*okup/i VdE

*okupi

(tr)
1.
Preni en posedon iun lokon: ili venis en la urbon kaj okupis ĝin, kaj rapide ekbruligis la urbon per fajro [1]; ili iris […] kaj okupis la transirejon de Jordan […] kaj permesis al neniu transiri [2]; alia […] okupos lian lokon [3]; se la malamiko okupus defendan pozicion, mi ne moviĝus [4]; printempaj vegetaĵoj okupas la lokon de la malleviĝantaj akvoj [5]; paseroj okupis la neston de la cikonioj [6]; mia ĝeneva gazeto certe ĝojis presi dekon da artikoloj pri okupata Polujo [7]. VD:akiri, ekokupi, instali sin, kapti, okupacii, uzurpi
2.
Teni en posedo iun lokon aŭ tempon; daŭre lokiĝi ie: la akvo okupis la teron dum cent kvindek tagoj [8]; la ĉefan kaj plej bonan lokon okupis maljuna dika viandisto [9]; la arta lago Moeris okupis 300 kilometrojn kvadratajn [10]; malgraŭ sia malalta popola deveno, li okupis gravan postenon en la ŝtato, dank' al esceptaj kapabloj [11]; vojaĝantoj okupis tri etaĝojn [12]; tablo, ŝarĝita per paperoj […] okupis la tutan spacon inter du fenestroj [13]; okupi sen celo lokon sub ĉielo PrV ; mi ankaŭ lokon sur la tero okupas PrV . VD:kovri2, kuŝi3
3.
Tiri al si la atenton, intereson aŭ aktivecon de iu: kiu okupas sin je ĥemio, estas ĥemiisto [14]; mi ne okupas min per aferoj […] neatingeblaj por mi [15]; tiuj, kiuj sin okupas pri sanktaj aferoj, manĝas el la templaj manĝaĵoj [16]; profunda enpensiĝo okupis lian menson [17]; lin tre vigle okupis la penso, kiajn profitojn oni havus [18]; okupu vin per la grekaj regimentoj kaj kiel eble plej baldaŭ [19]; tutan tagon […] la multeokupita generacio dediĉas al la grandaj Anglujo kaj Skotujo [20]; lia amo al Else plene lin okupis [21]. VD:ĝeni, klopodi, posedi, zorgi
Rim.: Zamenhof atentigas, ke „la senco de okupi havas du nuancojn: preni en posedon kaj teni en posedo; per la formo mi estas okupita ni esprimas samtempe ambaŭ nuancojn, dum la formo mi estas okupata esprimus nur la unuan nuancon. […] La kutimo de la popoloj […] postulas, ke ni diru mi estas okupitaLR .
angle:
 occupy
beloruse:
1. займаць, акупаваць 2. займаць 3. займаць
ĉeĥe:
 obsadit, okupovat, zabrat, zaměstnat, zastávat, zaujmout, zmocnit se
france:
 occuper
germane:
1. besetzen, einnehmen 2. einnehmen, versperren 3. sich beschäftigen (mit), eingenommen sein (von)
hispane:
 ocupar
hungare:
1. elfoglal, bevesz 2. foglal, lefoglal 3. foglalkoztat, elfoglal
nederlande:
1. bezetten 2. in beslag nemen 3. bezig houden
pole:
 zajmować
portugale:
 ocupar
ruse:
1. занять, оккупировать 2. занимать 3. занимать
slovake:
 prideliť, priradiť
ukraine:
 займати (місце, час, посаду), окупувати

okupo

1.
Tio, kio okupas: la kantado estas agrabla okupo [22]; arĝentaĵisto […] liveris al la metiistoj multe da okupo [23]; la fianĉo pro siaj multaj okupoj ne povis entrepreni la vojaĝon [24]; li havis tempon por ekzerci la soldatojn, kio estis lia plej amata okupo [25]; la instruisto […] interrompis sian okupon kaj diris al la knaboj lecionon [26]. VD:rolo, tasko
2.
Daŭra laboro per kiu oni sin vivtenas: juna homo, kiu en sia urbo havis nenian okupon, venis Londonon por serĉi [27]; [li] trovis por mi okupon, kaj mi fariĝis lakeo de Kavaliro de Malto [28]; ĉu vi ĉiam plenumis la nunan oficon, aŭ eble, kiel ŝajnas al mi, vi havis alian okupon [29]? mi perdis la okupon en la kudrejo, en kiu mi laborenspezadis dudek spesdekojn por tago Marta . VD:ofico, laborloko, dungito, metio, profesio
angle:
1. occupation 2. employment, business
beloruse:
 занятак
ĉeĥe:
 povolání, zabývání se, zaměstnání, zaměstnání, zaujatost (zájem)
france:
 occupation
germane:
 Beschäftigung, Tätigkeit 2. Anstellung
hispane:
 ocupación
hungare:
 foglalkozás, elfoglaltság
nederlande:
 bezigheid
pole:
 zajęcie
portugale:
 ocupação
ruse:
1. занятие 2. работа
slovake:
 povolanie, zamestnanie, zaoberanie sa, zaujatosť
ukraine:
 заняття

