tradukoj: be cs de en es fr hu id nl pt ru sk vo

*far/i PV

*fariTEZ

(tr)
1.TEZ
Estigi, krei.
a)TEZ
Estigi objekton, eligante ĝin el materio: la lignaĵisto faras tablojn [1]; fari maŝinon, paperon; bieron, statuon, ŝlosilon, domon, muron, vojon. VD:fabriki, pretigi, produkti
b)TEZ
Estigi verkon eligante ĝin el spirito; doni formon: fari verkon, romanon, versojn, tragedion, tradukon VD:kompili, komponi, verki
c)TEZ
BIB Estigi ion, eligante ĝin el nenio: kaj Dio faris la du grandajn lumaĵojn kaj la stelojn [2]. VD:krei1.b
2.TEZ
Igi, doni ian econ al iu aŭ io, pasigi de iu stato en alian: oni faris lin generalo; tio faris lin ĝoja; fari ilin mokataĵo [3]; mi faros el viaj urboj dezerton [4]; fari al si oportuneZ (komforte kaj senceremonie sin aranĝi); el la neceseco oni devas fari virton PrV
3.TEZ
Agi.
a)TEZ
Plenumi agon; estigi efikon; okazigi rezulton: li tuj faris, kion mi volis [5]; mia vizito faris al li plezuron [6]; fari siajn klasikajn studojn, klasojn, sian taskon, sian devon; fari kurson, paroladon, ŝtelonZ, rabonZ, venĝonZ, krimon, atakon, meson, miraklon; fari sukcesan kuracadon, profitan aferon; fari komercon, metion; fari festonZ, PaskonZ; havi multon farotan (por fari); dirite, farite PrV; kontraŭ faro farita ne helpas meditoPrV; fari ordonZ; tio nenion farasZ (estas indiferenta); fari makulonZ, rondonZ; fari (formi) golfeton; fari vundon al iu, difekton al io; faru al li nenion malbonan [7] (figure) fari al si la vojon (trabati); fari doloron, timonZ, embarason, favoraĵon, fidelaĵonZ, perfortaĵonZ, maljustaĵon, petolaĵon; fari honoron, komplezon, surprizon; fari eraron, diferencon, distingon inter; kaŝu malbenon kaj faru bonan mienon PrV; fari (prezenti) demandon; fari (alpreni) decidon; fari (konduki) militon; fari (eltiri) konkludon; fari (plenumi) servonZ; fari (interkonsenti) kontrakton, pacon; fari (ekbruligi) fajron, lumon; kvin kaj sep faras dek du (kvin kaj sep rezultigas dek du) [8]; du botoj faras paron PrV; sesdek minutoj faras unu horon [9]. VD:efektivigi, efiki, formi, kaŭzi
b)TEZ
Agi iamaniere: faru laŭ via plaĉo; faru al ili (agu pri ili) kiel vi volas; mi ne sciis kion fari pri li, pri ĝi (kiamaniere agi); mi ne faris laŭ mia koro [10] (konduti); pentofari [11] (penti).
c)
(senkomplemente)
Agi, ne resti senfara: kiu multe parolas, ne multe faras PrV; kritiki estas facile, fari malfacile PrV; ne parolu, sed faru; li faras nenion; nenionfaranto; nenifaranto.

farTEZ Vikipedio

(neologismo) (prepozicio)
(evitinde) =de4SIN:fare de, flanke de2 rezisti al la malestimo far la homoj [12]; granda urbo preskaŭ tute forbalaita far titana kataklismo [13]; sen la forta tenado far mia patrino, ŝi estus falinta teren [14].
Rim.: En la Universala Vortaro la radiko far' finiĝas per streketo. Tio signifas, ke ĝi nepre postulas finaĵon aŭ, rolante kiel substantivo, apostrofon: ĝi do ne povas esti uzata kiel nuda radiko, ĉar reguloj, kiuj povus pravigi la forfalon de la finaĵo, ne ekzistas.
Rim.: La sama rimarko tamen validas pri ekzemple paf'. Se la fina apostrofo signifas, ke ĝi postulas finaĵon, tiam la sonimito paf, kiu ne rolas substantive sed adverbe, estas same kontraŭfundamenta kiel la prepozicio far. [ĵv]

faroTEZ Vikipedio

Tio, kion oni faras: juĝu laŭ faroj, ne laŭ parolojB; inter diro kaj faro estas maroZ; pli da bruo ol da faroPrV; lupo ŝanĝas la harojn (mienon) sed ne la farojn PrV

faradoTEZ Vikipedio

Daŭra produktado: farado de mebloj; vinfarado, vortfarado, versfarado.

faraĵoZ, faritaĵoZ

Tio, kio estas farita de iu; produkto de la laboro; ellaboraĵo; verko.

farebla

Povanta esti farata, efektivigebla, realigebla.

