*send/i
*sendi ↝
(tr)
- 1.
- Irigi iun; ordoni aŭ fari, ke iu iru de unu loko al alia difinita loko: sendi siajn servantinojn por anonci [1]; mi sendis ja al vi, por voki vin [2]; mi sendos venigi kuracistojn [3]; la reĝo Salomono sendis forprenigi lin de la altaro [4]; (figure) resendi al (atentigi pri) Zamenhofa esprimo.
- 2. ↝
- Portigi ion; ordoni, ke io estu portata de unu loko al alia difinita loko: sendi ŝtonon per ĵetilo [5]; [li] foje sendis al ŝi leteron [6]; ŝi decidis […] sendi al li pro signo de sia amo antikvan diamantan ringon FK ; vortaron plenan […] vi tamen ne bezonas transsendi al la adresato FK ; mi sendis mian fotografaĵon al mia patro [7]; li sendis al ni promeson, ke li ellernos nian lingvon [8].
- 3. ↝
- (figure)
Direkti ian efikon, agon al io; ĵeti3:
la suno sendis siajn radiojn;
la fulmo sendis pereigan fajron;
sendi sur iun malbononZ
;
mi sendos ĉiujn Miajn frapojn […] sur vian
popolon
[9];
[li] sendis al mi kison per la fingroj
[10];
la akva spegulo resendas la bildojn de la arboj;
resenda pronomo.
adresi, direkti, ekspedi
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 9:3
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 22:37
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 1:53
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IX
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
8. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 3. Etimologio
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 9:14
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 22:37
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 1:53
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IX
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
8. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 3. Etimologio
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 9:14
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
- angle:
- send
- beloruse:
- пасылаць, дасылаць
- ĉeĥe:
- poslat, zasílat
- france:
- envoyer, expédier
- germane:
- schicken, senden
- hispane:
- enviar
- hungare:
- küld, elküld
- itale:
- mandare, inviare
- nederlande:
- verzenden, zenden
- norvege:
- sende
- portugale:
- enviar, remeter
- ruse:
- слать, послать
- slovake:
- poslať, zasielať
- svede:
- sända
sendito
↝ 
Oficiala reprezentanto, sendita ien por transdoni mesaĝon, kontrakti komisie de sia lando, tribo ktp: sendito nur portas, kion oni ordonis, li raportas PrV ; Moseo sendis senditojn el Kadeŝ al la reĝo de Edom [11]; la araboj, kiuj akompanis la senditon de Allah, ekbruligis kelkajn foliojn, kiel oferon al Dio FK ; sendito de la ĉielo! ĉu vi venas, por forliberigi mian animon [12]?
agento, delegito, heroldo, nuncio
11.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 20:14
12. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
12. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
- angle:
- envoy, bearer, messenger, representative
- beloruse:
- пасланьнік
- ĉeĥe:
- posel, vyslanec
- france:
- envoyé, émissaire
- germane:
- Gesandter, Bote
- hungare:
- küldött
- itale:
- inviato (pol.), emissario
- nederlande:
- gezant
- norvege:
- utsendt
- ruse:
- посланник
- slovake:
- posol, vyslanec
- svede:
- sändebud
dissendi
- 1.
- Irigi al ĉiuj direktoj: li dissendis ĉiujn siajn filojn en ĉiujn regionojn de Jehuda [13]; li dissendis la kunvenintojn [14]; li dissendis esploristojn al la malamiko [15]; li eĉ ne rimarkis la kolosan perukon de Tutmozis, kiu dissendis el si dek kvin parfumojn [16]; karboj de la fajrujo dissendis nur malfortan lumon [17].
- 2. ↝
Elsendi: dissendis la irlanda ŝtata televido filmon pri la meteologia fenomeno nomata ŝprucfluo [18]; ili dissendis siajn politikajn ideojn tra Interreto [19]; antaŭ la dua mondmilito pluraj radioj en Eŭropo dissendis programojn en Esperanto [20].
