*ven/i PV
*veni ↝
(ntr)
- 1.
- Moviĝi tien, kie estas la persono, kiu parolas, aŭ al kiu oni parolas: mi vokas la knabon kaj li venas [1]; mi kredeble ne povos veni al vi hodiaŭ [2]; malamiko venis en nian landon [3]; li venu kaj mi pardonos al liZ ; venu, ni atendas vin [4]; ĉu mi venis tien ĉi […] por doni al vi trinki? [5]; la unue veninta (ĉiu ajn renkontinto; trovi); venigi kuraciston [6]; venigi fiakron, librojn el Parizo (mendi, inviti); malfeliĉon Mi venigas de nordo [7]; maldiligentulo ŝovas sian manon en la poton kaj ne volas venigi ĝin al sia buŝo [8]; estu bonveninta; mi salutas kaj bonvenigas la novan verkon; (figure) saĝo venas al via koroZ ; (figure) venos en vian koron diversaj deziroj [9].
- 2.
- Moviĝi de la loko, kie oni estis, ĝis alia loko: mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo [10]; li venas de Usono; greno, kiu venas de Siberio; la vento venas de Nordo; (figure) el Dia buŝo venas saĝoZ ; (figure) la helpo venas de la Eternulo [11]; (figure) la redakcio decidis akcepti lingvajn artikolojn venantajn nur de miZ .
- 3. ↝
- Atingi difinitan lokon, kien oni intencis iri: kiam tiu ĉi knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin [12]; apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon [13]; tiu famo venis ĝis miaj oreloj; kiam oni bone scipovas lingvon, la vortoj venas flue kaj glate sur la lango; (figure) beno venas sur la kapon de tiu, kiu disdonas grenonZ .
- 4.
- Trafi celon, atingi rezulton: veni al celoZ ; jam longe mi venis al la konvinko, ke...Z ; la konkludo al kia mi venis...Z ; veni al interkonsento, al erara opinio; fine veni al la demando, al la diskutotaĵo; se al sento kaj prudento ankoraŭ iom estas ĝi veneblaZ (se prudento povas ankoraŭ veni al ĝi).
- 5. ↝
- Esti la rezulto de: tio venas de apartaj cirkonstancojZ ; de tio venas la malbono; nur de malhumileco venas malpacoZ ; ofte leteroj perdiĝas en la vojo, kaj de tio venas neatenditaj malagrablaĵojZ ; tio ne povas venigi ĝeneralan senarmiĝon.
- 6.
- Okazi siatempe, p. p. momento aŭ fakto: fine venis la horo, la tempo; bona ideo venas post la pereo PrV ; venko venas per multe da konsiliĝoZ ; al ĉiu ebleco estas limo, kaj nun la limo venisZ ; kiam venos la printempo; la tempon venontan ankoraŭ neniu konas [14].
- 7. ↝
Sekskuniĝi kun: kaj li venis al Hagar, kaj ŝi gravediĝisZ .
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 16
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 22
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 19
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 4:6
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 26:15
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 38:10
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 9
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 21:31
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 17
13. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 19
14. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 22
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 22
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 19
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 4:6
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 26:15
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 38:10
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 9
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 21:31
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 17
13. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 19
14. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 22
- angle:
- come
- bulgare:
- идвам
- ĉeĥe:
- dojít, dospět, dostavit se, přijít, přijít
- france:
- venir
- germane:
- kommen
- hebree:
- לבוא
- hispane:
- venir
- hungare:
- estu bon~inta: Isten hozott 1. jön 2. jön 3. érkezik 4. jut (átv.) 5. ered, származik bona ideo ~as post la pereo: eső után köpönyeg 6. eljön, megérkezik 7. együtt van (szexuálisan)
- indonezie:
- datang
- nederlande:
- komen
- pole:
- przybyć, przychodzić
- portugale:
- 1. vir 2. vir 3. chegar, vir 4. chegar, atingir 5. vir, resultar 6. vir
- rumane:
- sosi, veni
- ruse:
- прийти, приходить 7. войти
- slovake:
- dostať sa (niekam), dôjsť, prísť
- tokipone:
- kama
venonta ↝
- Kiu venos poste, en estonta, proksima1.b tempo, kontraste al io pasinta: la venontan semajnon.
