*mov/i PV

*movi

(tr)
1.
Transloki ion: ni ne povis movi tiun pezan ŝtonon; movu pli rapide la piedojn, por ke ni venu ĝustatempe [1]; movu nenion en la ĉambro; la lokomotivo movas la vagonaron; barko movata de fortaj brakoj; ŝipo, kiu sin movas per vaporo [2]; la luno sin movas sur la ĉielo; starigataj en vicoj […] tiel dense, ke ili ne povis movi la brakojn [3]; (figure) malrapida konversacio faletante sin movas inter la kuŝantaj homoj; (figure) la nova societo sendube potence ekmovos nian aferon.
2.
Ŝanĝi la pozicion de io aŭ de partoj de io rilate al fiksa punkto: movi la lipojn, la okulojn; movi la buŝon PrV ; Marion sin ne movis BdV ; ili ĉe la plej malgranda fluo de la akvo sin movas, kiel vivaj estaĵoj [4]; se la vento ne movus la branĉojn kaj la arbetaĵojn, oni povus preskaŭ kredi, ke ili estas pentritaj [5]; vigle movadi siajn piedojn [6]. VD:moveti
3.
MAS Ripete kaj regule irigi kaj reirigi difinitajn pecojn de aparato; funkciigi, peli: akvoforto movas la muelilon.
4.
(figure) Instigi, decidigi al io: eble tio plaĉus al li kaj movus lin ion fari por nia aferoZ ; la plimulto el la homoj estas movata de sentoj kaj antaŭjuĝoj.
angle:
move
beloruse:
рухаць, сунуць, соўгаць, штурхаць 4. кіраваць
ĉeĥe:
hnout
ĉine:
移动 [yídòng], 移動 [yídòng], 动 [dòng], 動 [dòng], 挪动 [nuódòng], 挪動 [nuódòng], 移 [yí], 媻 [pán], 挪 [nuó]
france:
bouger (tr.), déplacer, mouvoir
germane:
bewegen, antreiben
hispane:
mover (tr.), desplazar
indonezie:
menggerakkan 1. memindahkan
japane:
動かす [うごかす], 移動させる [いどうさせる]
katalune:
moure, bellugar
nederlande:
doen bewegen 1. verplaatsen 2. bewegen 4. bewegen
okcitane:
bolegar
pole:
poruszać, przenosić, ruszać, napędzać
portugale:
mover, mexer (mover), deslocar, movimentar
rumane:
mișcă, muta, propulsează
ruse:
двигать, приводить в движение 2. шевелить
taje:
1. เคลื่อนที่, เคลื่อนย้าย 2. ขยับ
ukraine:
рухати, пересувати, приводити в рух, ворушити

