tradukoj: be bg br cs de en es fr hu it nl pl pt ru sk

*kur/i PV

*kuriTEZ

(ntr)
1.TEZ
(iu) Iri per movoj pli rapidaj ol marŝo: kuri kiel venenita musoZ (rapide kaj ĉien); ŝi tuj kuris bati ŝinZ; kuri post iu, al iu; la muso kuris sub la litonZ; (figure) kuri en danĝeronB. VD:galopi.
2.
(io) Rapide moviĝi de iu loko al alia: la sunaj radioj venke kuris tra la spaco; nuboj kuras en la ĉielo; ŝtipoj, sur kies ŝelo kuras pala flametoB; mono kuras al mono PrV; tremoj kuris sur mia dorsoB; (figure) la dormo kuris for de miaj okulojZ; (figure) sciiĝo kuris tra la urbo; (figure) larmoj elkuris al li sur la vangojZ.
3.TEZ
(io) Daŭri; iri seninterrompe: akvo kura (kuranta), akvo pura PrV; la vojo kuras sur varmaj valojB; ruĝa fadeno kuras tra la ŝtofo; la procentoj kuras jam de unu jaro; deŝirita de la kura (ordinara, kutima) sorto de mia domoZ.
Rim.: Vd ankaŭ la ekzemplojn ĉe kuranta.

kurantaTEZ

La regula participo de la verbo kuri, inter kies specialaj kromsignifoj aparte menciindas la derivaĵoj de la senco kuri3, karakterizantan aferojn daŭrajn, komencitajn kaj ne finitajn:
1.TEZ
Rilata al la nuna, ĉi tiu, aŭ situacia momento: la verkoj estu senditaj (...) antaŭ la fino de la kuranta jaro 2003 [1]; la monrimedoj de la Asocio ne uzitaj en la kuranta jaro (iu ajn hipoteza, situacia jaro) restas je ĝia dispono kaj eniĝas en la financan planon de la venonta jaro kiel la pasanta restaĵo [2]; ni devas la nombron de ĉiuj tiuj ĉi superfluaj tagoj, kiuj sin trovas en la intertempo inter la kuranta jaro kaj la serĉata, dividi je sep [3]; kio enhavis en si ĉarmon por ĉiu kuranta momento kaj trankvilecon por ĉiu morgaŭa tago Marta; marde mi kunvenas kun kelkaj esperantistoj, por laŭtlegi leterojn kaj novelojn (...) kaj ĝenerale diskuti kurantajn aferojn en tiu lingvo [4]; KOMP la kuranta valoro de variablo (je iu supozata momento).
2.
Ripete, regule okazanta; kutima, ordinara: Kiel vi pagas la kurantajn elspezojn? [5]; EKON kuranta konto (banka konto1 por fari kurantajn, kutimajn operaciojn)

kuro Vikipedio

Ago kuri: al la malamik' en kuro faru ponton kun plezuro PrV; lasi liberan kuron al sia fantazioZ.

kurejoTEZ

Loko por kurado aŭ veturado.
a)
SPO Sportejo aranĝita por kurado aŭ veturado: al ni, lernejoknaboj, ŝajnis kvazaŭ aŭtobuso riskis sur kurejo kontraŭ kur-aŭto [6].
b)
SPO=hipodromo en Lepsiko sur la ĉevalkurejo li ricevis senkoste – pro bonaj rilatoj al influaj personoj – kurson por rajdistoj [7].
c)
AVI Ebena loko sur kiu flugaparatoj ekiras aŭ surteriĝas: la helikoptero alteriĝis meze de la kurejo [8].

kurigi

(tr)
Igi iun aŭ ion kuri: li kurigis ĉiujn siajn servistojn por plenumi plej malgrandan deziron; kurigi malbonan famon pri iuZ.

alkuriTEZ

(ntr)
Kuri al, impeti: liberiĝos Gog kaj Magog, kaj ili alkuregos el ĉiuj altaĵoj [9].