- france:
- prochain, à venir
alveni ↝
(ntr)
- Veni 3: oni ne povas alveni al li; mi ĵus alvenis hieraŭ vespere; (figure) fine alvenas la atendita tago; ni vidos, ke nia komuna celo estas alvenitaZ (ni alvenis al nia celo); (figure) la fondo de tiu gazeto alvenas (okazas) en tre oportuna horo; (figure) li alvenis al tiu ĉi vorto de nia lingvo kun kutimoj latinajZ ; ĉu vi konas la horon de lia alveno?
- bulgare:
- пристигам
- ĉeĥe:
- dojít, dorazit (na místo), dospět k..., přibýt, přijít
- france:
- arriver
- germane:
- ankommen
- hispane:
- llegar
- hungare:
- megérkezik al~o: megérkezés
- indonezie:
- tiba
- katalune:
- arribar
- nederlande:
- aankomen
- okcitane:
- arribar
- pole:
- przybywać, nastać, nadchodzić
- portugale:
- chegar
- rumane:
- sosi
- ruse:
- подойти (к чему-л.)
- slovake:
- dostaviť sa, zavítať (niekam)
- tokipone:
- kama
- volapuke:
- kömön
alveno
- Ago de iu, io alvenanta: la precizan horon de mia alveno mi ankoraŭ ne sciasZ .
- ĉeĥe:
- nástup, příchod
- france:
- arrivée
- hispane:
- llegada
- pole:
- nadejście, przybycie, przyjazd
- rumane:
- sosire
- slovake:
- príchod
antaŭveni ↝
(tr)
- (iun aŭ ion)
Veni pli frue ol tiu aŭ tio;
anticipi ies intencon aŭ
agon:
leviĝu, ho Eternulo, antaŭvenu kaj renversu lin
[15];
piede oni kuris tien el ĉiuj urboj kaj antaŭvenis ilin
[16];
mi ne antaŭvenos vian decidon
[17];
[niaj korinklinoj] rememorigas la pasintecon, kiu ne
plu estas,
aŭ ili antaŭvenas la estontecon, kiu ofte ne devas esti
[18].
antaŭiri
15.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 17:13
16. La Nova Testamento, S. Marko 6:33
17. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
18. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, a promenado
16. La Nova Testamento, S. Marko 6:33
17. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
18. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, a promenado
- angle:
- precede
- france:
- devancer, précéder
- germane:
- vorwegnehmen, zuvorkommen
- hispane:
- adelantar
- hungare:
- előbb érkezik, (időben) megelőz
- pole:
- prześcigać, ubiec
- rumane:
- pentru a avansa
- ruse:
- предшествовать, опережать, опередить
bonvena
- Akceptata kun kora kontenteco: ĝi estas al li tre bonvena PrV ; bonvenon!
- angle:
- bon~on!: welcome!
- beloruse:
- быць вітаным, быць жаданым
- bretone:
- ĝi estas al li tre bon~a: deuet mat eo gantañ bon~on!: degemer mat!
- ĉeĥe:
- vítaný
- france:
- bienvenu bon~on!: soyez le bienvenu!, soyez la bienvenue!, soyez les bienvenus!
- germane:
- bon~on!: willkommen!
- hispane:
- bienvenido bon~on!: ¡bienvenido!
- indonezie:
- bon~on!: selamat datang!
- nederlande:
- bon~on!: welkom
- pole:
- mile widziany bon~on!: witaj!
- rumane:
- binevenit bon~on!: bun venit!
- ruse:
- приветствовать bon~on!: добро пожаловать!
- slovake:
- byť vítaný, vítaný
- svahile:
- bon~on!: karibu!
- tokipone:
- bon~on!: kama pona!
bonvenigi ↝
(tr)
-
Saluti iun, certigante al li, ke li estas akceptata kun kora
kontenteco:
viro, kiu longtempe forestis kaj revenas sekure –
tiun la parencoj, amikoj kaj bondezirantoj bonvenigas hejmen
[19].
saluti
19.
