*inter UV
- I.
-
Prepozicio montranta:
*inter
- 1.
-
La pozicion de iu aŭ io en la spaco, kiu apartigas du
aŭ plurajn personojn aŭ objektojn:
sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono
[1];
pecon da cigaro […] li estis teninta inter la fingroj
DL
;
en la mezo inter la floroj staris gracia aminda fraŭlino
DL
;
Nilo ĝis Memfiso fluas inter du montaj vicoj
[2];
[li] enŝovis la pinton inter la blazonŝildo kaj la muro
KPr
;
li sidis kun la edzino kaj dek unu infanoj, tre komforte inter siaj kvar muroj
[3];
rompu la murojn inter la popoloj
[4];
vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita
PrV
;
esti inter martelo kaj amboso
PrV
;
inter la mano ĝis la buŝo ofte
disverŝiĝas supo
PrV
.
meze de
- 2.
-
La pozicion de io en la tempo, kiu apartigas du aŭ
plurajn momentojn aŭ faktojn:
inter la dua kaj kvara horo
PatrojFiloj
;
inter la subiro kaj la leviĝo de l' suno
[5];
monato […] estis inter tiu ĉi nokto kaj la reveno
BdV
;
inter la lulilo kaj la tombo
BdV
;
neniu tuŝis la veturilon inter la reveno de la laborejestro kaj la tempo kiam
li kaj Petro foriris
ChB
.
- 3.
-
La situacion de iu aŭ io en aro da personoj aŭ
objektoj; t.e. en la mezo de, en la nombro de:
[ĉu] inter tiuj ĉi estos trovita unu, kiu volos preni tiun ĉi laboron
DL
;
inter aliaj aferoj (vd interalie)
tiu ĉi malfeliĉa infano devis ĉerpi akvon
[6];
ĉe tiu ĉi malsano unu horo povas decidi inter vivo kaj morto
FK
;
se vi pistos malsaĝulon en pistujo inter griaĵo,
lia malsaĝeco de li ne apartiĝos
[7];
esti honesta en tiu ĉi mondo signifas esti elektita inter dek mil
Hamlet
;
mi estis la plej enviinda patro inter ĉiuj patroj inter la homoj
[8];
mi estis ĉiutage inter vi en la templo
[9];
kial vi serĉas la vivanton inter la mortintoj
[10]?
oni komencis babili inter la kamparanoj pri la maljusteco
[11];
dividi la grandegan laboron inter ĉiuj komitatanoj
LR
;
elekti inter tiuj, kiuj aspektis plej malfeliĉaj
Kandid
;
inter lupoj kriu lupe
PrV
;
eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj
PrV
.
kun,
el4
- 4.
-
La rilatecon, kiu kunigas du aŭ plurajn personojn
akordiĝantaj aŭ malakordiĝantaj:
batali, korespondi inter si
ADL
;
ne povas ĉiam vivi inter si en paco
BdV
;
ni konsentis inter ni neniam tuŝi plu tiun ĉi objekton
BdV
;
la diferenco inter lingvo natura kaj lingvo artefarita
konsistas en tio, ke […]
LR
;
la akuzativo kaj prepozicio montras tute klare la rilaton inter la ambaŭ
komplementoj
LR
;
la loto ĉesigas disputojn kaj decidas inter potenculoj
[12];
[ŝi], inter ni dirante (vi ne devas tion diri al aliaj),
tedas min jam almenaŭ same, kiel mi ŝin
QuV
;
libere komunikiĝadi inter si
[13];
mensogoj kaj kalumnioj arte kreas malamon inter unuj gentoj
kaj aliaj [14].
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 252.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI3.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo4.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolo antaŭ
la Dua Kongreso Esperantista en Genève, 19065.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII6.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 137.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 27:228.
Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina9.
La Nova Testamento, Luko 22:5310.
