*histori/o PV
*historio
↝ 
- 1. ↝
Tuto aŭ parto de la okazaĵoj, kiujn travivis la homaro tra la tempo: antikva historio; la historio de la filozofio [1]; la historio de la civilizado estas tre interesa DL ; mirinda estas la historio de lia familio: la avo mortis je ia nekomprenebla malsano, havante la aĝon de dudek naŭ jaroj, la avino mortigis sin mem en atako de malprudento […] DL ; mi ja konas la historion de ĉi tiu lando [2]; la historio de la Centjara milito; la historio de mia vivo; la historio de la lingvoj DL ; la historio de la grafologio FK ; la ironio de la historio [3]; ili absolute ne volas kredi kaj pensas, ke ĉion tion ĉi elpensis la historioskribantoj pro mokado je la foririntaj generacioj EE .
antikveco, epoko1, epoko2
Rim.: Historion oni rigardas jen amplekse, enkalkulante prahistorion, jen pli speciale, kalkulante nur tiujn epokojn, el kiuj restas skribitaj atestaĵoj.- 2. ↝
Scienca prezento pri historio1: la universitato posedis […] fakultaton de matematiko, de historio, de literaturo [4]; multaj jam entreprenis aranĝi historion pri la faktoj, kiuj estas konstatitaj inter ni [5]; arthistorio [6]; historia verko.
- 3. ↝
-
Rakonta prezento de
memorindaj okazaĵoj realaj aŭ fikciaj:
li rakontis al mi historion tute nekredeblan
[7];
jen estas la historio de Noa: Noa estis homo virta kaj senmakula […]
[8];
la tuta […] historio de Salomono, kaj ĉio, kion li faris
[9];
vi devas […] rakontadi al mi historiojn, ĉar mi tion tre amas
[10];
aŭskultu la historion de mia malfeliĉo
[11];
la punkto de turniĝo de la historio
[12].
kroniko
- 4. ↝
- (malofte)
Tuto de la sinsekvaj statoj de iu ŝanĝiĝanta afero:
la historio de la vorto „vipuro“ mi nun jam bone ne memoras
[13];
historio de redaktoj;
la historio de eldonoj.
evoluo, procezo1, protokolo1.
1.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj,
bagateloj
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro III
3. Monato, Gerrit Berveling: Usono inter Irano kaj Irako, 2003
4. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj, bagateloj
5. La Nova Testamento, Luko 1:1
6. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, unua parto, ĉapitro 2a
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 6:9
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 11:41
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
11. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
13. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro III
3. Monato, Gerrit Berveling: Usono inter Irano kaj Irako, 2003
4. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj, bagateloj
5. La Nova Testamento, Luko 1:1
6. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, unua parto, ĉapitro 2a
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 6:9
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 11:41
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
11. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
13. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo
- angle:
- history 3. story
- beloruse:
- гісторыя
- bretone:
- istor
- ĉeĥe:
- dějepis, dějiny, historie
- france:
- histoire
- germane:
- Geschichte 2. Geschichtswissenschaft 3. Erzählung 4. Entwicklungsgeschichte
- hebree:
- היסטוריה 3. סיפור
- hispane:
- historia
- hungare:
- 1. történet 2. történettudomány 3. történet 4. történelem
- ide:
- historio 3. rakonto
- indonezie:
- histori, sejarah
- itale:
- storia
- japane:
- 1. 歴史 [れきし] 2. 歴史学 [れきしがく]
- nederlande:
- 1. geschiedenis, historie 2. geschiedkunde
- pole:
- 1. historia, dzieje 2. historia 3. historia, dzieje, saga 4. historia, dzieje
- portugale:
- história
- ruse:
- история
- slovake:
- dejepis, historka, história, udalosť
- svede:
- historia
historia 
- 1. ↝
- De la historio, registrita de historiistoj, pri kiu oni havas skribitajn dokumentojn, efektiva: historiaj tempoj; historia fakto [14]; (figure) momento historia (epokfara); historiaj kondiĉoj EE ; mi legas […] historiaĵon [15].
- 2. ↝
- Rilatanta la historian, la historian sciencon: malnova historia libro [16]; la muroj estis kovritaj per […] historiaj skizoj kaj pejzaĝoj FK .
14.
E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, de la deziro al la
efektivigo
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Juda knabino
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Juda knabino
- angle:
- historical
- beloruse:
- гістарычны
- bretone:
- istorel
- ĉeĥe:
- dějinný, historický
- france:
- historique
- germane:
- historisch, geschichtlich
- hebree:
- היסטורי
- hispane:
- histórico
- hungare:
- történelmi
- ide:
- historiala
- indonezie:
- historis, sejarawi
- itale:
- storico (agg.)
- japane:
- 1. 歴史上の [れきしじょうの], 歴史的な [れきしてきな] 2. 歴史の [れきしの], 歴史に関する [れきしにかんする], 歴史学の [れきしがくの]
- nederlande:
- geschiedkundig, historisch
- pole:
- 1. historyczny, dziejowy 2. historyczny
- portugale:
- histórico
- ruse:
- исторический
- slovake:
- historický
- svede:
- historisk
historiisto
↝ 
Scienculo, fakulo pri historio: la historiistoj certe trograndigas EE ; laŭ la historiistoj, en la batalo de Kosovo (1389) partoprenis, kontraŭ la turka armeo, la armeoj de la alianciĝintaj balkanaj regnestroj [17]; la historiistino Hélène Carrère d'Encausse estis elektita al la plej alta posteno en la Franca Akademio [18].