ĉirkaŭkuri

(tr)
1.
Kuri ĉirkaŭ: la arbo estis jam tiel alta, ke la leporo devis ĉirkaŭkuri ĝin [10].
2.
(abs.) Kuri ĉiuflanken: [la mungo] ĉirkaŭkuris sur la tablo [11]; la servistoj jam komencis ĉirkaŭkuradi en la koridoroj [12]; (figure) tia penso ĉirkaŭkuris en mi senĉese [13].

dekuri

(ntr)
Malproksimiĝi de io kurante: li dekuris de la katedro kaj per siaj tutaj fortoj li ĵetegis la seĝon sur la plankon [14]; la kronprinco dekuris de la monteto kaj sidiĝis sur ĉevalon [15].

forkuriTEZ

(ntr)
Kuri for de iu aŭ io por lin aŭ ĝin eviti: li forkuris de sia kreditoro, tuj kiam li ekvidis lin; forkuri el malliberejoB; (figure) la mallumo forkurisB (ĉesis, finiĝis); (figure) la dormo forkuris de miaj okulojZ; (figure) la tro rapida forkuro de la tempo; (figure) sonĝo teruras, sonĝo forkuras PrV. VD:fuĝi.

laŭkuri

(tr)
Kurante sekvi la randon de objekto: (figure) [ŝia rigardo] laŭkuris de la piedoj ĝis la kapo la [...] figuron de la nova instruistino Marta.

postkuriTEZ

(tr)
Persekuti kurante: la Egiptoj postkuris viajn patrojn per ĉaroj kaj rajdantoj ĝis la Ruĝa Maro [16]; postkuri ŝtelistonZ; la postkurantoj serĉis sur la tuta vojo, kaj ne trovis [17]. VD:ĉaskuri

trakuriTEZ

(tr)
Trairi kurante: trakuri kampon; li trakuris per la okuloj la unuan paĝonZ; du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉieloZ; (figure) tiu penso trakuris mian animon kiel fulmo; (figure) famo trakuras la urbon; (figure) ondo da entuziasmo trakuris ĉies korojn. VD:iri, flui, flugi.

transkuriTEZ

(tr)
Trairi rapide kaj poste forlasi: rideto transkuris liajn lipojn; ni transkuru al alia temo.

ĉaskuriTEZ

(tr)
=postkuri ĉaskuri leporon.

vetkuro Vikipedio

SPO Kuro inter sportaj konkurantoj.

tradukoj

anglaj

~i: run; ~anta: current. ~anta konto: current account.

belorusaj

~i: бегчы; ~o: бег; de~i: адбегчы; for~i: уцякаць, бегчы (прэч); post~i: гнацца, даганяць, бегчы (за кімсьці); tra~i: прабегчы (праз штосьці); trans~i: перабегчы (праз штосьці); ĉas~i: гнацца, даганяць, бегчы (за кімсьці); vet~o: бег навыперадкі, забег, спаборніцтва ў бегу.

bretonaj

~i: redek; ~o: red, redadenn; ~igi: lakaat da redek; de~i: redek eus; for~i: redek kuit; laŭ~i: redek a-hed; post~i: redek war-lerc'h; tra~i: redek dre; vet~o: redadeg.

bulgaraj

~i: бягам.

ĉeĥaj

~i: běžet, běžet, utíkat; ~anta: běžný, obecně uznávaný; ~o: běh, průběh; ~ejo: běžecká trať, dráha; ~igi: hnát; al~i: běžet k..., přiběhnout; for~i: odběhnout, uprchnout, utéci, zběhnout; tra~i: proběhnout, přeběhnout; trans~i: přebíhat, přeběhnout; vet~o: běh o závod, závod v běhu.

francaj

~i: courir; ~o: course, cours; ~ejo a: terrain de course; ~ejo : piste (de décollage, d'atterrissage); ~igi: faire courir; al~i: accourir; de~i: s'éloigner en courant, s'enfuir; for~i: s'échapper, s'enfuir; laŭ~i: longer en courant, parcourir; post~i: pourchasser, poursuivre, traquer, être aux trousses (de); tra~i: parcourir; trans~i: traverser en courant; ĉas~i: pourchasser; vet~o: course (sportive). lasi liberan ~on al: laisser libre cours à; post~anto: poursuivant.

germanaj

~i 1.: laufen, rennen; ~i 2.: durchlaufen, durcheilen; ~i 3.: fließen, rinnen; ~o: Lauf, Rennen; ~igi: Beine machen; ĉirkaŭ~i 1.: umlaufen; ĉirkaŭ~i 2.: herumlaufen; for~i: weglaufen, fortlaufen, davonlaufen, wegrennen.

hispanaj

~i 1.: correr; ~o: carrera.