La Nova Testamento, Luko 24:511.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV12.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 18:1813.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolo antaŭ
la Dua Kongreso Esperantista en Genève, 190614.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolo antaŭ
la Dua Kongreso Esperantista en Genève, 1906
- afrikanse:
- tussen
- albane:
- në mes të
- amhare:
- መካከል
- angle:
- 1. between 2. between 3. among, amid, between 4. among, between, amid
- arabe:
- بين
- armene:
- միջեւ
- azerbajĝane:
- arasında
- beloruse:
- між, паміж, сярод
- bengale:
- মধ্যে
- birme:
- အကြား
- bosne:
- između
- ĉeĥe:
- inter, mezi
- ĉine:
- 中間 [zhōngjiān], 之間 [zhījiān], 介 [jiè], 际 [jì]
- dane:
- mellem
- estone:
- vahel
- eŭske:
- arteko
- filipine:
- sa pagitan ng
- france:
- entre 3. parmi
- galege:
- entre
- germane:
- 1. zwischen 2. zwischen 3. unter, inmitten 4. unter, zwischen
- guĝarate:
- વચ્ચે
- haitie:
- ant
- haŭse:
- tsakanin
- hinde:
- के बीच
- hispane:
- 1. entre 2. entre 3. entre, en medio de 4. entre
- hungare:
- között
- igbe:
- n’etiti
- irlande:
- idir
- islande:
- milli
- japane:
- 間に [あいだに]
- jave:
- antarane
- jide:
- צווישן
- jorube:
- laarin
- kanare:
- ನಡುವೆ
- kartvele:
- შორის
- kazaĥe:
- арасында
- kimre:
- rhwng
- kirgize:
- ортосунда
- kmere:
- រវាង
- koree:
- 사이
- korsike:
- trà
- kose:
- phakathi
- kroate:
- između
- kurde:
- navber
- latine:
- inter
- latve:
- starp
- laŭe:
- ລະຫວ່າງ
- litove:
- tarp
- makedone:
- меѓу
- malagase:
- eo
- malaje:
- antara
- malajalame:
- ഇടയില്
- malte:
- bejn
- maorie:
- i waenganui i
- marate:
- दरम्यान
- monge:
- nruab nrab ntawm
- mongole:
- хооронд
- nederlande:
- 1. tussen 2. tussen 3. onder 4. onder
- nepale:
- बीच
- njanĝe:
- pakati
- okcidentfrise:
- tusken
- panĝabe:
- ਦੇ ਵਿਚਕਾਰ
- paŝtue:
- تر منځ د
- pole:
- 1. między, pomiędzy 2. między 3. między, pomiędzy, wśród, pośród 4. między, wśród, pośród
- portugale:
- entre, no meio de
- ruande:
- hagati
- ruse:
- 1. между 2. между 3. между, меж, среди 4. между, среди
- samoe:
- i le va o
- sinde:
- جي وچ ۾
- sinhale:
- අතර
- skotgaele:
- eadar
- slovake:
- medzi
- slovene:
- med
- somale:
- ka dhexeeya
- ŝone:
- pakati
- sote:
- pakeng tsa
- sunde:
- di antara
- svahile:
- kati ya
- taĝike:
- миёни
- taje:
- ระหว่าง
- tamile:
- இடையே
- tatare:
- арасында
- telugue:
- మధ్య
- tibete:
- ནང་ནས་
- ukraine:
- між
- urdue:
- کے درمیان
- uzbeke:
- o’rtasida
- vjetname:
- giữa
- zulue:
- emkhatsini
al inter, inter ...-n
-
Al loko situanta inter
1 aŭ
3:
tiu vojo […] iris en la mondon, inter la misterajn altaĵojn kaj
nekonatajn spacojn, inter la barojn kaj danĝerojn
Marta
;
enŝovinte la kapon inter la arbetojn [...]
[15];
vi ne povos eliri inter ilin
[16];
la rilato eŭro/dolaro kreskos denove al inter 1,10 kaj 1,15
[17].
Rim.:
Pri la prepoziciaj kunaĵoj kun al,
vidu rimarkon sub al ĉe.
- angle:
- between
- beloruse:
- між, паміж
de inter
-
De
1,2
loko situanta inter:
ne forpreniĝos sceptro de Jehuda,
nek regbastono de inter liaj piedoj
[18].
la aliaj ludantoj devas trovi […] respondon de inter sia kartaro
Kon11
;
ĉeestis aŭskultantaro de inter 100 kaj 200 kongresanoj
[19].
- angle:
- between ('from between' ne estas bonstila kun
senco 2)
- beloruse:
- паміж
el inter,
elinter
-
Prenante, elektante, distingante inter:
el inter siaj fratoj li prenis kvin homojn
[20];
Dio rekolektos vin el inter ĉiuj popoloj, inter kiujn
disĵetis vin la Eternulo
[21];
ambaŭ tre bone rekonis vian foton el inter deko da vizaĝoj similaj
CKv
;
mi saltis elinter la bridoj
VaK
;
Li alvokas elinter paganoj Abrahamon, plilarĝigas
lian nomon, igas lin patro de la kredantoj,
akompanas lin dum lia vojo
[22].
- beloruse:
- з паміж
- france:
- d'entre, de parmi
- japane:
- ~の間から [のあいだから]
- II.
