tradukoj: be cs de en fr hu it la pl ru sk vo

*apud[1]

I.
Prepozicio esprimanta:

*apudTEZ

Proksimecon, pli-malpli grandan najbarecon: li staris tutan horon apud la fenestro [2]; apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas [3]; la batalo apud Solferino.
Rim.: Pri uzo de apud kun akuzativo, vd al apud, apud ...-n.

al apud, apud ...-nTEZ

Al loko situanta apud: apud liajn ostojn metu miajn ostojn [4].
Rim.: Pri la prepoziciaj kunaĵoj kun al, vidu rimarkon sub al ĉe.

de apudTEZ

De 1,2 loko situanta apud: eliris de apud li ĉiuj [5].
II.
Memstara vortero kun tiu signifo:

apuda

1.
Estanta proksime: li loĝas en la apuda domo; la ĉapelo staras sur la tablo, kaj la gantoj kuŝas apude.
2.TEZ
MAT[6] (p.p. du anguloj) Samlateraj kaj suplementaj: se du kruciĝantaj rektoj difinas du egalajn apudajn angulojn, tiam ili estas ortaj.
Rim.: Kvankam tiu ĉi termino aperas jam ĉe Bricard, ĝia tiama senco estas nur „samlatera“. La saman sencon ni retrovas en [7], nerekte konfirmitan en la geometria plato [8], kiu tekstas „apudaj suplementaj“. Tamen la terminologio jam ŝanĝiĝis, kiel konfirmas [9] kaj [10], kiujn ni sekvis por la difinoj de „samlatera“ kaj „apuda“.

apudi

(x)
Esti apud, apude, apuda: eble milfoje sentis ni sangbolon, dum en ardglua kuŝ' apudis ni [11]; Margarita sentis la proksimecon de akvo kaj komprenis, ke la celo apudas [12].

apudeco, apudo

Proksima ĉeesto: refoje li regustumis la tiklan plezuron de ŝia apudo [13].
III.
Prefikso kun tiu signifo: li apudestas al sia patro; apudmeti. ĉe, en.

tradukoj

anglaj

~: next to; ~a 1.: next to, adjacent; ~a 2.: adjacent supplementary .

belorusaj

~: ля, каля, побач з, паблізу з; ~a 1.: суседні, блізкі, сумежны; ~a 2.: прылеглы (вугал); ~i: суседнічаць, знаходзіцца побач.

ĉeĥaj

~: vedle, u.

francaj

~: près de, à côté de; al ~, ~ ...-n: près de , à côté de; ~a 1.: tout proche, voisin; ~a 2.: adjacent supplémentaire; ~i: être proche(s), être voisin(s), se toucher; ~eco, : proximité, voisinage (proximité).

germanaj

~: neben, bei; ~a 1.: Nachbar..., benachbart, angrenzend; ~a 2.: Neben-(winkel); ~i: angrenzen.

hungaraj

~: mellett; ~a 1.: mellette lévő, szomszédos; ~i: mellette van; apud III: mellé-, mellette.

italaj

~: presso, vicino.

latina/sciencaj

~: apud.

polaj

~: przy, obok, u; ~a 1.: przyległy, sąsiedni, bliski; ~a 2.: przyległy; ~i: przylegać, sąsiadować, być blisko, być w pobliżu, być w sąsiedztwie. : stał całą godzinę przy oknie; : bitwa nad Solferino.

rusaj

~: около, возле, вблизи, близ, рядом с; al ~, ~ ...-n: возле, около, рядом с (куда); ~a 1.: соседний, ближний, находящийся рядом , смежный; ~a 2.: смежный ; ~i: соседствовать, быть рядом . ~a: соседний; ~e: рядом.

slovakaj

~: pri.

volapukaj

~: neb.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 13:31
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 3:19
6. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 27
7. Plena Ilustrita Vortaro, angulo
8. Plena Ilustrita Vortaro, plato: XVIII, 13-d
9. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
10. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, angulo
11. P. Peneter: Sekretaj Sonetoj, XLIX
12. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 21a, p. 212a
13. J. Francis: Misio sen Alveno, tk-stafeto, 1982

[^Revo] [apud.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.36 2010/01/02 17:30:53 ]