*ven/i PV

*veni  

(ntr)
1.
Moviĝi tien, kie estas la persono, kiu parolas, aŭ al kiu oni parolas: mi vokas la knabon kaj li venas [1]; mi kredeble ne povos veni al vi hodiaŭ [2]; malamiko venis en nian landon [3]; li venu kaj mi pardonos al liZ ; venu, ni atendas vin [4]; ĉu mi venis tien ĉi ... por doni al vi trinki? [5]; la unue veninta (ĉiu ajn renkontinto; trovi); venigi kuraciston [6]; venigi fiakron, librojn el Parizo (mendi, inviti); malfeliĉon Mi venigas de nordo [7]; maldiligentulo ŝovas sian manon en la poton kaj ne volas venigi ĝin al sia buŝo [8]; estu bonveninta; mi salutas kaj bonvenigas la novan verkon; (figure) saĝo venas al via koroZ ; (figure) venos en vian koron diversaj deziroj [9].
2.
Moviĝi de la loko, kie oni estis, ĝis alia loko: mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo [10]; li venas de Usono; greno, kiu venas de Siberio; la vento venas de Nordo; (figure) el Dia buŝo venas saĝoZ ; (figure) la helpo venas de la Eternulo [11]; (figure) la redakcio decidis akcepti lingvajn artikolojn venantajn nur de miZ .
3.  
Atingi difinitan lokon, kien oni intencis iri: kiam tiu ĉi knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin [12]; apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon [13]; tiu famo venis ĝis miaj oreloj; kiam oni bone scipovas lingvon, la vortoj venas flue kaj glate sur la lango; (figure) beno venas sur la kapon de tiu, kiu disdonas grenonZ .
4.
Trafi celon, atingi rezulton: veni al celoZ ; jam longe mi venis al la konvinko, ke...Z ; la konkludo al kia mi venis...Z ; veni al interkonsento, al erara opinio; fine veni al la demando, al la diskutotaĵo; se al sento kaj prudento ankoraŭ iom estas ĝi veneblaZ (se prudento povas ankoraŭ veni al ĝi).
5.  
Esti la rezulto de: tio venas de apartaj cirkonstancojZ ; de tio venas la malbono; nur de malhumileco venas malpacoZ ; ofte leteroj perdiĝas en la vojo, kaj de tio venas neatenditaj malagrablaĵojZ ; tio ne povas venigi ĝeneralan senarmiĝon.
6.
Okazi siatempe, p. p. momento aŭ fakto: fine venis la horo, la tempo; bona ideo venas post la pereo PrV ; venko venas per multe da konsiliĝoZ ; al ĉiu ebleco estas limo, kaj nun la limo venisZ ; kiam venos la printempo; la tempon venontan ankoraŭ neniu konas [14].
7.  
BIB Sekskuniĝi kun: kaj li venis al Hagar, kaj ŝi gravediĝisZ .
angle:
come
bulgare:
идвам
ĉeĥe:
dojít, dospět, dostavit se, přijít, přijít
france:
venir
germane:
kommen
hebree:
לבוא
hispane:
venir
hungare:
estu bon~inta: Isten hozott 1. jön 2. jön 3. érkezik 4. jut (átv.) 5. ered, származik bona ideo ~as post la pereo: eső után köpönyeg 6. eljön, megérkezik 7. együtt van (szexuálisan)
indonezie:
datang
nederlande:
komen
pole:
przybyć, przychodzić
portugale:
1. vir 2. vir 3. chegar, vir 4. chegar, atingir 5. vir, resultar 6. vir
rumane:
sosi, veni
ruse:
прийти, приходить 7. войти
slovake:
dostať sa (niekam), dôjsť, prísť
tokipone:
kama

venonta  

Kiu venos poste, en estonta, proksima1.b tempo, kontraste al io pasinta: la venontan semajnon.
france:
prochain, à venir

alveni  

(ntr)
Veni 3: oni ne povas alveni al li; mi ĵus alvenis hieraŭ vespere; (figure) fine alvenas la atendita tago; ni vidos, ke nia komuna celo estas alvenitaZ (ni alvenis al nia celo); (figure) la fondo de tiu gazeto alvenas (okazas) en tre oportuna horo; (figure) li alvenis al tiu ĉi vorto de nia lingvo kun kutimoj latinajZ ; ĉu vi konas la horon de lia alveno?
bulgare:
пристигам
ĉeĥe:
dojít, dorazit (na místo), dospět k..., přibýt, přijít
france:
arriver
germane:
ankommen
hispane:
llegar
hungare:
megérkezik al~o: megérkezés
indonezie:
tiba
katalune:
arribar
nederlande:
aankomen
okcitane:
arribar
pole:
przybywać, nastać, nadchodzić
portugale:
chegar
rumane:
sosi
ruse:
подойти (к чему-л.)
slovake:
dostaviť sa, zavítať (niekam)
tokipone:
kama
volapuke:
kömön

