tradukoj: be cs de es fr hu nl no pl pt ru sk tp vo

*ĉe

I.
Prepozicio montranta:

*ĉeTEZ Vikipedio

1.TEZ
Proksiman lokon, objekton aŭ personon, kun pluraj eblaj sencaj nuancoj laŭ la kunteksto:
a)
(ĉe rando, flanko de io aŭ iu) En proksimeco de, en ĉirkaŭaĵo de: stari ĉe ies flanko; sidiĝis unuj ĉe unu flanko de la akvejo [1]; [li mezuris] kvin ulnojn ĉe unu flanko kaj kvin ulnojn ĉe la dua flanko [2]; laŭdu belecon de l' maro, sed ĉe rando de arbaro PrV; la monto Hor, ĉe la limo de la lando Edoma [3]; Zebulun loĝos ĉe la bordo de maro [4]; [ŝipo veturonta] al la lokoj ĉe la marbordo de Azio [5]; ili insultadis Mian popolon kaj fanfaronadis ĉe ĝiaj limoj [6].
Rim.: Kiam oni staras ĉe ies flanko, ĉe la rando, ĉe la limo ĉe la bordo de io, oni situas en loko malpreciza, sed kio plej gravas estas ĝia funkcio limi, apartigi, disdividi la spacon.
b)
(ĉe loko kun rando) Ĉe 1.a la rando de: kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas PrV; grandnombraj kiel la sablo ĉe la maro [7]; jen unu virŝafo staras ĉe la rivero [8]; vi faros insidon ĉe la urbo [9]; malantaŭ la arbaro, ĉe la granda lago, staris malnova kastelo [10]; ŝi pensis pri la vikingedzino ĉe la sovaĝa marĉo [11].
c)TEZ
(ĉe objekto kun aparta funkcio) En taŭga pozicio (aŭ mensa dispozicio) por uzi: sidi ĉe la fajro [12], ĉe la fenestro [13], ĉe la forno Marta, ĉe la fortepiano Marta, ĉe maŝino Marta, ĉe la tablo Marta, ĉe tajpilo [14]; ĉe tablo malplena, babilo ne fluas PrV; [gardostari] ĉe la sojlo [15]; ŝi staris ĉe la muro senmove kaj mute Marta; [Anjo] starigis sian ladbotelon ĉe la muro [16]; ok pastroj stariĝis ĉe la teniloj [de la portilo] [17]; la ĵurnalisto [...] klavumadis ĉe sia portebla terminalo [18]; vi trovos ĉe la tombo de Raĥel [...] du homojn [19]; vivi kiel ĉe la brusto de Dio PrV; suĉulo ĉe la mamo [20]; la Kuriero volis sian vicon ĉe la stirilo (li volis stiri) [21]; tiuj, kiuj sidas malfrue ĉe vino (drinkantoj) [22]; ĉe la komparativo oni uzas la konjunkcion olZ.
Rim.: La koncerna objekto estas proksima, sed ĉefe ĝi servas por ia okupo. Sidi ĉe tablo subkomprenigas, ke la tablo servas ekz-e por manĝado, skribado, komuna babilado kun samtablanoj ktp, ĉe fajro pensigas pri la hejta funkcio de la fajro, stari ĉe fenestro, ĉe pordo subkomprenigas, ke la koncerna pozicio rilatas kun la kutimaj funkcioj de fenestro aŭ pordo (ebligi aerumadon, rigardon eksteren, eniron, eliron ktp).
Rim.: Eblas ofte legi, ke ĉe montras „tuŝan “ proksimecon, male al apud. En la realo tio aspektas mito. Oni povas sidi ĉe tablo kun amikoj tiel malproksime de ĝi, ke ne neeblas ĝin tuŝi, kaj male sidi apud tablo, apogante sur ĝi la kubuton. La vera diferenco inter ĉe kaj apud dependas de la funkcio kaj de la formo de la koncerna objekto. Kun objektoj havantaj flankojn, apud ofte alprenas la sencon „ĉe iu flanko de“. Cetere, se ŝranko staranta ĉe muro montras tuŝan proksimecon inter la ŝranko kaj la muro, tion ni ŝuldas al la fakto, ke la koncerna pozicio estas la plej taŭga kaj kutima. Kontraste kun tio ŝranko staranta apud muro povas sugesti, ke la ŝranko estas iom pli for de la muro, ol necesus, sed la diferenco ne fontas el la uzataj prepozicioj mem. Plej sekura rimedo por doni sencon de tuŝa proksimeco estas aldono de adverbo tuj.
d)
(ĉe okupo) En taŭga pozicio (aŭ mensa dispozicio) por plenumi: la maljunaj geedzoj sidis ĉe sia vespermanĝo [23]; restu tajloro ĉe via laboro PrV; la Juda knabino, diligenta kaj fidela en sia profesio, staris ĉe sia laboro [24].