movo

Ĉia ŝanĝo de loko, pozicio aŭ stato: la movoj de la korpo, de la brakoj; ĉe ĉiu movo ŝia beleco pli multe elmontriĝadis [7]; la unua movo, kiun faris lia mano, estis triangula movo de la dekstra flanko al la maldekstra kaj supren al la brusto [8]; la fiŝo ĵetadis sin tien kaj reen kaj faradis la plej terurajn movojn [9]; farinte kaptan movon per la buŝo [10]; trafinte lokon, kie du marmovoj sin renkontas, ili surterigis la ŝipon, kaj la antaŭo fiksiĝis kaj restis nemovebla, sed la malantaŭo rompiĝis de la forto de la ondoj. [11]; movoplena strato Marta ; (figure) la movoj de la animo (= ŝanĝiĝoj en la sentoj).
afrikanse:
beweging
albane:
lëvizje
amhare:
እንቅስቃሴ
angle:
move
arabe:
الحركة
armene:
միջնորդությունը
beloruse:
рух
bengale:
গতি
birme:
ရွေ့လျားမှု
ĉeĥe:
hýbání se, pohnutí se, pohyb
ĉine:
动作 [dòngzuò], 動作 [dòngzuò], 吪 [é], 措举 [cuòjǔ], 措舉 [cuòjǔ]
dane:
bevægelse
eŭske:
motion
filipine:
galaw
france:
déplacement, mouvement
galege:
movemento
germane:
Bewegung
guĝarate:
ગતિ
haitie:
mouvman
haŭse:
motsi
hinde:
प्रस्ताव
hispane:
movimiento, desplazamiento
igbe:
ngagharị
indonezie:
gerakan
irlande:
tairiscint
islande:
hreyfing
japane:
モーション
jave:
gerakan
jide:
באַוועגונג
jorube:
išipopada
kanare:
ಚಲನೆಯ
kartvele:
მოძრაობის
kazaĥe:
қозғалыс
kimre:
cynnig
kirgize:
кыймыл
kmere:
ចលនា
koree:
모션
korsike:
rimusciu
kose:
isindululo
kroate:
prijedlog
kurde:
heraket
latine:
motus
latve:
kustības
laŭe:
ການ
litove:
pasiᘻlymas
makedone:
движење
malaje:
gerakan
malajalame:
ചലനം
malte:
mozzjoni
maorie:
motini
marate:
गती
monge:
tsa suab
mongole:
хөдөлгөөн
nederlande:
beweging
nepale:
गति
njanĝe:
zoyenda
okcidentfrise:
moasje
panĝabe:
ਮੋਸ਼ਨ
paŝtue:
تحريک
pole:
ruch, cug, poruszenie
ruande:
icyerekezo
rumane:
mișcare, curent de aer, neliniște
ruse:
движение, ход
samoe:
gᗑoioiga
sinde:
تحرڪ
sinhale:
යෝජනාව
skotgaele:
gluasad
slovake:
hýbanie sa, pohnutie sa, pohyb
slovene:
gibanja
somale:
dhaqdhaqaaq
ŝone:
chitsungo
sote:
tshisinyo
sunde:
gerakan
svahile:
mwendo
taĝike:
ҳаракат
taje:
การเคลื่อนไหว
tamile:
இயக்கம்
tatare:
хәрәкәт
telugue:
చలన
ukraine:
рух
urdue:
تحریک
uzbeke:
harakat
vjetname:
chuyển động
zulue:
ukunyakaza

mova

Movanta: la movaj kapabloj fiksiĝas precipe en la profunda dormo [12]; en la banlokoj oni kuracas malsanojn de la mova aparato [13]; natura selektado estas la mova forto de evolucio [14].
angle:
moving
beloruse:
рухаючы
france:
moteur (adj.)
germane:
antreibend, Antriebs-, treibend, bewegend
hispane:
motor (adj.), motriz
indonezie:
bergerak (adj.)
japane:
運動の [うんどうの], 運動を起こさせる [うんどうをおこさせる]
nederlande:
bewegend
pole:
ruchowy, napędowy, poruszający
rumane:
motor, condus, în mișcare
ruse:
движущий
ukraine:
руховий, рушійний

