*ating/i PV

*atingi

(x)
1.
(iu, io) Sukcesi tuŝi ion konkretan, malproksime kuŝantan; ŝanĝante mem sian lokon, aŭ etendante membron, aŭ ĵetante ion: [ŝi] deŝiris sovaĝajn fruktojn tiel alte, kiel povis atingi ŝiaj manoj [1]; ili atingis la alian bordon [2]; fine ili atingis la urbon [3]; kiam li atingis la kastelon, li trovis ĉion [4]; kiam li atingis la supron, tie sidis giganto [5]; [li] kliniĝis ĝis la tero sep fojojn, antaŭ ol li atingis sian fraton [6]; lia militistaro atingis ilin, kiam ili staris tendare [7]; li atingis la puton, ĉerpis plenan kruĉon kaj reiris [8]; [per] kurado [li] atingis la vagonaron en momento, kiam ĝi ekmoviĝis [9]; la kuglo atingis lin ĝuste en la koro; pli malproksime ol ŝi povas atingi per sia rigardo [10]; nur per unu paŝo li atingis la celpunkton. malsaĝulo ŝtonon ĵetis, dek saĝuloj ĝin ne atingos PrV .
2.
Okupi spacon ĝis, etendiĝi ĝis iu loko aŭ tempo: la akvo ekstere atingis ĝis la fenestro [11]; la tegmento atingis ĝis la tero [12]; Teraĥ atingis la aĝon de ducent kvin jaroj [13]; la akvo fariĝis ankoraŭ pli alta kaj atingis lian buŝon [14]; lian nazon atingis la odoro de rostitaj anseroj [15]; la rigardo atingis ĝis la ĝardeno [16]; la bruo de la granda urbo atingis ŝiajn orelojn Marta ; atingi la vesperon de sia vivo PrV . ankaŭ la lupon atingos la sorto PrV .
3.
(figure) Renkonti aŭ ricevi ion abstraktan: ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon, sed ni ne povis atingi ian rezultaton [17]; [ili] ne ĉesos en sia celado tiel longe, ĝis ili la aferon atingos [18]; malfeliĉo kredeble atingis mian fraton sed eble mi sukcesos ankoraŭ lin savi [19]; [ili] ne povas eĉ kredi, ĝis kia grado atingas ĝia facileco [20]; atingi reciprokan komprenadon [21]; la decido de la kongreso […] fakte neniam atingos efektiviĝon [22]; ni atingis tian potencon, pri kiu multaj el ni antaŭ dek jaroj ne kuraĝis eĉ revi [23]; voku, ho voku, ripetadante, ĝis vi atingos aŭskulton [24]! atendinte kun pacienco, li atingis la promeson [25]; la famo pri tio atingis Joabon [26]; li povis aŭdi, kiel la herbo kreskas, tian perfektecon li atingis [27]; la koro atingas tiun forton, tiun fajron […] Marta ; multe pli mi atingis en la vivo ol vi, kompatinda viktimo de revoj kaj iluzioj Marta ! la nombro de la entuziasmuloj atingos certan ciferon kaj haltos [28]; afabla vorto pli atingas ol forto PrV . VD:akiri, frapi4, gajni, trafiVD:celo.
1. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Paŝtistino de anseroj apud puto
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tri oraj haroj de la diablo
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fidela Johano
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La ora birdo
5. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La kuraĝa tajloreto
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 33:3
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 14:9
8. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Sesope oni trairas la tutan mondon
9. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 11:32
14. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Kamarado Gaja
15. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Kamarado Gaja
16. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro II
17. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 42
18. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, IV
19. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
20. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
21. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
22. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
23. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
24. L. L. Zamenhof: Al la Fratoj
25. La Nova Testamento, Hebreoj 6:15
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 2:28
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
28. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
afrikanse:
bereik
albane:
arrijnë
amhare:
መድረስ
angle:
attain, achieve (reach), fulfill (goal)
arabe:
الوصول
armene:
հասնել
azerbajĝane:
olmaq
beloruse:
дасягаць, дамагчыся, дабіцца
bengale:
নাগাল
birme:
ရောက်ရှိ
bosne:
dostići
ĉeĥe:
docílit, dosáhnout, zastihnout
ĉine:
1. [dá], 達 [dá], 达到 [dádào], 達到 [dádào] 2. 达到 [dádào], 達到 [dádào] 3. [dá], 達 [dá], 达成 [dáchéng], 達成 [dáchéng], 高达 [gāodá], 高達 [gāodá]
dane:
estone:
jõuda
eŭske:
iristeko
filipine:
maabot
france:
atteindre
galege:
alcanzar
germane:
erreichen 3. erlangen
guĝarate:
સુધી પહોંચવા
haitie:
rive jwenn
haŭse:
kai
hebree:
להגיע, להשיג
hinde:
तक पहुँचने
hispane:
conseguir, lograr, alcanzar
hungare:
elér
igbe:
iru
irlande:
a bhaint amach
islande:
itale:
conseguire, ottenere, raggiungere (ottenere)
japane:
リーチ
jave:
tekan
jide:
דערגרייכן
jorube:
de ọdọ
kanare:
ತಲುಪಲು
kartvele:
მიღწევა
katalune:
1. atènyer, atrapar 2. arribar 3. aconseguir, guanyar, obtenir
kazaĥe:
жету
kimre:
cyrraedd
kirgize:
жетүү
kmere:
ឈានដល់
koree:
범위
korsike:
ghjugna
kose:
ukufikelela
kroate:
dostići
kurde:
gîhaştin
latine:
attingere
latve:
sasniegt
laŭe:
ສາມາດບັນລຸ
litove:
pasiekti
makedone:
достигне
malagase:
hahatratra
malaje:
mencapai
malajalame:
എത്താൻ
malte:
jilħqu
maorie:
tae
marate:
पोहोचण्याचा
monge:
cuag
mongole:
хүрэх
nepale:
पुग्न
njanĝe:
kufikira
okcidentfrise:
berikke
panĝabe:
ਤੱਕ ਪਹੁੰਚਣ
paŝtue:
ته ورسیږي
pole:
1. sięgać, dosięgać 2. sięgać, dobiegać 3. uzyskiwać, sięgać, dosięgać, osiągać, dobiegać
ruande:
kugera
ruse:
достичь, достигнуть, добиться
samoe:
oʻo
sinde:
پهچي
sinhale:
ළඟා
skotgaele:
ruigsinn
slovake:
docieliť, dosiahnuť, zasiahnuť
slovene:
doseže
somale:
gaaraan
ŝone:
kusvika
sote:
fihla
sunde:
ngahontal
svahile:
kufikia
taĝike:
расидан ба
taje:
เข้าถึง
tamile:
அடைய
tatare:
барып җитү
telugue:
చేరుకోవడానికి
tibete:
སྙོབ་
ukraine:
досягати
urdue:
تک پہنچنے
uzbeke:
erishish
vjetname:
đạt
zulue:
afinyelele

