tradukoj: be cs de en es fr hu id nl pl pt ru sk sv

*lok/o PV

*lokoTEZ

1.TEZ
Parto de spaco okupata de io aŭ destinita por io: meti objekton sur ĝian lokon; ricevi lokon en la teatro; oni ne vendis al mi lokon en vira kupeo [1]; elekti bonan lokon por vidi; grimpi ĝis la plej alta loko de la arbo; tiu vorto ne estas en la ĝusta loko; li mezuris la larĝon deloke de la pordego ĝis la [...] interna korto [2]; estas tie ĉi nek loko nek tempo por priparoli la aferon; li devis serĉi lokon, kie li povas sidi sufiĉe komforte, ja li devos resti longan tempon [3]; mi serĉis lokon por min kaŝi [4]; trovi por si lokon sur la tero Marta ; kiun lokon (paragrafon) mi legu al vi? mi povus citi multajn lokojn pri tio en la verko; (figure) havi varman lokon (bonan postenon) PrV.
2.
Difinita etendaĵo de lando, regiono: loĝi en bela, apudmara, montara loko; li vojaĝis en multajn lokojn; la hispana urbo Santiago de Compostela, sankta loko de la kristanoj [5]; senloka vagisto.
3.
(figure) Situacio, posteno: kion vi farus se vi estus sur mia loko? se vi estus sur mia loko, mi konsolus vin per vortoj kaj balancus pri vi mian kapon [6]; ne estas tie loko por sufero [7]; atingi altan lokon en sia ofico, en la arto; havi altan lokon en la estimo, en la koro de iu.
4.
rango1; nombro laŭ sinsekvo1, ekz. atinganta la celon en konkurso: unua (venkinto), dua, tria loko; ĵuriano el Germanio restis fidela al longjaraj tradicioj kaj la unuan lokon atribuis al la germana teamo [8].
5.TEZ
MATKOMP Numero aŭ rolnomo de argumento de funkcio, operacio, rilato, predikato ktp: en subtraho la unuan argumentan lokon okupas la malpliigato, kaj la loko de subtrahato estas post minuso. VD:loknombro

loka

1.TEZ
Ne ĉiea, ne transiranta la limojn de iu loko, koncernanta nur parton de iu tuto: Taylor asertis ke oni devas koncentri sian klopodon al la venko en lokaj militoj per konvenciaj armiloj [9]; „Ĉi tio nur piketos vin“, avertis ... d-ro Vejkli, donante al Ned lokan anestezilon apud arterio supre de lia dekstra femuro [10]. ANT:malloka
2.
Apartenanta al suba nivelo teritoria, kontraste al io centra, tutlanda, aŭ tutasocia ktp; necentra, periferia: la loka komitato (kontraste al la centra); lokaj gazetoj (kontraste al la tutlandaj); la Ĉeĥa E-Asocio havas 54 lokajn organizojn, 13 sekciojn kaj sume 1169 membrojn [11]; ekstere la IF de UEA prizorgas la informadon (...) per helpo al la informado sur la landa, loka kaj faka niveloj [12]; en la aviaj biletoj la tempoj estas lokaj (tiuj de la koncernaj horzonoj).
3.
Speciala al iu loko: estas loka kutimo, ke en tiu sezono antaŭ la domo pendas kuko [13]; loka dialekto [14]; lerni lokan lingvon aŭ konatiĝi kun tieaj kutimoj [15]; la loka esperantista asocio konas nur unu Esperanto-parolanton en tiu urbo [16].
4.TEZ
Rilata al situo, spaco, loko: la aktuala mond-evoluo devigas nin pensi tutmondece, preter loka diverseco, direkte al universaleco, ec se ni devas agi loke [17]; tion ni konas en Esperanto nur ĉe la lokaj prepozicioj, kun la nominativo por indiki pozicion (en la ĝardeno) sed kun la akuzativo por indiki almovon (en la ĝardenon) [18].
Rim.: Ofte ĉi tiun sencon pli klare esprimas kunmetaĵo, ekz-e lokadverbo ktp.

