*gvid/i PV
*gvidi ↝
(tr)
- 1.
-
Montri la vojon ĝustan.
- a) ↝
- Montri la vojon, irante kun iu kaj helpante al li por atingi la celon, kiun li intencas trafi: gvidu min kaj konduku min [1]; gvidi blindulon, vizitantojn, fremdulojn en urbo, en muzeo; gvidi ekskursantojn sur la monto; (figure) aliajn gvidas kaj mem ne vidasPrV .
- b)
- (io) Montri la linion ĝuste kondukantan al la celo, direkti la movon al la celo: la pafiltubo gvidas la okulon al la celpunkto; la polusa stelo gvidis la iradon de la esploristoj; kompaso gvidas la maristojn; diversaj markoj gvidis ilin sur la ĝusta vojo.
- 2. ↝
- (iu aŭ io)(figure)
Sciigi, klarigi, organizi la agadon ĝustan por iu celo, agi
kiel vojmontranto:
gvidi la publikan opinion;
mi devas gvidi la ellaboradon de la ĉapeloj
Marta
;
liaj pasioj gvidis lin;
gvidi ies konduton, konsciencon;
gvidi esperantan kurson.
direkti, konduki 5
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 31:3
- angle:
- guide
- beloruse:
- кіраваць, накіроўваць , весьці
- bulgare:
- ръководя, направлявам, водя, предвождам
- ĉeĥe:
- doprovázet, vést, řídit
- france:
- guider, diriger, mener
- germane:
- führen, leiten
- hispane:
- guiar
- hungare:
- vezet, irányít, vezérel, kalauzol
- nederlande:
- leiden
- pole:
- prowadzić, przewodzić, wodzić, kierować 1.a oprowadzać
- portugale:
- guiar, nortear
- ruse:
- руководить, направлять, вести
- slovake:
- riadiť, sprevádzať, viesť
- svede:
- leda
sin gvidi
- 1. ↝
-
Trovi la direkton:
la maristoj sin gvidas per la kompaso;
sin gvidi per palpado en la mallumo;
ĉiu sin gvidas, kiel li vidasPrV
.
orienti.
- 2.
- Esti gvidata: sin gvidi per naciaj gustoj, per simpatioj aŭ antipatiojZ , per severaj principojZ , per kapricoZ , per ekstera ŝajnoZ ; la lingvo Esperanto ĝuste per tiu ĉi leĝo sin gvidis [2].
2.
L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉapitro 7a
- angle:
- 1. to direct, steer oneself 2. to be led, guided
- beloruse:
- кіравацца, накіроўвацца , арыентавацца
- france:
- se guider, se diriger (d'après) , se repérer (sur), s'orienter
- germane:
- 1. sich orientieren 2. sich leiten lassen
- hispane:
- guiarse
- hungare:
- 1. tájékozódik 2. vezérli (vmi)
- nederlande:
- 1. zich oriënteren 2. zich laten leiden
- pole:
- 1. orientować się, kierować sie 2. być zorientowanym, być kierowanym
- ruse:
- ориентировать ся, руководствоват ься
gvido, gvidado
- Ago de iu aŭ io, kiu gvidas: ekskurso sub la gvidado de la E-ista grupo; per gvidado de ŝnuro, kompaso; laŭ sia propra gvido (proprainiciate) labori [3]; gvidado de kurso; riĉeco sen gvido, kiel ĉevalo sen brido PrV .
3.
L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉapitro 5a
- angle:
- guidance
- beloruse:
- кіраваньне, кіраўніцтва
- bulgare:
- ръководене , ръководство
- france:
- direction (fait de diriger), conduite (fait de conduire) laŭ sia propra gvido: de son propre chef
- germane:
- Führung, Leitung
- hungare:
- vezetés, irányítás, kalauzolás
- nederlande:
- leiding
- pole:
- prowadzenie, kierowanie, kierownictwo
- ruse:
- руководство
gvida
- Kiu gvidas: gvida punkto, modeloZ , principo.
