*profund/a

*profunda

1.
Kies fundo estas tre malproksima de ĝia supraĵo; aŭ kies fundo havas certan distancon de ĝia supraĵo: profunda puto, foso [1], lago, valo, kavo [2], akvo [3], maro [4], arbaro [5], neĝo [6], groto, galerio, vundo; frapoj iras profunde en la korpon [7]; neniu ĝis nun penetris sufiĉe profunden [8]; iru pli profunden en la ĉambron; skatolo profunda je du centimetroj; la baseno estis nur duonmetron profunda.
2.
Etendiĝanta, atinganta ĝis tre malalte: profundaj radikoj de arbo; la plej profunda infero [9]; profunda saluto [10]; (figure) profunda ĝemo [11]; profunda enspiro, simila al ĝemo [12]; fiŝo granda naĝas profunde (por atingi gravan celon, oni bezonas gravajn rimedojn) PrV ; li falu pli profunden [13]; arĝenta bluzo el silka ŝtofo kun profunda dekolto [14].
3.
(figure) Atinganta la fundon de la aferoj; penetranta ĝis la kerno: profunda penso, prudento, erudicio, studado [15], esploro [16], analizo [17], pripensado [18], meditado [19], profunda kontemplado [20]; profunda spirito, politikulo; ne forgesu la profundan sencon de tiu vorto; profunde scii lingvon. VD:radikala
4.
(figure) Ega, grava, malfacile ŝancelebla: profunda dormo falis sur Abramon [21]; profunda nokto [22]; profunda mallumo [23]; profunda doloro [24]; profunda deziro, mizero, konvinko, dekadenco; el plej profunda koro preĝis al Dio [25]; profunda disonancoB ; maljunuloj de profunda aĝo [26]; mi esprimas al la urbo nian plej profundan kaj sinceran dankon [27]; profunde saĝa plano. VD:fundamenta2
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 23:27
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Plorkanto 3:55
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 20:5
4. La Nova Testamento, II. korintanoj 11:25
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 20:30
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, sonorilo
9. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 4a, Ijob akceptas fremdlandajn vizitantojn
10. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la karaj braceletoj
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, ĝardeno de la paradizo
14. Monato, Daniel L. Mason: Matena kafo
15. Monato, Franz-Georg Rössler: Kuracbaneje
16. Monato, W. H. Simcock: Laŭ spuroj de La Tria Viro
17. Monato, Nikolao Gudskov: 50-jara stabileco en verkado - ĉu klasika?
18. Monato, Boris Kolker: Supraĵe rozkolora
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
20. Monato, Japanio: Takasugi Sinsaku: Novjara klaĉo super konjako
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 15:12
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 20:20
24. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 23a
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 18:11
27. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
afrikanse:
diep
albane:
thellë
amhare:
ጥልቅ
angle:
deep
arabe:
عميق
armene:
խոր
azerbajĝane:
dərin
beloruse:
глыбокі
bengale:
গভীর
birme:
နက်သော
bosne:
duboko
ĉeĥe:
hluboký
dane:
dyb
estone:
sügav
eŭske:
sakona
filipine:
malalim
france:
profond
galege:
profunda
germane:
tief
guĝarate:
ઊંડા
haitie:
gwo twou san fon
haŭse:
zurfi
hinde:
गहरा
hungare:
mély
igbe:
miri
irlande:
domhain
islande:
djúpt
japane:
深い
jave:
jero
jide:
טיף
jorube:
jin
kanare:
ಆಳವಾದ
kazaĥe:
терең
kimre:
dwfn
kirgize:
терең
kmere:
ជ្រៅ
koree:
깊은
korsike:
abissu
kose:
nzulu
kroate:
duboko
kurde:
kûr
latine:
abyssus
latve:
dziļi
laŭe:
ເລິກ
litove:
giliai
makedone:
длабоко
malagase:
lalina
malaje:
dalam
malajalame:
ആഴമുള്ള
malte:
fond
maorie:
hohonu
marate:
खोल
monge:
sib sib zog nqus
mongole:
гүн гүнзгий
nederlande:
diep
nepale:
गहिरो
njanĝe:
zozama
okcidentfrise:
djip
panĝabe:
ਡੂੰਘੇ
paŝtue:
ژور
portugale:
pofundo
ruande:
byimbitse
ruse:
глубокий
samoe:
loloto
sinde:
رڙيون
sinhale:
ගැඹුරු
skotgaele:
domhainn
slovake:
hlboký
slovene:
globoko
somale:
qoto dheer
ŝone:
zvakadzama
sote:
tebileng
sunde:
jero
svahile:
kina
svede:
djup
taĝike:
чуқур
taje:
ลึก
tamile:
ஆழமான
tatare:
тирән
telugue:
లోతైన
tibete:
གཏིང་ཟབ་པོ་
ukraine:
глибоко
urdue:
گہری
uzbeke:
chuqur
vjetname:
sâu
zulue:
ezijulile