e)
(ĉe persono kun aparta rolo) En taŭga maniero por ricevi la servon de, aŭ provizi la servon al: li insistis ĉe li, ke li prenu [la donacon], sed tiu ne volis [25]; ŝi iris, por klopodi ĉe la reĝo pri sia domo [26].
f)
(ĉe iu) En la domo, hejmo, loĝejo de: li lasis sian veston ĉe mi [27]; ŝteli ĉe ŝtelisto estas malfacile PrV; konsenti loĝi ĉe iu [28]; Jadvinjo tie ĉi jam sentis sin ĉe si (hejme) Marta.
Rim.: Por eviti eventualan konfuzon kun senco 1.c eblas aldoni „en la domo“ k.s., kiel en: Rebeka prenis la luksajn vestojn [...], kiujn ŝi havis ĉe si en la domo [29].
g)
(ĉe profesiulo, mastro) En la butiko, firmo, metiejo, institucio de: oni aĉetis ĉe la bulkisto spesdekan krakenon [30]; ĉe mastro ŝtelisto la servantoj ne ŝtelas PrV; ĉe mi ĉi tie laboras junaj homoj Marta; mi servis ĉe vi kvar jarojn Marta; ĉe ni oni ne kudras alie ol per maŝino Marta; li perdas tre bonan oficon de intendanto ĉe sinjoro Sezotris [31]; li ricevis [sian kleron] de la diablo dum siaj studoj en Toledo ĉe araba magiisto [32].
h)TEZ
(ĉe iuj) En la lando, nacio de: ĉe ni ne vivas venenaj bestoj [33]; ĉiuj Judoj, kiuj estis ĉe la Moabidoj, ĉe la Amonidoj, ĉe la Edomidoj, kaj en ĉiuj landoj, aŭdis, ke [...] [34]; Paŭlo kaj Barnabas rakontis, kiom da signoj kaj mirakloj Dio faris ĉe la nacianoj per ili [35]. VD:inter
i)TEZ
(ĉe iuj) En la medio de, en (hom)grupo el: ĉe la humiluloj estas saĝo [36]; ĉe vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj PrV; ĉe la drinkuloj restis ankoraŭ plej multe da prudento [37]; sangotransfuzoj ĉe hemofiliuloj [38]. VD:inter
j)
(ĉe iu) En la opinio, menso, koro de: esti bone enskribita ĉe iu PrV; havi ĉe iu krediton kaj meriton PrV; ĉe kokino troviĝas propra inklino PrV; de tio devis kolektiĝi ĉe vi certa provizo da scioj Marta; lia voĉo havis grandan valoron ĉe la eldonisto Marta; esti en favoro ĉe iuB; mi ne havas bonan noton ĉe esplorjuĝisto Ŝol [39]; [nebula ideologio] nur povas moligi la klaskonscion ĉe laboristoj [40].
k)
(ĉe iu, io) Ie sur, ie en, sur la korpo de: se ĉe iu elfalis la haroj [...] [41]; ringego krevis ĉe la bareloZ; ĉe la imperiestro aperis larmoj en la okuloj [42]; la koro eĉ ĉe imperiestro troviĝas sur la maldekstra flanko [43].
l)
(ĉe parto de ies korpo, aŭ de iu objekto) Ie en la ĉirkaŭaĵo de: li tordorompos ĝian kapon ĉe la nuko [44]; kiel maldika ŝi estas ĉe la koksoj [45]; [li portis tranĉilon] en ligna ingo ĉe la talio [46]; monto kovrita de verdaĵo ĉe la malsupro [47].
m)TEZ
(ĉe korpoparto) Per teno de: okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita PrV; [ŝi sin pendigis] ĉe la kolo de l' kronprinco [48]; Kant amis la hundeton, sed prefere tamen tenus ĉe la mano fileton [49]. VD:je
n)
(ĉe verkisto, verkinto) En la verko, skribaĵoj, muziko de: ĉe bonaj aŭtorojZ; tiajn kompatindajn rim-stumpojn ofte oni renkontas precipe ĉe rusaj poetoj [50].
o)TEZ
(ĉe institucio, aŭ alia loko destinita al publika uzo) En, sur: li estas profesoro ĉe la universitato; Daniel mem restis ĉe la kortego de la reĝo [51]; antaŭhieraŭ vespere, ĉe la Templo, mi konatiĝis kun junulo kiu nomis sin Jehudo [52]; Rudolf renkontas nin ĉe la stacio [53]; [eltrajniĝi] ĉe la stacidomo [54]; polico ĉe la trajnstacio [55]; [ies konduto] ĉe la taksia haltejo [56]; (arkaismo) mi loĝas ĉe la strato Krolewska Marta (prefere: en la strato).

