*en
- I.
-
*en ↝
- 1.
-
Prepozicio; uzate kun nominativo, indikas fizikan aŭ
abstraktan lokon, staton aŭ cirkonstancon, kie io estas:
- a) ↝
- (Kun nominativo:) Indikas la lokon, interne de kiu io aŭ iu estas, kie io okazas: mia onklo loĝas en Berlino; mi sentas min sana kiel fiŝo en akvo; mia koro tremas en mi [1]; en malproksimeco oni ekvidis bluajn montojn; la infano kuris en la korto; la suno rebrilas en la klara akvo; (figure) mia amo restas ĉiam en la limoj de la infana devo; (figure) en la lingvo Esperanto ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo; (figure) en tiu propono kuŝas la solvo de la problemo.
- b) ↝
-
(Kun nominativo:) Indikas la tempoparton, ene de kiu okazas
(aŭ okazis, aŭ okazos) la ago:
mi parolos al vi en tempo pli oportunaZ
;
en la tago, kiam mi unue ekvidis ŝin, mi ŝin ekamis;
en la venonta jaro, mi vizitos GermanujonZ
.
ĉe, je, dum.
- c)
- (Kun nominativo:) Indikas kiom da tempo daŭris aŭ daŭros la ago ĝis sia plena plenumiĝo: Mi povas detrui la sanktejon de Dio, kaj rekonstrui ĝin en la daŭro de tri tagoj [2]; en unu vespero, mi ĉion verkis; 3:6 [3]; en la daŭro de unu monato aŭ du mi trovus la vojojn en Labirinto [4].
- d)
- (Kun nominativo:) Indikas la staton de objekto: danĝere estas lasi lin plu en tia liberecoZ ; la forto grandiĝas en premateco; mi vagis en granda mizeroZ ; ili estis en granda nombro [5] (grandnombre); lernigu la manieron, en kiu oni devas vivi inter ĝentilaj personojZ ; paroli en alia manieroZ ; kien vi iras en tia izoleco?; en granda kolero; en konsento; en akompano kun iu; mia pulso en takto batas; en longaj girlandoj pendis mirindaj kreskaĵoj [6]; puntoj kaj bantrozetoj kuniĝis en mirinda bonordigita senordecoZ .
- e) ↝
-
(Kun nominativo:) Indikas cirkonstancon karakterizantan
la agon:
li kuris malsupren en (per) kelkaj saltoj;
vi manĝos vian panon en (ĉe) la ŝvito
de via frunto;
en liaj okuloj
[7]
(laŭ lia juĝmaniero, opinio);
disflugiĝi kiel polvo en ventoZ
;
morti en turmentoj;
en (je) la nomo de;
ŝiaj haroj estis kunvolvitaj en (per)
pezaj
plektoj.
ĉe, je, laŭ, per.
- 2.
-
Prepozicio; uzate kun akuzativo, indikas direkton per
finpunkto, t.e. fizikan aŭ abstraktan lokon, situacion aŭ
staton, internen de kiu io aŭ iu moviĝas, celas, strebas,
evoluas:
- a)
- (Kun akuzativo:) Indikas lokon, en1.a kiu situas la celo aŭ finpunkto: la birdo flugas en la ĉambron (= ĝi estas ekster la ĉambro kaj flugas nun en ĝin) [8]; iri en teatron; „Vi devas nepre veturi en banlokon!“ diris la ombro [9]; la infano kuris en la korton; morgaŭ mi veturos Parizon (aŭ en Parizon) [10]; eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas PrV ; meti ion en sian poŝon; ĵeti en sakon; sablero falis en mian okulon; skribi en libronZ ; mi malfermas la pordon en la dormoĉambron (t.e. la pordon kiu kondukas en la dormoĉambron, per kiu oni transiras en la dormoĉambron ) Metrop .
- b) ↝
-
(Kun akuzativo:) Indikas la finan staton, situacion ktp
de evoluo, aliiĝo, ŝanĝo:
fendi ŝtipon en du partojnB
;
li rompis la vazon en pecetojn;
la fumo longiĝis en mirindajn fantomojn;
kunpremi la manon en pugnon;
traduki libron en alian lingvon;
la lando estis dividata en naŭ provincojn;
miloj da voĉoj kunfandiĝis en grandegan
harmonion;
la glacio forgutis en brilajn larmojn;
la milito kondukis multajn en mizeron;
lia malkaŝemeco aliformiĝis en
aroganteconZ
.
el 2
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 55:4
2. La Nova Testamento, S. Mateo 26:61
3. N.V. Gogol, tr. Zamenhof: La revizoro, 3:6
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 13
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 5:23
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:12
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §26.
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §28.- angle:
- 1. in 2. into
- ĉeĥe:
- do, na, v, ve
- germane:
- 1. in, im
- hebree:
- 1. ב- 1.a בתוך 2.a לתוך 2.b ל-
- hispane:
- 1. en
- katalune:
- 1. a
- okcitane:
- 1. a
- pole:
- 1. w 2. w
- portugale:
- 1. em, dentro de
- ruse:
- в 1.c за
- slovake:
- na, vo, za 1. v 2. do
- slovene:
- 1. v
al en ↝
(malofte)-
Direkte al la interno de io.
Rim.: Pri la prepoziciaj kunaĵoj kun al, vidu rimarkon sub al ĉe.
- angle:
- into
- france:
- dans, en, à
- hispane:
- a dentro
- pole:
- w, do wewnątrz
- II.
-
Memstara vortero kun la senco de en:
ena
- Interna.
