*direkt/i PV
*direkti
(tr)
- 1.
-
Irigi iun laŭ la ĝusta vojo al difinita celo:
direktu la petantojn al la inspektoro;
aliaj ne scias sin direkti inter la multenombraj ĉambroj kaj koridoroj, mi faras
tion tre facile
[1].
Viktoro rapide metis lian kapon for de l’ akvo, por ke la abato povu spiri,
poste lin subtenante per la maldekstra mano, dum li sin direktis per la alia,
li lin alkondukis al la bordo
[2];
por sin direkti al sia kaleŝo, ŝi trairis la navon laŭ ĝia tuta longo
[3].
gvidi, orienti, prezenti, turni
- 2.
-
Turni aŭ igi ion moviĝi laŭ difinita vojo
aŭ al difinita celo:
direkti ĉaron aŭtomobilon, pafilon, pafon;
sin direkti per la suno
[4];
unuj zorgis pri la veloj, aliaj komandis la remistojn,
ceteraj direktis (kp navigi) la ŝipon
[5];
li kuŝis kun la piedoj direktitaj al la pordo
[6];
ili direktis siajn okulojn sur la ondantan ŝaŭmon
[7];
direkti la rigardonZ
,
la paŝojnB
,
atenton, petonB
, demandon, leteron al;
li penis direkti la interparolon al la fiziko
[8];
dum Petro parolis, li direktis sian manon al la punktoj, kiujn li montris
[9];
li estas ankoraŭ juna kaj ne scias direkti siajn agojn
[10];
surskriboj direktitaj kontraŭ Italujo
[11];
la juna virino, por alidirekti la suspektojn, [respondis]: mi ne min
sentas tre bonfartanta
[12];
la princo direktis la interparoladon al alia temo
[13];
leĝo direktata kontraŭ la socialistoj;
homo projektas, Dio direktas
[14];
unua paŝo iron direktasPrV
.
adresi, celi, gvidi, konduki, piloti, stiri
- 3.
-
Gvidi kaj kontroli la konduton de iu:
direkti lernantojn, paroĥanojn;
ĉiu sin direktas, kiel la kap' al li diktas
PrV
.
eduki, konduki, mentori
- 4.
-
Gvidi kaj kontroli la funkciadon de io, ne kiel helpanto
sed
kiel ordonpova estro:
direkti entreprenon, laboron, studojn, mastrumadon,
orkestron, diskuton, firmon, gazeton, konsciencon.
administri, estri, konduki, mastri, regi
Rim.:
En Fundamento de Esperanto la sencoj 3 kaj 4 estis ankoraŭ esprimitaj
per „guverni“
(manke de difino per la nacilingvaj tradukoj).
La Akademiaj Korektoj poste oficiale larĝigis la signifon de „direkti“
kaj mallarĝigis tiun de guverni al pedagogio.
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
2. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Tria
3. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIX
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
8. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXIII
9. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dektria
10. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fidela Johano
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
12. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Naŭa
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 12
14. Julio Baghy: Kiel Mihok instruis angle

- angle:
- guide
- beloruse:
- кіраваць, накіроўваць , накіраваць , скіраваць
- ĉeĥe:
- dirigovat, ovládat, směrovat, usměrňovat, řídit (podnik)
- france:
- diriger, tourner (qc dans une direction)
- germane:
- lenken, steuern, wenden (an, zu, nach), leiten, führen 1. geleiten 2. richten, ausrichten
- hispane:
- dirigir
- pole:
- kierować, prowadzić, sterować, zarządzać 1. kierować, skierować, naprowadzić 2. kierować, skierować, wystosować 3. kierować, prowadzić
- portugale:
- dirigir, encaminhar, governar, gerir, guiar
- ruse:
- 1. направить 2. направить 3. управлять 4. управлять, вести
- slovake:
- ovládať, riadiť, smerovať
- ukraine:
- направляти, спрямовувати
*direkto
- 1.
