*18adres/o PV

adreso

Precizaj indikoj por atingi iun, ion: ŝi donis al li sian adreson, prenis de li lian, – kaj ili disiĝis amike [1].
a)
POSX Surskribo sur leterkoverto aŭ pakaĵo, montranta la nomon de iu kaj la precizan lokon, kie li loĝas: sur tia letero la diversaj partoj de la adreso kuras unu sur alian [2]; siajn paperojn […] ŝi metu ilin en koverton kaj skribu sur ĉi tiu la adreson de la bienmastro [3].
b)
KOMPRET Nombro, kodo aŭ nomo, indikanta parton de komputila memoro, disponaĵon aŭ retnodon: adreso plena, absoluta, relativa, fakta, fizika, virtuala; adresa spaco; 64-bita adreso [4]; ĉiu komputilo kaj enkursigilo en la reto havas IP-adreson [5]; kompreneble RTL.tv estus multe pli konvena adreso ol RTL.com [6]. VD:montrilo, ligilo3, referenco2, reĝistro
angle:
address
beloruse:
адрас
bretone:
chomlec'h
bulgare:
адрес
ĉeĥe:
adresa
ĉine:
地址 [dìzhǐ]
france:
adresse
germane:
Adresse 1.a Anschrift
hebree:
כתובת 1.a מען
hispane:
dirección, señas
hungare:
cím
indonezie:
alamat
itale:
indirizzo
japane:
1.a 住所 [じゅうしょ], あて先 [あてさき], アドレス [あどれす] アドレス [あどれす]
malaje:
1.a alamat
nederlande:
adres
pole:
adres 1.a adres pocztowy
portugale:
endereço
ruse:
адрес
slovake:
adresa
svede:
adress
taje:
1.a ที่อยู่
tibete:
ཁ་བྱང་
turke:
adres
ukraine:
адреса

adresi

(tr)
1.
POSX Skribi adreson sur letero, pakaĵo: el la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Moŝto, Sinjoro N. [7]; mi adresos divenprove strato Poŝtoficeja [8].
2.
Sendi ion al ies adreso: mi permesas al mi adresi al vi mian prezaron ĝeneralan kaj samtempe kelkajn specimenojn de la vendobjektoj [9]; kiu ŝatus kunlabori povas sin adresi al respondeculino pri tema programo [ĉe] cbaro@yahoo.com [10].
3.
Direkti parolon k.a. al iu: adresi al iu sian dankon PV ; la komandanto […] lerte adresis al ĉiu ĉeestanto ĝentilan aŭ spritan vorton [11]; mi estas certa, ke tiun kisadon vi ne adresas al alia viro [12]. VD:sin direkti, sin turni
angle:
1. address (a letter) 2. send (by mail) 3. address (a person)
beloruse:
адрасаваць
bretone:
1. skrivañ ar chomlec'h, kas
ĉeĥe:
adresovat
ĉine:
1. 写上姓名地址 [xiěshàngxìngmíngdìzhǐ], 寫上姓名地址 [xiěshàngxìngmíngdìzhǐ], 写有地址 [xiěyǒudìzhǐ], 寫有地址 [xiěyǒudìzhǐ] 2. 传真及邮寄递送 [chuánzhēnjíyóujìdìsòng], 傳真及郵寄遞送 [chuánzhēnjíyóujìdìsòng]
france:
adresser, envoyer, expédier, exprimer, poster (envoyer par la poste), présenter
germane:
adressieren 2. schicken, senden 3. richten (an), wenden (an)
hebree:
למען 3. לפנות אל
hispane:
2. remitir
hungare:
(meg)címez
indonezie:
1. mengalamati 2. mengalamatkan, menujukan (surat)
itale:
indirizzare
japane:
送る [おくる], かける, 向ける [むける], あて名を書く [[あてなをかく]
nederlande:
adresseren 1. adresseren 2. verzenden 3. zich richten tot
pole:
1. adresować 3. adresować
portugale:
1. endereçar 2. remeter, enviar
ruse:
адресовать, направить
slovake:
adresovať
svede:
1. adressera 3. rikta
taje:
1. เขียนที่อยู่ 2. ส่งไปตามที่อยู่
ukraine:
адресувати

adresanto

Tiu, kiu adresas: letero, sendita per interreto, atingas la adresaton post kelkaj minutoj aŭ horoj, kie ajn loĝus adresanto kaj adresato [13].
angle:
sender
beloruse:
адрасант
bretone:
kaser
ĉeĥe:
adresant, adresující, odesilatel
france:
expéditeur, destinateur
germane:
Absender
hebree:
ממען
hispane:
remitente
hungare:
feladó, küldő
indonezie:
pengirim
itale:
mittente
japane:
発信人 [はっしんにん], 差出人 [さしだしにん]
nederlande:
afzender
pole:
nadawca
portugale:
remetente, expedidor
rumane:
expeditor
ruse:
отправитель, адресант
slovake:
odosielateľ
svede:
avsändare
taje:
ผู้ที่เขียนที่อยู่, ผู้ส่ง
turke:
gönderen
ukraine:
відправник