movado

1.
Ago movi2: reŭmatismo malfaciligas al mi la movadon de la brako; ŝi faris movadon per ŝiaj okuloj, ĉar ŝia nuko estis tro rigida por tio [15].
2.
Serio da movoj per kiuj okazas ŝanĝo de loko aŭ stato: akuzativo montras movadon al ia loko; vivo kaj movado regis malsupre sur la strato [16]; estis granda movado en la tuta ĉirkaŭaĵo [17]; li […] ĉiun novaĵon pri la movado de la egiptaj armeoj kaj pri la situacio de la malamiko signis sur karto [18]; la movado de la ŝipo estis tre malrapida.
3.
(figure) POL Tuto de la agado de iu organizo por atingi difinitan celon: politika movado; la movado esperantista VivZam ; mi ne volas malutili al nia movado [19]; nia movado ne estas oficiale ligita kun ia speciala idealo [20].
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino, kiu paŝis sur panon
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
20. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la malferma kunveno de UEA ĉe la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 7a de septembro 1909
angle:
movement
beloruse:
рух, перасоўваньне
ĉeĥe:
hnutí
ĉine:
[é], 动作 [dòngzuò], 動作 [dòngzuò], 运动 [yùndòng], 運動 [yùndòng], 政治运动 [zhèngzhìyùndòng], 政治運動 [zhèngzhìyùndòng]
france:
déplacement, mouvement
germane:
Bewegung
hispane:
desplazamiento, movimiento
indonezie:
pergerakan
japane:
運動 [うんどう], 移動 [いどう]
nederlande:
beweging
pole:
ruch, przemieszczenie, działalność
rumane:
mișcare, deplasare, activitate
ruse:
движение
slovake:
hnutie
taje:
การเคลื่อนไหว
ukraine:
рух, пересування

movadumi

ESP Partopreni en la aranĝoj de la esperantisma movado: Lidia Zamenhof estas la fama filino de d-ro Zamenhof, kiu aktive movadumis, verkis kaj tradukis [21]; li, 73-jara kuracisto, preferas verki ol movadumi [22].
21. B. Pietrzak: E_elsendo el la 22.04.2014, Pola RetRadio, 2014-04-22
22. Monato, Carlo Minnaja: Mezepokaj sekret(igit)aj sonetoj
beloruse:
удзельнічаць у руху (эспэранцкім)
pole:
brać udział w ruchu esperanckim

movebla

Ne fiksita, kiu povas esti movata: vi havas ĉi tie dormoĉambron kun movebla tegmento [23]; ĉiu pordo havis du fermoplatojn, kiuj ambaŭ estis moveblaj [24]; moveblaj ŝtuparetoj [25]; la grandaj EU-ŝtatoj favoris koncepton de rapidege moveblaj trupoj [26].
angle:
movable, moveable
beloruse:
рухомы, мабільны, рухлівы
ĉeĥe:
movitý, pohyblivý, pohyblivý, přenosný
ĉine:
可动 [kědòng], 可動 [kědòng], 浮 [fú]
france:
mobile (adj.)
germane:
beweglich, mobil
hispane:
móvil (adj.)
indonezie:
dapat digerakkan, dapat dipindahkan
japane:
可動の [かどうの], 動かせる [うごかせる]
pole:
ruchomy, zwrotny
rumane:
mobil, manevrabil
ruse:
подвижной, передвижной, перемещаемый, мобильный
slovake:
hybný, pohyblivý
ukraine:
рухомий

moveblaĵo

1.
JUR Havaĵo, kiu povas esti translokata, ekzemple meblo, valorpaperoj. VD:nemoveblaĵo
2.
Arta aranĝo de malpezaj solidaj pecoj kiel balancilo ĉe fadenoj, tiel, ke ili facile moviĝas en venteto, ofte instalitaj ĉeplafone aŭ ĉe pordo: Alexander Calder […] famiĝis kiel inventisto aŭ popularigisto de la moveblaĵoj kiel arta figuro [27].
beloruse:
рухомая маёмасьць, рухомасьць
ĉine:
1. 机动性 [jīdòngxìng], 機動性 [jīdòngxìng]
france:
meuble (objet déplaçable)
germane:
1. Mobilie 2. Unruhe, Mobile
hispane:
mueble (objeto desplazable)
indonezie:
1. harta bergerak
japane:
動産 [どうさん]
nederlande:
roerend goed
pole:
ruchomość
rumane:
proprietate mobiliară, mobilitate
ruse:
движимая собственность, движимость

