tradukoj: bg de en es fr hu pl pt ru tp vo

*de[1]

I.

*deTEZ Vikipedio

Prepozicio montranta:
1.TEZ
Punkton en spaco, kie komenciĝas movo, malproksimiĝo, deiro: veturi de Parizo ĝis Berlino; trafi de Scilo al Ĥaribdo [2]; mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo [3]; la vento forblovis de mia kapo la ĉapon [4]; puŝi ion de si; la vojo (iranta) de la monto Seir al Kadeŝ-Barnea [5]; ili desaltis de la ĉevaloj [6]; la vazo falis de la tablo. SIN:deloke de, disde 1, ekde 2, elde 1; VD:el, for; VD: Prepoziciaj kunaĵoj: de antaŭ, de malantaŭ, de apud, de ĉe, de ĉirkaŭ, de inter, de post, de sub, de super, de sur, de trans; ANT:al
Rim.: Ĉi tiu senco estas uzebla kun determinato de ĉiu tipo, se nur ĝi elvokas movon. Plej ofte ĝi tamen aperas kun verboj aŭ agaj substantivoj.
2.TEZ
Metaforan originon, devenon: de la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon [7]; viŝi de sia vizaĝo la ŝviton; [Moseo] transdiris al la popolo la vortojn de la Eternulo [8]; la hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo [9]; deveni de nobela gento; la helpo venas de la Eternulo [10]; bojas hundido, kiel ĝi aŭdas de hundoj [11]; de legado sen atento ne riĉiĝas la prudento [12]; salutu lin de mi; de semo putra venas frukto ne nutra [13]; de kiu estas tiu libro ? (en la senco: kiu estas ĝia aŭtoro?); li havas flugilojn, kiuj estas longaj de la nuboj ĝis la tero [14]; objekton malproksiman, apartan, malsimilan: for de l' okuloj, for de la koro [15]; ne falas frukto malproksime de l' arbo [16]; savu min de miaj malamikoj [17]; antaŭparolo liberigas de postparolo [18]; edziĝo najbara garantias de eraro [19]; mi povus diferencigi la saĝajn de la malsaĝaj [20]; ili diferencas de ni nur per la koloro; aparta, disa, distanca, (mal)proksima, najbara [21] de...; dependa [22], imuna [23], libera [24], pura [25], sendifekta [26] de... SIN:elde 2, disde 2, de el; VD: Prepoziciaĵoj bazitaj sur adverba kerno: ĉirkaŭe de, najbare de, profite de, proksime de, malproksime de.
Rim.: Ĉi tiu senco estas uzebla kun determinato de ĉiu tipo, se nur ĝi elvokas metaforan movon, aŭ ĝian rezulton: distancon. Plej ofte ĝi tamen aperas kun verboj, agaj substantivoj aŭ adjektivoj. Kun ne-agaj substantivoj ( la trajno de Berlino, Francisko de Asizo ) oni prefere uzu el.
3.TEZ
Kaŭzon: li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto [27]; de malgranda kandelo forbrulis granda kastelo [28]; de kantado senpaga doloras la gorĝo [29]; ili malaperis de subita teruro [30]; tremi de febro; laca de laborado [31], malsana de amo [32], malseka de mirha fluidaĵo [33], peza de oro [34], rigida de malvarmo [35], ruĝa de sango [36]. SIN:pro, kaŭze de.
Rim.: Ĉi tiu senco estas uzebla kun determinato de ĉiu tipo, sed ĝi ĉefe aperas kun verboj kaj adjektivoj.
4.TEZ
Aganton: la surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi [37]; li estu amata de siaj fratoj [38]; per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron [39]; bato de patrino ne longe doloras [40]; la amo de la gepatroj al siaj idoj; dika branĉo rompiĝis de la vento; ne manku en la domo de Joab pusulo, nek leprulo ..., nek falanta de glavo [41]; la tero estas kovrita de neĝo [42]; la tablo estis kovrata de la servanto per tapiŝo. SIN:fare de, far, flanke de 2; VD:per; VD: Prepoziciaĵoj bazitaj sur adverba kerno: fare de, manke de, okaze de, zorge de.