trad. T. T. Anuruddha: La Vojo al Nirvano
aŭ la Dhammapado, 1973
- beloruse:
- вітаць
- ĉeĥe:
- přivítat, uvítat, vítat
- france:
- accueillir (souhaiter la bienvenue)
- germane:
- willkommen heißen
- hispane:
- dar la bienvenida
- indonezie:
- sambutmenyambut
- nederlande:
- verwelkomen
- pole:
- witać, przywitać
- rumane:
- bun venit
- ruse:
- принимать, встречать
- slovake:
- (pri)vítať hosťa, pozdraviť, vítať
- svahile:
- -karibisha
*deveni ↝
(ntr)
- 1. ↝
-
Esti ido aŭ praido de:
la hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo
[20];
la franca lingvo devenas de la latina;
ilia reganto devenos el ilia propra mezoZ
;
devenigita (derivita) vorto;
la devenon vian antaŭ mi vi ĉiam kaŝas,
reĝon ofendanteZ
;
homo de alta devenoZ
.
origino
- 2. ↝
-
Veni
5:
la patologia graseco devenas de abunda manĝo kaj de
manko de movadoB
.
fonto, origino, motivo..
- 3. ↝
En la Triunuo, la hipostaza rilato de la Patro al la Sankta Spirito: sed kiam venos la Parakleto, kiun mi sendos de la Patro al vi, la Spirito de la vero, kiu devenas de la Patro, tiu pri mi atestos [21].
Rim.: La orienta tradicio uzas la vorton aperantan en Jn 15:26 ‐ do, laŭ la Londona Biblio, „deveni“. Efektive, ĝi esprimas la sencon celatan en ortodoksismo (la fonto plie ol la vojo). Kp la okcidentan „eligi“. [Sergio Pokrovskij]
- ĉeĥe:
- pocházet, pojít, povstat, vzít původ
- france:
- avoir pour origine, provenir, venir (de) de~o: origine, provenance
- hispane:
- proceder de, ser originario de, venir (de) de~o: origen, procedencia
- hungare:
- származik, ered de~o: származás 1. származik, ered 2. van vmitől 3. származik
- indonezie:
- berasal
- malnovgreke:
- 3. εκπορεύομαι
- nederlande:
- 1. afstammen 2. het gevolg zijn van
- pole:
- brać się, pochodzić
- portugale:
- 1. descender, vir 2. vir, resultar, originar
- rumane:
- am venit de la
- ruse:
- 1. происходить (от кого-л.), произойти (от кого-л.) 2. происходить (от чего-л.), произойти (от чего-л.) 3. исходить (о Св. Духе)
- slovake:
- pochádzať
enveni
(ntr)
- 1.
- Veni en ion: la virino, kiu envenas en vian domon estu simila al Raĥel kaj Lea! [22] li envenigis la keston en la tabernaklonZ .
- 2. ↝
Veni 7: ŝi donis al li sian sklavinon kaj Jakob envenis al ŝi, kaj ŝi gravediĝisZ .
22.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Rut 4:11
- ĉeĥe:
- vejít
- france:
- entrer
- germane:
- hereinkommen
- hispane:
- introducir, meter
- hungare:
- 1. bejön
- nederlande:
- binnenkomen
- pole:
- wejść, wchodzić
- portugale:
- 1. entrar
- rumane:
- am intrat
- ruse:
- войти
- slovake:
- vojsť
interveni ↝
(ntr)
- 1.
- (iu) Elpaŝi kiel peranto aŭ partoprenanto, en ian aferon; sin intermeti, sin enmiksi: li intervenis kiel paciganto.
- 2. ↝
- (io)
Aperi, okazi inter aliaj okazoj:
perforto intervenis por solvi la konflikton;
interveno de la vorto „po“ en la frazoZ
;
la soleno plenumiĝis sen malagrablaj intervenaĵoj.
interokazi
- ĉeĥe:
- intervenovat, zakročit, zasáhnout
- france:
- intervenir
- germane:
- intervenieren
- hispane:
- intervenir
- hungare:
- 1. beavatkozik, közbelép inter~aĵo: incidens 2. közbejön
- nederlande:
- tussenbeide komen
- pole:
- interweniować
- portugale:
- intervir
- rumane:
- interveni
- ruse:
- 1. вмешаться
- slovake:
- zakročiť
*kunveni ↝
(ntr)
-
Veni ien por esti aŭ agi kune:
ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon
[23];
la partoprenantoj de la ekskurso kunvenos en
la stacidomoB
;
la Akademio kunvenis por elekti sian estraron.
