*punkt/o
*punkto

- 1. ↝
-
Malgranda makulo1.b
sur supraĵo:
la punktoj kaj strekoj de la Morsa alfabeto;
havi ruĝajn punktojn sur la haŭto;
nigra punkto vidiĝis en la ĉielo, anoncante pluvon;
la flava punkto en la lekanto brilis kiel oro
[1];
sur la verda tabulo ili aspektas kiel punktoj de kreto
[2];
[li rigardis] la ruĝajn punktojn sur la blue
tapetitaj muroj
IK
;
la sablo estis makulita de brunaj sangaj punktoj
[3].
formo1
- 2. ↝
Interpunkcia signo (.) uzata precipe por marki frazfinon kaj mallongigon: demandosigno estas uzata post demandaj ĉeffrazoj anstataŭ punkto PMEG ; uzu „ktp“ (sen punkto) kaj ne k.t.p. [4]; nur la litero „f“ kaj poste kelkaj punktetoj, kiuj povas indiki mankantajn literojn (vd tripunkto) [5]; punktokomo [6]; (figure) meti la finan punkton al polemiko; (figure) kial ne fari laŭ lia peto: cedi al li la misiiston kaj punkto? [7].
Rim.: En la matematiko la anglosaksoj uzas la punkton por apartigi la unuojn disde la decimaloj, dum la eŭropanoj uzas por tio komon: la ĉi-lasta signadmaniero ŝajnas preferinda. Sed, ĉar en formuloj la punkto estas uzata kiel simbolo de multipliko, estus preferinde uzi simple blankan spaceton por dividi longan nombron en grupojn de 3 aŭ 6 ciferoj, ekz-e: 125 250 416,75.- 3. ↝
- Preciza loko aŭ tempo, kie io okazas: la deirpunkto, alvenpunkto; mi estas nur la centra punkto, en kiu kolektiĝis ĉiuj gratuloj [8]; la armeojn [starigi] en la plej gravaj punktoj de la lando [9]; dometo, staranta sur alta punkto de monto; ne malproksime de l' punkto de l' kuniĝo de la du intermontoj [10]; sur la plej altaj punktoj de la lando oni finis la rikolton [11]; la sankta kurteno forte skuiĝis kaj en diversaj punktoj aperis flametoj [12]; [li] fikse rigardis ĉi tiun punkton [13]; akiru punkton de apogo [14]; sur la plej alta punkto de sia vivo [15]; ĉi tie estas la punkto de turniĝo de la historio [16]; tiuj kvar feliĉaj tagoj estis la luma punkto de lia tempo de juneco [17]; ni parolis tion kaj alion kaj fine tamen staris sur la sama punkto (ne progresis) [18]; sur kia punkto li freneziĝis Hamlet ? li ĝin rigardus de diversaj punktoj de vidado (vidpunkto) BdV ; unu el la plej tikla3j punktoj de […] kompleksa politika panoramo [19]; tio estas lia tikla, vunda punkto (pri tio li estas tre impresebla, tio estas lia malforta flanko); el la vidpunkto de infano [20].
- 4. ↝
-
Speciala temo, kiun oni
atentas:
[li] observas la tutan leĝaron, sed falpuŝiĝas pri
unu punkto
[21];
pri tiu punkto mi havas alian opinion
[22];
li koncerne tiun punkton ne fariĝis pli saĝa
[23];
tiu aŭ alia punkto estas sendube erara
[24];
ni ne parolos plu pri tiu ĉi punkto
EE
;
ni lasos por kelka tempo flanke la demandon pri
la ebleco aŭ neebleco de la enkonduko de lingvo internacia
(pri tiu ĉi punkto ni parolos malsupre) […]
[25];
la diskutita punkto de la regularo estis...;
la ĉefa punkto estas sukcesi;
parolado, prediko pri tri punktoj;
Sofio estis tute ne bela, tamen sen okulincitantaj
malbonpunktoj
[26].
objekto3
- 5.