Rim.: Pri uzo de ĉe kun akuzativo, vd al ĉe, ĉe ...-n.
2.
Okazan cirkonstancon de la ago, kun diversaj sencaj nuancoj laŭ la kunteksto:
a)TEZ
(ĉe okazo) En la tempo de, kiam okazas: ĉe la tagiĝo PrV; ĉe la subiro de la suno [57]; ĉe malbona vetero; ĉe la komenco [58]; ĉe lia alveno [59]; [ekscitiĝi] ĉe la plej malgranda bagatelo [60]; [kaptita] ĉe l' freŝa faro PrV; ĉe tiu okazo; ĉe tio mi vekiĝis kaj ekrigardis, kaj mia sonĝo estis agrabla por mi [61]; ĉe tiuj vortoj ŝi gaje faris kapsaluton [62]; mi ridos ĉe via malfeliĉo [63].
Rim.: Kutime la substantivo, al kiu aplikiĝas la prepozicio, mem ne montras tempopunkton, sed okazaĵon, kun kiu la ago de la koncerna verbo estas pli-malpli samtempa, foje eĉ tuj posta.
b)TEZ
(ĉe iu akompana cirkonstanco) Kun akompano de, kun: la laboristinoj laboradis ĉe arta lumo Marta; dormi ĉe malfermitaj fenestroj; plezuri ĉe muziko; ĉe la temperaturoj, aperantaj en patoj [...], ĉiuj oleoj malkomponiĝas [64].
c)
(ĉe iu eventuala cirkonstanco) Se realiĝas: ĉe manko de prikonsiliĝo (se ĝi mankas) popolo pereas [65]; ĉe vesto velura suferas stomako (se oni aĉetas multekostan veston, mankas mono por manĝaĵo) PrV; ĉe stomako malsata (se la stomako malsatas) ne kapricas palato PrV; ĉe ekzistado (supozante ekzistadon) de lingvo internacia, ĉiuj tradukoj estus farataj nur en tiun ĉi lastan [66]; ĉe la leĝo [pri internacieco] (se validas ĉi tiu leĝo) granda arbitro en la elekto de vortoj ekzisti ne povas EE.
d)TEZ
(malofte) (ĉe iu teorie (mal)favora cirkonstanco) Malgraŭ: okazas, ke virtulo pereas ĉe sia virteco [67]; ĉe plej granda fido memoru pri perfido PrV; ĉe la plej bona volo mi ne povas alkutimiĝi al tia ideo Z; ĉe tiuj belaj paroloj li donis nenion.
Rim.: Kvankam oni ofte prezentas ĉi tiun sencon, kiel tute apartan, necesas kompreni, ke ĝi estiĝas ĉefe pro la kolizio inter la teorie favora cirkonstanco kaj la malfavora rezulto (aŭ male). En la ekzemplo ni trenas veturilon kiel bovoj, kaj ĉe tio ni multe deklamas pri sendependecoZ , ĉe mem montras nur la samtempecon de du agoj, kaj ilia nekohereco vekas koncedan nuancon.