moveti

Movi nur iom, nur parteton: li movetis en la dormado la kapon [28]; la voston ŝi movetis kvazaŭ metronome dum ŝi parolis [29]; li rimarkis varmon ĉe la femuroj, pro kiu li movetis la aparaton de tempo al tempo, sed la damaĝon al siaj generiloj li rimarkis nur la sekvan tagon, kiam komencis aperi doloraj vezikoj, kiuj poste infektiĝis [30]; la pordokurteno […] movetiĝis Marta ; nebulnubaĵoj movetiĝis super ili [31]; junte moviĝeti [32].
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, dano Holger
29. Monato, Espero
30. Monato, Edmund Grimley Evans: Tekokomputilo vundas scienciston
31. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Pramaljuna Morlino
32. Wim Jansen: La germana kaj Esperanto, Monato, 2000/04, p. 27
angle:
move slightly, nudge
beloruse:
шавяліць, варушыць
france:
bouger (tr.)
hispane:
mover (tr.)
pole:
skinąć, wykonać mały ruch
rumane:
da din cap, fă o mică mișcare
ruse:
шевелить

movetiĝi, moviĝeti

Iom moviĝi, ne tre vaste: la pordokurteno […] movetiĝis Marta ; nebulnubaĵoj movetiĝis super ili [33]; junte moviĝeti [34].
33. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Pramaljuna Morlino
34. Wim Jansen: La germana kaj Esperanto, Monato, 2000/04, p. 27
beloruse:
шавяліцца, варушыцца
france:
remuer
indonezie:
bergerak perlahan
pole:
drgnąć
rumane:
cutremura

movigi

Funkciigi: ekmovigi maŝinon.
beloruse:
рухаць, накіроўваць
ĉeĥe:
uvést do pohybu
france:
lancer, mettre en mouvement
germane:
bewegen, antreiben, in Gang bringen, in Gang setzen
hispane:
iniciar un movimiento, poner en movimiento
indonezie:
memfungsikan (mesin dsb.), menggerakkan (mesin dsb.), menjalankan (mesin dsb.), menyalakan (mesin dsb.)
nederlande:
in gang zetten
pole:
rozruszać, napędzać, wprawić w ruch, uruchamiać
rumane:
mișca, pus în mișcare, declanșa, începe
ruse:
пустить в ход, запустить, заставить двигаться
slovake:
uviesť do pohybu

moviĝi

1.
Ne resti sur sia loko aŭ en la antaŭa pozicio, ŝanĝi sian lokon aŭ sian pozicion: mi ne kuraĝis moviĝiB ; la kompatinda maljunulino moviĝis sur la seĝo Marta ; nenia venteto moviĝis [35] [36]; la boato balanciĝas, ĝi tamen ne moviĝas de sia loko [37]; la Izraelidoj elmoviĝis el la dezerto [38]; neregula moviĝado de la kandela flamo [39]; la branĉoj de la arboj moviĝis [40]; la plumoj de lia bireto moviĝadisZ ; en la strato komercaĉante moviĝas amasoZ ; la vagonaro ekmoviĝis.
2.
(figure) Ne resti en la antaŭa stato: en lia koro moviĝis poetaj pensoj [41].
angle:
move
beloruse:
рухацца
ĉine:
活动 [huódòng], 活動 [huódòng], 跞 [lì], 躒 [lì]
france:
bouger (intr.), se déplacer
germane:
sich bewegen, bewegt werden
hispane:
moverse (intr.), desplazarse
indonezie:
bergerak, berpindah
japane:
動く [うごく], 身動きする [みうごきする], 移動する [いどうする]
katalune:
moure's
nederlande:
bewegen
nepale:
कदम
okcitane:
se bolegar
pole:
krzątać się, przenieść się, ruszać się
rumane:
se muta, se mișca
ruse:
двигаться, передвигаться
taje:
เคลื่อนที่, เคลื่อนไหว
tibete:
སྤོས་
ukraine:
рухатися, пересуватися, ворушитися