Rim.: Ĉi tiu senco estas uzebla kun determinatoj de pluraj tipoj: pasiva aŭ pasivsenca verbo, pasiva participo, aga substantivo, pasivsenca de-verba adjektivo (ekz-e la derivaĵoj per sufiksoj ebl kaj ind) aŭ de-verba adverbo. La aganton de aktiva verbo kutime esprimas la subjekto.
Rim.: La sinonimoj estas utilaj ekz-e por verboj, kiuj akceptas lokan komplementon: esti venigata de iu loko fare de iu , aŭ por agaj substantivoj, kiam necesas esprimi ankaŭ la objekton: nutrado de infanoj fare de ilia patrino, recenzo de verko far iu. Oni ĉiam memoru, ke de-komplemento post pasiva participo riskas estigi ambiguecon, se ĝi ne montras al la aganto, kaj oni tiam preferu alternativajn solvojn, kiel disde, el, jam de k.s.
5.TEZ
Objekton: mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro (por la fakto, ke li tuj plenumis mian deziron) [43]; donado de almozoj neniam malriĉigas [44]; hakado de ligno donas lignerojn [45]; mortigo de homo estas krimo; preparo de la venonta kongreso; enkonduko de Esperanto en la programojn; sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj [46]; multaj estas la elpensintoj de lingvoj internaciaj. VD: Prepoziciaĵoj bazitaj sur adverba kerno: escepte de.
Rim.: Ĉi tiu senco estas uzebla kun determinatoj, elvokantaj transiran agon: aga substantivo, substantiva aktiva participo aŭ de-verba adverbo. Verboj, inkluzive de nesubstantivaj participoj, kutime esprimas la objekton per akuzativa komplemento.
Rim.: Por eviti ambiguecon oni ofte povas anstataŭigi de 5 post aga substantivo per alia senckonforma prepozicio: al, pri, je k.a., aŭ eĉ per akuzativo: akcepto al la kongresanoj; ekspluatado al malsuperaj klasoj; indiko pri la ĝusta vojo; sufero je dorsa doloro; enkonduko unu neŭtralan lingvonZ. Detalan priskribon de tiu demando vd en [47].
6.TEZ
Punkton en tempo, kie komenciĝas tempa intervalo: de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi [48]; tio estis la fortuloj, tre famaj de plej antikva tempo [49]; via servanto estas diotima de sia juneco [50]; unu viro, lama de la patrina ventro, estis portata [51]; de mateno ĝis vespero [52]; de du jaroj li malsanas; de eterne [53]. SIN:jam de, detempe de, de post 1.b, ekde 1.b; VD:de antaŭ, de post 1.a, ekde 1.a, tuj de, de el.
Rim.: Ĉi tiu senco estas uzebla kun pluraj tipoj de determinatoj, plej ofte kun verboj aŭ agaj substantivoj.
Rim.: En la komencaj jaroj de la lingvo oni ofte emfazis la tempan sencon, uzante kombinon de la prepozicio kun tempa adverbo (jam, tuj) aŭ tempa prepozicio (post).
7.TEZ
Posedanton (vaste komprenatan), havanton de la determinato: la dentoj de leono (la dentoj, kiujn posedas leono) estas akraj [54]; la mano de Johano estas pura [55]; la libro de Petro (la libro, kiun havas Petro); de kiu estas tiu libro ? (en la senco: al kiu ĝi apartenas?); la dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro [56]; tri estas duono de ses [57]; nevo de papo facile fariĝas kardinalo [58]; ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo [59]; de kiu la kulpo, por tiu la puno [60]; doni al iu la baton de morto [61]; la ĉirkaŭaĵoj de la urbo [62]; li estas la fiero de sia patro; donu al mi pecon de tiu kukoZ; prezo de pano, sukceso de entrepreno, utileco de Esperanto, konkludo de la parolado. VD:da; VD: Prepoziciaĵoj bazitaj sur adverba kerno: dekstre de, maldesktre de, norde de, sude de, oriente de, okcidente de, flanke de, funde de, kadre de, komence de, laŭlonge de, interne de.