hungaraj

~i: fut, rohan, szalad; ~o: futás, rohanás, szaladás; ~igi: futtat, szalaszt; de~i: elfut (vhonnan); for~i: elfut, elmenekül; post~i: üldöz, kerget, hajt; tra~i: átfut (vmin), keresztülfut; trans~i: átfut (vhová), túlfut; ĉas~i: üldöz, kerget, hajt; vet~o: versenyfutás.

italaj

~i: correre; ~o: corsa; ~ejo: pista; de~i: correre via, schizzare via (correre); for~i: scappare, fuggire; laŭ~i: correre lungo, percorrere; post~i: incalzare, inseguire, perseguire, rincorrere; tra~i: correre per, percorrere; trans~i: passare (rapidamente); ĉas~i: incalzare, inseguire, rincorrere, cacciare (inseguire); vet~o: corsa (gara).

nederlandaj

~i 1.: lopen, rennen, hollen; ~i 2.: lopen; ~i 3.: lopen; ~o: loop; ~igi: doen lopen; for~i: weglopen; post~i: achtervolgen; tra~i: doorlopen; trans~i: lopen over, overgaan; ĉas~i: achtervolgen; vet~o: wedloop.

polaj

~i 1.: biec; ~i 2.: biec, gnać, pędzić; ~i 3.: biec; ~o: bieg; ~ejo a: bieżnia; ~ejo c: pas startowy; ~igi: gnać (kogoś, coś), pędzić (kogoś, coś); ĉirkaŭ~i 1.: obiegać; ĉirkaŭ~i 2.: biegać w kółko, biec w kółko; de~i: odbiegać; for~i: odbiegać, pierzchać, uciekać; post~i: gonić, ścigać (kogoś, coś); tra~i: przebiegać; trans~i: przebiegać; ĉas~i: gonić, ścigać (kogoś, coś); vet~o: wyścig, gonitwa, rajd.

portugalaj

~i 1.: correr.

rusaj

~i: бежать; ~anta: текущий; ~o: бег; ~ejo a: место для забегов, беговые дорожки; ~ejo b: место для скачек, ипподром; ~ejo : взлётно-посадочная полоса; ~igi: пустить в бег, заставить бегать; ĉirkaŭ~i 1.: обежать, обегать; ĉirkaŭ~i 2.: бегать вокруг, сновать; de~i: отбежать, сбежать; for~i: убежать, убегать; laŭ~i: бежать вдоль; post~i: гнаться, догонять; tra~i: пробежать (через что-л.); trans~i: перебежать (через что-л.); ĉas~i: гнаться, догонять; vet~o: бег наперегонки, состязание в беге, забег. ~anta konto: текущий счёт.

slovakaj

~i: bežať, utekať; ~anta: bežný, všeobecne uznávaný; ~o: beh, priebeh; ~ejo: bežecká dráha; ~igi: hnať, nútiť bežať; al~i: pribehnúť; for~i: odbehnúť, ujsť; post~i: bežať (za niekým); tra~i: prebiehať (rýchle prechádzať); trans~i: prebiehať (rýchle prechádzať); vet~o: závod v behu.

fontoj

1. Huzimaki Ken’iti: Frap-frazo por Esperanto, La Ondo de Esperanto, 2003:12 (110)
2. Statuto de Ukrainia Esperanto-Asocio, artikolo 5.5. Kievo, 2002
3. J. Grohn: Fingra kalendaro, FK
4. D. Curtis: Koratako, Monato, 2002:1, p. 28-34a
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 10a.
6. -: Kiel nederlanda cikonio..., en: Mozaiko, 1935
7. Cezaro: La Onta Magiisto, [2007-06?]
8. R. Gott, trad. V. Lutermano: La korpo de la Che, le Monde diplomatique, 2005-07
9. trad. I. Chiussi: La Nobla Korano, 1970
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
11. R. Kipling trad. D. Harlow: Rikki-Tikki-Tavi, [vidita en 2004]
12. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 13
13. Nishino R. trad. teamo: Konsolvirinoj de Japana Imperia Armeo, ianfu
14. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 1
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 18
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 24:6
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 2:22

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas verkindiko en fonto.
for~i: Mankas verkindiko en fonto.
post~i: Mankas verkindiko en fonto.
tra~i: Mankas verkindiko en fonto.
trans~i: Mankas dua fontindiko.
trans~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ĉas~i: Mankas dua fontindiko.
ĉas~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
vet~o: Mankas dua fontindiko.
vet~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [kur.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.34 2015/07/04 08:37:38 ]