*dispon/i

*disponi

(x)
1.
Havi ion en sufiĉa kvanto kaj preta por uzi: [mi] donas balojn, plenajn tridek unu balojn, pli da noktoj mi ne disponas [1]; ĉiujare li disponos tute sufiĉan monon por laŭdezira uzo HsT ; mi uzis la lastan rimedon, kiun mi povis ankoraŭ disponi KPr ; niaj prauloj disponis nek pri skribo, nek pri literaturo Ret ; kiu metion disponas, mizeron ne konas PrV . VD:posedi
2.
Decidi pri io aŭ iu laŭ sia aŭtoritato kaj plaĉo: la sinjoro havas la rajton disponi la trezorojn de [s]iaj antaŭuloj [2]; ŝia vivo apartenas al ŝi sola: ci ne havas rajton disponi pri ĝi ChL ; min sendas la alta estraro, kiu disponas pri vivo kaj morto [3]; li paŝis meze de ili […] kun tia certeco, kvazaŭ li mem povus disponi favorojn QuV ; laŭplaĉe disponanta sian tagon Ifigenio ; li jam dediĉis pli longan tempon […] ol li rajtis disponi, kaj ne ŝatis la ideon de plua perdo KKl ; kie mi disponas, tie mi ordonas PrV ; homo proponas, Dio disponas PrV . VD:dekreti, estri, SUP:komandi, proponi, submeti
angle:
1. have at one's disposal, have available
beloruse:
1. мець, распараджацца
bulgare:
1. разполагам (с нещо)
ĉeĥe:
1. disponovat, činit opatření
france:
1. disposer (de)
germane:
1. verfügen (über) 2. etwas verfügen
hispane:
1. disponer
hungare:
1. rendelkezik (vmivel)
japane:
自由に使う [じゆうにつかう], 処理する [しょりする], 処置をとる [しょちをとる]
katalune:
1. disposar de
perse:
1. در اختیار داشتن، در دسترس داشتن
pole:
1. dysponować, mieć do swojej dyspozycji
portugale:
1. dispor de, ter à disposição
ruse:
1. располагать
slovake:
1. disponovať
ukraine:
мати в своєму розпорядженні, розпоряджатися (чим-н.)

dispono

1.
Uzeblo pri io: li diris al siaj disĉiploj, ke malgranda ŝipeto estu je lia dispono [4]; por la kuracado de la konjunktivo mem ni antaŭ […] havas por nia dispono la nitran arĝenton, kiun oni uzas por ŝmirado FK ; vi havas la tempon je via dispono kaj la monon necesan KKl ; ili nur havas kelkajn minutojn je sia dispono KKl ; mia havo estas je via dispono Iŝtar . VD:rimedo, servo, fruktuzo, uzo
2.
Decideblo pri io aŭ iu: homo potenca, kiu povis havi al sia dispono la [tutan] policon QuV ; David metis trionon de la popolo sub la disponon de Joab [5]; li sin metas en la disponon de la juĝistaro ChL ; mi estas je via dispono KKl ; mia tuta tempo estas al via dispono PatrojFiloj ; seso da viroj, kiuj por sufiĉe da arĝento sin metus absolute je ĉies dispono Iŝtar ; por trankviligi la popolon oni faris novajn disponojn pri la disdonado de greno QuV ; li haltu en Kumoj kaj atendu tie pluajn disponojn QuV . VD:dekreto, ordono
angle:
disposal, availability
france:
disposition
germane:
Verfügung
japane:
自由裁量 [じゆうさいりょう], 使用 [しよう]
ukraine:
розпорядження (чим-н.)