Rim.: Ĉi tiu senco estas uzebla nur kun substantiva determinato, aŭ kun de-substantiva adverbo. La komplemento enkondukita de de povas esti en la substantiva grupo de la determinato (suplemento) aŭ povas konsistigi prepozitivan predikativon.
8.
Econ, kiun posedas la determinato: li estas de meza kresko [63]; de sama koloro, de sama valoro [64]; ĉevalo de blanka koloro; de kiu koloro estas tiu ĉevalo?; potoj, pladoj kaj kruĉoj de plej diversa formo kaj grando [65]; floroj de nekomparebla odoro [66]; homo de granda talento; sakoj de diversaj grandecoj; bestoj de sama speco; libroj de sama valoro; afero de duba karaktero.
Rim.: Ĉi tiu senco estas uzebla nur kun substantiva determinato, aŭ kun de-substantiva adverbo. La komplemento enkondukita de de povas esti en la substantiva grupo de la determinato (suplemento) aŭ povas konsistigi prepozitivan predikativon.
Rim.: Kiam eblas, oni nun preferas uzi samsencan adjektivan kunmetaĵon de la tipo: blankkolora, grandtalenta, samspecaj, samvaloraj...
9.TEZ
Rilaton inter du substantivoj, el kiuj la determinanto montras la konsiston aŭ la mezuron de la determinato: en la daŭro de kelke da minutoj mi aŭdis du pafojn [67]; monsumo de mil pundoj; alto de dudek metroj; ni iru vojon de tri tagoj en la dezerton [68]; li havis la aĝon de okdek jaroj [69]; vi faris eraron de tri frankoj; ili portis grandegajn bukedojn de freŝaj floroj en la manoj [70]; taĉmento de soldatoj [71]; amaso da mono kaj titolo de barono [72]; popola kutimo havas valoron de leĝo [73]; sub la masko de homamo; la verko perdus sian eksterordinare necesan karakteron de dogma fundamenteco [74]; [ili ĝuas] la honoran nomon de „instruituloj“ [75].
Rim.: La komplemento enkondukita de de povas esti en la substantiva grupo de la determinato (suplemento) aŭ povas konsistigi prepozitivan predikativon.
Rim.: En pluraj el la ĉi-supraj ekzemploj oni povus same bone uzi prepoziciojn elje: monsumo je mil pundoj, eraro je tri frankoj, bukedoj el freŝaj floroj, taĉmento el soldatoj , aŭ simplan apudmeton: la titolo „barono“, la honora nomo „instruituloj“. Oni notu, ke titolo de barono estas interpretebla ankaŭ per „la titolo, kiun havas barono“, do per de 7. VD:da, el, je.
10.TEZ
Gramatikan dependecon kun malpreciza senco: ŝtono de falpuŝiĝo [76] (je kiu oni riskas falpuŝiĝi); doni lecionon de moroj (pri) [77]; profesoro de botaniko (= pri) [78]; glaso plena de akvo (= je); ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj [79]; la tero pleniĝis de maljustaĵoj (per, fare de) [80]; la kanto de la birdoj estas agrabla (de 2, de 4, de 7) [81]; ne satiĝas la okulo de vidado (de 3, de 4, pro, fare de, per) [82]; ili ebriiĝis, sed ne de vino [83]; esti kontenta de io (per, pro, kun). VD:je.
Rim.: Al ĉi tiu „senco“ eblas alkalkuli ekzemplojn, en kiuj de povas havi samtempe plurajn el ties pli precizaj sencoj, aŭ prenas la lokon de logike pli taŭga prepozicio, eventuale pro nacilingva influo.

