1metod/o PV

metodo

Sisteme pripensita maniero procedi por atingi difinitan celon: inĝenieroj alportis projektojn de novaj metodoj de l' irigacio [1]; sciencaj metodoj diras, ke pri tia laboro oni devus konsiliĝi ne kun personoj, kiuj konas la lingvon de ekstere, sed antaŭ ĉio kun personoj, kiuj plej bone konas la lingvon interne [2]; la rekta metodо (instrui lingvojn), la Cseh-metodо (legu „Ĉe-metodo“, laŭ la nomo de la inventinto); kvankam tio ĉi estas frenezo, ĝi tamen havas en si metodon Hamlet ; por repremi la danĝeron, la registoj uzis la metodon tradician: „Divide ut imperes“ VivZam ; laŭ kiaj metodoj mi laboris DL ; oni devas eldoni pli vastajn lernolibrojn, laŭ bonaj metodoj, kun multaj ekzemploj kaj pecoj por traduki DL ; tiu metodo estas mirinde efika kaj ergonomia [3]; indukta, dedukta metodo; praktika, logika, scienca metodo; instrumetodo [4]; kurac-metodo [5]; labormetodo [6]; produktometodo [7]; KOMP [laŭ] ĉi tiu enigmetodo mi tajpas la esperantajn literojn per antaŭa punktokomo: ;c = ĉ, ;u = ŭ, ktp [8]. SUP:manieroTUT:sistemoSUB:algoritmoVD:rimedo
afrikanse:
 metode
albane:
 metoda
amhare:
 ዘዴ
angle:
 method
arabe:
 طريقة
armene:
 մեթոդ
azerbajĝane:
 üsul
beloruse:
 мэтад
bengale:
 পদ্ধতি
birme:
 နည်းလမ်း
bosne:
 metoda
bulgare:
 метод
ĉeĥe:
 metoda, způsob
dane:
 metode
estone:
 meetod
eŭske:
 metodo
filipine:
 pamamaraan
france:
 méthode
galege:
 método
germane:
 Methode, Verfahren, Verfahrensweise enig~o: Eingabemethode.
guĝarate:
 પદ્ધતિ
haitie:
 metòd
haŭse:
 hanyar
hinde:
 विधि
hispane:
 método
hungare:
 módszer, eljárásmód
igbe:
 usoro
irlande:
 modh
islande:
 aðferð
japane:
 方法
jave:
 cara
jide:
 אופֿן
jorube:
 ọna
kanare:
 ವಿಧಾನ
kartvele:
 მეთოდი
katalune:
 mètode
kazaĥe:
 әдіс
kimre:
 dull
kirgize:
 ыкма
kmere:
 វិធីសាស្រ្ត
koree:
 방법
korsike:
 mètudu
kose:
 indlela yokwenza
kroate:
 način
kurde:
 awa
latine:
 methodo
latve:
 metode
laŭe:
 ວິທີການ
litove:
 metodas
makedone:
 метод
malagase:
 fomba
malaje:
 kaedah
malajalame:
 രീതി
malte:
 metodu
maorie:
 tikanga
marate:
 पद्धत
monge:
 txoj kev
mongole:
 арга
nederlande:
 methode
nepale:
 विधि
njanĝe:
 njira
okcidentfrise:
 metoade
panĝabe:
 ਢੰਗ ਹੈ
paŝtue:
 ميتود
perse:
 روش، متُد
portugale:
 método
ruande:
 buryo
ruse:
 метод
samoe:
 faiga
sinde:
 جو طريقو
sinhale:
 ක්රමය
skotgaele:
 dòigh
slovake:
 postup, spôsob
slovene:
 metoda
somale:
 habka
ŝone:
 nzira
sote:
 mokgwa wa
sunde:
 metode
svahile:
 njia
taĝike:
 метод
taje:
 วิธีการ
tamile:
 முறை
tatare:
 ысулы
telugue:
 పద్ధతి
tibete:
 ཐབས་ཤེས་
ukraine:
 метод
urdue:
 طریقہ
uzbeke:
 usul
vjetname:
 phương pháp
zulue:
 indlela

metoda

1.
Metodema: metoda spirito.
2.
Konforma al difinita metodo: metoda gramatiko, parolado; la debutan natur-metodan instruadon en Sibiu sekvis la gvidado de kursoj [9]; kreskis la nombro de tiumetodaj memmortigoj [10].
beloruse:
 мэтадычны
ĉeĥe:
 soustavný
france:
 méthodique
germane:
 methodisch, planmäßig
hispane:
 metódico
hungare:
 módszeres, tervszerű, metodikus
katalune:
 metòdic
nederlande:
 methodisch
perse:
 روشمند
ruse:
1. методичный 2. методический
slovake:
 metodický
ukraine:
 методичний

metodaro

Kolekto da metodoj, reguloj kaj kutimoj praktikataj en iu fako: metodaro de scienca esploro; metodaro de instruado; metodaro pri krei efikan programon [11]; en malvasta senco la psikoanalizo estas psikoterapia metodaro [12]. VD:skolo
angle:
 methodology
beloruse:
 мэтодыка
ĉeĥe:
 metodika, soubor návodů
france:
 méthodologie
hispane:
 metodología
hungare:
 módszertan, metodika
katalune:
 metodologia
perse:
 روش‌شناسی
ruse:
 методика
slovake:
 metodika, súbor návodov
ukraine:
 методи, сукупність методів

metodema

Aganta laŭ metodo; metoda1: Henri Dunant ... estas metodema kaj akordiĝema [13]; junaĝe [li] ekrenkontis Esperanton de Freinet-metodema instruisto [14].
13. Claude Gacond: La heroa vivo de Henri Dunant, Radioprelego, 1964-12-09 kaj 12 (106)
14. Vikipedio, Jorgos
beloruse:
 мэтадычны
france:
 méthodique
ruse:
 методичный

metodismo

KRI Doktrino kaj praktiko de metodistoj; branĉo de protestantismo disiĝinta de anglikanismo en la 18a jarcento, tiel kromnomata pro la metodema tempoplanado de la fondintoj: en 2007 oni solenos ... la tricentjaran jubileon de la naskiĝo de Charles Wesley, la pli juna frato el la paro de fondintoj de metodismo [15].
beloruse:
 мэтадызм
ĉeĥe:
 metodizmus
france:
 méthodisme (rel.)
katalune:
 metodisme
slovake:
 metodizmus
ukraine:
 методизм

metodisto

KRI Ano de metodismo: ili iris al la haleluja-kantistoj de la metodistoj, de la baptistoj kaj de la Episkopa Eklezio kaj ĵetis sin antaŭ ili sur la polvon de la preĝeja sojlo [16]; katolikoj, aŭ metodistoj, aŭ atestantoj de dio, aŭ la kelkdekoj da aliaj sektoj, ĉiuj pretendantaj unusolan veron [17].
16. B. Traven, trad. Donjo kaj Cezaro: Rozo Blanka, 2010
17. Monato, Paul Gubbins: Kredu je la nekredantoj!
beloruse:
 мэтадыст
ĉeĥe:
 metodista
france:
 méthodiste (subst., rel.)
katalune:
 metodista (subst.)
slovake:
 metodista
ukraine:
 методист

administraj notoj