-
Alcela linio:
ŝi [iris] antaŭe por montri la direkton
[15];
li ekrigardis en la direkto al Sodom kaj Gomora kaj […] li
vidis, ke
jen fumo leviĝas
[16];
multo da provoj estis farita en tiu ĉi
direkto
[17];
„Alfred baldaŭ havos efektivan edzinon,“ ŝi diris, donante al la interparolo
alian direkton
[18];
se blovis ia vento, ĝi ĉiufoje havis
kontraŭan direkton
[19];
direkto diametre kontraŭa
[20];
homoj, irantaj en la kontraŭa direkto, komencis bari
al ŝi la vojon, etendi la manojn, por kapti ŝian veston
Marta
;
Alda kaj etendis la manon en direkto al la uzino
[21];
Bjelostoko […] de mia naskiĝo kaj de miaj infanaj jaroj donis la
direkton al ĉiuj miaj estontaj celadoj
[22];
la menciita graveco de francoj en la esperanto-historio, orientis la evoluon de
la lingvo laŭ direkto fremda al ties fundamenta naturo
[23];
jam en la antikva greka filozofio troviĝis la ĝermoj de la ĉefaj, multe pli
postaj, direktoj pri la formiĝo de la lingvo
[24];
la neolingvistika direkto (kp branĉo2,
skolo)
de Giuliano Bonfante
[25];
la akuzativo de direkto
[26];
por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon „n“
[27];
vektoron karakterizas
ĝiaj absoluta valoro (longo) kaj direkto;
Petro parolas sen direkto, sed Paŭlo konjektu
PrV
.
ĉefpunkto, flanko3, tien
- 2.
-
Instrukcio pri la rimedoj,
kiuj kondukas al difinita celo:
la kongreso difinis direktojn al la plenumanta komitato;
ili faris malordon laŭ direkto kaj plano, preparita per la superuloj
[28].
direktivo
- 3.
-
Ago de tiu, kiu direktas:
permesu al mi plenumi ĝin, sub via respektinda direkto kaj kontrolo
[29];
la viroj ekzerciĝu en la ĵetado de ŝtonoj, sub la direkto de la oficiroj
[30];
Provo de Marista Terminaro, verkita sub la direkto de M. Rollet de L’Isle
[31].
estreco, gvido
- 4.
(de afina (sub)spaco) La vektora (sub)spaco, kiu operacias super ĝi.
15.
Stellan Engholm: Al Torento, II.
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 19:28
17. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
18. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
20. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Tria
21. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
22. L.L Zamenhof: La Naskiĝo de Esperanto
23. Claude Piron: La bona lingvo, 4. Emo Difini, Emo Elvoki
24. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
25. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
26. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
27. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 28
28. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XV
29. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro II
30. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro V
31. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido

- 4. direction (of an affine space)
- beloruse:
- 1. кірунак, напрамак 2. дырэктыва, інструкцыя, указаньне 3. кіраваньне
- bulgare:
- посока
- ĉeĥe:
- směr, směr
- france:
- direction 4. direction (d'un espace affine)
- germane:
- 1. Richtung 2. Richtlinie, Vorgabe, Anweisung, Anleitung, Leitfaden 3. Leitung, Aufsicht 4. Richtung
- hebree:
- כיוון
- hispane:
- dirección
- pole:
- 1. kierunek 2. dyrektywa, kierunek 3. kierowanie, kierownictwo, prowadzenie, przewodnictwo 4. kierunek
- portugale:
- 1. direção
- ruse:
- 1. направление 2. директива, инструкция, указание 3. управление 4. направляющая (аффинного пространства)
- slovake:
- smer
- tibete:
- ཕྱོགས་
- ukraine:
- напрямок, керування
direkta
- Direktanta: la direktaj klavoj de via klavaro (ĝuste apud la ciferaj klavoj) [32].
32.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
- beloruse:
- кіруючы, кіроўны
- ĉeĥe:
- bezprostřední, direktní, přímý, směrový
- france:
- directeur (adj.)
- hebree:
- בכיוון
- pole:
- kierunkowy, skierowany
- ruse:
- направляющий
- slovake:
- bezprostredný, priamy
direktanto
- 1.
-
Iu, kiu direktas
- a)
- veturilon: kun rideto [li] aŭskultis la plendojn de la juna direktanto (vd direktilisto) de la regna ŝipo [33]; la junulo mem kondukis la veturilon, […] kaj lia kunulino […] flanke de la direktanto, ĝuis tiun akran senton de rapideco [34];
- b)
- organizaĵon: la kapelestro rapidas al la direktanto de la ĥoroj [35]; Mareĉalo, la ĉefa ĉasdirektanto […] aliris al la markizo por ricevi liajn lastajn ordonojn [36]; ellaboris la planon direktanto […] de la aŭtomobil-firmao [37].
- 2.
