tradukoj: be br cs de en es fr hu it nl pt ru sk

*hak/i PV

*hakiTEZ

(tr)
1.
Frapi por tranĉe dispartigi per akra ilo: per hakilo ni hakas [1]; haki arbon, bovokorpon; haki per glavoZ; haki pajlon, viandon (distranĉi en pecetojn).
2.
Maldelikate tranĉi kvazaŭ per batado de hakilo: elhaki sian vojon tra arbaro (trabati); vojo trahakita en ŝtonegoj; ĉirkaŭhaki (malkrudigi, prepare formi) statuon; (figure) hakita voĉo, prononco, parolo (spasme interrompita, ne interligita); li diris per glacie malvarma, akre hakata tonoZ; hakita stilo (tro mallongfraza, sen sufiĉa interligiteco); hakmaniere paroli.
3.
Difekti aŭ detrui kvazaŭ per batado de hakilo: la hajlo hakis la rikoltojn, la grenojn; (figure) troa laboro subhakis lian farton (subfosi).

hako

Hakilbato: unu hako kverkon ne faligas PrV hako post hako estas la plej efika atako (atingi celon per ripetitaj penoj kaj provoj) PrV

hakado

Ago haki: (frazaĵo) hakado de ligno donas lignerojn (iuj aferoj neprigas perdojn) PrV.

hakiloTEZ Vikipedio

1.TEZ
Instrumento por haki, konsistanta el larĝa, dika, peza klingo padelforma kaj pli-malpli longa tenilo: per hakilo ni hakas, per segilo ni segas [2]; hakilo de arbohakisto, ĉarpentisto; hakileto de hejtisto, de lignoŝufaristo; hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo (malgraŭ liaj penoj li ne sukcesas venki la baron) PrV SUB:adzo, toporo
2.
Diversforma fraptranĉa instrumento por distranĉi en pecetojn: hakilo por pajlo, viando.

arbohakisto Vikipedio

HOR Metiisto, kiu faligas arbojn.

batalhakiloTEZ

HISMIL Hakilforma armilo: ĉirkaŭ 3,5 jarmiloj antaŭ nun la stepanoj akiris modernajn batalhakilojn, kaj kombininte ilin kun la avantaĝoj de la ĉevalo rapide konkeris vastajn teritoriojn en Turano, Irano kaj Hindio oriente, Anatolio kaj Balkanio sude, la tuta Eŭropo ĝis Irlando okcidente [3]; sed eraras la friponoj, ĉar la batalhakilo hakos reen, al ilia propra kapo [4].
VD:halebardo

brikhakilo

Ilo per kiu oni dishakas brikojn, eventuale betonon aŭ alian solidaĵon...: Dongguj iris al la hejmo de Bingĉen kunportante siajn brikhakilon kaj trulon [5].

ĉirkaŭhaki

(tr)
Haki ĉe la ĉirkaŭo, por doni ĝustan formon: li starigis ŝtonhakistojn, por ĉirkaŭhaki ŝtonojn por la konstruado de la domo de Dio [6]; la viroj, kiuj revenis el la militiro, rakontis pri la belegaj temploj el ĉirkaŭhakitaj multekostaj ŝtonoj [7].

dehaki

(tr)
Forigi per hakilo, preni hakante, faligi hakante: [se] ŝi etendos sian manon kaj kaptos lian hontan parton, tiam dehaku ŝian manon [8]; Abimeleĥ prenis hakilon en sian manon kaj dehakis branĉon de arbo [9]; dehaki kverkon; post la dehako [de kverko] restas ankoraŭ radiko [10].

tradukoj

anglaj

~i: hack; batal~ilo: pole-ax(e).

belorusaj

~i: сячы, пляжыць, калоць (дровы); ~o: удар (сякерай); ~ilo: сякера; arbo~isto: дрывасек; de~i: адсякаць.

bretonaj

~i: bouc'haliañ; ~o: taol (bouc'hal); ~ado: bouc'halerezh; ~ilo 1.: bouc'hal; ~ilo 2.: miñserez; arbo~isto: koataer; ĉirkaŭ~i: bouc'halañ; de~i: tennañ (gant ur vouc'hal). ~ileto: bouc'halig.