atingo

1.
Ago atingi; tio, kion oni atingis: la atingo de tio ĉi estos ne ebla [29]; por la atingo de tiu bono li laboris tre multe [30]; multegon da ekbatoj devis fari la malgrandaj hakiloj de la laborantoj ĝis la atingo de la internaĵo [31]! la lingvo internacia faciligos al la homoj la atingon de tio, kio [estis] dezirinda [32]; ĝuste la atingo de tiu ĉi simpleco […] prezentis la plej malfacilan parton de la laboro [33]; li citis la atingojn: eksigo de Ĉernjaev, […] esploro de la avancdonado, […] renovigo de l’ aparato Metrop ; neniu nova atingo, neniu nova direkto estu nerimarkita [34].
2.
KOMP Ĉia operacio por legi, skribi, aŭ alimaniere ŝanĝi la informon de komputa objekto en memoro: atingomaniero; atingopermeso; atingorajto; en sistemoj kun pluruzanto-reĝimo, tia atingo [de disko, memoro kc] dependas de la rajtoj de ĉiu unuopa uzanto [35].
29. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
30. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
31. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
32. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, II
33. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
34. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
35. Vikipedio, Operaciumo
angle:
grasp (n) 2. access ~omaniero: access method. ~opermeso: access permission, file mode. ~orajto: access right.
beloruse:
1. дасягненьне (працэс) 2. доступ
ĉeĥe:
dosažení, výkon
ĉine:
2. 存取法 [cúnqǔfǎ], 訪問法 [fǎngwènfǎ], 访问法 [fǎngwènfǎ], 訪問方式 [fǎngwènfāngshì], 访问方式 [fǎngwènfāngshì]
france:
2. accès
germane:
1. Erreichen, Erreichtes 2. Zugriff ~omaniero: Zugriffsart.
hebree:
הֶשֵׂג
hispane:
logro, alcance, radio (de alcance) ~omaniero: modo de acceso. ~opermeso: permiso de acceso. ~orajto: derecho de acceso.
hungare:
2. hozzáférés, elérés ~omaniero: elérési mód. ~opermeso: hozzáférési engedély. ~orajto: hozzáférési jog.
itale:
2. accedere (inf.) ~omaniero: metodo d'accesso. ~opermeso: permessi d'accesso. ~orajto: diritti d'accesso.
japane:
到達 [とうたつ], 達成 [たっせい]
katalune:
2. accés
pole:
2. dostęp ~omaniero: tryb dostępu. ~opermeso: prawa dostępu.
portugale:
2. atingir, alcançar
ruse:
2. доступ ~omaniero: метод доступа. ~opermeso: режим доступа. ~orajto: право доступа.
slovake:
dosiahnutie, výkon
ukraine:
досягнення

