1destin/i PV

destini

(tr)
1.
Decidi, ke iu aŭ io ricevos ion: tiu kafo estis destinata por Beatrico ChL ; la panon ŝi destinis por si, la lakton kaj farunon por la infano Marta ; la estiminda estraro destinis al ili loĝejon por la tempo de la foiro RBa ; donacoj destinitaj por lia sankteco [1]; li malfruis la templimon, kiu estis destinita al li [2]; manĝu ĝin sur sankta loko, ĉar ĝi estas via destinitaĵo […] el la fajroferoj de la Eternulo [3]; proksima estas la tago de ilia malfeliĉo, […] destinita por ili [4]; li vidis, ke la reĝo destinis por li malbonan sorton [5]; Josuo destinis al ili en tiu tago, ke ili estu lignohakistoj kaj akvoportistoj por la komunumo [6]; al la idoj de Aaron […], ĉar al ili destinis la loto, oni donis Ĥebronon [7]; (figure) tio estas la virino, kiun la Eternulo destinis por la filo de mia sinjoro [8].
2.
Decidi pri la estonteco aŭ sorto de io aŭ iu: vin Mi destinos por la glavo [9]; ĉiuj […] estas destinitaj al la morto [10]; li ĉiam scias antaŭe, kiun cervon destinis la ĉielo Ĉukĉoj ; oni destinis lin, kiel filon de generalo, por la milita servado PatrojFiloj .
a)
Decidi pri cirkonstanco aplikota al io: destini lokon por ia objekto; kiu destinis direkton por la fluo kaj vojon por la tondra fulmo [11]? la princo lasis lin du tagojn atendi la respondon kaj destinis la aŭdiencon post novaj du tagoj [12]; oni disputis, ĉu kun tiu ĉi parto […] destinita por hodiaŭ, oni sukcesos fini QuV .
b)
Decidi, kien iros io: vagonaro destinita por Vieno; la Eternulo donis al [la glavo] ordonon kontraŭ Aŝkelon kaj kontraŭ la bordo de la maro: tien Li destinis ĝin [13].
Rim.: Tiun ĉi sencon eblas konsideri, kiel metaforon de la unua: la glavo ricevos vin, la morto ricevos ĉiun homon, k.t.p. Ankaŭ la unua senco tre ofte estas uzata por paroli pri ies sorto, sed la frazkonstruo estas alia.
3.
(samaj sencoj, sed kun elipso de komplemento) tiel destinis la sorto [14]; la sorto destinis, ke mi vivuZ ; via Dio destinis vian forton [15]; antaŭ ol venis la destinita tempo, David leviĝis kaj iris kun siaj viroj kaj mortigis el la Filiŝtoj ducent virojn [16].
4.
Elekti por aparta rolo: Josuo alvokis la dek du virojn, kiujn li destinis el la Izraelidoj [17].
VD:asigni, dediĉi, difini, disponi, fiksi
Rim.: Tiu ĉi verbo ofte implicas la nuancon, ke la decidanto aŭ elektanto estas ia superhoma potenco.
angle:
destine
beloruse:
прызначаць, прызначыць, канаваць, наканаваць
ĉeĥe:
přisoudit, určit, ustanovit
ĉine:
1. [gòng], 遗嘱 [yízhǔ], 詒 [yí], 貽 [yí], 遗赠 [yízèng], 留遗产给 [liúyíchǎngěi], 轉讓 [zhuǎnràng] 2. [gòng], 先定 [xiāndìng] 4. [biàn]
france:
destiner, déterminer, désigner, impartir, vouer (destiner)
germane:
1. vermachen, bestimmen für 2.a bestimmen, vorsehen für 2.b vorsehen für, bestimmen für 2. vorherbestimmen, bestimmen für, ausersehen 3. bestimmen 4. auswählen, bestimmen
hebree:
לייעד
hungare:
szán (vkinek vmit), kijelöl (vmire), határoz (sorsáról), kiválaszt, elrendel
japane:
予定する [よていする], 割り当てる [わりあてる], 用意する [よういする], 運命づける [うんめいづける]
perse:
مقدر کردن
pole:
destynować, przenaczać
portugale:
destinar, reservar, aprazar
ruse:
предназначить, судить (о судьбе), обречь
slovake:
prisúdiť, určiť
ukraine:
призначати, визначати, наперед вирішувати, прирікати

destino

Io destinita; superhoma potenco, kiu decidas pri ies sorto; antaŭdifinita sorto, celo, uzo: montrante aparte la pezon […] de ĉiu kandelabro kaj de ĝiaj lucernoj, laŭ la destino de ĉiu kandelabro [18]; apenaŭ ni komencis marŝi per niaj propraj infanaj piedoj, ni jam aŭdas, ke destino estos ami iun el la sinjoroj de la kreitaĵaro Marta ; vi meritas tre certe tute alian destinon GDn ; ili ne alvenis en sia loko de destino (celo), fortaj ventegoj furiozis en la lastaj semajnoj [19]; tio ĉi estas la fino de la kanto (vivo) — la kota rondo de la homa destino [20]; se via destino estas droni en akvo, vi povas trankvile meti vian kolon sur la relojn MortulŜip ; li alkutimiĝis al sia sorto, flegis la teron, kaj lasis ĉion ceteran al la destino HsT ; [vi] forlasis la Eternulon […] kaj faras verŝon por la Destino (ia diaĵo) [21]. VD:alvokiĝo, fatalo
angle:
destiny
beloruse:
прызначэньне, наканаваньне
ĉeĥe:
destinace, určení
ĉine:
預先註定命運 [yùxiānzhùdìngmìngyùn], 宿命 [sùmìng], 气数 [qìshu], 天机 [tiānjī], 大鈞 [dàjūn]
france:
destin, destinée, destination (usage prédéfini)
germane:
Vorsehung, Bestimmung, Vorbestimmung
hebree:
גוֹרָל, ייעוד
hungare:
sors, végzet, elrendelés
japane:
運命 [うんめい], 予定 [よてい], 用途 [ようと]
perse:
تقدیر (سرنوشت)، سرنوشت
pole:
przeznaczenie, zrządzenie losu
ruse:
предназначение
slovake:
osud, určenie
ukraine:
призначення, приречення

antaŭdestinismo

KRI Doktrino de iuj skoloj de la okcidenta kristanismo (precipe de origina kalvinismo), laŭ kiu savon aŭ pereon de ĉiu homo Dio fatale fiksas antaŭ lia naskiĝo: la kalvinisma […] antaŭdestinismo, [povas] alkonduki al ia fatalismo [22].
angle:
predestination
beloruse:
вучэньне аб (абсалютным) наканаваньні
france:
prédestinatianisme
germane:
Vorsehungsglaube, Prädestinationslehre
hebree:
גְזֵרָה קְדוּמָה
hungare:
eleve elrendelés, predesztináció
ruse:
учение о предопределении
slovake:
predurčenie

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.