fare deTEZ

(prepoziciaĵo)
=de4SIN:flanke de2 por indiki la aganton post o-vortoj [...], la plej ĝenerale akceptita formo estas "fare de"AdE; la ekspluatado de la homo fare de la homo; la akcepto de la kongresanoj fare de la urbestro; la traduko de Hamleto fare de Zamenhof; ili konsentis pri reguligo de salajroj kaj laborkondiĉoj fare de la ministro; tia fiuzo de l' gastigemo fare de niaj societanoj estas tre bedaŭrinda; dum vizito al nia sidejo fare de tiuj fremdaj kolegoj; kelkaj membroj postulas la administradon de la filioj fare de la asekuritoj mem.

faristoTEZ

Tiu kiu profesie faras, produktas: brandfaristo, versfaristo, panfaristo VD:ist 1

farigiZTEZ

(tr)
Igi ke iu faru ion: farigi al si novan veston. VD:komisii

*fariĝi

1.
Esti farata, okazi: subite fariĝis nokto; mi ne memoras, kiel tio fariĝis.
2.
Veni de iu stato en alian; iĝi: la juna vidvino fariĝis denove fianĉino [15]; li fariĝis malsana (li malsaniĝis); fariĝi soldato, esperantisto; en infano vidiĝas, kia homo fariĝos PrV; kio fariĝis el (aŭ pri) mi?

fariĝoZTEZ

=okazaĵo

alfariZTEZ

(tr)
Alĝustigi, taŭgigi por, konformigi al: Bone alfarita vesto; alfari stenografian sistemon al (por) Esperanto SIN:adapti

antaŭfari

(tr)
Anticipe fari: ŝi antaŭfaris la ŝmiron de mia korpo por la entombigo [16].

elfariZTEZ

(tr)
Tute, komplete fari.

kunfari

(tr)
1.
Fari komune kun aliaj, kunlabore, partoprene: ĉi ĉio plenumiĝas sub la spirito kunfari laboron kaj studon [17].
2.TEZ
Estigi per sia kuniĝo, konsistigi: la du partoj, kiuj estos kunbindataj ... kunfaros do plenan broŝuron [18].

malfariZ

(tr)
Malestigi, detrui ion faritan: malfari dum la nokto la laboron de la tago.

bonfariZ

(ntr)
Bonvole helpi, utili, agi por ĝenerala bono.

bonfaranto

Homo, kiu bonfaras. bonfaranto ofte ricevas nur maldankon.

hejmfarita

Farita hejme, per propraj rimedoj, kontraste al havigita, aĉetita, industrie fabrikita objekto: recepto por natura, hejmfarita kosmetikaĵo [19].

malbonfari

(ntr)
Ĝeni, difekti, malutili al aliaj homoj: kiom da urboj, kiuj malbonfaris, Ni detruis [20].

nenifaro, neniofaroTEZ

Senageco; farniento: plej verŝajne li dediĉas siajn tagojn al neniofaro, kiel la aliaj diboĉuloj [21]. VD:fornosida

senfaraZ

Nenifaranta: Dion fidu, sed senfare ne siduPrV; resti senfareZ.

tradukoj

anglaj

~i: make; ~iĝi: become.

belorusaj

~i: рабіць, зрабіць; ~o: справа; ~ado: справа, вытворчасьць, прадукаваньне; ~aĵo, : выраб, прадукт, праца; ~ebla: ажыцьцявімы, зьдзяйсьняльны; ~isto: вытворнік, вытворца; ~igi: прымусіць зрабіць; ~iĝi 1.: адбывацца, здарацца, рабіцца; ~iĝi 2.: рабіцца, зрабіцца, стаць; ~iĝo: здарэньне, выпадак; al~i: прыстасаваць, прыладзіць, прымайстраваць; antaŭ~i: рабіць (загадзя), зрабіць (загадзя); el~i: зрабіць, вырабіць; mal~i: разбураць, разбурыць, нішчыць, зьнішчаць, зьнішчыць; bon~anto: дабрачынец, дабрадзей; sen~a: бязьдзейны.

ĉeĥaj

~i: dělat, dělat, nadělat, provádět, provést, páchat, spáchat, tropit, tvořit, udělat, vykonat, vykonat, vykonávat, vytvořit, zastávat, zhotovit, činit; ~o: skutek, výkon, úkon, čin; ~ado: dělání, konání; ~e de: od, provedeno (kým); ~isto: výrobce; ~igi: dát udělat; al~i: přihotovit, upravit; el~i: vyrábět; mal~i: nedělat, neprovádět, vrátit zpět předchozí povel; bon~i: činit dobro; bon~anto: dobrodinec; neni~o, : nečinnost, nicnedělání; sen~a: líný, povalečný.