- angle:
- inside (inner), inner
- ĉeĥe:
- vnitřní
- france:
- (de) dedans (interne), intérieur (interne), interne
- germane:
- innen, darinnen, drinnen
- hebree:
- פנימי
- hispane:
- interior, interno
- pole:
- w, wewnątrz
- ruse:
- внутренний
- slovake:
- vnútorný
- tokipone:
- insa
eneZ
- Interne.
- angle:
- inside (adv.)
- ĉeĥe:
- uvnitř
- france:
- dedans, à l'intérieur
- germane:
- innen, innerhalb
- hebree:
- בפנים
- hispane:
- hacia dentro (adv.)
- pole:
- w środku, wewnątrz
- ruse:
- внутри
- slovake:
- vnútri
ene de
(prepoziciaĵo)
- ĉeĥe:
- uvnitř
- france:
- 1. à l'intérieur de 2. dans un délai de
- hispane:
- 1. en el interior de 2. en un plazo
- pole:
- 1. wewnątrz 2. w czasie (czegoś), podczas (czegoś)
- slovake:
- vnútri
enigiZ ↝
(tr)- 1.
- Penetrigi: ŝi […] enigis la manojn en siajn densajn harojn Marta ; ekstremdekstruloj en la aŭstria registaro enigis Eŭropan Union […] en maloportunan situacion [13]; terorista organizaĵo siatempe elpelita […] Libano kaj enigita en la teritoriojn [14]; (figure) la verkinto enigas vin eĉ en la cerbon de la farmbestoj [15].
- 2. ↝
Transmeti datumon en komputilon: enigu la pasvorton!
13. Monato, Evgeni Georgiev: Aŭstrio: Ĉu veneno en Vieno?
14. Monato, Aleksandro Gofen: Misinforma komento, 2003
15. Monato, Boris Kolker: Knaba maturiĝo- angle:
- 2. enter (on a keyboard), type in
- ĉeĥe:
- dát dovnitř, vetknout, vložit, vnést, vpravit, vstrčit, vsunout, zavést
- france:
- faire entrer, entrer (quelque chose), introduire, mettre dedans
- germane:
- 1. hineintun, hineinschieben, reintun 2. eingeben
- hebree:
- 1. להחדיר
- hispane:
- hacer entrar, entrar (algo), introducir, meter dentro
- pole:
- 1. wkładać, wsadzać, wtykać, pogrążać 2. wprowadzać, wsadzać (pot.)
- ruse:
- ввести
- slovake:
- vniesť, votknúť, zastrčiť
enigaĵo ↝
-
Enigata datumo.
donitaĵo
- angle:
- input data (n.)
- france:
- entrées (info.), inputs (info.)
- germane:
- Eingabe
- hebree:
- קלט
- hispane:
- entradas (info.), insumos, aportes
- pole:
- dane wsadowe, wsad (pot.)
- ruse:
- входные данные
enigo ↝
- 1.
- Penetrigo: procedo de enigo de iu objekto en la liston de Unesko pri la Monda Heredaĵo [16]; redukti la laboristaron […] per enigo de pli alta teknologio [17].
- 2.
Enigado aŭ enigaĵo: post enigo de tiuj informoj aperas detalaj klarigoj [18]; [laŭ] ĉi tiu enigmetodo mi tajpas la esperantajn literojn per antaŭa punktokomo [19].
16. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Lingvo, Interreto kaj ... alio, 2008
17. Monato, Roland Rotsaert: Kosovo: Vojaĝimpresoj, somero 2000
18. Monato, Roland Rotsaert: Transnacie bonfari, 2005
19. Monato, Edmund Grimley Evans: Interreto: Uniksulo ekspertas Unikodon- angle:
- 1. introduction, insertion 2. input (act of entering data)
- ĉeĥe:
- vnesení, vsunutí, založení, zařazení
- france:
- 2. saisie (info.), introduction (action d'introduire)
- germane:
- 1. Einführung 2. Eingeben
- hebree:
- 2. קליטה
- hispane:
- 2. introducción (acto de introducir datos)
- pole:
- 2. wejście
- ruse:
- 2. ввод
- slovake:
- vsunutie
enigilo ↝
-
Aparato por enigi datumojn:
klavaro kaj skanilo estas enigiloj.
aparataro
- angle:
- input device
- ĉeĥe:
- vstupní zařízení
- france:
- périphérique d'entrée
- germane:
- Eingabegerät
- hebree:
- התקן קלט, יחידת קלט
- hispane:
- periférico de entrada
- pole:
- wejście, urządzenie wejściowe
- ruse:
- вводное устройство
- slovake:
- vstupné zariadenie
eniĝi ↝
- Penetri, enprofundiĝi: kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu (interveni, sin miksi, ŝovi la nazon.) PrV ; la gazetoj ne trovas necesa eniĝi en tion, pri kio ili skribas EE .
- france:
- entrer, pénétrer, s'introduire
- germane:
- hineingehen, eindringen
- hebree:
- לחדור
- hispane:
- meterse, introducirse
- pole:
- wchodzić, wtykać się, wtrącać się, pogrążać się
- ruse:
- войти, встрять
- III.
-
administraj notoj
~:
Mankas verkindiko en fonto.
al ~: Mankas fontindiko.
al ~: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~e: Mankas dua fontindiko.
~e: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas verkindiko en fonto.
~igaĵo: Mankas fontindiko.
~igaĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igilo: Mankas fontindiko.
~igilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~-: Mankas fontindiko.
~-: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
al ~: Mankas fontindiko.
al ~: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~e: Mankas dua fontindiko.
~e: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas verkindiko en fonto.
~igaĵo: Mankas fontindiko.
~igaĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igilo: Mankas fontindiko.
~igilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~-: Mankas fontindiko.
~-: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.