Rim.: Pro la multsenceco de de estas ofte konsilinde anstataŭigi ĝin, se eble, per pli preciza prepozicio (en, el, pri, pro, super, kontraŭ, antaŭ aŭ alia): la kongreso en Göteborg, la fruktoj el la ĝardeno, konkludo el la leciono [84], la enspezoj el (aŭ: pro) la festo, akcepti la honorprotektecon super la kongreso, la problemo pri la senarmiĝo, doni pruvojn pri sia kuraĝo, la modo pri tio pasis jam de longeZ, la preparoj por la festo, ktp.

disde

1.TEZ
=de 1 sufiĉis levi la kapon disde la lampo al la ĉielo por kompreni, ke la nokto pasis kaj ne revenos [85].
2.TEZ
=de 2 muro disigis la malsupran palacan ĝardenterason disde la urba placo [86]; la ekzekutisto forprenis la spongon disde la lanco [87]; [leki] kaviaron disde la kulero [88]; li opiniis grava tuj distingi ion disde ties malo [89].

ekdeTEZ

1.TEZ
a)TEZ
De6 la komenco de, komencante de6: ekde 2002 firmaoj povos prepari patentajn dokumentojn nur en la angla, franca aŭ germana [90].
b)TEZ
=de6 ekde la nokta disiĝo disde viaj amikoj ... ĝis la matena revidiĝo kun ili [91].
VD:de post;ANT:ĝis
2.TEZ
(malofte) Komencante de1 iu loko: Ivano klare imagis ... librojn, librojn ekde la farbita planko ĝis la fumnigra plafono [92].
3.
Komencante de iu grado, stato aŭ alia abstrakta punkto: ĉiuj gradoj de armeo, ekde vicleŭtenanto ĝis generalo [93]; [tiu substanco servas por ĉio], ekde nazgutoj kontraŭ malvarmumo kaj bronkito, ĝis stimulrimedo [94]; fakte estas laŭgrada ŝanĝo de esprimrimedoj ekde hazardaj ĝis super- kaj subsistemaj, ĝis unuiĝo de kelkaj funkcioj en unu rimedo [95].

elde

(malofte)
1.TEZ
=de 1 la eta museto kaŝeliris elde la angulo [96].
2.TEZ
=de 2 la teraj aferoj vidataj elde la malproksimoj stelaj [97]; la (kataluna) reĝo Ĵakvo la 1a konkeris elde islamanoj unue Majorkon kaj poste Valencion [98].

jam deTEZ

=de 6 jam de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto [99]; mi ne estas vokita iri al la reĝo jam de tridek tagoj [100].

tuj deTEZ

=ekde 1 la pliboneco de Esperanto antaŭ Volapük ... falas al ĉiu en la okulojn tuj de la unua rigardo [101]; tuj de la komencaj jaroj W.H. Trompeter ... ĉesigis sian apogon, kiam Zamenhof ne akceptis la lingvajn modifojn, per kiuj li volis pligermanigi Esperanton [102]; [ŝiaj okuloj] tuj de la sojlo renkontis la vizaĝon de la libristo kaj kvazaŭ algluiĝis al ĝi [103].
Rim.: Eblas heziti, ĉu tuj de estas aparta termino, aŭ nur hazarda kolizio de adverbo tuj kaj prepozicio de, alivorte ĉu tuj aldonas ideon de tujeco al la ago, aŭ servas ĉefe por doni tempan signifon al la prepozicio de kun eventuala nuanco „jam en la komenco“. La ekzemplo pri Trompeter estas interesa en tio, ke la eventuala tujeco ne koncernas la verbon „ĉesigi“, sed verbon de neesprimita propozicio rezultanta el antaŭa frazo: tuj de la komencaj jaroj [okazis malpaciĝoj, ekz-e] W.H. Trompeter ĉesigis sian apogon...
Rim.: Aldone, kelkaj ekzemploj ŝajnas esti interpreteblaj ankaŭ per la lokaj sencoj de tuj kaj de, sed tuj de la sojlo verŝajne signifas tuj de kiam ŝi pasis la sojlon .
II.
Vortero kun la senco 12.

deigi

(tr)
Demeti, apartigi, disigi.

deiĝi

(ntr)
Apartiĝi.
III.
1.
Prefikso, uzata kun la sencoj 12 en kunmetaĵoj kun verba ĉefelemento:
a)
(deXi: preni, forigi, malproksimigi, apartigi ion, ĝin Xante) deadmoni, debari, debati, deĉerpi, defraŭdi, defroti, dehaki, deĵeti, dekalkuli, deklini, dekonsili, dekradi, delogi, demordi, depreni, derompi, deruli, deskrapi, deskui, deŝiri, deŝovi, detiri, detondi, detranĉi, deturni, deviŝi...
b)
(deXi: foriĝi, malproksimiĝi, apartiĝi de io Xante, ofte kun vertikala movo desupre malsupren) defali, deflui, deflugi, degliti, deguti, deiri, dekuri, depremi, depuŝi, deruliĝi, desalti, desolviĝi, deveni...
c)
(deXi: Xi malproksime) destari...
d)
(deXi: Xi ion malproksima) demeti, deteni...
2.
Prefikso, uzata kun la sencoj 1, 26 en kunmetaĵoj kun substantiva ĉefelemento: debordiĝi, deĉevaliĝi, deflankiĝi, deformi, dekameliĝi, dekutimiĝi, deloke de, demamigi, denaska, detempe de, detronigi, devojiĝi...

tradukoj

anglaj

~ 1.: from.

bulgaraj

~ 1.: от; ~ 6.: от; ~ 7.: на.