- a)
- PIV1
(de rektara surfaco)
Iu linio, sekcata de ĉiuj
naskantoj de la koncerna
surfaco:
direktantoj de
konuso,
cilindro.
direktrico
- b)
- [38]
(de koniko)
Tia rekto,
ke la rilato inter la distanco de ĉiu punkto de la
koniko al ĝia fokuso
kaj la distanco de la sama punkto al la rekto egalas al
la discentreco.
direktrico
33.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
34. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvina
35. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
36. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Unua
37. Monato, Stefan Maul: Krimaj riĉuloj, 2008
38. Plena Ilustrita Vortaro, alude

- 2. directrix
- beloruse:
- 1. кіраўнік 2.a накіравальная , накіроўваючая 2.b дырэктрыса
- ĉeĥe:
- směrnice (přímky)
- france:
- 2. directrice
- germane:
- 1.a Steuermann, Fahrer 1.b Leiter, Direktor 2.a Direktrix, Leitkurve 2.b Direktrix, Leitlinie
- hebree:
- מְנַהֵל
- pole:
- 1. kierujący, kierownik 2.a kierująca 2.b kierownica (stożkowej)
- ruse:
- 2.a направляющая 2.b директриса
- slovake:
- smernica (priamky)
direktantaro
direktado
- beloruse:
- кіраваньне
- ĉeĥe:
- vedení (činnost ), řízení
- germane:
- Leitung, Führung
- hebree:
- הַנהָלָה
- pole:
- kierowanie, kierownictwo, prowadzenie, przewodnictwo, sterowanie
- ruse:
- управление
- slovake:
- riadenie, vedenie
- ukraine:
- керування, управляння, керівництво, правління, дириґування
*direktilo
- 1.
-
Ilo por direkti ŝipon, veturilon, biciklon:
la ŝipservisto sidis ĉe la direktilo, li tenis
ĝin ĉirkaŭprenite per siaj malmolaj malpuraj manoj
[42];
forlasinte la ankrojn, ili lasis ilin en
la maro, kaj samtempe malligis la ŝnurojn de la
direktiloj
[43];
jen ankaŭ la ŝipoj, kiuj, kvankam ili estas tiel grandaj kaj
estas kurepelataj de fortaj ventoj, tamen per tre malgranda
direktilo turniĝadas, kien ajn la volo de la direktilisto
decidas
[44];
aŭtomobilisto veturas kun nova amikino tra
kamparo […], lia maldekstra mano tenas la direktilon
[45].
stirilo
rudro
- 2.
- (figure)
Pozicio aŭ posteno de reganto aŭ administranto (de ŝtato, kompanio ktp): li ja havas en sia mano la direktilon de la ŝtata ŝipo [46]; kiu permesus al si ekpreni la direktilon de la ŝtato kun la espero trovi spontanan financministron [47]?
42.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
43. La Nova Testamento, La agoj 27:40
44. La Nova Testamento, De Jakobo 3:3
45. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
46. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 6a.
47. G. H. Eriksson, tr. Ferenc Szilágyi: Mi ricevis taglaboriston, Vespera ruĝo anoncas ventegon. Inko Tyresö, 2001

- руль, штурвал, стырно
- ĉeĥe:
- kormidlo, řidítka
- france:
- safran (de gouvernail), guidon, volant (d'automobile)
- germane:
- Lenker, Steuer, Lenkrad, Steuerrad, Steuerknüppel
- hebree:
- הֶגֶה
- pole:
- kierownica, ster, koło sterowe, rumpel, rogatnica, wolant
- ruse:
- 1. руль, штурвал, кормило 2. кормило (власти, правления)
- slovake:
- kormidlo, volant
- ukraine:
- кермо, руль
direktilisto
- Homo, kiu, manovrante la tiucelan direktilon, irigas ŝipon laŭ la difinita direkto: nur la direktilisto staris apud la direktilo [48]; la centestro atentis pli la konsilon de la direktilisto kaj la posedanto de la ŝipo, ol la parolon de Paŭlo [49]; la direktilisto de „Pinta“, subaĉetita de ĝia mastro, difektas la direktilon, por ke la karavelo reiru Paloson [50]; la maro pelas ŝipon, kiu perdis la remilojn kaj direktiliston [51].