kolektiĝi, kunsidi
23.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 42
- ĉeĥe:
- mít schůzi, scházet se, schůzovat, sejít se, shromáždit se
- france:
- se rassembler, se réunir
- germane:
- zusammen kommen
- hispane:
- concentrarse, reunirse
- hungare:
- összejön
- nederlande:
- bijeenkomen, samenkomen, vergaderen
- pole:
- gromadzić się, schodzić się, zbierać się
- rumane:
- să se întâlnească
- ruse:
- собраться
- slovake:
- schádzať sa, zísť sa
kunveno ↝
- Veno de pluraj personoj al unu loko por komuna afero: en la mezo de popola kunveno mi Vin gloros [24]; la kunveno de la instruistoj okazos en la urbodomo.
24.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 22:22
- ĉeĥe:
- schůze, shromáždění
- france:
- assemblée (réunion), réunion
- hispane:
- asamblea (reunión), reunión
- hungare:
- összejövetel, gyűlés, gyülekezet
- pole:
- zbiórka, zebranie, spotkanie
- rumane:
- întâlnire
- ruse:
- собрание
- slovake:
- schôdzka
malbonvenigi
novalveninto
- Tiu, kiu alvenis antaŭ nelonge, kontraste al delongaj surlokuloj: la publiko en la kafejo atente rigardis la novalveninton [26].
26.
G. Stamatov, trad. I. H. Krestanoff: Nuntempaj Rakontoj, 1922
- france:
- nouvel arrivant
postveni ↝
(tr)
PIV1
PIV1
-
Veni post iu aŭ io:
hodiaŭ la internaciismo estas ĉe la sojlo de
l' venko, kaj jen postvenas malforta, apenaŭ pensebla
koncepto: la sennaciismo
[27];
tie minoj, abismoj, forĝejoj, fornoj […] postvenas
la mildajn bildojn de l' kampaj laboroj
[28].
postiri, sekvi
27.
E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Internaciismo ‐
Sennaciismo
28. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Sepa promenado
28. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Sepa promenado
- france:
- procéder (de), suivre (venir après), succéder (à) (venir après), venir après
- hispane:
- seguir (venir después), suceder (a) (venir después), venir después
- hungare:
- következik (vmi után)
- pole:
- powrócić
- rumane:
- întoarce-te
- ruse:
- следовать, последовать
*reveni
(ntr)
- Denove veni tien, de kie oni jam foriris: la filo de la reĝo, kiu revenis de ĉaso, ŝin renkontis [29]; kiel hundo revenas al sia vomitaĵo, tiel malsaĝulo ripetas sian malsaĝaĵonZ ; reveni hejmen al la difinita tagoZ ; (figure) ni revenu al la demando; (figure) mi ĉiam revenadis al mia revoZ ; (figure) reveni al sia unua ideoB ; kiam la fratinon vi revenigos en la grekan landonZ ; (figure) al ĝia fonto riveron neniu povas revenigiZ .
29.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 21
- ĉeĥe:
- vrátit se
- france:
- revenir
- germane:
- zurückkommen
- hispane:
- regresar
- hungare:
- visszajön, visszatér re~igi: visszatérít
- nederlande:
- terugkomen
- pole:
- powracać, wracać, zawracać
- rumane:
- intoarce se
- ruse:
- вернуться, возвратиться re~igi: вернуть, возвратить
- slovake:
- vrátiť sa
reveno
- Reiro al sia devena loko: trankvile nun atendu la revenon de la senditoZ . la reveno de burgundaj biergustoj [30].
30.
Monato, Lode van de Velde: Bierlando
Belgio
- ĉeĥe:
- návrat
- france:
- retour
- hispane:
- retorno
- hungare:
- visszatérés
- pole:
- powrót, nawrót
- rumane:
- întoarcere, reveni
- ruse:
- возвращение
- slovake:
- návrat
samdevena
senrevene ↝
- (figure)
Definitive, sen ebla reveno al la antaŭa stato:
mi foriros senrevene en la landon de mallumo kaj de morta
ombro
[32];
senrevena kunfandiĝo
[33].