moviĝema

Volonte aŭ facile moviĝanta: pintoj moviĝemaj de l' arbareto Ifigenio .
beloruse:
рухомы, рухавы, жвавы
ĉine:
可动 [kědòng], 可動 [kědòng]
france:
fluctuant, mobile
germane:
beweglich
hispane:
fluctuante, móvil
japane:
動きやすい [うごきやすい], じっとしていない, 流動的な [りゅうどうてきな]
nederlande:
beweeglijk
pole:
ruchliwy, żywy, obrotny
rumane:
activ, viață, descurcăreț
ruse:
подвижной, подвижный
ukraine:
рухливий, жвавий, моторний

moviĝemo

Emo, inklino al ofta moviĝo: posedante grandegan moviĝemon, li povis marŝi dum unu tago pli ol kvindek kilometrojn [42]; (figure) moviĝemo de lia karaktero [43].
42. A. A. Saĥarov: Superforta ambicio, 1913
43. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 8a
beloruse:
рухомасьць, мабільнасьць
ĉine:
可动 [kědòng], 可動 [kědòng]
france:
mobilité
indonezie:
mobilitas
japane:
動きやすさ [うごきやすさ], 流動性 [りゅうどうせい], 変わりやすさ [かわりやすさ], 動揺 [どうよう]

movilo

Aparato aŭ rimedo por movi ion: remilo, helico, rado estas moviloj, sed ili ne estas motoroj; raketa movilo; rad-moviloj kiuj povas orienti la radojn en alia direkto ol tiu ordonita de la stirilo [44]; agrablo kaj malagrablo estas solaj moviloj por moraleco, kaj sinamo estas sola fundamento, sur kiu oni vere povus bazigi moralecon [45].
44. D. Duclos: Kiu timas la Egan Fraton?, „Le Monde diplomatique“ en Esperanto, 2004-08
45. Helvecio: Elektitaj pensoj
angle:
movement mechanism
beloruse:
рухач, рухавік
ĉeĥe:
hybné zařízení, pohon, páčka, šoupě
ĉine:
传动齿轮 [chuándòngchǐlún], 傳動齒輪 [chuándòngchǐlún], 起因 [qǐyīn]
germane:
Motor, Treiber
indonezie:
alat penggerak
japane:
動力 [どうりょく]
pole:
napęd, silnik
rumane:
conduce, motor
ruse:
двигатель, движитель, движущая сила raketa ~ilo: ракетный двигатель.
slovake:
poháňacie zariadenie
ukraine:
двигун

almovi

(tr)
Movi al iu celo: Erich almovas al mi kruĉon da biero Metrop . VD:proksimigi
beloruse:
набліжаць, прысоўваць
ĉeĥe:
přisunout
france:
apporter (déplacer), approcher (déplacer)
hispane:
traer (desplazar), acercar (desplazar)
pole:
ruszyć do
rumane:
mergi mai departe
ruse:
придвинуть
slovake:
prisunúť
ukraine:
присувати, підсувати (до чого-н.)

elmoviĝi

(ntr)
Eliĝi kaj foriri de: la popolo elmoviĝis el siaj tendoj, por transiri Jordanon [46]; kiam vi trumpetos tambursone duan fojon, tiam elmoviĝu la tendaroj, kiuj staras sude [47]; la reĝo de Asirio, elmoviĝis kaj iris kaj rehejmiĝis kaj restis en Nineve [48].
angle:
exit, leave, move out
beloruse:
высоўвацца, выступаць
ĉine:
离去 [líqù], 離去 [líqù]
france:
abandonner (un lieu), quitter (un lieu)
germane:
ausziehen
hispane:
abandonar (un lugar), dejar (un lugar)
pole:
wychodzić, opuścić
rumane:
ieși, abandona
ruse:
выйти, выдвинуться