48.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
49. La Nova Testamento, La agoj 27:11
50. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
51. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infano en la tombo

- стырнік, стырнавы, рулявы
- ĉeĥe:
- kormidelník, lodivod
- france:
- barreur
- germane:
- Steuermann
- hebree:
- מנצח
- pole:
- sternik
- ruse:
- рулевой, кормчий
- slovake:
- kormidelník
alidirekti
-
Ŝanĝi la direkton de io:
per ia ajn rimedo oni devis alidirekti la interparoladon
[52];
utiligante la momenton de haltigo kaŭzitan de tiu alidirekto, li rapide forkuris
[53];
tio alidirektos profite la fluon de ŝiaj ideoj
[54];
sen tiu potenca alidirekto, lia tuta inteligenteco estus droninta en la
frenezecon
[55];
necesas dozi alikvante kaj alidirekte la utiligon de la novaj teknologioj
[56];
poste apud ŝi troviĝis Eduardo kiu utilis kiel alidirektilo
[57].
deturni, forturni, deviigi, devojigi, komuti1, transiri
52.
Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua
53. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua
54. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina
55. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sepa
56. La Ondo de Esperanto, 2003, № 2 (100)
57. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria

- die Richtung ändern, ablenken, umleiten, abwenden
ĉirkaŭdirekti, rondedirekti
(tr)
- Direkti ĉiuflanken: li ĉirkaŭdirektis siajn okulojn sur la publikon, por vidi, kiaspecaj homoj tie troviĝas [58]; li rondedirektis al ĉiuj ĉeestantoj longan miran rigardon [59].
58.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro
59. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sepa
59. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sepa
- beloruse:
- абводзіць, акідваць (вокам), ахапляць
- france:
- tourner (qc dans toutes les directions)
- hebree:
- להסתובב
- ruse:
- обводить
ĉiudirekta
- germane:
- allseitig
diversdirekta, malsamdirekta
- Okazanta laŭ pluraj diversaj direktoj: grade vastiĝantaj diversdirektaj agadoj [62]; unu persono povas esti puŝata de fortoj malsamdirektaj [63].
62.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
63. Claude Piron: La bona lingvo, 6. Ies Malfido, Fido Mia
63. Claude Piron: La bona lingvo, 6. Ies Malfido, Fido Mia
- germane:
- vielseitig, mehrseitig
dudirekta, ambaŭdirekta
-
Okazanta en du (kontraŭaj) direktoj:
inter la dudirektaj vagonaroj estis nur kelkaj minutoj, ili renkontiĝis ĉe tiu
ĉi stacio
[64];
Cameron forgesas, ke la migrada trafiko estas ambaŭdirekta
[65];
tiu malestimo estis dudirekta
[66];
pro la dudirekta logo li situigis sin meze […] ĝuante la avantaĝojn
de ambaŭ
[67];
reciproka respekto kaj ambaŭdirekta bona volo
[68];
„paketa“ radiofonio: jen dudirekta sistemo, kiun oni uzas por transporti datumojn
[69];
tiu multlingva tekstoprilaborilo […] ebligas dudirektan skribadon
[70];
la du-direktaj (Germana-Esperanto) leksikografiaj laboraĵoj de Krause postulis
altan lingvistikan kvalifikon
[71];
eĉ se ni sukcesos konstrui spacveturilon, kiu kapablos fari la dudirektan
vojaĝon, ni dubas, ĉu la esplorteamo travivos
[72].
reciproka, tien kaj reen
64.
Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, VI.
65. Monato, Paul Gubbins: Saĝuloj bezonataj ..., 2014
66. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Antaŭparolo de la Tradukinto
67. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Naŭ
68. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Rezolucio De La 96-a Universala Kongreso De Esperanto
69. Monato, Pejno Simono: Prefere pakete
70. Monato, Garbhan MacAoidh: Plurlingva tekstoprilaborado, 2005
71. Monato, Ignat F. Bociort: Bona por la eterneco, 2008
72. Monato, Garvan Makaj: Vojaĝo unudirekta, 2010

- wechselseitig, beidseitig
samdirekta
- Okazanta laŭ sama direkto kiel io alia: ŝia vojo estis samdirekta kiel la mia ĝis iu punkto [73]; ekzistas en ĉi-lasta profundaj tendencoj samdirektaj [74]; [li] denuncas simple ĉiujn, kiuj ne estas samdirektaj kun li [75].
73.
Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 10. Virina Rideto Pli Kaptas Ol Reto.
74. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 15
75. La Ondo de Esperanto, 2000, No 8-9
74. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 15
75. La Ondo de Esperanto, 2000, No 8-9
- germane:
- in der gleichen Richtung
sendirekta
- Ne havanta difinitan direkton; malhavanta direktadon: la rezulto estas ke UEA estas sendirekta kaj gvidata al paraliziĝo [76]; popolo senrimeda, sendirekta [77].
76.
