*aper/i PV
*aperi ↝
(ntr)
- 1. ↝
-
Sin vidigi, ekmontriĝi, fariĝi videbla:
la unuaj floroj aperas en la ĝardeno;
en la pordo de l' ĝardeno aperis la sana figuro de bela junulo
BdV
;
tempo toleras, sed vero aperasPrV
;
ne voku diablon, ĉar li povas aperi
PrV
;
(figure)
jen la Morto aperis ĉe lia lito
[1];
post […] silenta tempo […] aperos revigliĝo
FK
;
en tiuj okazoj, kie malkompreniĝo povas aperi, ni devas ĝin eviti
[2];
tiu ĉi neceseco aperas nur tre malofte
[3];
Volapük aperis tiam, kiam la entuziasmo de la publiko por la nova ideo estis
ankoraŭ tute freŝa
FK
;
nun la unuan fojon nia
kongreso aperas sub la oficiala sankcio de
[…] registaro
[4];
iufoje en la kapo de iu samideano aperas la sekvanta
demando
[5];
se aperas iaj demandoj, kiuj koncernas la tutan
esperantistaron, […] tiam kiu havas la rajton ilin
solvi
[6]?
aspekti, brili, esti legebla, ŝpruci
- 2.
- Sin montri ia aŭ tia, ŝajni: aperi senkulpa; kiam li ekvidis la altajn montojn, la mondo denove aperis al li pli granda [7]; vi ne aperu mensoganto [8]; miaj rimedoj de solvo aperos eble kiel tro simplaj [al la leganto] FK ; Esperanto vere aperas kiel sola kandidato por lingvo internacia EE ; kiel grandega malhelpo tie ĉi aperos […] la reciproka envio de la popoloj EE ; tiu ŝanĝo […] devas aperi kiel tute ne akceptebla [9].
- 3.
Esti publikigata (pri libroj, gazetoj): la revuo aperas ĉiumonate; la revuo Progreso daŭre aperas ekde 1908 [10]; regule aperas gazetaraj komunikoj de UEA [11].
- 4.
- Sin prezenti ie: en kia granda nombro ili aperis por deziri al ni bonvenon [12]; aperante antaŭ vi kiel tradicia malfermanto de niaj kongresoj [13]; jam la trian fojon vi aperas antaŭ la tribunalo!
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, En la lasta tago
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 30:6
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
10. Monato, Carlo Minnaja: Interlingvo: komparo inter du solvoj, 2010
11. Monato, Grigorij Arosev, Andrej Grigorjevskij: Abonu!, 2004
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
13. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908