facilmova

Kiu facile, malpeze, lerte moviĝas: facilmove ŝi deglitis de la ĉevalo [49]; facilmovebla saĝo Ifigenio . SIN:gracia
49. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, [sen dato]
beloruse:
рухлівы, лёгкі на пад'ём
france:
leste
indonezie:
lincah
japane:
敏捷な [びんしょうな], 軽快な [けいかいな]
pole:
hoży, rączy, sprawny ruchowo, zwinny, ruchliwy
rumane:
frumos, rapid, eficient din punct de vedere fizic, agil, activ
ukraine:
рухливий, легкий

facilmoveco

Korpa lerteco aŭ malpezeco, pro kiu oni facile moviĝas: la facilmoveco de la simio kaj la sagaco de la hundo kaŭzas al ili nur kaptiĝon [50].
50. trad. Wang Chongfang: Zhuangzi, 2018
beloruse:
рухлівасьць
france:
agilité
indonezie:
kelincahan
pole:
sprawność ruchowa, zręczność, zwinność
rumane:
mobilitate, dexteritate, dibăcie

multemova

Kun multaj iroj, venoj, gestoj; vigla, agitata: li ekrigardis tra la vitro sur la multehoman kaj multemovan straton Marta .
angle:
animated, busy, full of traffic
beloruse:
ажыўлены
france:
agité, animé, passager (animé)
hispane:
agitado, animado
indonezie:
energik
pole:
energiczny
rumane:
energic
ruse:
подвижный, оживлённый

nemoveblaĵo

JUR Nemovebla havaĵo: terpeco aŭ domo: li proprietis imponan riĉon el nemoveblaĵoj [51]; se temas pri grandaj sumoj aŭ nemoveblaĵoj, aplikeblas administraj, fiskaj kaj juraj proceduroj [52]; entreprenoj specialigitaj en negoco de nemoveblaĵoj aĉetas terpecojn kaj memstare konstruas kaj vendas novajn domojn [53]; Albanio altiris intereson de eksterlandanoj, kiuj volis aĉeti nemoveblaĵojn, interalie apartamentojn [54]. VD:moveblaĵo
51. C. Piron: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 1979
52. Monato, Roland Rotsaert: Transnacie bonfari
53. Monato, Mu Binghua: Eksterlandaj investantoj rapide aĉetas nemoveblaĵojn
54. Monato, Bardhyl Selimi: Ankaŭ eksterlandanoj aĉetas domojn
angle:
real property
beloruse:
нерухомасьць
ĉine:
物业 [wùyè], 物業 [wùyè], 产业 [chǎnyè], 產業 [chǎnyè], 不动产 [bùdòngchǎn], 不動產 [bùdòngchǎn]
france:
bien immobilier
germane:
Immobilie
hispane:
bienes raíces, bien inmobiliario
indonezie:
harta tak bergerak, properti
japane:
不動産 [ふどうさん]
pole:
nieruchomość
rumane:
proprietate
ruse:
недвижимость
ukraine:
нерухомість

nemoviĝemo, malmoviĝemo

Malinklino al moviĝo, al ŝanĝo, al evoluo: tiu malmoviĝemo baras la vojon al nova epoko [55]; la gepatroj atentu, ke ili ne tro laŭdu siajn silentajn, nemoviĝemajn kaj bonkondutajn etulojn [56].
55. Peter Høeg, trad. Sten Johansson: Portreto de la avangardo, [vidita en 2014]
56. Monato, Saliko: Ĝui simplajn ŝatokupojn subĉiele
beloruse:
коснасьць, маруднасьць
ĉine:
惯性原理 [guànxìngyuánlǐ], 慣性原理 [guànxìngyuánlǐ]
france:
immobilisme
germane:
Trägheit, Faulheit
hispane:
inmovilismo
pole:
ciężkość, nieruchliwość
rumane:
greutate, inerție