al ĉe, ĉe ...-nTEZ

Al loko situanta ĉe 1: pli proksime al ĉe ni [68]; iu povas malaprobi kunmeton de prepozicioj: „metis... al sub ŝia kolo“, „iris al ĉe li“ (citaĵo el recenzita libro) [69]; tiu respektinda persono, ĉe kiun mi alvenis, iun vesperon, kune kun kofro [70]; morgaŭ mi iros ĉe mian onklon; ‐ kien, kie, kaj kiam vi ŝin invitis? ‐ mi invitis ŝin ĉe nin, dum la hieraŭa festeno ĉe Petro.
Rim.: La uzoj de ĉe kun posta akuzativo aŭ antaŭa prepozicio al estas maloftaj, sed neniel mallogikaj. Oni ofte povus diri nuran al anstataŭe.
Rim.: Kiel bone reliefigas la ekzemplo el la recenzo de V. Melnikov, la formo al ĉe sonas fremde, same kiel ĉiuj similaj kunaĵoj de al kun alia loka prepozicio. Sed ĉi tiuj kunaĵoj estas tute bonaj de teoria vidpunkto, kaj eĉ sistemece uzataj en la kadro de Cseh-instruado por enkonduki la uzon de akuzativo post prepozicio. Plie, la kunaĵo povas aperi ne nur en adjektoj, sed ankaŭ en komplementoj de adjektivoj aŭ substantivoj, kie la formo kun akuzativo estus neuzebla: proksima al ĉe, buslinio al ĉe... Indas tamen rememori, ke en [71] Zamenhof perceptas nuancon inter la muso kuris al sub la lito (kuris cele al tiu loko sub la lito, sed ne nepre ĝin atingis) kaj la muso kuris sub la liton (nepre ĝin atingis). Se tiu distingo estus strikte observata, oni apenaŭ povus uzi similajn kunaĵojn en tempo alia ol pasinta. Cetere, ekster la kunteksto de prepoziciaj kunaĵoj, la nuanco inter al kaj pura akuzativo estas apenaŭ sentebla, krom de stila vidpunkto: ja morgaŭ mi veturos Parizon [72] ne estas multe pli konvinka pri la atingo de la celo, ol al Parizo, kaj ĉi-lasta estas multe pli ofta. Ni do prezentas ĉiujn kunaĵojn de al kun prepozicio, kiel alternativan formon de la sama prepozicio uzata kun akuzativo, tamen sciante, ke ekzistas principa nuanco.

de ĉeTEZ

De 1,2 loko situanta ĉe 1: [Jonatan] levis sin de ĉe la tablo [73]; ŝi prenis mian filon de ĉe mi [74].
Rim.: En la donitaj ekzemploj la prepozicio ĉe aspektas utila. Ja levis sin de la tablo povus sugesti, ke la persono kuŝis sur la tablo, kaj prenis mian filon de mi povus signifi, ke la koncernato mem transdonis la filon al la prenanto. Tamen en multaj okazoj de ĉe estas senutile preciza kaj de sola sufiĉas: mi venas de la avo (= de ĉe 1.f la avo) [75]; ni ĵus revenis de la marbordo (sed: ni libertempis ĉe 1.a la marbordo).
II.
Vortero kun la senco 1:

ĉeaTEZ

(neologismo)
Tre proksima: Japi havis duan seĝon ĉea sur kiu staris glaseto da brando [76].
Rim.: Foje eblas rimarki uzon de tiu vorto, kvazaŭ temus pri sinonimo de „ĉeest(ant)a“: por esti agnoskita kiel intelektulo, [necesas esti] plej ofte ĉea en la ekrano, en la kanalo kaj en la ĉefpaĝoj de la gazetoj [77]; la ĵurnalisto [...], malĉea en Havano, donas ‐ elde San-Domingo ! ‐ „detalan priskribon“ de miaj agadoj en Kubo [78]. Simile oni foje uzas „ĉeulo“ anstataŭ „ĉeestanto“: la silento en la ĉambro denove peze pendis super la ĉeuloj [79]. Tiuj preciozaj formoj ne donas grandan avantaĝon kompare kun la derivaĵoj de „ĉeesti“ kaj ne funde akordas kun la sencoj bazitaj sur la ideo „tre proksima“.

ĉeiTEZ

(neologismo) (tr)
Esti tre proksima (al): malmultegaj ‐ se entute iuj ‐ kreis kompletan poezian mondon kies ĉiu poemo organike ĉeas, kunas, apogas ĉiujn aliajn [80]; sidante sur ŝtono, kiu ĉeis al la sudo de persika arbo, li komencis ĝui la dramon [81]; la noktofin' jam ĉeas [82]; komputiloj kriĉis ke ĉeas (enestas) iu trompo [83].