lokiTEZ Vikipedio

(tr)
1.TEZ
Meti1: li […] lokis antaŭ la Edena ĝardeno la kerubon […] por gardi la vojon al la arbo de vivo [19]; [ŝi] lokis ilin en la ĉambro de litoj [20]; ili lokis la sarkofagon en malvasta ĉambro kaj rapide masonis la truon [21]; loki la invititojn ĉe la tablo; loki infanon sur lian seĝon; oni lokis ilin en la saman ĉambron; loki statuon sur piedestalon; loki librojn sur bretaro, tukojn en ŝranko, barelon en kelo, lampon sur la tablo; vorto malĝuste lokita en la frazo.
2.
Meti iun aŭ ion en difinitan situacion: li estas alte lokita en mia estimo; en ĉiu okazo mi dankas la diojn, ke ili lokis min apud la flanko de l' faraono [22]; oni devas loki ilin inter la grandaj filozofoj; oni lokos tiun eltrovaĵon inter la plej utilajn.
3.TEZ
Trovi lokon3 kaj aranĝi prizorgon por iu aŭ io: Se vi, sinjorino, povus disiĝi de via filineto, se vi ie ŝin lokus, tiam tre povas esti, ke vi trovus por vi lokon kun cent kvindek spesmiloj por jaro Marta; oni lokis lin sur la tronon de liaj prapatroj; loki iun en superan oficon, rangon.
SIN:enlokigi

lokaĵoTEZ

KOMP Ĉiu el la konvencioj por prezenti datumon, validaj por koncerna kulturo (lando, etno) kaj necesa por ĝuste asimili programaron: la lokaĵoj por tempoindika sintakso, pri la ordo de literoj en la alfabeto, monunua signo ktp.

lokaĵaroTEZ Vikipedio

KOMP Grupo da lokaĵoj kolektitaj en dosiero aŭ dosierujo, kies priskribojn oni povas kune aktivigi konforme al la lokaj kutimoj: la uzanto povas ŝalti la deziratan lokaĵaron por asimili sian labormedion al siaj preferoj [23].

lokaro

1.
Aro de lokoj: paleontologia lokaro [24].
2.TEZ
MAT[25](arkaismo) Aro de punktoj, verigantaj iun econ: la lokaro de kurbecocentroj de iu kurbo nomiĝas ties elvolvato; parabolo[n oni] povas difini kiel la lokaro de punktoj, kiuj estas egaldistancaj de donita punkto (la fokuso) kaj donita linio (la direktanto) [26].
Rim.: Kvankam tiu ĉi termino estas aŭtoritata, bone formita kaj arĥaika, ĉar ĉiam anstataŭigebla per „aro“, oni ial enkondukis por ĝi novan, nerekomendindan formon „lokuso“ PIV1.

lokumiZTEZ

1.
Loki3: la bebon vi povas lokumi en infanvartejon [27]; sin lokumi (dungigi) kiel motoriston; EKON lokumi (procente pruntedoni) monon en bankon (vd investi1).
2.
Trovi1; sondi1, malkovri la ekzaktan lokon de io: la fiŝkaptaj ŝipoj uzas la sonaron ankaŭ por lokumo de fiŝaro, […] eĉ ankaŭ por lokumi unuopajn fiŝojn [28].

deloke deTEZ

(prepoziciaĵo)
(malofte)
De1: li mezuris la larĝon deloke de la malsupra pordego ĝis la ekstera rando de la interna korto, cent ulnojn orienten kaj norden [29].

delokiTEZ

Meti en alian lokon: la mebloj delokiĝis [30]; la efikoj de la klimata ŝanĝiĝo inkluzivas leviĝon de la mar-niveloj kaj delokiĝojn de loĝantaroj el unu regiono al alia [31]; la substanco de la terkrusto estas premata de kontinent-delokiĝoj en la profundo kaj tie fandiĝas [32].