ĉeĥaj

~i: nasekat, sekat sekerou, tít; ~o: sek, seknutí; ~ado: hákování, sekání; ~ilo: sekyra; arbo~isto: dřevař, dřevorubec; batal~ilo: válečná sekera; de~i: kácet (strom), useknout, utnout.

francaj

~i: abattre, couper, découper, grêler, hacher, tailler, trancher; ~o: coup; ~ado: action de hacher, hachage, hachement; ~ilo 1.: hache, cognée, merlin; ~ilo 2.: couperet, hachoir; arbo~isto: bûcheron; batal~ilo: francisque; brik~ilo: ciseau de maçon; ĉirkaŭ~i: tailler; de~i: ôter, enlever, couper, tailler, abattre. el~i sian vojon: se frayer un chemin; ĉirkaŭ~i: dégrossir; ~ita: haché, heurté, saccadé; ~maniere paroli: bégayer, hoqueter, parler de façon saccadée; sub~i: miner, saper; ~ado de ligno...: on ne fait pas d'omelette sans casser d'œufs; ~ileto: hachette.

germanaj

~i 1.: hacken; ~o: Schlag; ~ado: Hacken; ~ilo 1.: Axt, Beil; arbo~isto: Holzfäller. ~ado de ligno...: Wo gehobelt wird, da fallen Späne.

hispanaj

~i: cortar a golpes; ~o: golpe, impacto; ~ado: Acción de cortar; ~ilo 1.: hacha; ~ilo 2.: cuchilla, instrumento de corte; arbo~isto: leñador; batal~ilo: hacha de guerra; ĉirkaŭ~i: tallar, desbastar (piedra, madera); de~i: recortar. el~i sian vojon: trazarse un camino; ~ita: entrecortado, atropelladamente, a tirones; ~maniere paroli: tartamudear, hablar bruscamente; sub~i: minar, socavar; ~ado de ligno...: no hacemos una tortilla sin romper los huevos; ~ileto: hacha pequeña.

hungaraj

~i: vág, csap; ~o: csapás; ~ado: vágás; ~ilo 1.: balta, fejsze; ~ilo 2.: vágóeszköz; arbo~isto: favágó. el~i sian vojon: utat vág magának; ĉirkaŭ~i: lenagyol; ~ita: darabos, szaggatott; ~ado de ligno...: Aholfaragnak, hullik a forgács; ~ileto: kisbalta, szekerce.

italaj

~i: abbattere, mozzare, spaccare, troncare; ~o: colpo d'ascia, colpo di scure, colpo d'accetta; ~ilo 1.: ascia, scure, accetta; ~ilo 2.: mannaia; arbo~isto: boscaiolo; batal~ilo: ascia da battaglia, ascia da guerra, azza; ĉirkaŭ~i: intagliare; de~i: mozzare, tranciare.

nederlandaj

~i: hakken; ~o: bijlslag, slag ; ~ado: gehak; ~ilo 1.: bijl; ~ilo 2.: hakmes; arbo~isto: houthakker. ~maniere paroli: hakkelen.

portugalaj

~i 1.: picar; ~i 2.: rachar; ~i 3.: machadar; ~i: cortar com machado; ~o: machadada; ~ilo 1.: machado; ~ilo 2.: instrumento de corte; ~ilo: machado; arbo~isto: lenhador; de~i: abater (com machado).

rusaj

~i 3.: побить, посечь; ~i: рубить; ~o: удар (рубящий); ~ado: рубка; ~ilo: топор; arbo~isto: дровосек; batal~ilo: секира, боевой топор; ĉirkaŭ~i: тесать, обтесать; de~i: срубить, отрубить, отсечь. ~ado de ligno...: лес рубят ‐ щепки летят.

slovakaj

~i: nasekať, sekať, ťať; ~o: sek, seknutie; ~ado: hákovanie; ~ilo: sekera, valaška; arbo~isto: drevorubač; batal~ilo: bojová sekera; de~i: odsekať, sťať, uťať, zoťať.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
3. S. Pokrovskij: La granda stepo, La Ondo de Esperanto, 2003:2
4. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Pythagoras
5. Gi Hjuepej: Vizito al la urbo, El Popola Ĉinio, 1961:4, p. 173a-175a
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 22:2
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 25:12
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 9:48
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 6:13

~i: Mankas verkindiko en fonto.
arbo~isto: Mankas dua fontindiko.
arbo~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri ~i:
    * "El~i sian vojon", "tra~i": referenci al enkondukota
    "trabori".
    * Fari apartan sencon por "~ita vocxo, stilo, ks".
    * Pripensi la uzon de FIG.
    [MB]
  

[^Revo] [hak.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.33 2015/07/04 08:37:35 ]