ĉeigiTEZ

(neologismo)
Tre proksimigi: la brigada estro ĉeigis sian buŝon al la orelo de la sinjoro [84].

Rim.: Ĉi tiuj derivaĵoj ne aperas en PIV2 , kaj estas saĝe demandi sin, ĉu vere ili estas utilaj kaj vivipovaj.
III.
Prefikso kun la senco 12:
1.
Agi ĉe: ĉeesti, ĉestari...
2.
Io, situanta ĉe: ĉebrust(aĵ)o...
3.
(vortigo de adjektoj aŭ suplementoj) elpreninte el ĉebrusta poŝo [malgrandan figuron...] (poŝo situanta ĉe 1.l la brusto) [85]; revante mi marŝadis sen ĉirkaŭrigardi, kiam subite mi sentis min ĉegenue kaptita (kaptita ĉe 1.m la genuoj) [86]; la fajra sunglobo jam alproksimiĝis al la ĉehorizontaj nuboj [87]; mono, aŭ la manko de ĝi, staras ĉekape de la listo de motivoj por murdo kaj mortigo [88]; havi ion ĉemane (tute pretan por uzo, ekz-e ĉe 1.c la mano) PV; sinjoro Hadda ĉeokaze faris similajn proponojn (ĉe 2.a la okazo, kiam aperis okazo) [89]; dancis junaj viroj kies profesion oni ne sciis, en ĉeŝultre vatizita jako [90]; ĉetabla kanto (kanto por kanti sidante ĉe 1.c tablo, ekz-e por instigi al drinkado) PV; la vizaĝo de la ĉetable sidanta virino bele kaj severtrajte distingiĝis en la duonlumo de la ĉambreto Marta...

tradukoj

belorusaj

~: ля, каля, у, за.

ĉeĥaj

~: při, u.

francaj

~: à, auprès de, autour de, chez, contre, près, sur; al ~, : à, auprès de , autour de, chez, contre, sur; de ~: de, d'auprès de, d'autour de, de chez, de contre, de sur. esti bone enskribita ~ iu: être dans les petits papiers de qn; esti en favoro ~ iu: avoir la faveur de qn, jouir de la faveur de qn; ~ l' freŝa faro: sur le fait ; ~ tiu okazo: à cette occasion; ~ tio: sur ce; ~ tiuj vortoj: à ces mots, sur ces mots; ~kape de : en tête de; ~mane: sous la main; ~okaze: à l'occasion; ~tabla kanto: chanson à boire.

germanaj

~: bei, neben, an, zu.

hispanaj

~: al lado.

hungaraj

~ 1.: -nál, -nél, közelében; ~: -nál, -nél, -kor, ellenére, dacára; al ~, : -hoz, -hez, -höz; de ~: -tól, -től; ~a: kéznél lévő, közeli, jelenlévő; ~i: kéznél van, közel van, jelen van, ott van; ~igi: közelít, odatart. kiu ~ l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas : ki az úton épít, sok bíróra talál; ~ tablo malplena, babilo ne fluas: üres asztal mellett nincs vidám csevegés; vivi kiel ~ la brusto de Dio: úgy él, mint a Szűzanya kötényében; restu tajloro ~ via laboro: suszter, maradj a kaptafánál ; ŝteli ~ ŝtelisto estas malfacile: zsiványtól nehéz lopni ; esti bone enskribita ~ iu: kegyeiben áll, jó nála; havi ~ iu krediton kaj meriton: hitele van; esti en favoro ~ iu: kegyben áll vkinél; okazon kaptu ~ l' kapo, ĉar la vosto estas glita: a szerencsét üstökön kell ragadni; ~ l' freŝa faro: tetten ; ~ tiu okazo: ez alkalommal; ~ tio: ekkor; ~ tiuj vortoj: e szavaknál; ~ vesto velura suferas stomako: cifraság nincs nyomorúság nélkül; ~ stomako malsata (se la stomako malsatas) ne kapricas palato: éhes ember nem válogtós ; ~kape de : élén, elején; ~mane: kéznél; ~okaze: alkalom adtán; ~tabla kanto: bordal.