13.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 11:23
14. La Nova Testamento, La agoj 19:40
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVII
17. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, paŝtistino de anseroj apud puto
18. Monato, Garbhan Macaoidh: Per flugiloj de malfacila vento, 2003
19. Monato, pp: Yahoo! akuzita, 2009
20. R. Sartor: ... el Argentino, Ĉina Radio Internacia, 2004-12-13
14. La Nova Testamento, La agoj 19:40
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVII
17. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, paŝtistino de anseroj apud puto
18. Monato, Garbhan Macaoidh: Per flugiloj de malfacila vento, 2003
19. Monato, pp: Yahoo! akuzita, 2009
20. R. Sartor: ... el Argentino, Ĉina Radio Internacia, 2004-12-13
- angle:
- broadcast, circulate, send out
- ĉeĥe:
- rozesílat, vysílat (rádio)
- france:
- diffuser
- germane:
- versenden 2. ausstrahlen
- itale:
- trasmettere (radio, tv), diffondere (radio, tv) 1. diramare, diffondere
- slovake:
- rozoslať, vysielať (rozhlasom)
elsendi
- 1.
- Sendi eksteren, malproksimen, al iu celo: la reĝo elsendis soldaton el sia gardistaro [21]; ili observis lin, kaj elsendis spionojn [22]; en la horo de la festeno li elsendis sian serviston, por diri al la invititoj: venu [23].
- 2. ↝
Telekomuniki sonojn, bildojn, informojn: dum televizia konversacio, oni reelsendis kronikaĵon el la jaro 1993 [24]; [ĝi] havas la eblon elsendi stereofonie sur unu aŭdkanalo, male al analoga radio, kiu bezonas du kanalojn [25]; Internacia Televido […] komencis elsendi programojn per propra servilo [26].
21.
La Nova Testamento, Marko 6:27
22. La Nova Testamento, Luko 20:20
23. La Nova Testamento, S. Luko 14:17
24. Monato, Roland Rotsaert: Kosovo: Vojaĝimpresoj, somero 2000
25. Monato, Jean Pierre Vanden Daele: Ricevi persatelite, 2010
26. -: Interreto: ITV elsendas..., Ĝangalo, 2005-12-14
22. La Nova Testamento, Luko 20:20
23. La Nova Testamento, S. Luko 14:17
24. Monato, Roland Rotsaert: Kosovo: Vojaĝimpresoj, somero 2000
25. Monato, Jean Pierre Vanden Daele: Ricevi persatelite, 2010
26. -: Interreto: ITV elsendas..., Ĝangalo, 2005-12-14
- angle:
- emit 1. send out 2. broadcast, transmit
- ĉeĥe:
- vyslat, vysílat (rádio)
- france:
- émettre
- germane:
- 2. ausstrahlen
- itale:
- 1. mandare 2. trasmettere (radio, tv), diffondere (radio, tv)
- nederlande:
- uitzenden
- norvege:
- 2. kringkaste
- slovake:
- emitovať, vysielať
forsendi
(tr)
- Sendi por forigi: ili forsendis sian fratinon Rebeka kaj ŝian nutrintinon [27]; ŝia unua edzo, kiu forsendis ŝin, ne povas preni ŝin denove kiel edzinon [28]; forsendinte la homamason, li supreniris sur la monton sola, por preĝi [29]; jam mi estis vokinta la kurieron, por forsendi la leteron per ekspreso [30].
27.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:59
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 24:4
29. La Nova Testamento, Mateo 14:23
30. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 24:4
29. La Nova Testamento, Mateo 14:23
30. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
- angle:
- send away, send off, dispatch, dismiss
- beloruse:
- адсылаць
- ĉeĥe:
- odeslat, zaslat
- france:
- éloigner, expédier au loin, renvoyer
- germane:
- wegschicken
- hungare:
- elküld (vhonnan)
- itale:
- licenziare, mandare via, spedire (mandare via)
- nederlande:
- wegzenden
- ruse:
- отослать
- slovake:
- odoslať
plusendi
(tr)
- 1.