alveno

Ago de iu, io alvenanta: la precizan horon de mia alveno mi ankoraŭ ne sciasZ .
ĉeĥe:
nástup, příchod
france:
arrivée
hispane:
llegada
pole:
nadejście, przybycie, przyjazd
rumane:
sosire
slovake:
príchod

antaŭveni  

(tr)
(iun aŭ ion) Veni pli frue ol tiu aŭ tio; anticipi ies intencon aŭ agon: leviĝu, ho Eternulo, antaŭvenu kaj renversu lin [15]; piede oni kuris tien el ĉiuj urboj kaj antaŭvenis ilin [16]; mi ne antaŭvenos vian decidon [17]; [niaj korinklinoj] rememorigas la pasintecon, kiu ne plu estas, aŭ ili antaŭvenas la estontecon, kiu ofte ne devas esti [18]. VD:antaŭiri
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 17:13
16. La Nova Testamento, S. Marko 6:33
17. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
18. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, a promenado
angle:
precede
france:
devancer, précéder
germane:
vorwegnehmen, zuvorkommen
hispane:
adelantar
hungare:
előbb érkezik, (időben) megelőz
pole:
prześcigać, ubiec
rumane:
pentru a avansa
ruse:
предшествовать, опережать, опередить

bonvena

Akceptata kun kora kontenteco: ĝi estas al li tre bonvena PrV ; bonvenon!
angle:
bon~on!: welcome!
beloruse:
быць вітаным, быць жаданым
bretone:
ĝi estas al li tre bon~a: deuet mat eo gantañ bon~on!: degemer mat!
ĉeĥe:
vítaný
france:
bienvenu bon~on!: soyez le bienvenu!, soyez la bienvenue!, soyez les bienvenus!
germane:
bon~on!: willkommen!
hispane:
bienvenido bon~on!: ¡bienvenido!
indonezie:
bon~on!: selamat datang!
nederlande:
bon~on!: welkom
pole:
mile widziany bon~on!: witaj!
rumane:
binevenit bon~on!: bun venit!
ruse:
приветствовать bon~on!: добро пожаловать!
slovake:
byť vítaný, vítaný
svahile:
bon~on!: karibu!
tokipone:
bon~on!: kama pona!

bonvenigi  

(tr)
Saluti iun, certigante al li, ke li estas akceptata kun kora kontenteco: viro, kiu longtempe forestis kaj revenas sekure – tiun la parencoj, amikoj kaj bondezirantoj bonvenigas hejmen [19]. VD:saluti
19. trad. T. T. Anuruddha: La Vojo al Nirvano aŭ la Dhammapado, 1973
beloruse:
вітаць
ĉeĥe:
přivítat, uvítat, vítat
france:
accueillir (souhaiter la bienvenue)
germane:
willkommen heißen
hispane:
dar la bienvenida
indonezie:
sambutmenyambut
nederlande:
verwelkomen
pole:
witać, przywitać
rumane:
bun venit
ruse:
принимать, встречать
slovake:
(pri)vítať hosťa, pozdraviť, vítať
svahile:
-karibisha

*deveni  

(ntr)
1.  
Esti ido aŭ praido de: la hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo [20]; la franca lingvo devenas de la latina; ilia reganto devenos el ilia propra mezoZ ; devenigita (derivita) vorto; la devenon vian antaŭ mi vi ĉiam kaŝas, reĝon ofendanteZ ; homo de alta devenoZ . VD:origino
2.  
Veni 5: la patologia graseco devenas de abunda manĝo kaj de manko de movadoB . VD:fonto, origino, motivo..
3.  
KRI En la Triunuo, la hipostaza rilato de la Patro al la Sankta Spirito: sed kiam venos la Parakleto, kiun mi sendos de la Patro al vi, la Spirito de la vero, kiu devenas de la Patro, tiu pri mi atestos [21].
Rim.: La orienta tradicio uzas la vorton aperantan en Jn 15:26 ‐ do, laŭ la Londona Biblio, „deveni“. Efektive, ĝi esprimas la sencon celatan en ortodoksismo (la fonto plie ol la vojo). Kp la okcidentan „eligi“. [Sergio Pokrovskij]
ĉeĥe:
pocházet, pojít, povstat, vzít původ
france:
avoir pour origine, provenir, venir (de) de~o: origine, provenance
hispane:
proceder de, ser originario de, venir (de) de~o: origen, procedencia
hungare:
származik, ered de~o: származás 1. származik, ered 2. van vmitől 3. származik
indonezie:
berasal
malnovgreke:
3. εκπορεύομαι
nederlande:
1. afstammen 2. het gevolg zijn van
pole:
brać się, pochodzić
portugale:
1. descender, vir 2. vir, resultar, originar
rumane:
am venit de la
ruse:
1. происходить (от кого-л.), произойти (от кого-л.) 2. происходить (от чего-л.), произойти (от чего-л.) 3. исходить (о Св. Духе)
slovake:
pochádzať