- 6. ↝
Malgranda enpaĝiga mezurunuo de longo, kies valoro varias laŭ landoj: en Anglalingvujo oni uzas la „pigan punkton“ (351 µm) kaj la „grandan punkton“ (353 µm); en la kontinenta Eŭropo oni uzas la „ciceran punkton“ (376 µm); naŭpunkta tiparo.
Rim.:
Evitinda estas la uzo de punkto kun la signifo de
grado.
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Lekanto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
4. Instrukcio por la aŭtoroj de „Monato“
5. Monato, Garvan Makaj': Varbante Eŭterpon*
6. Monato, Edmund Grimley Evans: Interreto: Uniksulo ekspertas Unikodon
7. J. London, trad. R. Rossetti: Dio de liaj prapatroj, NLR, 1/4
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIII
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IV
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kvin en unu silikvo
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Pupludisto
19. Monato, Hektor Alos i Font: Survoje al pli granda memregado
20. Monato, Edukemaj bestoj
21. La Nova Testamento, Jakobo 2:10
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
24. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
25. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 2a
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“
27. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 25
28. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, sternaĵo

- angle:
- dot 2. period
- beloruse:
- 2. кропка 3. пункт 4. пункт 5. пункт 6. пункт
- ĉeĥe:
- bod, pozice, tečka, řádová tečka
- france:
- point
- germane:
- Punkt
- hispane:
- punto
- hungare:
- pont
- indonezie:
- titik
- nederlande:
- punt, stip
- pole:
- 5. punkt
- portugale:
- ponto
- ruse:
- 2. точка 3. точка, пункт 4. пункт 5. точка 6. пункт
- slovake:
- bod, bodka
punkti
(tr)
- Meti, desegni multajn punktojn sur io: punkti gravuraĵon; griza, nigre punktita plumaro; blua papero ruĝe punktita tapetis la murojn IK ; ŝtonegoj punktitaj de strangaj signoj [29]; li trovis sukplenan verdaĵon de herboj, punktitan de floroj [30].
29.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
30. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII
30. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII
- ĉeĥe:
- stanovovat body, tečkovat
- france:
- ponctuer (mettre des points)
- germane:
- punktieren
- hispane:
- puntear (poner puntos)
- hungare:
- kipontoz, pettyez
- nederlande:
- stippelen
- ruse:
- ставить точки, пунктировать, усеивать
- slovake:
- bodkovať, stanovovať body
*dupunkto
↝ 
Interpunkcia signo (:) uzata precipe por enkonduki klarigon aŭ citaĵon: necesas majusklo, se la dupunkto enkondukas plurajn frazojn [31]; komencu termon per dupunkto kaj ĝia difinado apude [32].
- angle:
- colon
- beloruse:
- двукроп'е
- ĉeĥe:
- dvojtečka
- france:
- deux-points
- germane:
- Doppelpunkt
- hispane:
- dos puntos
- hungare:
- kettőspont
- indonezie:
- titik dua
- ruse:
- двоеточие
- slovake:
- dvojbodka
elirpunkto ↝
- (figure) Bazo de rezono, tuto de antaŭsupozoj por pensado aŭ agado: dum longa, tre longa tempo tiu afero […] estis la elirpunkto de miaj paŝoj al kompreno, al dubo kaj al kritiko [33]; la ambasado estas elirpunkto por rezisto kontraŭ la registaro kaj sendependa de partioj kaj organizoj [34]; la aŭtoroj tro facilanime akceptas la elirpunktojn de institucioj, ekonomia sistemo kaj ŝtatorganizado, kiujn ili fakte devus kritike konsideri [35].
33.
H. Hesse, trad. D. Karthaus: Demian, 2007
34. Monato, Universitatoj
35. Monato, Boris Kolker: Supraĵe rozkolora
34. Monato, Universitatoj
35. Monato, Boris Kolker: Supraĵe rozkolora
- ĉeĥe:
- východiště, výchozí bod
- france:
- point de départ, présupposé (subst.)
- germane:
- Ausgangspunkt
- hispane:
- punto de partida, presupuesto (subst.)