profundo

1.
Dimensio de objekto, mezurata laŭ la malproksimeco for de la supraĵo aŭ aperturo, ekzemple de la pli antaŭa parto al la pli malantaŭa, aŭ de la pli alta parto al la pli malalta (rigardate de supre): ĝia profundo [de tiu valo] estas kelkcent metroj, longo 130 mejloj, meza larĝo apenaŭ unu mejlo [28]; je profundo de 30-40 kilometroj sub la suda poluso de Encelado troviĝas maso da likva akvo [29]; la tubo estis kaŝita je profundo de ĉ. 10 cm [30].
2.
Profunda loko; parto plej malproksima de la supraĵo aŭ aperturo: en la profundo de la scenejoZ ; pordo kondukanta en la profundon de la domo Marta ; la profundo de la ĉambro estis preskaŭ tute malluma Marta ; granda ŝipo bezonos profundon (samsignifa kiel: fiŝo granda naĝas profunde) PrV ; (figure) ŝi ekparolis vortojn, venantajn el la profundo de la koro [31].
beloruse:
глыбіня
ĉeĥe:
hlubina, tůň
france:
1. profondeur (dimension) 2. fond, profondeur (abime)
germane:
Tiefe
hungare:
mélység
nederlande:
diepte
portugale:
pofundeza
ruse:
глубина
slovake:
hlbina
svede:
djup
tibete:
གྲིང་

profundeco

1.
Eco de tio, kio estas profunda: mi ne kapablas penetri la profundecon de liaj pensoj; maljunuloj kaj maljunulinoj […] ĉiu kun bastono en la mano pro profundeco de la aĝo [32]; grandaj humidaj okuloj fiksrigardis min kaj nesenteble mi dronis en ilia profundeco [33]; grumblado de tia profundeco, ke oni ĝin sentis pli forte ol aŭdis [34].
2.
(arkaismo) Profundo 1: kompreni, kio estas la larĝeco kaj longeco kaj alteco kaj profundeco [35]. ne konante la profundecon ne iru en la riveron PrV ; el la profundeco de la maro [36]; (figure) en la profundeco de la koro [37].
32. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Zeĥarja 8:4
33. Monato, de Julian Modest
34. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Goabo, la dezerto de la Koloroj
35. La Nova Testamento, Efesanoj 3:18
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 68:22
37. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 64:6
beloruse:
глыбіня
ĉeĥe:
hloubka
france:
1. profondeur (fait d'être profond)
germane:
Tiefe 1. Tiefe
hungare:
mélység (tulajdonság)
nederlande:
diepte
ruse:
глубина
slovake:
hĺbka
svede:
1. djup

