remolino
- pole:
- wir wodny
- svede:
- strömvirvel
kapturno ↝
Sento pri nefirmeco en la spaco, pri manko de sampezo, pro kiu ŝajnas turniĝi la objektoj ĉirkaŭe: la vido de la multaj grandvaloraĵoj povis kaŭzi kapturnon [25]; li eksentis fortan kapturnon [26]; sinjorino Anneto sentis kapturnon de ravo [27]; en kapturna alto [28]; (figure) li estis belulo kaj turnis la kapojn al la virinoj (malsaĝigis ilin) B .
25.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Fabelo en sep rakontoj
26. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVII
27. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, Arturo, (rakonto de V. Devjatnin), 4
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, sub la saliko
26. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVII
27. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, Arturo, (rakonto de V. Devjatnin), 4
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, sub la saliko
- angle:
- vertigo
- ĉeĥe:
- otočení hlavy
- france:
- vertige
- germane:
- Schwindel
- hispane:
- mareo
- hungare:
- szédülés
- nederlande:
- duizeling
- pole:
- zawrót głowy
- ruse:
- головокружение
- slovake:
- točenie hlavy, závrat
- svede:
- svindel, yrsel
kapturniĝo ↝
(malofte)
29.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, galoŝoj de feliĉo, 2, kio
okazis al la
jura konsilisto
- angle:
- vertigo
- france:
- vertige
- germane:
- Schwindel
- hungare:
- szédülés
- nederlande:
- duizeling
- pole:
- zawrót głowy
- ruse:
- головокружение
- svede:
- svindel, yrsel
parolturno ↝
Dirmaniero: freŝaj, surprizaj parolturnoj [30].
30.
Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, dramoj en
esperanto
- ĉeĥe:
- slovní obrat
- france:
- expression, tournure (de phrase)
- germane:
- Redewendung
- hispane:
- locución, giro
- hungare:
- szófordulat, mondás, szólás
- nederlande:
- zegswijze
- pole:
- zwrot językowy, powiedzenie
- ruse:
- оборот речи
- slovake:
- slovný zvrat