propramove

Per propra forto, interna impulso: ili venis al la fera pordego, kiu kondukas en la urbon, kaj ĝi malfermiĝis al ili propramove [57].
57. La Nova Testamento, La agoj 12:10
angle:
of one's own accord, spontaneously
beloruse:
самачынна, з уласнай ініцыятывы
ĉeĥe:
samočinně
ĉine:
主动 [zhǔdòng], 主動 [zhǔdòng], 自发 [zìfā], 自發 [zìfā]
france:
de soi-même, de son propre mouvement, tout seul (de son propre mouvement)
germane:
selbsttätig
hispane:
de sí mismo, por sí mismo (por su propio movimiento)
pole:
z własnej inicjatywy, samorzutnie
rumane:
din proprie inițiativă, spontan
slovake:
samočinne

rapidmova

Kiu rapide moviĝas: li estas homo saĝa, lerta, elasta kaj rapidmova [58]; [ili] estas tre nekredeble lertaj kaj rapidmovaj kaj kapablas ŝanĝi sian direkton meze de salto [59].
58. Hasegawa T.: En Ĉinio Batalanta, 1954
59. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Fantaziujo en Danĝero
beloruse:
хуткі, юрлівы, паваротлівы
ĉeĥe:
hbitý, mrštný, svižný
france:
preste, vif (qui bouge vite)
germane:
schnell (Bewegung)
hispane:
pronta, ágil (con movimiento rápido)
indonezie:
cekatan, gapah, gesit, sigap, tangkas
japane:
すばやい, 敏捷な [びんしょうな], 機敏な [きびんな]
pole:
chybki, żwawy, szybko poruszający się
rumane:
repede, alarmă, în mișcare rapidă
slovake:
mrštný, svižný

senmova

Nemoviĝanta: li restis senmove; la orgenisto staris senmova, por kredigi al la junulo, ke tio estas fantomo [60]; kio turnas ilin, la aero ja estas senmova [61]; akvon senmovan kovras putraĵo PrV ; senmova kiel ŝtonego.
angle:
immobile, motionless, stationary
beloruse:
нерухомы, стаячы, ляжачы
ĉeĥe:
bez hnutí (adj.), nehybný, stojatý
ĉine:
静止 [jìngzhǐ], 靜止 [jìngzhǐ], 一动不动 [yīdòngbùdòng], 一動不動 [yīdòngbùdòng], 紋絲不動 [wénsībùdòng], 纹丝不动 [wénsībùdòng], 紋絲未動 [wénsīwèidòng], 纹丝未动 [wénsīwèidòng], 不能移动 [bùnéngyídòng], 不能移動 [bùnéngyídòng], 僵住 [jiāngzhù]
france:
immobile
germane:
unbeweglich, bewegungslos, still (stehen)
hispane:
inmóvil
indonezie:
diam
japane:
不動の [ふどうの], じっとした
nederlande:
roerloos
pole:
bezwładny, statyczny, nieruchomy
rumane:
inert, static, imobil
ruse:
неподвижный, недвижимый
slovake:
nehybný, stojatý
ukraine:
нерухомий

senmovigi

(tr)
Igi senmova: tremo trapenetris min kaj senmovigis FdO ; ĉiuj obstine insistas, persistas, en kolektiva strebado senmovigi sian predon [62]. VD:haltigi, paralizi
62. Monato, Eduardo Novembro: Taŭro??? Festo!!!
angle:
immobilize, paralize
beloruse:
спыніць, зьнерухоміць
ĉeĥe:
zarazit
ĉine:
停止 [tíngzhǐ], 堨 [è], 緝拿 [jīná], 缉拿 [jīná], 使麻痹 [shǐmábì], 使麻痺 [shǐmábì]
france:
immobiliser
germane:
anhalten, lähmen
hispane:
parar, inmovilizar
indonezie:
melumpuhkan
japane:
動けなくする [うごけなくする], 固定する [こていする]
nederlande:
paralyseren, verlammen
pole:
unieruchomić
rumane:
imobiliza
ruse:
обездвижить
slovake:
znehybniť
ukraine:
зупинити, зробити нерухомим

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.