La Ondo de Esperanto, 2003, № 5 (103)
77. Monato, Paul Gubbins: Taglibro de l' milito ... el la lando de Ŝekspiro, 2003
77. Monato, Paul Gubbins: Taglibro de l' milito ... el la lando de Ŝekspiro, 2003
- germane:
- ungerichtet, führungslos
unudirekta
- Okazanta, funkcianta en nur unu direkto: okazos vera kaj ne nur unudirekta kultura interŝanĝo [78]; la kultura influo en la nuna mondo estas nur unudirekta: iuj parolas al ĉiuj kaj ĉiuj aŭskultas [79]; internaj servoj ne limiĝas al unudirekta trafiko brita baraten [80]; biciklisto povas eniri mallarĝajn, eĉ unudirektajn stratojn, kaj tiel pli rapide liveri ol motorciklisto [81]; Adamkus flugis kiel ordinara pasaĝero – kaj per unudirekta bileto [82].
78.
Ulrich Matthias: Fajron sentas mi interne, III
79. La Ondo de Esperanto, 2003, № 5 (103)
80. Monato, Paul GUBBINS: Ĉe-telefone ... kiu?, 2004
81. Monato, Hori Yasuo: Rado-brigado, 2005
82. Monato, last: Spartana sorto, 2007
79. La Ondo de Esperanto, 2003, № 5 (103)
80. Monato, Paul GUBBINS: Ĉe-telefone ... kiu?, 2004
81. Monato, Hori Yasuo: Rado-brigado, 2005
82. Monato, last: Spartana sorto, 2007
- germane:
- einseitig
sin direkti al
- 1.
- Sin movi al io konkreta: la doktoro surmetis la altan ĉapelon kaj estis preta sin direkti al la drinkejo [83]; li komencis murmureti preĝon en nekonata lingvo kaj sin direktis al la templo [84]; suprenlevinte la antaŭvelon kontraŭ la vento, ili sin direktis al la sablaĵo [85]; ĉiu sin direktas, kiel la kap' al li diktas PrV .
- 2.
-
Celi al io abstrakta:
ne sukcesinte, mi direktis min al la industrio;
la postenoj oficiale sin direktas al ĉiuj civitanoj de EU
[86].
sin turni, turniĝi al
83.
Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Tria Parto
84. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX
85. La Nova Testamento, La agoj 27:40
86. La Ondo de Esperanto, 2003, № 11 (109)
84. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX
85. La Nova Testamento, La agoj 27:40
86. La Ondo de Esperanto, 2003, № 11 (109)
- beloruse:
- накіроўвацца, кіравацца (кудысьці)
- france:
- se diriger
- germane:
- sich wenden an
- hispane:
- dirigirse a
- pole:
- kierować się, skierować się
- ruse:
- направиться, обратиться
direktiĝi al
- 1.
-
Moviĝi al:
li transpasis la riveron kaj direktiĝis al la monto
[87];
apro grandega persekutita de hundoj rekte direktiĝis al ili
[88];
(figure)
la interparolado direktiĝis al la fariĝoj okazantaj en la kastelo
[89].
transiri1
- 2.
- (figure) Celi al: la aleo direktiĝas al la urbo; vi [nure] direktiĝis al militakiraĵo [90]; lia rigardo malrapide direktiĝis al la vizaĝo de Marta Marta ; la pensoj de la junulino direktiĝadis maltrankvile al Benoe [91]; granda parto de tiuj pristudaj klopodoj direktiĝu al la objektoj, pere de kiuj oni laboras Ret ; multaj demandoj direktiĝas al Moseo [92].
87.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:21
88. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Unua
89. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sepa
90. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 15:19
91. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XII
92. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto

- kierować się, wieść (wodzić) , zmierzać
- ruse:
- направляться, устремляться
administraj notoj
pri
~o 4.:
Mi ne trovis auxtoritatan fonton. [MB]pri ~ilo:
Mi tradukis franclingven laŭ la difino en PIV1, kiu estas multe pli preciza rilate ŝipon. Indus reverki la difinon kaj kontroli la jamajn tradukojn. [MB]pri ~ilo:
PIV2 havas difinon nur rilate ŝipon (kaj antenon) kaj laŭ ĝi neniu direktisto povus ĝin teni, ĉar ĝi estas plato fiksita al la posta steveno, do tiu parto kiu troviĝas en akvo kaj oni ĝin movas uzante aliajn ilojn (laŭ PIV2 - stirilojn). La PIV2 difino estas sama kiel por rudro. [SC]~i: Mankas verkindiko en fonto.