- angle:
- guiding
- beloruse:
- кіруючы
- bulgare:
- ръководен, ръководещ
- ĉeĥe:
- vedoucí, čelný
- france:
- directeur (qui guide, qui dirige)
- germane:
- führend, Orientierungs-
- hungare:
- vezér-, vezető, kalauzolás
- nederlande:
- leidend
- pole:
- naprowadzający, kierunkowy, ukierunkowujący, orientacyjny
- ruse:
- руководящий
- slovake:
- vedúci, čelný
gvidilo
- 1.
- Io, kio servas por gvidi: (arkaismo) gvidilo de pafilo (butoneto montranta la rektan linion al la celo, sinonimo: celgrajno) ; (arkaismo) gvidilo de cikloZ (sinonimo: direktilo); (figure) tiu principo servis al li kiel gvidilo dum lia tuta vivo; plej bona gvidilo estas la lango (ĉar ĝi ebligas informiĝi) PrV .
- 2.
- Gvidfolio, gvidlibreto, dokumento, kiu gvidas: la organiza komitato publikigis kompletan gvidilon pri la kongresa urbo.
- angle:
- 1. guide, sight, viewfinder 2. guide, guidebook
- ĉeĥe:
- vodítko, řidítko
- france:
- guide (objet)
- germane:
- Leitfaden (libro, principo, ŝnuro), Lenker (stirilo)
- hungare:
- 1. kalauz (eszköz), vezető (eszköz) 2. útmutató (átv.) , kalauz (átv.)
- nederlande:
- 1. leidraad 2. handleiding, gids (boekje)
- pole:
- przewodnik 1. kierunkowskaz, drogowskaz, punkt orientacyjny
- portugale:
- guia (instrumento)
- ruse:
- 1. направляющая (сущ., тех.), руль, путеводная нить 2. путеводитель, руководство
- slovake:
- sprievodca (kniha)
gvidisto ↝
-
Homo, kiu profesie gvidas, ebligas iradon aŭ
veturadon laŭ ĝusta vojo.
- a)
- Homo kiu gvidas veturilon, kondukante kiel piloto, aŭ prefere elektante la vojon kiel navigaciisto la ŝipgvidisto estis homo prudenta, – tial li aŭskultis la interparoladon silente [4].
- b)
- Homo, kiu profesie gvidas vojaĝantojn: du gvidistoj, senditaj por serĉi la malfeliĉajn turistojn, revenis, ne ilin trovinte [5].
- c)
Homo, kiu gvidas la agadon de grupo: via ekscelenco ordonis doni al iu oficiro kvincent bastonbatojn, kaj pendigi la gvidiston [6]; la gvidistoj de la politikaj partioj anoncis la 22an de novembro ke ili kunlaboros [7]
4.
L. Tolstoj, trad. A. Ŝaparov: Dio – unu por ĉiuj, 1912
5. H. Vallienne: Ĉu li?, 1908
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 5a
7. R. Manandhar: Nepalo: Paco finfine venis, Raporto.info, 2005-11-23
5. H. Vallienne: Ĉu li?, 1908
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 5a
7. R. Manandhar: Nepalo: Paco finfine venis, Raporto.info, 2005-11-23
- angle:
- 1.a pilot, navigator 1.b guide, cicerone, escort 1.c leader
- beloruse:
- 1.b гід
- bulgare:
- водач, чичероне
- ĉeĥe:
- průvodce, vedoucí, vůdce
- france:
- guide (personne) 1.c leader (politique etc.), meneur
- germane:
- 1.b Fremden-)Führer
- hispane:
- 1.b guía (persona)
- hungare:
- 1.b kalauz (vezető), idegenvezető
- nederlande:
- 1.b gids (persoon)
- pole:
- 1.b przewodnik 1.c kierownik, przewodniczący, lider, wódz (często pogardliwie), szef (często pogardliwie)
- portugale:
- 1.b guia (pessoa)
- ruse:
- 1.b гид, проводник 1.c лидер, вождь, вожак
- slovake:
- sprievodca, vedúci, vodca