francaj

~: de; dis~: de, d'avec; ek~: à partir de, depuis, dès, aussitôt, sitôt; el~: de, depuis, d'avec; jam ~: de, depuis; tuj ~: depuis, dès, aussitôt, sitôt; ~igi: séparer; ~iĝi: se séparer. trafi ~ Scilo al Ĥaribdo: tomber de Charybde en Scylla; ~ malgranda kandelo forbrulis granda kastelo: petite cause et grands effets; sukcesa venkanto ~ pordoj malfermitaj: enfonceur de portes ouvertes; doni al iu la baton ~ morto: donner le coup de grâce à qn; ĉiuj enterigitoj estas plenaj ~ meritoj: les cimetières sont pleins d'hommes irremplaçables.

germanaj

~ 1.: von, von ... her, aus; ~ 2.: von, von ... her, aus; ~ 3.: vor, aus; ~ 4.: von, des, der; ~ 5.: von, des, der; ~ 6.: von ... an, seit; ~ 7.: von, des, dessen, der, deren; ~ 8.: von; ~ 9.: von; ~ 10.: von, des, der; ~: mit, des, der; ek~: von ... ab, seit; ~igi: abmachen, losmachen, lösen, wegmachen, wegtun; ~iĝi: abgehen, sich lösen, weggehen; de III: ab-, ent-, weg-.

hispanaj

~ 6.: desde; ~: de; de II: de; de III: de.

hungaraj

~ 1.: -tól, -től, -ról, -ről; ~ 2.: -tól, -től, -ból, -ből; ~ 3.: -tól, -től, miatt; ~ 4.: által, révén; ~ 5.: -nak a, -nek a; ~ 6.: -tól, -től, óta; ~ 7.: -nak a, -nek a; ~ 8.: -ű, -ú; ~ 9.: -s; ~ 10.: -tól, -től, -nak a, -nek a; dis~ 1.: -tól (térben el), -től (térben el); dis~ 2.: -ról (felületről), -ről (felületről); ek~: -tól kezdve, -től kezdve; jam ~: már ... óta; tuj ~: mindjárt ...-tól/től kezdve; ~igi: eltávolít, elválaszt, leválaszt, elkülönít; ~iĝi: eltávolodik, elválik, leválik, elkülönül; de III: le-, el-, félre-. trafi ~ Scilo al Ĥaribdo: Szkülla és Kharübdisz között hánykódik; bojas hundido, kiel ĝi aŭdas ~ hundoj: kicsi kutya nagytól tanul; ~ semo putra venas frukto ne nutra: ki szemetet vet, dudvát arat; for ~ l' okuloj, for ~ la koro: szem nem látja, szív felejti; ne falas frukto malproksime ~ l' arbo: nem esik messze az alma a fájától; edziĝo najbara garantias ~ eraro: jobb egy ismerőst száz hibával elvenni, mini az ismeretlent eggyel; ~ malgranda kandelo forbrulis granda kastelo: kicsiny szikrából gyakran nagy tűz támad; ~ kantado senpaga doloras la gorĝo: ha ingyen kell énekelni, fáj az ember torka; bato ~ patrino ne longe doloras: az anya ütése nem sokáig fáj; sukcesa venkanto ~ pordoj malfermitaj: nyitott kapukat dönget; ~ mateno ĝis vespero: reggeltől estig; ~ eterne: öröktől fogva; ~ kiu la kulpo, por tiu la puno: aki bűnös, bűnhődjék; doni al iu la baton ~ morto: halálos csapást mér rá; doni lecionon ~ moroj: móresre tanít; ĉiuj enterigitoj estas plenaj ~ meritoj: a halottakról jót vagy semmit.

polaj

~ 1.: od, z; ~ 2.: od, z; ~ 3.: od, z, z powodu; ~ 4.: (2. przypadek); ~ 5.: (2. przypadek); ~ 6.: od; ~ 7.: (2. przypadek); ~ 8.: (2. przypadek), o; ~ 9.: (2. przypadek), o; ~ 10.: (2. przypadek); dis~ 1.: od, z; dis~ 2.: od, z; ek~ 1.: od; ek~ 2.: od, z; ek~ 3.: od; el~ 1.: z; el~: od, z; jam ~: już od; tuj ~: tuż po, zaraz po, od; ~igi: rozdzielać, rozłączać, rozkładać; ~iĝi: rozdzielać się, rozłączać się, rozpadać się; de a: od-; de b: od-, z- (s-), ze-. for ~ l' okuloj, for ~ la koro: czego oczy nie widzą tego sercu nie żal; ne falas frukto malproksime ~ l' arbo: niedaleko pada jabłko od jabłoni.

portugalaj

~: de, por, desde.