- angle:
- historian
- beloruse:
- гісторык
- bretone:
- istorour
- ĉeĥe:
- dějepisec, historik
- france:
- historien
- germane:
- Geschichtswissenschaflter, Historiker
- hebree:
- היסטוריון
- hispane:
- historiador
- hungare:
- történész
- ide:
- historiisto
- indonezie:
- historikus, sejarawan
- itale:
- storico (sost.)
- japane:
- 歴史家 [れきしか], 歴史学者 [れきしがくしゃ]
- nederlande:
- historicus, geschiedkundige
- pole:
- historyk
- slovake:
- dejepisec, historik
malsanhistorio ↝
- angle:
- medical record, health record
- france:
- anamnèse (médecine)
- germane:
- Krankengeschichte, Krankenakte, Anamnese
- hispane:
- historial médico, anamnesis (medicina)
- indonezie:
- anamnesis, riwayat kesehatan
- itale:
- anamnesi
- japane:
- 病歴 [びょうれき]
- nederlande:
- medische geschiedenis, medisch dossier
- pole:
- historia choroby, karta choroby
naturhistorio
↝ 
(arkaismo)
Historia grupiga nomo de sciencaj fakoj studantaj la naturon, aparte vivaĵojn, sed ankaŭ mineralojn, astrojn k.a.: apenaŭaj variaĵoj […] estas malofte konsiderataj registrindaj en verkoj de naturhistorio [21]; naturhistoria muzeo [22].
biologio
21.
Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro 2a
22. Monato, Izabel C. O. Santiago: Faŭno: La „drakoj“ de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo
22. Monato, Izabel C. O. Santiago: Faŭno: La „drakoj“ de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo
- angle:
- natural history natur~a muzeo: natural history museum, museum of natural history
- france:
- histoire naturelle natur~a muzeo: musée d’histoire naturelle
- germane:
- Naturgeschichte natur~a muzeo: naturhistorisches Museum, Naturkundemuseum
- hispane:
- historia natural natur~a muzeo: museo de historia natural, museo de ciencias naturales
- indonezie:
- sejarah alam
- japane:
- 博物学 [はくぶつがく] natur~a muzeo: 自然史博物館 [しぜんしはくぶつかん]
- nederlande:
- natuurlijke historie natur~a muzeo: natuurhistorisch museum
- portugale:
- história natural natur~a muzeo: museu de história natural
- svede:
- natur~a muzeo: naturhistoriskt museum
prahistorio, antaŭhistorio 
- 1. ↝
Parto de la historio, kiu ne postlasis skribitajn dokumentojn: grup-spiriteco, en kulto, estas la rezulto de miljaroj da prahistorio, kiam homoj loĝis en tribaj komunumoj [23]; antropologoj taksas je 10 % la nombron de murdoj en la prahistorio [24].
- 2. ↝
Scienco, kiu studas partojn de historio sen skribitaj atestoj, precipe helpe de arkeologio.
23.
Monato, W. H. Simcock: Kio estas spiriteco?, 2007
24. Monato, Ivo Durwael: Neniam tiel pacemaj, 2012
24. Monato, Ivo Durwael: Neniam tiel pacemaj, 2012
- angle:
- prehistory
- beloruse:
- прагісторыя
- bretone:
- ragistor
- ĉeĥe:
- prahistorie, prapůvod, pravěk, předhistorie
- france:
- préhistoire
- germane:
- Vorgeschichte, Urgeschichte
- hebree:
- פרהיסטוריה
- hispane:
- prehistoria
- hungare:
- őstörténet
- ide:
- prehistorio
- indonezie:
- prasejarah
- itale:
- preistoria
- japane:
- 1. 先史時代 [せんしじだい] 2. 先史学 [せんしがく]
- nederlande:
- prehistorie
- pole:
- 1. prahistoria, pradzieje 2. prahistoria
- portugale:
- pré-história
- slovake:
- pravek, predhistória
vivhistorio ↝
- Historio de ies vivo kaj travivaĵoj; biografio: ni mallonge sciigis unu al la alia niajn vivhistoriojn post nia disiĝo [25]; rekonstruo de ies vivhistorio [26]; lia leginda vivhistorio, origine franclingve skribita laŭ instigo de liaj du filinoj, nun aperis en kompetenta Esperanto-traduko [27].
25.
I. G. Ŝirjaev: Sen titolo, [1898?]
26. Monato, Nikolao Gudskov: 50-jara stabileco en verkado - ĉu klasika?, 2004
27. Monato, Andreas Künzli: Atentinda memuaro, 2013
26. Monato, Nikolao Gudskov: 50-jara stabileco en verkado - ĉu klasika?, 2004
27. Monato, Andreas Künzli: Atentinda memuaro, 2013
- angle:
- biography, life history
- france:
- biographie
- germane:
- Lebenslauf, Lebensgeschichte, Biographie
- hispane:
- biografía
- indonezie:
- biografi, riwayat hidup
- itale:
- biografia
- nederlande:
- biografie, levensgeschiedenis, levensverhaal
- pole:
- dzieje, biografia