delokigo

1.
Ago delokigi.
2.TEZ
MAT[33] Pozitiva afina izometrio: ĉiu delokigo en eŭklida ebeno estas kunligaĵo de translacio kaj rotacio. VD:koincidigebla.
Rim.: Pluraj naciaj lingvoj sugestas, ke „movo“ povus esti bona anstataŭanto, sed ĝia ebla interpretado per „movado“ aŭ „moviĝo“ (en kinematiko) iom malhelpas, dum „delokigo“ havas aŭtoritatajn fontojn (Bricard, Werner). Plie, en la koncernaj lingvoj, kaj ankaŭ en PIV2, la termino „movo“ ofte fariĝas nura sinonimo de „afina izometrio“ kaj oni sentas bezonon aldoni precizigan adjektivon de la tipo „pozitiva“, „propra“ aŭ simile.

dislokiTEZ

(tr)
Meti dise en iun lokon: disloki kelkajn meblojn en la ĉambron; la kronprinco kolektos dek regimentojn, dislokitajn apud la linio, kiu kunigas la urbon Memfison kun la urbo Pi-uto [34]; vendejoj egale dislokitaj en la tuta teritorio de Slovakio [35].

dulokaTEZ

KompLeks
1.
Hanvanta du lokojn1: li ŝin sidigas sen demand' ĉe tablo nur duloka [36].
2.
MATKOMP Kies loknombro estas du: subtraho estas duloka operacio; „superi“ estas duloka rilato; ofte temas pri operacioj kaj rilatoj dulokaj kaj unulokaj, en la programlingvo C la kondiĉa esprimo x ? y : z formas operacion trilokan [37].

enlokigiTEZ

=loki

havi lokonTEZ

(arkaismo) (frazaĵo)
Okazi: ŝi alproksimiĝis al la tablo, ĉe kiu havis lokon la interparolado Marta ; post kelke da tagoj havis lokon la balo ĉe la guberniestro[38].

hejmloko

Loko, vilaĝo, malgranda regiono, kiun iu rigardas hejmo, ĉar li tie naskiĝis, aŭ longe, plezure tie vivis: mi pensas pri nia hejmloko, pri la tombo de la patrino [39].

mallokaTEZ

Ĉiea, rilata al la tuto, al diversaj aŭ ĉiuj lokoj: malloka radioaktiva infektado pro testadoj de nukleaj armiloj [40]; KOMP malloka variablo, metodo, komputila reto; en malloka reto, la komputiloj estas malproksimaj geografie, Interreto estas la plej fama malloka reto [41]; MAT estas facile trovi lokajn minimumojn ― aldonaj faktoj pri la problemo (ekzemple scio de tio ke la funkcio estas konveksa) estas postulitaj por certiĝi, ke la solvo fundamente estas malloka minimumo [42]. ANT:loka1

mislokaTEZ

Kiu estas en malĝusta loko, en malĝusta funkcio, aŭ eble embarasa: nuanc' mistere misloka en la lumospektro [43]; meze de tiu terur[o] ekfloras unua amo, kvazaŭ misloka rozo rekte apud la sterkejo [44].

translokiTEZ

(tr)
Meti transen en alian lokon: transloki siajn meblojn en alian loĝejon; por lin savi, la edzino lin devigis transloki la loĝejon apud Ĝardeno Saksa VivZam .

translokiĝiTEZ

Iri en alian lokon: li faris sian lastan translokiĝon (al la tombejo, t.e. mortis) PrV ; tiuj translokiĝas kun ili el la malnova loĝejo en la novan [45]; ĉirkaŭ la 16a jarcento transllokiĝis ĉi tien fiŝkaptistoj kaj tiuj, kiuj volis eskapi militservadon kaj servuton [46]; multaj kapitaloj translokiĝis el Eŭropo al Ameriko.

sidloko Vikipedio

TRA Okupebla loko por sido ekzemple en veturilo, en atendejo...: oni demandos pri vi, ĉar oni rimarkos vian sidlokon [47]; sidloko apud la muro [48]; ses ŝtupojn havis la trono […] kaj brakapogojn ambaŭflanke de la sidloko [49]; li […] sidigis la maljunan avinon sur la malantaŭa sidloko, por ke ŝi ne elfalu dum la veturado [50]; ĉiu pasaĝero rajtas okupi nur unu sidlokon [51].