-
Sendi ion (precipe poŝtaĵon) pluen de
transita loko aŭ al kroma adreso:
post notado de liaj deklaroj la policistoj liberigis la viron kaj plusendis la
dokumentojn al la esplorjuĝisto
[31];
plusendi interesan retleteron al kolego; la sendinto […] tute ne konscias pri la plusendita viruso [32]; usona firmao […] en Hajderabado funkciigas similan telefonplusendan centron por servi al usonaj klientoj [33].
- 2.
Ricevi signalon en transita punkto, ĝin amplifi kaj sendi en la sama aŭ en alia direkto (precipe por pligrandigi la distancon de komunikado).
31.
Monato, pp: En Interreton, en la karceron, 2008
32. Monato, Paul Peeraerts: Kiu sendis al mi tiun viruson?, 2003
33. Monato, Probal Daŝgupto: Publika sakrado, 2004
32. Monato, Paul Peeraerts: Kiu sendis al mi tiun viruson?, 2003
33. Monato, Probal Daŝgupto: Publika sakrado, 2004
- angle:
- 1. forward (a letter etc) 2. retransmit, relay
- beloruse:
- 1. перасылаць 2. рэтрансьляваць
- ĉeĥe:
- poslat dál (mailovou zprávu)
- france:
- 1. faire suivre (courrier)
- germane:
- umleiten, weiterleiten
- hungare:
- 1. továbbít, továbbküld
- itale:
- 1. inoltrare 2. ritrasmettere (tec.), ripetere (tec.)
- nederlande:
- 1. doorzenden
- norvege:
- 1. videresende
- ruse:
- 1. дослать (письмо и т.д.) 2. ретранслировать
- slovake:
- poslať ďalej (mail)
resendi
- 1.
- Sendi returne: li resendu kun vi vian alian fraton [34]; mi el la bieno tuj resendos al vi la monon [35]; [la] ekzercoj estas korektataj de la profesoroj kaj resendataj al la studantoj FK .
- 2. ↝
Direkti, sendi al alia loko de teksto kc: la aŭtoro konstante rememorigas la studanton pri tiklaj gramatikaĵoj kaj […] resendas lin/ŝin al la apendico, kiu estas tre utila [36].
referenci
indekso1
34.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 43:14
35. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
36. Monato, Garvan Makaj': Kerno de la itala lingvo, 2014
35. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
36. Monato, Garvan Makaj': Kerno de la itala lingvo, 2014
- germane:
- zurückschicken 2. verweisen
kunsendaĵo ↝
En retpoŝto, datumaro (teksto, bildo, sono) sendata kun retletero por ke la ricevonto povu ĝin ekstrakti kaj uzi: la fotojn vi trovos en la kunsendaĵo; li sendas, al retadreso speciale kreita tiucele retmesaĝon, en kies teksta parto estas lia matrikulnumero, kaj al kiu estas aldonita la balotila dosiero kiel kunsendaĵo [37].
Rim.: Pri la terminformo „kunsendaĵo“ interkonsentis la forumanoj de soc.culture.esperanto post pridiskuto fine de aŭgusto 2000.
- angle:
- attachment
- beloruse:
- дадатак
- france:
- fichier joint, pièce jointe
- germane:
- Anlage, Anhang
- hungare:
- melléklet
- itale:
- allegato (di e-mail)
- nederlande:
- bijvoegsel, bijlage
- norvege:
- vedlegg
- pole:
- załącznik
- ruse:
- приложение
- svede:
- bilaga
plusendilo ↝
- angle:
- broadcast relay station, broadcast translator, rebroadcaster, repeater, relay transmitter
- beloruse:
- рэтрансьлятар
- germane:
- Relais
- itale:
- ripetitore (tec.)
- ruse:
- ретранслятор