*adresato

Tiu, kies nomon surhavas letero aŭ pakaĵo: meti tuj sub la nomo de la adresato la straton kaj numeron [14]; en korespondado kun personoj nekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el „Fundamento“ ĉar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro [15]; la leteroj estas ricevataj ĉe la Ĝeneva Oficejo, de kie ili estas transdonataj al la adresato, se bezone post traduko [16].
Rim.: Laŭ la gramatiko kaj la kutima modelo Petro adresas leteron al Paŭlo, la adresato devus esti la letero (kp letero adresita al Paŭlo). La formo adresulo estas tute malpreciza, ĉar logike ĝi egale taŭgas indiki la adresanton. Gramatike ĝusta formo estus aladresato, tamen fakte ĝi ne estas uzata. Tial en tia situacio oni prefere nomu Petron sendanto kaj Paŭlon, ricevonto.
angle:
addressee
beloruse:
адрасат, атрымальнік
bretone:
degemerer
ĉeĥe:
adresovaný, adresát
france:
destinataire
germane:
Empfänger, Adressat
hebree:
נמען
hispane:
destinatario
hungare:
címzett
indonezie:
penerima
itale:
destinatario
japane:
名あて人 [なあてにん], 受取人 [うけとりにん]
nederlande:
geadresseerde
pole:
adresat
portugale:
destinatário
ruse:
получатель, адресат
slovake:
prijímateľ, príjemca adresát
svede:
adressat
taje:
ผู้รับ
ukraine:
адресат

adresaro

Kolekto da adresoj en kajero, memorlibro aŭ komputila dosiero: la adresaro de ĉiuj grupoj homaranaj [17]; en la Adresaro unuj nomoj kaj adresoj estas skribitaj per ortografio Esperanta kaj aliaj per la diversaj ortografioj naciaj [18]; SAT […] eldonas ĉiujare Jarlibron kun adresaro de la membroj [19]; la Adresaro de rete atingeblaj esperantistoj kaj E-organizoj [20].
17. L. L. Zamenhof: Homaranismo, El la mondo homarana (hilelista).
18. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
19. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Rutinemo
20. La Ondo de Esperanto, 2002, № 8-9
angle:
address book
beloruse:
адрасны даведнік
bretone:
karned chomlec'hioù, roll chomlec'hioù
bulgare:
адресна книга
ĉeĥe:
adresář
france:
carnet d'adresses
germane:
Adressbuch
hebree:
פנקס כתובות
hispane:
directorio
hungare:
címjegyzék, címtár
indonezie:
buku alamat
itale:
rubrica (di indirizzi)
japane:
住所録 [じゅうしょろく], アドレス帳 [あどれすちょう]
nederlande:
adresboek, adressenbestand, adressenlijst
pole:
książka adresowa
portugale:
livro de endereços, diretório
ruse:
адресная книжка, адресный справочник, адресник
slovake:
adresár, zoznam adries, zoznam adries adresár
svede:
adressbok
taje:
สมุดรายชื่อที่อยู่

retadreso

KOMPRET Signoĉeno uzata en komputila reto por indiki komputilon kaj komputadan objekton (ekz-e dosieron per Interreta adreso) aŭ uzanton (per retpoŝta adreso): bonvenaj estos mallongaj salutmesaĝoj tra mia retadreso [21]. vi povas trovi ilin sub la retadreso www.monato.be en la rubriko Konvencioj [22].
21. H. Masson: ret-info: infanfestivalo, soc.culture.esperanto, 1998-10-09
22. Monato, Stefan Maul: Kompatindaj redaktoroj, 2009
angle:
email address
beloruse:
сецевы адрас, Інтэрнэт-адрас, адрас электроннай пошты
bretone:
chomlec'h postel
bulgare:
имейл адрес
ĉeĥe:
adresa elektronické pošty, internetová adresa, mailová adresa, síťová adresa
ĉine:
电子信箱 [diànzǐxìnxiāng], 電子信箱 [diànzǐxìnxiāng], 邮箱 [yóuxiāng], 郵箱 [yóuxiāng], 邮件地址 [yóujiàndìzhǐ], 郵件地址 [yóujiàndìzhǐ]
france:
adresse électronique
germane:
E-Mail-Adresse, elektronische Adresse
hebree:
כתובת דוא"ל
hispane:
dirección de internet
hungare:
e-mail cím, drótpostacím
indonezie:
alamat surel (e-mail) alamat surel (e-mail)
itale:
email (indirizzo), indirizzo di posta elettronica
japane:
メールアドレス [めーるあどれす], ネットワークアドレス
nederlande:
Internet-adres
pole:
adres elektroniczny, adres sieciowy
portugale:
endereço eletrônico
ruse:
сетевой адрес, электронный адрес
slovake:
adresa elektronickej pošty, internetová adresa internetová adresa
taje:
ที่อยู่อีเมล
ukraine:
електронна адреса

administraj notoj