unulokaTEZ

KompLeks
MATKOMP Kies loknombro estas 1: signumŝanĝo estas unuloka operacio; „pozitiva“ estas unuloka predikato; aro S kun unuloka operacio, kio estas funkcio S → S [52].

loksidiĝiTEZ

Restade loĝiĝi.

loknombroTEZ Vikipedio

MATKOMP
Nombro indikanta kiom da argumentoj akceptas operacio, funkcio, rilato, predikato, proceduro ktp ‐ aŭ simbolo indikanta operacion ktp: la operacisignoj pluso kaj minuso havas po du loknombrojn, ili povas esti unulokaj aŭ dulokaj; unu el avantaĝoj de pola skribmaniero estas tiu ke se loknombro de ĉiu operatoro estas sciata, […] parentezoj estas nebezonataj [53].

tradukoj

anglaj

~o: place; ~a: local; ~i 1.: put, set, place; ~i 2.: place; ~i 3.: instal, place; ~aĵo : locale category; ~aĵaro : locale; ~aro 2.: geometric locus; ~umi 1.: place (in school or in office), lend (at interest), invest; ~umi 2.: locate; de~e de: from (the location of); de~i: displace, dislocate; de~igo 1.: displacement, action of moving; de~igo 2.: translation, (proper) motion, (proper) movement; dis~i: disperse, spread about, propagate; du~a 2.: binary, dyadic; en~igi: put, place, instal; havi ~on: take place; hejm~o: homestead, birthplace; mal~a: global; mis~a: misplaced, out of place; trans~i: move/transfer/place (something) elsewhere, bring over; trans~iĝi : be moved/transferred/relocated; sid~o: seat (in a legislature), sitting place; unu~a : unary, monadic; ~sidiĝi : be/remain fixed (in abode); ~nombro : arity, adicity.

belorusaj

~o: месца; ~a: мясцовы, лякальны; ~i: мясьціць, зьмясьціць, разьмяшчаць, ставіць; de~i: зрушыць; dis~i: разьмяшчаць, дыслякаваць; havi ~on: мець месца, адбывацца, здарацца; mal~a: глябальны; trans~i: перамяшчаць, перасоўваць; trans~iĝi: перамяшчацца, перасоўвацца; ~sidiĝi : асесьці.

ĉeĥaj

~o: adresa, místo, umístění; ~a: lokální, místní; ~i: přeadresovat, přemístit, přesunout; ~aro: geometrické místo; ~umi: umístit; de~i: odstavit, odsunout, odsunovat; de~igo: přemístění; dis~i: dislokovat, rozestavit, rozestavit, rozmístit, rozmísťovat; du~a: dvojmístný; en~igi: umístit; hejm~o: místo bydliště; mal~a: celkový, globální; trans~i: překládat (zboží), přemístit, přestěhovat; sid~o: místo k sezení.

francaj

~o 1.: emplacement, lieu; ~o 2.: endroit (lieu); ~o 3.: place (à sa place...); ~o 5.: position (d'un argument); ~a: local (adj.); ~i 1.: disposer, placer; ~i: mettre; ~aĵo : paramètre régional (inf.); ~aĵaro : paramètres régionaux; ~aro 1.: emplacements; ~aro 2.: lieu géométrique; ~umi 1.: placer (dans un emploi, une fonction); de~i: déplacer; de~igo 1.: déplacement (transfert), transfert; de~igo 2.: déplacement, isométrie directe, isométrie positive; dis~i: disséminer, disperser; du~a 2.: à deux arguments, binaire (à deux arguments); hejm~o: village natal; mal~a: global; mis~a: déplacé (à la mauvaise place), pas à sa place; trans~i: déplacer, transporter; trans~iĝi : se déplacer, se transférer; sid~o: place (siège); unu~a : à un argument, unaire; ~sidiĝi : se fixer (pour loger); ~nombro : nombre d'arguments (math., inf.).