- angle:
- appear
- beloruse:
- з'явіцца
- bretone:
- 1. dont war wel 2. seblantout, hañvalout 3. dont er-maez (levrioù) 4. en em gavout
- ĉeĥe:
- objevit se, vyjít (kniha, periodikum)
- france:
- 1. apparaître, se montrer, se faire jour 2. apparaître, paraître, sembler 3. paraître, être publié 4. paraître, se présenter
- germane:
- erscheinen
- hebree:
- להופיע
- hispane:
- 1. aparecer 2. parecer 3. aparecer 4. aparecer
- hungare:
- megjelenik tempo toleras, sed vero ~as: az igazság előbb-utóbb kiderül 1. megjelenik 2. tűnik, látszik 3. megjelenik (kiadvány), kiadják
- itale:
- apparire, mostrarsi
- malaje:
- 1. menjemal
- pole:
- pojawiać się, zjawiać się, pokazać się 1. pojawiać się, ukazać się, pokazać się 2. jawić się 3. ukazać się, pokazać się
- portugale:
- 1. aparecer
- ruse:
- появляться, являться, объявляться
- slovake:
- objaviť sa, vyjsť (kniha, časopis), zjaviť sa 2. javiť sa
- tokipone:
- kama
apero
- 1.
- Videbliĝo, ekmontriĝo: ĝis la apero de la matenruĝo [14]; de la leviĝo de la ĉielruĝo ĝis la apero de la steloj [15]; post la apero de homo sur la tero [16]; mortinto scias […] kian timegon kaŭzus al ni lia apero [17]; la loko de la unua apero de la viruso [18]; misteraj aperoj de la sankta virgulino Maria [19].
- 2.
- Prezento, publikigo, surmerkatigo: la apero de tiu karteta sistemo […] celis solvi problemon kun rapida staplomemoro sidanta ĉe la ĉefkarto [20]; artikoloj en nia magazino estas verkitaj minimume unu monaton antaŭ apero [21]; ĉiuj ankoraŭ aperontaj numeroj de tiu ĉi jaro [22]; la unua apero de la dramo en Esperanto [23].
- 3. ↝
- (arkaismo) Fenomeno: reciproka kompreniĝado inter personoj de malsamaj nacioj […] estas ne ia fantazia revo, sed apero tute natura [24]; ni en ĉia lingvo natura sur ĉiu paŝo renkontas la sekvantan aperon: en via cerbo aperas ia komprenaĵo, sed... vi ne havas la eblon esprimi ĝin per buŝa vorto kaj devas tial helpi al vi per tuta multvorta kaj tre neoportuna priskribo FK .
- 4. ↝
Nomo, signo, simbolo, vorto aŭ frazo konsiderata kun la loko en kiu ĝi aperas: la redaktilo trovis 100 aperojn de la variablo x en la programo; difina, aplika apero de variablonomo en programo.
ekzemplero
okazo2
kunteksto
14.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 32:24
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 4:21
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 20:4
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Avineto
18. Monato, Vladimir Lemelev: Birda gripo, ĉu danĝera por la homo?, 2003
19. Monato, Laimius Stražnickas: Kie unue aperis la Sankta Virgulino?, 2004
20. Monato, Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon
21. Monato, S. Maul: http://steloj.de/esperanto/monato2/007333.html
22. Monato, Stefan Maul: Ŝtopiĝo, 2003
23. Monato, Donald Broadribb: Bone prezentita dramo malkvietiga, 2004
24. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905

- 4. occurrence, appearance, instance
- ĉeĥe:
- nabytí vědomí po anestezii, objevení se, vynoření
- france:
- 3. phénomène 4. occurrence
- germane:
- Erscheinen
- hebree:
- מראה חיצוני
- hungare:
- 3. jelenség 4. előfordulás
- pole:
- 3. zjawisko 4. wystąpienie
- ruse:
- 3. явление, феномен 4. вхождение
- slovake:
- úkaz, objavenie sa, vynorenie 4. výskyt
aperaĵo ↝
- Io, kio aperas: li rigardadis la leviĝon de la suno, kaj tiu aperaĵo lin ravis; fantoma aperaĵo; tiel terura estis la aperaĵo, ke Moseo diris: mi timegas kaj tremas [25]; en lunlumo traŝvebis antaŭ ŝi aperaĵo, pri kiu ŝi jam antaŭe aŭdis […] li ne estis blanka, kiel oni ordinare prezentas al si mortinton [26].
25.
La Nova Testamento, Hebreoj 12:21
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
- beloruse:
- з'яўленьне
- bretone:
- gweledigezh
- france:
- apparition
- germane:
- Erscheinung
- hebree:
- מראה חיצוני
- hispane:
- aparición
- hungare:
- látvány
- pole:
- zjawisko, widziadło, pokaz
- ruse:
- явление
aperigi ↝
- 1. ↝
- Vidigi, montri: sian tutan koleron aperigas malsaĝulo [27]; ĉe klaso li jam aperigis kleron neordinaran kaj talenton por verkado VivZam ; ŝi ne aperigis tamen miron nek ian alian senton Marta ; ŝia vizaĝo aperigis jen mortan palecon, jen koloron de sango Marta .
- 2. ↝
- Estigi, naski: la tero aperigu vivajn estaĵojn, laŭ ilia speco, brutojn kaj rampaĵojn [28]; la Eternulo aperigis tondrojn kaj hajlon [29]; la figarbo […] jam moliĝas kaj aperigas foliojn [30]; ĉu vi povoscias aperigi fajrerojn [31]?