enveni

(ntr)
1.
Veni en ion: la virino, kiu envenas en vian domon estu simila al Raĥel kaj Lea! [22] li envenigis la keston en la tabernaklonZ .
2.  
BIB Veni 7: ŝi donis al li sian sklavinon kaj Jakob envenis al ŝi, kaj ŝi gravediĝisZ .
ĉeĥe:
vejít
france:
entrer
germane:
hereinkommen
hispane:
introducir, meter
hungare:
1. bejön
nederlande:
binnenkomen
pole:
wejść, wchodzić
portugale:
1. entrar
rumane:
am intrat
ruse:
войти
slovake:
vojsť

interveni  

(ntr)
1.
(iu) Elpaŝi kiel peranto aŭ partoprenanto, en ian aferon; sin intermeti, sin enmiksi: li intervenis kiel paciganto.
2.  
(io) Aperi, okazi inter aliaj okazoj: perforto intervenis por solvi la konflikton; interveno de la vorto „po“ en la frazoZ ; la soleno plenumiĝis sen malagrablaj intervenaĵoj. SIN:interokazi
ĉeĥe:
intervenovat, zakročit, zasáhnout
france:
intervenir
germane:
intervenieren
hispane:
intervenir
hungare:
1. beavatkozik, közbelép inter~aĵo: incidens 2. közbejön
nederlande:
tussenbeide komen
pole:
interweniować
portugale:
intervir
rumane:
interveni
ruse:
1. вмешаться
slovake:
zakročiť

*kunveni  

(ntr)
Veni ien por esti aŭ agi kune: ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon [23]; la partoprenantoj de la ekskurso kunvenos en la stacidomoB ; la Akademio kunvenis por elekti sian estraron. VD:kolektiĝi, kunsidi
ĉeĥe:
mít schůzi, scházet se, schůzovat, sejít se, shromáždit se
france:
se rassembler, se réunir
germane:
zusammen kommen
hispane:
concentrarse, reunirse
hungare:
összejön
nederlande:
bijeenkomen, samenkomen, vergaderen
pole:
gromadzić się, schodzić się, zbierać się
rumane:
să se întâlnească
ruse:
собраться
slovake:
schádzať sa, zísť sa

kunveno  

Veno de pluraj personoj al unu loko por komuna afero: en la mezo de popola kunveno mi Vin gloros [24]; la kunveno de la instruistoj okazos en la urbodomo.
ĉeĥe:
schůze, shromáždění
france:
assemblée (réunion), réunion
hispane:
asamblea (reunión), reunión
hungare:
összejövetel, gyűlés, gyülekezet
pole:
zbiórka, zebranie, spotkanie
rumane:
întâlnire
ruse:
собрание
slovake:
schôdzka

malbonvenigi

(tr)
Malfable akcepti: la Maldekstro malbonvenigas seriozajn religiemulojn, do kien ili iru? [25].
25. K. Miner: taglibro, 2009-10-14
france:
mal accueillir
hispane:
dar mala acogida
pole:
pozbyć się
rumane:
pentru a scăpa de

postveni  

(tr)
PIV1
Veni post iu aŭ io: hodiaŭ la internaciismo estas ĉe la sojlo de l' venko, kaj jen postvenas malforta, apenaŭ pensebla koncepto: la sennaciismo [26]; tie minoj, abismoj, forĝejoj, fornoj ... postvenas la mildajn bildojn de l' kampaj laboroj [27]. VD:postiri, sekvi
france:
procéder (de), suivre (venir après), succéder (à) (venir après), venir après
hispane:
seguir (venir después), suceder (a) (venir después), venir después
hungare:
következik (vmi után)
pole:
powrócić
rumane:
întoarce-te
ruse:
следовать, последовать