profundego

Tre granda kavo, tre profunda loko: vi ĵetis min en la profundegon, en la internon de la maro [38]; la akvo ŝaŭme batadis, turniĝante kiel bruantaj radoj muelaj, kaj ĉion, kion ĝi kaptadis, tiregadis kun si en la profundegon [39].
beloruse:
бездань, прорва
france:
abime, abîme, gouffre
hungare:
szakadék
nederlande:
afgrond
ruse:
бездна
svede:
avgrund

profundegaĵo

Io tre profunda, profundego: li sidiĝis […] kaj sentime deglitis en la profundegaĵon [40]; li havis impreson, ke li estas en profundegaĵo kaj ke Labirinto premegas lin per sia pezo [41].
beloruse:
бездань, прорва
france:
abime, abîme, gouffre
germane:
Abgrund
hungare:
szakadék
nederlande:
afgrond
ruse:
бездна
svede:
avgrund

profundigi

(tr)
Igi profunda, vasta ĝis la fundo, radikala: li fosis kavon kaj profundigis ĝin [42]; per premado ili profundigis la pekojn [43]; (figure) li sidis […] profundigita en malgajan meditadon BdV . VD:fosi
ĉeĥe:
prohloubit
france:
approfondir
germane:
vertiefen
ruse:
углубить
slovake:
vyhĺbiť

profundiĝi

(ntr)
1.
Iĝi pli profunda, atingi pli profundan lokon: la kadavro profundiĝis iom post iom en la akvon.
2.
(figure) Atingi pli bazan, pli fundamentan nivelon: profundiĝi en siaj pensojZ .
beloruse:
паглыбляцца
france:
s'enfoncer
germane:
sich vertiefen
hungare:
elmélyül, elmerül, belemerül ~iĝi en siaj pensoj: gondolataiba mélyed
nederlande:
wegzinken, verzinken
ruse:
углубиться, углубляться

enprofundiĝi

(ntr)
1.
Iri profunde en ion: mi profundiĝis en profundan marĉon, kaj mi ne havas, sur kio stari [44]; viaj piedoj enprofundiĝis en koton [45]; li ĵetis en la akvon la fiŝon, kiu profundiĝis ĝis la fundo [46]; enprofundiĝintaj okuloj ne estas tie ĉi la loko por enprofundiĝi en detalojn teknikajn. VD:droni, enkaviĝi
2.
(figure) Absorbiĝi: enprofundiĝinta en la rigardado; mi legis la libron […] kaj tiel enprofundiĝis en ĝin, ke mi tute forgesis mian ordinaran plezuron de la Novjara nokto [47]; li staris enprofundiĝinte en dolĉaj pensoj [48]. VD:enpensiĝi
beloruse:
паглыбляцца
france:
s'engouffrer, s'enfoncer
germane:
sich vertiefen
hungare:
elmélyül, elmerül, belemerül en~iĝintaj okuloj: beesett szemek
nederlande:
wegzinken, verzinken
ruse:
углубиться

malprofunda

Havanta malgrandan profundecon: la fluejo de la rivero estas malprofunda [49]; apude estis ronda, malprofunda golfeto [50]; (figure) eble [miaj vortoj] ŝajnis al vi tro malprofundaj [51]? VD:frivola, plata, supraĵa
beloruse:
мелкі, неглыбокі, плыткі
ĉeĥe:
mělký
france:
peu profond, superficiel
germane:
flach, seicht, oberflächlich
hungare:
sekély, felszínes
nederlande:
ondiep, oppervlakkig
ruse:
мелкий (неглубокий), неглубокий, поверхностный
slovake:
plytký
svede:
grund

malprofundaĵo

Loko malprofunda: MAR ili […] remis al la mezo de la lago, kie troviĝis malprofundaĵo [52]; bufo […] post estado en seka loko, sidas en malprofundaĵo por reakviĝi [53].
beloruse:
мель
france:
haut-fond
germane:
Untiefe
ruse:
мель

administraj notoj

~a: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~iĝi: Mankas dua fontindiko.
~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.