-
Vortero kun la sencoj 1, 2 kaj
3 de la prepozicio.
intera
-
Tia, ke ĝi estas estas inter pluraj aferoj:
intera muro
ChL
;
ni ne havas landon, tra kiu konduki lin en Hispanujon, ĉar la maro kuŝas intere
DKM
;
kvazaŭ ĉio ĉi subite fariĝus viva realo, kvazaŭ la interaj jaroj estus nur revo
sen signifo
HsT
;
sekvis kelktempa laboro jen tie, jen tie, kun longaj interaj periodoj de
senlaboreco
HsT
.
- beloruse:
- сярэдні, прамежкавы, прамежны
- germane:
- dazwischen seiend, eingeschoben
- japane:
- 間の [あいだの], 中間の [ちゅうかんの]
- ukraine:
- проміжний, середній, серединний
interaĵo
-
Io, kio estas inter pluraj aferoj:
(figure)
Luĉia […] vestas sin […] en iaspecan interaĵon: ĝi jam ne
estas noktĉemizo, sed ankoraŭ ne estas robo
KKr
;
la dekstra kaj maldekstra partoj de la aparato estas kompreneblaj, sed la
interaĵo estas tre stranga
[23].
- beloruse:
- прамежак, прамежнасьць
- ĉine:
- 中間物 [zhōngjiànwù]
- germane:
- Zwischending
- japane:
- 中間部 [ちゅうかんぶ]
- ukraine:
- проміжок, проміжність
interulo
-
Iu, kiu peras inter pluraj partioj; peranto:
ekzistas unu Dio, kaj unu interulo inter Dio kaj homoj, homo, Kristo Jesuo
[24];
li estas interulo de nova testamento
[25];
tiuj, pli potencaj ol iam ajn, malpli bezonas interulojn por trudi siajn
interesojn
MD14
.
arbitracianto,
mediaciisto,
mediatoro1,
mediumo,
ombudo,
ŝamano
- beloruse:
- пасярэднік
- ĉine:
- 介紹人 [jièshàorén], 經紀人 [jīngjìrén], 調停人 [tiáotíngrén], 調解人 [tiáojiěrén], 居間人 [jūjiānrén]
- germane:
- Mittler, Vermittler
- III.
-
Prefikso.
inter-
Prefikso kun sencoj 1,
2 kaj 4
de la prepozicio (sed oni devas distingi du
kazojn, laŭ tio ĉu la radiko, kiu sekvas inter en la
kunmetitaĵo, estas ties komplemento aŭ ne).
- 1:
-
- a)
-
interetaĝo;
interfaco;
interkrutejo,
intermonto
(trairejo inter du montoj);
la suno elaperis trans la montaraj interpintoj
QuV
.
- b)
-
interspaco,
intertitolo;
intermeti,
interveni.
- 2:
-
- a)
-
interakto
(tempo inter du aktoj);
intersezono.
- b)
-
intertempo (tempo inter du okazoj),
intertempe;
interrompi
(rompi ian daŭron inter du momentoj);
interokazaĵo;
koleraj interdiroj eksonis
VaK
;
la patrino interŝovis plorvoĉe: […]
InfanTorent2
.
- 4:
-
- a)
-
en 1914 ekzistis socialista Internacio
Lanti
.
- b)
-
interagi,
intertrakti,
interkomuniki,
interkonformigi;
interparolo,
interkonsento,
intervidiĝo
(parolo, konsento, vidiĝo inter du aŭ pluraj
personoj);
interligo,
interakordo,
interfluo;
interkonfuzi,
intermiksi,
interŝanĝi.
Rim.:
Iafoje vorto falas en ambaŭ kategoriojn: interreto
(t.e. reto
inter retoj)
- c)
-
Per pliampleksigo de tiu ĉi senco, inter estas uzata
aparte por montri reciprokecon:
sin
intersaluti,
intertuŝi,
interkisi;
interbatiĝo,
interfrapiĝi,
interfratiĝi;
interkompreniĝi,
interkonatiĝi,
interrilatiĝi;
interplekti,
interpremi;
fluoj de la lumo interkruciĝas en la aero
Metrop
;
interkroĉiĝis la dentradoj de mirinda mekanismo
VaK
;
la du familioj […] sin intervizitis
KPr
.
Rim.:
Distingenda de prefiksa uzo estas la kunderivado
de prepozitivo al adjektivo aŭ adverbo:
ŝi prenis interdoman, solecan vojeton
Iŝtar
;
internacia,
interregiona kunlaboro
[26];
intercivitana milito
Kon11
;
kun tranĉilo interdente
ChB
;
klingo pasis tra la spaco interripa
CKv
.
- angle:
- inter-
- beloruse:
- між-, інтэр-
- france:
- entre- (préfixe), inter- (préfixe)
- hispane:
- entre- (prefijo), inter- (prefijo)
- pole:
- między- (przedrostek), śród- (przedrostek)