germanaj

~o 1.: Ort, Stelle, Platz; ~o 2.: Stelle, Platz; ~o 3.: Stelle, Platz; ~o 4.: Platz (im Wettkampf); ~o 5.: Stelle; ~a: örtlich, lokal; ~i 1.: platzieren; ~i 2.: stellen; ~aĵaro: Gebietsschema; ~aro 2.: geometrischer Ort; ~umi 1.: parken, stellen, platzieren; ~umi 2.: lokalisieren; de~i: verschieben; de~igo 2.: (eigentliche) Bewegung; de~igo: Verschiebung; dis~i: verteilen; du~a 1.: zweisitzig; du~a 2.: dyadisch, zweistellig, zweiwertig; en~igi: platzieren, stellen; havi ~on: stattfinden; hejm~o: Heimstatt, Heimat; mal~a: global, weit, allgemein; mis~a: falsch platziert, deplatziert, störend; trans~i: umsetzen; trans~iĝi: umziehen, abwandern; sid~o: Sitzplatz; unu~a : einstellig, einwertig; ~sidiĝi: sich niederlassen; ~nombro : Stellenzahl.

hispanaj

~o 1.: lugar, ubicación; ~o 2.: sitio (lugar); ~o 3.: lugar; ~o 5.: posición (de un argumento); ~a: local (adj.), del lugar; ~i: situar, ubicar, colocar, poner en; ~aĵo : parámetro de configuración regional (inf.); ~aĵaro : conjunto de parámetros de configuración regional (inf.); ~aro 1.: ubicaciones; ~aro 2.: espacio geométrico; ~umi 1.: colocar (en un empleo, un cargo); de~e de: desde; de~i: desplazar, mover de sitio; de~igo 1.: acción de mover; de~igo 2.: desplazamiento, isometría directa, isometría positiva; dis~i: dispersar, diseminar, propagar; du~a 2.: de dos argumentos, binario (de dos argumentos); en~igi: ubicar; havi ~on: tener lugar; hejm~o: pueblo, lugar de nacimiento; mal~a: global; mis~a: movido (fuera de su lugar); trans~i: desplazar, trasladar, transportar; trans~iĝi : moverse, trasladarse; sid~o: asiento; unu~a : de un argumento, unario; ~nombro : numero de argumentos (mat., inf.), rango.

hungaraj

~o: hely; ~a: helyi, lokális; ~i: helyez, elhelyez, tesz (vhová), mozgat; ~aĵo : helyi beállítás; ~aĵaro : helyi beállítások; ~aro 2.: ponthalmaz; ~umi 1.: elhelyez ; de~e de: vminek a helyétől számítva; de~i: elmozdít, áthelyez; de~igo 1.: elmozdítás, áthelyezés; de~igo 2.: mozgás; dis~i: széthelyez, szétrendez, széttesz, diszlokál; du~a 2.: diadikus, binér, két operandusú; en~igi: behelyez, betesz; havi ~on: végbemegy, lejátszódik; mal~a: globális; trans~i: áthelyez, áttesz; trans~iĝi : áthelyeződik, átköltözik; unu~a : unáris, monadikus, egy operandusú; ~sidiĝi : asentarse, establecerse; ~sidiĝi : megtelepszik, letelepedik; ~nombro : aritás, argumentumszám, operandusszám.

indoneziaj

~o: lokasi, tempat; ~a: lokal; ~i: [tempat] menempatkan; du~a 2.: biner; mal~a: global; trans~iĝi : [pindah] memindahkan; sid~o: tempat duduk.

nederlandaj

~o: plaats; ~a: plaatselijk; ~i: plaatsen; de~i: verplaatsen; dis~i: verdelen; mal~a: globaal; trans~i: overbrengen; trans~iĝi: verhuizen.

polaj

~aro 2.: miejsce geometryczne; de~igo 2.: izometria parzysta.

portugalaj

~o: lugar; ~a: local; ~i: colocar, pôr; dis~i: deslocar.

rusaj

~o: место; ~a 1.: местный, локальный; ~a 2.: местный, региональный; ~a 3.: местный, туземный; ~a 4.: местный, места (род. пад.); ~i 1.: поместить; ~i 2.: поставить, посадить; ~i 3.: поместить, пристроить; ~aĵo : национальная настройка; ~aro 2.: геометрическое место; ~umi 1.: поместить, пристроить; de~i : сместить; de~igo 2.: (собственное) движение; dis~i : разместить, дислоцировать; du~a 2.: двуместный (об операции), бинарный; mal~a: глобальный; trans~i: переместить; trans~iĝi : переместиться; unu~a : одноместный (об операции), унарный; ~sidiĝi : осесть; ~nombro : местность (операции и т.п.), число аргументов.