nederlandaj

~: bij.

norvegaj

~: ved.

polaj

~: przy, u; ~i: przylegać, być blisko; ~igi: przybliżać, zbliżać.

portugalaj

~: junto de.

rusaj

~: у, при.

slovakaj

~: pri.

tokiponaj

~: lon.

volapukaj

~: len.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 2:13
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 40:48
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 20:23
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 49:13
5. La Nova Testamento, La agoj 27:2
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Cefanja 2:8
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 4:20
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 8:3
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 8:4
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉio sur sian ĝustan lokon!
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de paradizo
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
14. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 24
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 12:9
16. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 24
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 4
18. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 2
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 10:2
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 14
21. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 16
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 23:30
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Juda knabino
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 5:16
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 8:3
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 39:15
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 2:21
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:15
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
31. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 5
32. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 1
33. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
34. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 40:11
35. La Nova Testamento, La agoj 15:10
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 11:2
37. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 15
38. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 22
39. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 23
40. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Ĉagrene parolis Pacisto
41. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 13:40
42. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
43. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
44. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 5:8
45. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
46. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 22
47. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 18
48. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 10
49. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 22
50. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, , B. Kolker: Sonfiguroj, leciono 13a
51. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 2:49
52. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 2
53. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 5
54. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 10
55. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 13
56. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 27
57. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 24:13
58. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 42:12
59. La Nova Testamento, I. Korintanoj 15:23
60. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
61. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 31:26
62. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Bela
63. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 1:25
64. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, , I. Litvina trad. B. Kolker: Kiel kiam kaj kiom manĝi, leciono 21a
65. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 11:14
66. Zamenhof: Antaŭparolo al la Unua Libro
67. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 7:15
68. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 10
69. V. Melnikov: LOdE, 2000:2
70. Guy de Maupassant, tr. Daniel Luez: La mastrino, LOdE. 1999. N-ro 1 (51).
71. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 36, La Revuo, 1908, Majo
72. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 28
73. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 20:34
74. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 3:20
75. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 9
76. Nescio trad. M. Meeuwissen: La profitulo, http://www.purl.org/NET/mihxil/8/profitulo.html
77. trad. V. Lutermano: Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2002-10
78. trad. V. Lutermano: Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2002-04
79. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 2
80. I. Ertl: LOdE, 2002:6
81. Cao Xueqing trad. Seimin: Penseo, 1995/3
82. L. Dalla trad. G. Castelli: Karulino, http://www.cinquantini.it/esperant/kantoj/dalla.html
83. A. Foot: La sola bato, http://esperanto.nu/kripto/kripto038.html
84. Mao Dun trad. N: Trapa franjo, Ĉina Radio Internacia
85. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 5
86. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Naŭa promenado
87. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 9
88. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 19
89. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 5
90. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 5

~: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas dua fontindiko.


administraj notoj

pri ~ c:
          La klarigo el la rimakrigo pri "tuŝa proksimeco" estus 
          malnecesa, se la ĉefsenco estus pli taŭge 
          difinita. Fakte "ĉe" indikas ne tiom proksimecon, kiom 
          eston en la influejo de iu aŭ de io; "ĉe mi" 
          signifas "en mia hejmo",
          "tie, kie mi estas la mastro"; "ĉe la rando de la
          abismo" ‐ "en la zono danĝera pro la abismo" ktp.
          Endus simple reverki la difinon, kaj la rimarkigoj iĝus
          superfluaj.
          [Sergio]
        
pri al ~, :
        La rimarkigo pri "al sub" ktp estas malkonvena ĉi tie, 
        ĝi plie rilatas al la sencoj de "al". Tute maĝusta 
        estas la aserto ke "Se tiu distingo estus strikte observata, oni
        apenaŭ povus uzi similajn kunaĵojn en tempo alia ol
        pasinta": en la lingvoj, kie ĝi estas sisteme farata
        (ekz-e en la rusa) ĝi ofte aperas kun ĉiuj tempoj:
        "Morgaŭ mi veturos al Parizo, al la Sudo" (direkte al
        Parizo, sed ne nepre ĝis Parizo mem) ‐
        "Morgaŭ
        mi veturos en Parizon" (mia celo estas ene).
        [Sergio]
      

[^Revo] [cxe.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.42 2017/03/01 21:10:29 ]