- indonezie:
- titik pangkal
- ruse:
- исходная точка
- slovake:
- východiskový bod
mezpunkto
↝ 
36.
Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 26
37. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Destino de Atrejo
37. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Destino de Atrejo
- ĉeĥe:
- střed (-ový bod)
- france:
- milieu
- germane:
- Mittelpunkt
- hispane:
- medio, centro
- hungare:
- középpont
- slovake:
- stredobod
starpunkto ↝
- (figure) Esprimita opinio aŭ sinteno je pridisputata temo: la teksto estas ampleksa kaj bone prilumas mian starpunkton pri multaj aktualaj demandoj [38]; laŭ tiaj argumentoj la dosiero prenis nekutiman starpunkton [39]; ofte malfacilas konstati, kie troviĝas la vere porhomara starpunkto [40].
38.
S. Ivanóv:
Komitatano B, 2004
39. Monato, Roland Rotsaert: Verda nature, science, socie
40. Monato, Werner Schad: Al pli justa mondo
39. Monato, Roland Rotsaert: Verda nature, science, socie
40. Monato, Werner Schad: Al pli justa mondo
- ĉeĥe:
- postoj, stanovisko
- france:
- position (opinion)
- germane:
- Standpunkt
- hispane:
- posición (opinión)
- slovake:
- postoj, stanovisko
superpunkto ↝
Diakritilo en formo de punkto metita super la koncerna baza litero: en Esperanto superpunkto diferencigas j disde ĵ.
- angle:
- overdot, dot above
- ĉeĥe:
- tečka nad písmenem
- france:
- point suscrit
- germane:
- i-Punkt
- hispane:
- punto superior (diacrítico), punto de lenición (irlandés)
- hungare:
- felső pont
- ruse:
- точка сверху
- slovake:
- bodka nad písmenom
tripunkto
↝ 
Interpunkcia signo (…) uzata anstataŭ punkto post nefinitaj frazoj, aŭ kie io estas ellasita, aŭ signas iom longan paŭzon (pro hezito, interrompo ktp): la difino en PIV sekvigas tiun nombron per tripunkto [41]; la tripunkton oni ne juĝu silento pro pudoro aŭ pro neceso kaŝi ion misteran: ili simple indikas, ke estas truo en la papiruso mem [42]; krom la ja ironiaj supre aluditaj tripunktoj mi evitas ĉi-kontribuaĵe krampojn, streketojn kaj aliajn subitajn halto-indikojn [43].
elipso1
41.
Monato, Garbhan Macaoidh: Ho,
mistera pi!
42. Monato, Armando Zecchin: Maria Magdalena: ĉu edzino aŭ ne?
43. Monato, Paul Gubbins: Voĉo de riproĉo
42. Monato, Armando Zecchin: Maria Magdalena: ĉu edzino aŭ ne?
43. Monato, Paul Gubbins: Voĉo de riproĉo
- angle:
- ellipsis
- beloruse:
- шматкроп'е
- ĉeĥe:
- trojbod
- france:
- points de suspension
- germane:
- drei Pünktchen, Ellipsis
- hispane:
- puntos suspensivos
- hungare:
- hármaspont
- indonezie:
- elipsis
- ruse:
- многоточие
- slovake:
- trojbodka
turnopunkto, turnpunkto
- (figure) Grava ŝanĝo de direkto, de agmaniero, ofte sub premo de ekstera cirkonstanco: en la homa historio estas eventoj, kiujn oni povas taksi turnopunktoj [44]; la jaro 2008 iĝos grava turnpunkto en la historio de la homaro [45]; sentebla turnopunkto du semajnojn antaŭ la baloto [46]; turnopunkto venis en 1992, kiam la tiama flandra ĉefministro […] konvinkis […] la investkompanion de la flandra registaro, finance subteni [47].
44.
E. Robertson:
Turnopunktoj, Esperanto en Skotlando, [2005?]