disponaĵo

KOMP Aparato, aranĝaĵo kiu estas parto de komputa sistemo kaj estas disponigebla al ties taskoj: la kerno, peliloj de disponaĵoj kaj plej gravaj sistemaj programoj, kia la ŝelo, estas disvolvataj en la sama koda arbo [6]; transistoro estas duonkonduktaĵa disponaĵo uzata por amplifado kaj ŝaltado de elektronikaj signaloj [7]. VD:rimedo
angle:
device, facility, equippment
beloruse:
прылада, апарат
bulgare:
устройство
ĉine:
发行债券条件 [fāxíngzhàiquàntiáojiàn], 体势 [tǐshì], 警報 [jǐngbào], 設備 [shèbei], 設施 [shèshī], 保护者 [bǎohùzhě]
france:
unité, dispositif
germane:
Einrichtung, Vorrichtung, Ausstattung, Baugruppe, Einheit, Gerät
hebree:
מֶזֶג
hispane:
dispositivo
hungare:
eszköz, készülék
katalune:
dispositiu
perse:
ابزار، دستگاه
pole:
urządzenei
portugale:
dispositivo
ruse:
устройство

disponebla

Neokupata, libera, vaka, havebla: neniu kaleŝo montriĝis tuje disponebla ChL ; [ili] havis liton disponeblan KPr ; tuj kiam li havis minuton disponeblan, li realiris al sia observa posteno KPr ; okupi la tutan disponeblan spacon ChB ; malgraŭ ia limigiteco de la disponeblaj rimedoj […] ĉiam pli kreskanta EeP ; ĉu Arne Kristiansen estas disponebla? venigu lin tuj CKv .
angle:
available
beloruse:
даступны, незаняты, наяўны
bulgare:
наличен, на разположение
ĉine:
可处理 [kěchǔlǐ], 可自由使用 [kězìyóushǐyòng], 可支配 [kězhīpèi]
germane:
verfügbar, frei (verfügbar)
hispane:
disponible
japane:
自由に使える [じゆうにつかえる]
ukraine:
наявний, вільний, незайнятий

disponebleco

Havebleco por uzado: disponebleco de materialoj Kon11 ; la disponebleco de teknika[ĵoj] trovis baron en la multekosteco [8].
angle:
availability
beloruse:
даступнасьць, наяўнасьць
bulgare:
наличност
ĉeĥe:
disponibilita, možnost nakládání, upotřebitelnost
ĉine:
可用率 [kěyòngshuài]
germane:
Verfügbarkeit
hispane:
disponibilidad
slovake:
upotrebiteľnosť

disponigi

Meti ion sub (je) ies dispono: li estis ordoninta disponigi terareon al la privata persono Metrop ; inaŭgura parolado […] afable disponigita por tiu ĉi eldono Ret ; Nikolaj Rytjkov komplete disponigis sian teatran talenton al la Internacia Lingvo EeP ; UEA disponigas al la aliĝintaj […] specialigitaj organizaĵoj senpagajn ejojn dum la UK kaj tiamaniere favoras diskutojn EeP ; ĉiu disponigita sumo tuj komencas produkti interezon EeP ; neniam la grandpotencoj disponigis siajn armeojn por protekti atakitan landon dum tiu epoko de la Ligo FSp . VD:havigi, provizi1, prunti1
angle:
make available, provide
beloruse:
даць, дазволіць распараджацца
bulgare:
предоставям
ĉeĥe:
dát k dispozici, nabízet k užívání, předkládat
ĉine:
配用 [pèiyòng]
france:
fournir (mettre à disposition), mettre à disposition
germane:
verfügbar machen, zur Verfügung stellen, bereitstellen
hebree:
לתת זכות שימוש
hispane:
hacer disponible, poner a disposición
hungare:
rendelkezésre bocsát
japane:
自由裁量にまかせる [じゆうさいりょうにまかせる]
katalune:
fornir, disposar (per a)
perse:
در اختیار گذاشتن، در دسترس گذاشتن
pole:
zadysponować, oddać do czyjejś dyspozycji, udostępnić
portugale:
disponibilizar
ruse:
предоставить
slovake:
prikázať, umiestniť
ukraine:
надати в розпорядження

disponita

(arkaismo) Preta, bonfarta, en la humoro por akcepti ion aŭ iun, prikonsideri gravan aferon ks: mi zorgos, ke ili ne venu tien ĉi, mi diros, ke vi estas nun ne disponita Hamlet ; la plej bonaj oratoroj […] povas al si permesi tian paroladan pentradon, [sed] la publiko devas en ĉiu okazo esti iamaniere antaŭdisponita por ĝi Ret . VD:akceptema, dispozicio1, konveni1.a
germane:
bereit, vorbereitet ne ~ita: unpässlich, indisponiert.

administraj notoj