rusaj

~ 1.: от; ~ 2.: от; ~ 3.: от (из-за); ~ 6.: от, с (о времени), начиная с; dis~: от; ek~ 1.: от, с (о временени), начиная с; ek~ 2.: от, начиная с; ek~ 3.: от, начиная с; el~: от; ~igi: отделить, отделять; ~iĝi: отделиться, отделяться.

tokiponaj

~ 4.: tan.

volapukaj

~ 7.: -a; de III: se-.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 9
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 1:2
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 19
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 9
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 11:24
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 36
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 21:31
11. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
12. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
13. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Poligono
15. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
16. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 143:9
18. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
19. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 18:22
22. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco
23. Ferenc Szilágy: Norda Prismo, http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5705/faraono.html
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 2:17
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 5:31
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 5:19
27. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
28. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
29. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 73:19
31. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco
32. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta Kanto 5:8
33. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta Kanto 5:5
34. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najtingalo
35. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
36. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
37. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
38. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 33:24
39. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
40. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
41. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 3:29
42. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
43. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
44. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
45. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
46. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
47. Plena Analiza Gramatiko, §136-138
48. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
49. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 6:4
50. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 18:12
51. La Nova Testamento, La agoj 3:1
52. La Nova Testamento, La agoj 28:23
53. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 106:48
54. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 7
55. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 8
56. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
57. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
58. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
59. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
60. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
61. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
62. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 1
63. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
64. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
65. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 22
66. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 17
67. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
68. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 5:3
69. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 19:32
70. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 6
71. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 12
72. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
73. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
74. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
75. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco
76. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
77. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
78. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Folio el la ĉielo
79. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
80. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 6:13
81. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 9
82. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 1:8
83. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 29:9
84. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 22
85. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 6
86. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 2
87. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 16
88. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 24
89. Claude Piron: La bona lingvo, p. 43a
90. Dafydd ap Fergus: Patenta (mal)sukceso, Monato, jaro 2000a, numero 11a, p. 11a
91. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 5
92. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 13
93. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, p. 219
94. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 22
95. J. Muraŝkovskij kaj I. Muraŝkovska: Kien fluas roj' Castalie?, Literatura Skatolo/Survoje
96. Rudyard Kipling, trad. Martin Minich: La kato kiu iradis sole, http://www.fphil.uniba.sk/~minich/poemoj/solkato.html
97. G. Waringhien: La nica literatura revuo, http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr14/mallarme_eseo.html
98. Jorge Camacho: LOdE, 2002:7
99. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
100. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 4:11
101. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco
102. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, , G. Waringhien: Kaj tamen ni ĝin atingis!, leciono 21a
103. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta

administraj notoj

pri ek~ 1.:
        Ĉi tiuj du subsnc estas egale difinitaj, kaj mi ne vidas
        diferencon inter ili.
        [Sergio]
      
pri de:
  Restanta laboro:
  "determinato", referenco al prepoziciaj kunajxoj (*de (mal)antaux, *de
  apud, *de
  cxe, *de cxirkaux, *de el, *de inter, *de post, *de sub, *de super,
  *de
  sur...), de
  posedo/posedadjektivo, conservation de la preposition dans une
  transformation.
  Kunmetajxoj:
  *deadmoni, deapartigxi, *debari, *debati, debatigxi, *debordigxi,
  decentrigo,
  *decxerpi, *decxevaligxi, *defali, *deflankigxi, defleksi, *deflui,
  *deflugi,
  *deformi, *defrauxdi, *defroti, defrotigxi, *degliti, *degrati,
  *deguti,
  *dehaki, *deiri, *?dejxeti, *dekalkuli, *dekameligxi, *deklini,
  deklinigxi,
  *dekradi, *dekuri, *dekutimigxi, delasi, delevigxi, deliberigxi,
  deligi,
  *delogi, deloki, *demamigi, *demeti, *demordi, demovi, demovigxi,
  *denaska?,
  denombri?, depafi (pafi dea), dependi, depago, depincxi (~i la
  butonojn
  de
  pluvmantelo VOJ: ??), *depremi , *depreni, *?depusxi, *derompi,
  *deruli,
  *desalti, *deskrapi, *deskui, *desolvigxi, *destari (TTT, se
  detacher),
  *desxiri, *desxovi, *deteni, *detiri, *detondi, *detrancxi,
  *detronigi,
  *deturni, deturnigxi, *deveni, *devisxi, *devojigi
  [MB]

[^Revo] [de.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.45 2009/04/29 16:31:20 ]