*reveni

(ntr)
Denove veni tien, de kie oni jam foriris: la filo de la reĝo, kiu revenis de ĉaso, ŝin renkontis [28]; kiel hundo revenas al sia vomitaĵo, tiel malsaĝulo ripetas sian malsaĝaĵonZ ; reveni hejmen al la difinita tagoZ ; (figure) ni revenu al la demando; (figure) mi ĉiam revenadis al mia revoZ ; (figure) reveni al sia unua ideoB ; kiam la fratinon vi revenigos en la grekan landonZ ; (figure) al ĝia fonto riveron neniu povas revenigiZ .
ĉeĥe:
vrátit se
france:
revenir
germane:
zurückkommen
hispane:
regresar
hungare:
visszajön, visszatér re~igi: visszatérít
nederlande:
terugkomen
pole:
powracać, wracać, zawracać
rumane:
intoarce se
ruse:
вернуться, возвратиться re~igi: вернуть, возвратить
slovake:
vrátiť sa

reveno

Reiro al sia devena loko: trankvile nun atendu la revenon de la senditoZ . la reveno de burgundaj biergustoj [29].
29. Monato, Lode van de Velde: Bierlando Belgio
ĉeĥe:
návrat
france:
retour
hispane:
retorno
hungare:
visszatérés
pole:
powrót, nawrót
rumane:
întoarcere, reveni
ruse:
возвращение
slovake:
návrat

samdevena

Kiu havas saman devenon kiel...: la kataluna lingvo vekiĝis al la vivo kaj disvolviĝis pli frue ol la ceteraj samdevenaj lingvoj [30].
30. Jaume Grau Casas: Antaŭparolo, en: Kataluna Antologio, 1931
france:
de même origine
pole:
tego samego pochodzenia

senrevene  

(figure) Definitive, sen ebla reveno al la antaŭa stato: mi foriros senrevene en la landon de mallumo kaj de morta ombro [31]; senrevena kunfandiĝo [32]. VD:transiri
ĉeĥe:
nenávratně
france:
définitivement, sans retour
hispane:
definitivamente, sin retorno
hungare:
visszavonhatatlanul, véglegesen
pole:
bezpowrotnie, nieodwołalnie
rumane:
niciodată să se întoarcă
ruse:
безвозвратно
slovake:
nenávratne

datreveno  

KAL Reveno de la dato de pasinta memorinda okazaĵo, aparte se temas pri ĉiujara memortago aŭ jubileo: la aŭtoro de Volapuk, antaŭ nelonge festis la okdekjaran datrevenon de sia naskiĝo [33]; malvualita la 6an de julio 1915, okaze de la 500a datreveno de la ŝtiparumo de Hus [34]. VD:naskiĝtago1
Rim.: Pro influo de diversaj latinidaj lingvoj, konsiderinda kvanto de esperantistoj uzas nur la vorton „datreveno“ por diri specife „naskiĝdatreveno“. Tamen rimarkindas, ke la zamenhofa esprimo „naskiĝtago“ estas pli vaste uzata kaj komprenata tiusignife. Eĉ pli klaraj estas pli longaj alternativoj, kiel „naskiĝtaga datreveno“ kaj „datreveno de ies naskiĝo“.
33. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
34. Monato, Gerrit Berveling: Katolikismo: Johano Hus ‐ ĉu ne plu herezulo?
angle:
anniversary (e.g. of a birthday or wedding etc.)
beloruse:
гадавіна
bretone:
deiz-ha-bloaz
ĉeĥe:
výročí
france:
anniversaire
germane:
Jahrestag, Jubiläum, Wiederkehr, Geburtstag, Gründungstag
hispane:
aniversario, efeméride
hungare:
évforduló
nederlande:
herdenkdag (van speciale datum, bijv. verjaardag, trouwdag, etc.)
pole:
rocznica
portugale:
aniversário
rumane:
aniversare
ruse:
годовщина
slovake:
výročie
svede:
årsdag
turke:
doğum günü

pintkunveno  

POL Kunveno de eminentuloj, precipe de politikaj estroj: En Helsinko, la 9-an de septembro, okazos pintkunvenoj inter Eŭropa Unio kaj Korea Respubliko, kaj inter EU kaj Ĉinio [35].
35. -: Pintkunveno..., Conspectus rerum Latinus, 2006, numero 3a
ĉeĥe:
summit
france:
rencontre au sommet
hispane:
encuentro en la cumbre
pole:
szczyt (spotkanie)
rumane:
vârf
slovake:
samit, summit

videkunveno, videokunveno  

TEL Kunveno en kiu partoprenantoj ne korpe ĉeestas, sed komunikas per transsendataj sonoj kaj videobildoj: ĵus komenciĝis videokunveno de la brazila senato favore al esperanto [36].
36. Fernando: videokunveno, Esperanto Strato, 2009-06
france:
vidéoconférence, visioconférence
hispane:
videoconferencia
pole:
wideokonferencja
rumane:
şedința reuniunii

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~onta: Mankas dua fontindiko.
~onta: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
al~i: Mankas verkindiko en fonto.
al~o: Mankas verkindiko en fonto.
de~i: Mankas verkindiko en fonto.
en~i: Mankas verkindiko en fonto.
inter~i: Mankas verkindiko en fonto.
kun~i: Mankas verkindiko en fonto.
re~i: Mankas verkindiko en fonto.
re~o: Mankas verkindiko en fonto.