27.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 29:11
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:24
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 9:23
30. La Nova Testamento, Marko 13:28
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido

- ukázat, vydat knihu
- france:
- 1. montrer, laisser paraître
- germane:
- 1. erscheinen lassen 2. hervorbringen
- hebree:
- להציג
- hungare:
- 1. megjelentet
- pole:
- 1. pokazać, ujawnić
- slovake:
- publikovať, uverejniť, vydať 1. prejaviť
*malaperi ↝
(ntr)
- 1. ↝
-
Fariĝi nevidebla, ne plu esti videbla:
malaperis kiel vaporoPrV
;
malaperis kiel ŝtono en maron
PrV
;
Amalio forkuris, la grafo subite malaperis
[32];
kun tiuj ĉi vortoj li malaperis en la arbaron
[33].
pafi.
- 2. ↝
-
Neniiĝi, ne plu esti:
tiel malaperis tiu granda homo;
malaperis ilia forto
[34];
kiam havo malaperis, saĝo aperis
PrV
;
leĝo malaperas, moro daŭras
PrV
;
matenas, vesperas ― kaj tago malaperas
PrV
.
ĉesi, droni, estingiĝi, morti, perei, sceno
32.
Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
33. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
34. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 51:30
33. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
34. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 51:30
- beloruse:
- зьнікнуць
- bretone:
- 1. steŭziañ, mont diwar wel 2. mont da get
- ĉeĥe:
- mizet, zmizet
- france:
- disparaître
- germane:
- verschwinden
- hungare:
- mal~is kiel vaporo: elillant, mint a kámfor mal~is kiel ŝtono en maron: eltűnt, mint kő a vízben 1. eltűnik 2. elenyészik
- itale:
- sparire
- pole:
- mal~is kiel vaporo: zniknął jak kamfora mal~is kiel ŝtono en maron: przepadł jak kamień w wodę 1. zniknąć 2. zginąć, przepaść, zaginąć
- ruse:
- исчезать, исчезнуть
- slovake:
- prepadnúť sa, rozplynúť sa, zmiznúť
malaperigi ↝
(tr)
-
Forigi, fari ne plu videbla, ekzemple per formovo (kaŝi,
ekzili) aŭ neniigo:
vi ne malaperigos mian nomon
[35];
la maliculoj estos malaperigitaj de tie
[36];
Vi malaperigis ĉiun memoron pri ili
[37];
per komplikaj procedoj dungitoj de la banko malaperigis 4,5 milionojn da USD
[38];
infrastrukturaj projektoj en la malsupra Danubo povus tute malaperigi la forte
minacatajn populaciojn de sturgo
[39].
detrui, ekstermi, forfandi, vualo
35.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 24:21
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 2:22
37. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 26:14
38. Monato, Serge-Benjamin Zandandu: Kongaj bankoj ekhavas malbonan reputacion, 2006
39. Monato, Evgeni Georgiev: Priatenti la naturprotekton, 2010

- odstranit, zničit
- france:
- faire disparaître, escamoter, effacer, supprimer
- germane:
- verschwinden lassen, (etwas) entfernen
- hungare:
- eltüntet
- pole:
- ukryć, schować
- ruse:
- заставить исчезнуть , удалить
- slovake:
- odstrániť, zničiť
reaperanto ↝
- Fantomo: kiam ŝi rigardis la filon, ŝi sentis pikon en sia interno, li staris […] kiel reaperanto de sia avo [40]; la konata dramo Reaperantoj (Fantomoj) de H. Ibsen [41]; la voĉo de fantomoj estas ankaŭ aŭdebla surkasede, la kasedo enhavas kantojn kantatajn de reaperantoj dum tradiciaj ceremonioj [42];
40.
Stellan Engholm: Homoj sur la tero
41. Ivo Lapenna k.a.: Esperanto en Perspektivo
42. Monato, Gbadamassi Latifou: Kia religio ĝi estas?, La voĉoj de reaperantoj
41. Ivo Lapenna k.a.: Esperanto en Perspektivo
42. Monato, Gbadamassi Latifou: Kia religio ĝi estas?, La voĉoj de reaperantoj
- bretone:
- seblant (tasmant)
- ĉeĥe:
- duch nebožtíka
- france:
- apparition, revenant
- germane:
- Wiedergänger
- hungare:
- kísértet
- itale:
- apparizione
- pole:
- zjawa, widziadło
- ruse:
- призрак
- slovake:
- duch mŕtveho