slovakaj

~o: adresa, miesto, umiestnenie; ~a: lokálny, miestny; ~i: preadresovať, premiestniť, presunúť; ~aro: geometrické miesto; ~umi: umiestniť; de~i: odstaviť, odsunúť; de~igo: premiestnenie; dis~i: rozmiestniť; du~a: dvojmiestny; en~igi: dosadiť; hejm~o: miesto bydliska; mal~a: celkový, globálny; trans~i: premiestniť, presťahovať; sid~o: miesto na sedenie, sedadlo.

svedaj

~o: plats, ställe; ~a 1.: lokal; ~a 2.: lokal; ~a 3.: lokal; ~i: placera; mal~a: global; trans~i: flytta (något), transportera.

fontoj

1. Monato, Geraldo Mattos: Kota Akvo: Konstanten Krysakov
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 40:19
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Senĉesa Rakonto
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
5. Monato, Rafaela URUEÑA: Hispanio: Vojoj al la sankta urbo
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 16:4
7. Monato, Geraldo Mattos: Kio estas Amo?
8. Monato, Laimius Straznickas: Litovio: Monda ĉampionado de dancoj
9. Yamasaki S.: Dek tri tagoj, Monato, 2001
10. D. Curtis: Koratako, Monato, 2002:1, p. 28-34a
11. Starto
12. I. Lapenna: Por pli efika informado, 1974
13. Monato, Michael Lennartz: Ĉu demokratio aŭ ne?
14. Monato, John Gobourne: Dialekto flegata
15. Monato, Garbhan Macaoidh: Internaciaj Rilatoj: El flamo en fajron
16. Monato, Robert Leleu: Kiuj voĉdonis por EDE?
17. G. Ledon: Perditaj ŝancoj de l' diverseco, Monato, 2002
18. J. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 1989
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 3:24
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 11:2
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX
22. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIII
23. Vikipedio, Lokaĵaro
24. Vikipedio, Ameriko (kalkoŝtonaj minejoj)
25. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 32
26. Vikipedio, Parabolo (matematiko)
27. I. Ilf, E. Petrov, trad. V. Okc: Unuetaĝa Usono, 2003
28. Vikipedio, Eĥosondilo
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 40:19
30. Monato, Julia Sigmond kaj Sen Rodin: La malĵaluzo de Klorinda
31. Monato, Lenio Marobin: Klimata ŝanĝiĝo kaj konfliktoj: kia interrilato?
32. Monato, Evgeni Georgiev: Vulkanoj
33. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 25
34. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
35. Monato, Julius Hauser: Tomáš Baťa, reĝo de la ŝuistoj
36. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Vagonrestoracio
37. Vikipedio, Loknombro
38. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 14a, p. 73a
39. Ba Jin, trad. Li Shijun: Aŭtuno en la Printempo, 1980
40. Vikipedio, Joniga fona radiado
41. Vikipedio, Komputila reto
42. Vikipedio, Optimumigo (matematiko)
43. L. N. Newell: La Astronomo, Literatura Mondo, 1947 (11-12)
44. Monato, Boris Kolker: Atentokapta sed ruĝkrajoninda
45. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
46. Monato, Laimius Straznickas: Terlango ― natura valoro
47. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 20:18
48. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 20:25
49. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. reĝoj 10:19
50. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
51. B. Vaha: Adolesko, 1987
52. Vikipedio, Algebra strukturo
53. Vikipedio, Pola skribmaniero

~a: Mankas verkindiko en fonto.
~aĵo: Mankas dua fontindiko.
~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~umi: Mankas verkindiko en fonto.
de~igo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
en~igi: Mankas dua fontindiko.
en~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~sidiĝi: Mankas dua fontindiko.
~sidiĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [lok.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.51 2017/12/06 20:10:13 ]