francaj

~i: faire; ~: de (complément d'agent), par (complément d'agent); ~o: action; ~ado: fabrication, production; ~aĵo, : résultat (d'une fabrication), produit; ~ebla: faisable; ~e de: de (complément d'agent), par (complément d'agent); ~isto: fabricant, facteur (celui qui fait), producteur; ~igi: faire faire; ~iĝi: devenir, se transformer; al~i: adapter; antaŭ~i: faire d'avance; el~i: achever (la fabrication), fabriquer; kun~i: collaborer à, constituer; mal~i: défaire; bon~i: aider (exercer la bienfaisance); bon~anto: bienfaiteur; hejm~ita: autoproduit, fait maison; malbon~i: méfaire, nuire; neni~o, : inaction, inactivité, oisiveté; sen~a: inactif, oisif. dirite, ~ite: aussitôt dit, aussitôt fait; kritiki estas facile, ~i malfacile: la critique est facile, l'art est difficile.

germanaj

~i: machen, erschaffen, anfertigen, herstellen, tun, vollbringen; ~o: Tat; ~ado: Herstellung; ~aĵo, : Werk, Ergebnis; ~ebla: machbar; ~e de: durch den, seitens des; ~isto: Hersteller, -macher; ~igi: machen lassen, anfertigen lassen; ~iĝi: werden, passieren , geschehen; ~iĝo: Ereignis; al~i: anpassen; mal~i: zerstören; sen~a: untätig.

hispanaj

~i: hacer.

hungaraj

~i: csinál, tesz, cselekszik, létrehoz, alkot; ~o: tett, cselekedet; ~ado: csinálás, cselekvés; ~aĵo, : mű, alkotás; ~ebla: megcsinálható, megtehető; ~e de: által, révén; ~isto: gyártó, termelő; ~igi: csináltat; ~iĝi 1.: lesz, történik; ~iĝi 2.: válik vmivé; ~iĝo: történés, esemény; al~i: hozzáigazít, hozzáilleszt; antaŭ~i: előre megcsinál, előzetesen elkészít; el~i: véghezvisz, megcsinál; mal~i: megsemmisít, lerombol; bon~i: jótékonykodik; bon~anto: jótevő; sen~a: tétlen. pan~isto: pék.

indoneziaj

~i: [buat] membuat, [laku] melakukan; ~igi: [buat] membuatkan; ~iĝi: [jadi] menjadi.

nederlandaj

~i: doen, maken; ~o: daad, handeling; ~ado: het doen, het maken; ~aĵo, : werk; ~ebla: doenbaar; ~e de: door; ~isto: maker, producent; ~igi: doen maken, laten maken; ~iĝi: worden; ~iĝo: gebeurtenis; al~i: aanpassen; el~i: afmaken; mal~i: vernielen, stukmaken. pan~isto: bakker.

portugalaj

~i: fazer, cometer, confeccionar, executar, formar.

rusaj

~i: делать, сделать; ~o: дело; ~ado: работа, дело; ~aĵo, : изделие, продукт, труд (результат); ~ebla: осуществимый; ~isto: работник, изготовитель, производитель; ~igi: заставить сделать; ~iĝi 1.: происходить; ~iĝi 2.: сделаться, стать; ~iĝo: происшествие; al~i: приделать, приспособить; el~i: выделать, изготовить, сделать; mal~i: разрушить, уничтожить; bon~anto: благотворитель, благодетель; sen~a: бездеятельный, праздный. sen~e: без дела, праздно.

slovakaj

~i: konať, páchať, robiť, urobiť; ~o: skutok, výkon, čin; ~ado: konanie, robenie; ~e de: zo strany; ~isto: výrobca; ~igi: dať vykonať; al~i: prihotoviť, upraviť; el~i: vyrábať; mal~i: neprevádzať, nerobiť; bon~i: robiť dobro; bon~anto: dobrodinec; neni~o, : nečinnosť; sen~a: lenivý.

volapukaj

~i: mekön.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:16
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 25:18
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 26:31
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 39:112
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 16:28
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 10:12
12. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Dua promenado
13. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, , M. Nervi: Tertremo, leciono 24a
14. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
15. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
16. La Nova Testamento, S. Marko 14:8
17. -: Gvidlibro pri ŭonbulismo, [2005?]
18. M. Seynaeve: Kroniko Belga, La Belga Sonorilo, 1903-10 (2/14)
19. R. Pavinski: Kontakto 2013:4 aperis en la reto!, 2013-10
20. trad. I. Chiussi: La Nobla Korano, 1970
21. Raymond Schwartz: Kiel akvo de l' rivero, 3:1

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~ado: Mankas dua fontindiko.
~ado: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~aĵo, : Mankas verkindiko en fonto.
~ebla: Mankas dua fontindiko.
~ebla: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~e de: Mankas verkindiko en fonto.
~isto: Mankas dua fontindiko.
~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi: Mankas verkindiko en fonto.
~iĝo: Mankas verkindiko en fonto.
al~i: Mankas verkindiko en fonto.
el~i: Mankas verkindiko en fonto.
mal~i: Mankas verkindiko en fonto.
bon~i: Mankas verkindiko en fonto.
bon~anto: Mankas dua fontindiko.
bon~anto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sen~a: Mankas verkindiko en fonto.


[^Revo] [far.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.41 2016/01/14 23:10:14 ]