okupado

Ago okupi.
1:
la nazia okupado kaj la milito unue, kaj poste la Stalin-a malpermeso multe influis lamige la eldonkapablon de la ĉeĥoslovakaj tradukemuloj [30]; la celo estis ne la okupado de teritorio, sed la kolektado de ofermaterialo [31].
2:
dum la sovetia okupado de Afganio Usono subtenis ekstremfanatikajn talibojn [32]; nurajn 11 jarojn post la rusa sieĝo fininta la germanan okupadon, granda parto de Budapeŝto denove kuŝis en ruinoj [33].
3:
oni ne faras ĉiam tion, kion oni volas, mi estis detenita de okupadoj, kiujn estis neeble eviti [34]; ĉefa okupado estas la amoro [35]; surŝarĝita de okupadoj pro skandala proceso [36]; mi post ne pli ol du horoj da sinokupado havis la eblon se ne skribi, tamen libere legi [37]; ĉar la politiko estis fermita, sinjoro de Prelongo havis do nur unu eblan okupadon, la metion de kampara nobelulo [38]; mi baldaŭ trovis okupadon sur ŝipo [39].
ĉeĥe:
 obsazení, okupace, zabrání
france:
 occupation
germane:
 Beschäftigen, Besetzen
hungare:
 elfoglalás, foglalkoztatás
nederlande:
 bezetting
pole:
 zajęcie
portugale:
 ocupação
slovake:
 okupácia, zabratie
ukraine:
 (тривале) заняття, окупація

okupiĝo, okupateco

Stato de iu okupata: eliras homo por sia okupiĝo, por sia laboro ĝis la vespero [40]; la diverseco de la profesioj kaj aliaj okupiĝoj kaŭzas la lingvan heterogenecon [41]; la malaltigo de salajroj malaltigas la postuladon, la konsumadon kaj la okupatecon en Japanio [42]; pro sia troa okupateco […li] ne plu deziris esti prezidanto de la filio de LEA [43]; mi preferis silenti kaj nur daŭrigi la disdonon de la flavaj ŝtoneroj, pli poste mi sukcesis konatiĝi eĉ kun pli fantaziaj okupiĝoj [44].
beloruse:
 занятасьць
ĉeĥe:
 zaměstnanost
france:
 indisponibilité
germane:
 Beschäftigung, Beschäftigtsein
hungare:
 foglalkozás, elfoglaltság
nederlande:
 beleg (bezetting)
pole:
 zajętość, zajęcie
portugale:
 ocupação
ruse:
 занятость
slovake:
 zamestnanosť, zaneprázdnenosť
ukraine:
 займаність

okupiĝi

Sin okupi pri io: Franjo okupiĝis pri la temaŝino, kaj mi iom legis [45]; en nia magazeno virinoj neniam okupiĝas per vendado de komercaĵoj, tion faras nur viroj Marta ; ŝiaj pensoj komencas okupiĝi pri ili mem anstataŭ pri iliaj diskutoj [46]; la cezaro […] nevolonte okupiĝas per fremdaj aferoj, eble eĉ ne volos helpi [47]; vi okupiĝas pri spiritismo [48]? VD:labori, zorgi
beloruse:
 займацца
france:
 s'occuper de
germane:
 sich beschäftigen (mit)
hungare:
 foglalkozik
nederlande:
 zich bezig houden met
pole:
 zajmować się
portugale:
 ocupar-se
ruse:
 заниматься
ukraine:
 займатися

ekokupi

(tr)
1.
Okupi1: Ramzes XIII-a ekokupis la tronon kaj ornamis sian frunton per ureus [49]; Iljon kiun oni sieĝas kaj kiun oni ne ekokupas [50].
2.
Subite okupi3: iru do ĝin serĉi, kaj rapidu, ekkriis Fernando, kiun kolero ekokupis [51]; ŝin ekokupis tiu nedifinebla maltrankviligo, kiun ni sentas, kiam iu nin fikse rigardas [52]; poste li ree ekokupis sin pri siaj aferoj [53].
beloruse:
1. заняць
ĉeĥe:
1. obsadit, zaujmout postavení, zmocnit se
germane:
1. besetzen 2. befallen werden
hungare:
1. elfoglal, birtokba vesz
nederlande:
1. zich meester maken van
pole:
1. zająć się
ruse:
1. занять
slovake:
1. zaujať postavenie
ukraine:
 зайняти

malokupi

(tr)
Forlasi okupitan lokon: malokupu la lokon, aŭ mi vokos gardiston [54]; post tri jaroj la trupoj malokupis la venkitan landon. SIN:evakui
54. La Ondo de Esperanto, 1999, No 7 (57)
beloruse:
 пакінуць, вызваліць
france:
 évacuer, se retirer de
germane:
 räumen, entsetzen
hungare:
 kiürít, evakuál
nederlande:
 ontruimen
pole:
 zwalniać
portugale:
 desocupar
ruse:
 освободить, оставить, покинуть, деоккупировать
slovake:
 opustiť, vyprázdniť, zanechať

priokupo

Ago okupi13 venteto-petolulo helpas miajn priokupojn: li ĉe ĉiu stratangulo blovas sub knabinajn jupojn [55]; seksaj plezuroj invadis pli kaj pli la terenon de liaj priokupoj – jen de la sento regi [56]. VD:akiro
germane:
 Eroberung, Nachstellung

senokupa

Havanta nenian okupiĝon: Knut estis donita al ŝuisto por lernado, la gepatroj ne povis plu lasi lin senokupa [57]; li vidas amason da kolektiĝintaj senokupaj laboristoj [58]; mi duone sidis sur la angulo de granda tablo, […] kun senkuraĝa kaj senokupa (vd indiferenta) mieno [59]; vintro venis, kaj Kristoforo estis senokupa [60]; oni petas min dispeli la enuon de senokupaj horoj per rakonto [61]. SIN:senlabora
57. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
58. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
59. Alain Fournier, trad. Roger Bernard: La Granda Meaulnes, p. 121
60. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Heredanto
61. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro VI
france:
 désœuvré, désoeuvré
germane:
 ohne Beschäftigung, arbeitslos, untätig
ruse:
 праздный
ukraine:
 без (жодних) занять, вільний, безробітний

administraj notoj