45. Monato, Mu Binghua: Urbiĝo kaj malriĉiĝo
46. Monato, Ed Robertson: Kien nun?
47. Monato, Roland Rotsaert: Belgio: Lernout kaj Hauspie: revo finiĝis
45. Monato, Mu Binghua: Urbiĝo kaj malriĉiĝo
46. Monato, Ed Robertson: Kien nun?
47. Monato, Roland Rotsaert: Belgio: Lernout kaj Hauspie: revo finiĝis
- ĉeĥe:
- bod obratu, otočný bod, vratný bod
- france:
- moment charnière, instant décisif
- germane:
- Wendepunkt
- hispane:
- momento crucial, hito, viraje
- ruse:
- поворотный пункт
- slovake:
- bod obratu, otočný bod
vidpunkto ↝
- 1.
- Punkto de observado: li vidis, ke supre kaj malsupre estas la sama afero, depende de la vidpunkto, kiun oni okupas sur la ŝvebanta globo [48].
- 2. ↝
- (figure) Mensa pozicio el kiu oni rigardas aferon: laŭ / el tiu vidpunkto vi estas prava; eĉ de sia pastra vidpunkto li volos riproĉi lin [49]; ĝi estas rimarkinda laŭ pluraj vidpunktoj [50]; oni devas ja konsideri iliajn kutimojn kaj tiun vidpunkton, el kiu ili rigardas la vivon kaj ĝiajn aferojn Marta ; fiksita vidpunkto, pozitiva konscio, blindigus kaj surdigus la poeton al la veraj tendencoj de la epoko [51].
48.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
49. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro X
50. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
51. W. Auld: Pasio-Pasivo, NLR, 1:1
49. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro X
50. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
51. W. Auld: Pasio-Pasivo, NLR, 1:1
- angle:
- point of view, viewpoint
- beloruse:
- гледзішча, пункт погляду
- ĉeĥe:
- aspekt, hledisko, názor
- france:
- point de vue
- germane:
- Gesichtspunkt, Standpunkt
- hispane:
- punto de vista
- hungare:
- 1. nézőpont 2. szempont, szemszög
- indonezie:
- sudut pandang
- nederlande:
- gezichtspunt, standpunt
- ruse:
- точка зрения
- slovake:
- aspekt, hľadisko, názor
ĉefpunkto ↝
- Precipa, centra punkto3 aŭ 4: prefere mi listigu ĉefpunktojn favorajn kaj malfavorajn [52]; la ĉefpunkto estas, ke Wodehouse ne estis filozofo [53]; la Stanislavo-placo […] transformiĝis de ĉefpunkto de la urba aŭtotrafiko al bela, prestiĝa zono por piedirantoj [54].
52.
Monato, Donald Broadribb: Komiksoj
bonintencaj, sed tre mallertaj
53. Monato, Martin Purdy: Wodehouse kaj la filozofoj
54. Monato, Roland Rotsaert: Vizito al Novarto-urbo Nancy
53. Monato, Martin Purdy: Wodehouse kaj la filozofoj
54. Monato, Roland Rotsaert: Vizito al Novarto-urbo Nancy
- angle:
- main point
- france:
- 1.a point cardinal
- germane:
- Hauptpunkt 1.a Haupthimmelsrichtung, Kardinalpunkt
- hispane:
- 1.a punto cardinal
- indonezie:
- 1.a mata angin
- ruse:
- 1.a страны света
fiksa punkto
↝ 
[55] (de bildigo `f`) Tia elemento `x`, ke `f(x)=x`: kuntiro de kompleta metrika spaco al si mem akceptas nur unu fiksan punkton.
Rim.: Oni diras sendistinge „`a` estas fiksa punkto de `f`“, aŭ „punkto `a` estas fiksa per `f`“.
55.
R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, Ekzercaro, §130
- angle:
- fixed point
- ĉeĥe:
- daný bod, invariantní bod, pevný bod
- france:
- point fixe
- germane:
- Fixpunkt
- hispane:
- punto fijo
- hungare:
- fixpont
- pole:
- punkt stały (odwzorowania)
- ruse:
- неподвижная точка
- slovake:
- pevný bod