transiri
32.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 10:21
33. Monato, Wim JANSEN: Reago de ĝermano: La germana kaj Esperanto
33. Monato, Wim JANSEN: Reago de ĝermano: La germana kaj Esperanto
- ĉeĥe:
- nenávratně
- france:
- définitivement, sans retour
- hispane:
- definitivamente, sin retorno
- hungare:
- visszavonhatatlanul, véglegesen
- pole:
- bezpowrotnie, nieodwołalnie
- rumane:
- niciodată să se întoarcă
- ruse:
- безвозвратно
- slovake:
- nenávratne
datreveno
↝ 
Reveno de la dato de pasinta memorinda okazaĵo, aparte se temas pri ĉiujara memortago aŭ jubileo: la aŭtoro de Volapuk, antaŭ nelonge festis la okdekjaran datrevenon de sia naskiĝo [34]; malvualita la 6an de julio 1915, okaze de la 500a datreveno de la ŝtiparumo de Hus [35].
naskiĝtago1
Rim.: Pro influo de diversaj latinidaj lingvoj, konsiderinda kvanto de esperantistoj uzas nur la vorton „datreveno“ por diri specife „naskiĝdatreveno“. Tamen rimarkindas, ke la zamenhofa esprimo „naskiĝtago“ estas pli vaste uzata kaj komprenata tiusignife. Eĉ pli klaraj estas pli longaj alternativoj, kiel „naskiĝtaga datreveno“ kaj „datreveno de ies naskiĝo“.
34.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen
en la 21a de aŭgusto 1911
35. Monato, Gerrit Berveling: Katolikismo: Johano Hus ‐ ĉu ne plu herezulo?
35. Monato, Gerrit Berveling: Katolikismo: Johano Hus ‐ ĉu ne plu herezulo?
- angle:
- anniversary (e.g. of a birthday or wedding etc.)
- beloruse:
- гадавіна
- bretone:
- deiz-ha-bloaz
- ĉeĥe:
- výročí
- france:
- anniversaire
- germane:
- Jahrestag, Jubiläum, Wiederkehr, Geburtstag, Gründungstag
- hispane:
- aniversario, efeméride
- hungare:
- évforduló
- nederlande:
- herdenkdag (van speciale datum, bijv. verjaardag, trouwdag, etc.)
- pole:
- rocznica
- portugale:
- aniversário
- rumane:
- aniversare
- ruse:
- годовщина
- slovake:
- výročie
- svede:
- årsdag
- turke:
- doğum günü
pintkunveno
↝ 
Kunveno de eminentuloj, precipe de politikaj estroj: En Helsinko, la 9-an de septembro, okazos pintkunvenoj inter Eŭropa Unio kaj Korea Respubliko, kaj inter EU kaj Ĉinio [36].
36.
-: Pintkunveno...,
Conspectus rerum Latinus, 2006, numero 3a
- ĉeĥe:
- summit
- france:
- rencontre au sommet
- hispane:
- encuentro en la cumbre
- pole:
- szczyt (spotkanie)
- rumane:
- vârf
- slovake:
- samit, summit
videkunveno, videokunveno ↝
Kunveno en kiu partoprenantoj ne korpe ĉeestas, sed komunikas per transsendataj sonoj kaj videobildoj: ĵus komenciĝis videokunveno de la brazila senato favore al esperanto [37].
37.
Fernando:
videokunveno, Esperanto Strato, 2009-06
- france:
- vidéoconférence, visioconférence
- hispane:
- videoconferencia
- pole:
- wideokonferencja
- rumane:
- şedința reuniunii
administraj notoj
~i:
Mankas verkindiko en fonto.
~onta: Mankas dua fontindiko.
~onta: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
al~i: Mankas verkindiko en fonto.
al~o: Mankas verkindiko en fonto.
de~i: Mankas verkindiko en fonto.
en~i: Mankas verkindiko en fonto.
inter~i: Mankas verkindiko en fonto.
kun~i: Mankas verkindiko en fonto.
re~i: Mankas verkindiko en fonto.
re~o: Mankas verkindiko en fonto.
~onta: Mankas dua fontindiko.
~onta: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
al~i: Mankas verkindiko en fonto.
al~o: Mankas verkindiko en fonto.
de~i: Mankas verkindiko en fonto.
en~i: Mankas verkindiko en fonto.
inter~i: Mankas verkindiko en fonto.
kun~i: Mankas verkindiko en fonto.
re~i: Mankas verkindiko en fonto.
re~o: Mankas verkindiko en fonto.