atingaĵo

Tion, kion oni atingis3; sukceso: ĉiuj kulturaj atingaĵoj de la homaro [36]; li fiere resumas la ĝis-nunajn atingaĵojn sur la kampo de la german-franca amikeco [37]; grandioza atingaĵo inĝeniera [38]; tri mil terminoj estas jam admirinda atingaĵo [39]; unu el la plej imponaj atingaĵoj de la fondaĵo estas la nova komputilejo [40].
beloruse:
дасягненьне (вынік), здабытак, плён
germane:
Erreichtes, Erlangtes, Errungenschaft
japane:
成果 [せいか]

atingebla

Kiun oni povas atingi, ĝisiri, tuŝi, trafi, havigi: tiu urbo estas atingebla nur per ŝipo [41]; tiu ĉi principo estas atingebla nur tiam, kiam malaperos la barbartempa kutimo [42]; la tuteco de la ideo ne estas atingebla [43]; reciproka kompreniĝado inter personoj de malsamaj nacioj estas tute bone atingebla [44]; tiaj spertoj estas atingeblaj nur por la kasto de khojoj kaj estas tenataj en plej granda sekreto antaŭ la profanoj [45]; Olga estis varma, proksima kaj atingebla Metrop ; [t]iom da nuancoj kaj sencoj estas atingeblaj per malsama akcentado de la tri vortoj kaj per modulado de la voĉo [46].
41. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
42. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
43. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Nefermita letero al s-ro de Beaufront.
44. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
45. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
46. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
beloruse:
дасяжны, дасягальны, даступны
ĉeĥe:
dosažitelný, dostupný, přístupný
ĉine:
易取得 [yìqǔdé], 可达成 [kědáchéng], 可達成 [kědáchéng], 可达到 [kědádào], 可達到 [kědádào], 可得到的 [kědédàodí], 可以达到 [kěyǐdádào], 可以達到 [kěyǐdádào], 所及 [suǒjí]
france:
accessible
germane:
erreichbar, zugänglich
hispane:
accesible, alcanzable
japane:
到達できる [とうたつできる], 手の届く [てのとどく]
slovake:
dosiahnuteľný
ukraine:
досяжний

neatingebla

Kiun oni ne povas atingi, ĉar ĝi tro malproksimas, tro malfacilas...: mi ne okupas min per aferoj […] neatingeblaj por mi [47]; sopiro je l' neatingebla [48]; netrapenetrebla arbaro kun […] neatingeblaj limoj [49]; altega kaj neatingebla aŭtoritato [50]; diino, neatingebla, adorebla nur de malproksime [51]; la celo estas ja neatingebla [52].
47. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 131:1
48. K. Kaloscay: Poploj en aleo, en Mondo kaj Koro, 1921
49. Władysław Reymont, trad. Kazimierz Bein: La Lasta, La Lasta
50. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
51. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XV
52. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvina Ĉapitro
beloruse:
недасягальны, недасяжны, недаступны
ĉeĥe:
nedosažitelný, nedostižný
ĉine:
不能到达 [bùnéngdàodá], 不能到達 [bùnéngdàodá], 不能得到 [bùnéngdédào], 不能及 [bùnéngjí], 不能完 [bùnéngwán], 不好接近 [bùhǎojiējìn]
france:
inaccessible
germane:
unerreichbar, unzugänglich
hispane:
inaccesible, inalcanzable
slovake:
nedostupný, neprístupný

kuratingi

Atingi per kurado: [li] kuris post li distancon de sep tagoj kaj kuratingis lin sur la monto [53]; ne retenu min, por ke mi povu lin kuratingi [54]; [ili] kuratingas lin, ligas, kaj kondukas en karceron [55]; kiam vi eliris el nia magazeno, mi penis kuratingi vin sur la strato Marta . VD:kapti2
beloruse:
здаганяць (бегам), наганяць (бегам)
ĉeĥe:
doběhnout, dohonit
ĉine:
追上 [zhuīshàng], 跟上 [gēnshàng], 赶 [gǎn], 趕 [gǎn]
france:
rattraper
germane:
einholen
hispane:
alcanzar
japane:
追いつく [おいつく]
slovake:
dobehnúť, dohoniť, dostihnúť
ukraine:
наздоганяти, здоганяти

administraj notoj