tradukoj: be ca cs de en es fr hu nl pl pt ru sk sv

*glit/i PV

*glitiTEZ

(ntr)
1.
Facile surŝoviĝi sur glata aŭ grasa supraĵo: oni glitas kiel sur sapo; ŝtono glitas sur la glacio; mi lasis min gliti en la kavaĵon; molekuloj de fluidaĵo facile glitas unu sur alia; dehakitaj arboj glitis laŭlonge de la deklivo; fiŝoj glitas en akvo, birdoj en aero; degliti de la ĉevaloB.
2.
Antaŭeniĝi sur glata supraĵo, konservante sian ekvilibron: la infanoj glitis gaje sur la nova glacio.
3.
Perdi la starecon kaj ekvilibron, marŝante sur glata supraĵo: mia piedo ekglitis sur la vaksita pargeto, kaj mi falis.
4.
(figure) Pasi senbrue, facile, nerimarkite: la servistoj senbrue glitis inter la manĝantoj; centoj da bildoj glitis tra liaj pensoj [1]; senvole glitis miaj okuloj al mia ŝranko; lian koron traglitas mallumaj nubojZ; li traglitis inter la ĉeestantaro; la pejzaĝo rapide preterglitis antaŭ liaj okuloj; ili glitas (falas) iom post iom en profundan mizeron.
VD:flugi, flui, naĝi, preterportiĝi, ŝvebi

glito

1.
Ago gliti.
2.
FON Preskaŭ neperceptebla transiro inter du sinsekvaj distingeblaj pozicioj de la voĉorganoj.
3.TEZ
POE Metrika licenco, pro kiu oni toleras anstataŭigon de komenca jambo per trokeo: „sígno de kór' sováĝa kaj senbrída“Z (en kvinjambo); kelkaj poetoj volis eĉ iri plue: ili provis duoblan gliton, t.e. la trokeigon de la du unuaj piedoj [2].

glita, glitiga

1.
Tiel glata aŭ grasa, ke oni glitas marŝante sur ĝi aŭ ekkaptante ĝin: glita pargeto, angilo; okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glitaPrV; glitiga substanco.
2.
(figure) Evitema, elturniĝa, malfacile kaptebla: spiritoj glitigaj, kiel serpenta korpoZ; angile glitaj argumentoj.

glite-glate, glite kaj glateTEZ

(frazaĵo) Tre facile, sen ajna ĝeno: la kontakto kun la gravaj sinjoroj efektiviĝis glite kaj glate [3].

glitado

Ago aŭ stato de glitanto: glitado de sportistoj; fali pro glitado.

glitemigiTEZ

(tr)
=lubriki

glitiloTEZ Vikipedio

Ĉia ilo glitanta, servanta por gliti aŭ glitigi, kaj pli speciale:
a)
glitveturilo;
b)
glitŝuo: hodiaŭ estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti [4].

degliti

(ntr)
Malproksimiĝi de io glitante, malsupreniri glitante: ŝi deglitis de la tirkesto rekte sur la plankon [5]; miaj fingroj kaptis la randon: mi penis teni min, sed miaj fingroj deglitis, kaj mi refalegis [6]; kvankam la viro aspektis maljuna, li deglitis de la kamelo kun rimarkinda facilmoveco [7]; (figure) [la suno] plu deglitis malsupren longigante la ombrojn [8].

deglitiloTEZ Vikipedio

SPO(evitinde) =tobogano Deglitilo estas infana atrakcio troviĝanta plej ofte en infanludejoj, ĉe basenoj, naturaj akvaj areoj destinitaj por baniĝado, nuntempe ankaŭ en infananguloj de magazencentrejoj kaj en infanĉambroj. [9]

deglitejoTEZ Vikipedio

SPO=tobogano 12. tobogano, deglitejo [10]

elglitiZ, forglitiZ

(ntr)
1.
Foriĝi glitante: fiŝo elglitas el mano; el lia mano ĉiu monero elglitas (li estas tute malŝparema). PrV
2.
(figure) Foriĝi nerimarkite, ellasiĝi: elgliti el domo, el ĉambro; tiu vorto senvole elglitis el lia buŝo; elglitiĝis el sub liaj piedoj la fundamento de lia materiala ekzistadoZ; la povo forglitis el liaj manoj; el sub la ŝajno de ĝentileco elglitis (aperis, elvidiĝis) ĉiumomente ilia fiero kaj malŝato [11]; tiu demando elglitis la registarojn (la registaroj ne atentis tiun demandon).

engliti

(ntr)
Eniri glitante: ĉiuj ekiris al la truo kaj singarde englitis tra ĝi [12]; (figure) la polvo englitas en keston [13]; (figure) diversaj malordoj englitis en mian kortegon [14].

glitfali

Gliti 3.

glitkuriZ, glitumiZ

SPO Gliti 2 por amuziĝi, fizike ekzerciĝi.

glitpunkta, glitkomaTEZ

KOMP Rilata al la maniero prezenti nombron en la formo M×bE, kie b estas la bazo de pozicia nombrosistemo; M estas la mantiso (b-uma frakcio) kaj E estas la eksponento. 12.3×101, 1.23×102, 0.123×103 estas egalaj nombroprezentoj glitpunktaj. TUT:poziciaj frakciojTUT:reelojVD:fikspunkta, fikskoma

tradukoj

anglaj

~i: glide; ~punkta, : floating-point.

belorusaj

~i: сьлізгаць, сьлізгацець , сьлізгацца, коўзацца; ~o 1.: сьлізганьне , сьлізгаценьне, коўзаньне; ~a, : сьлізкі, коўзкі; ~ado: сьлізганьне, сьлізгаценьне, коўзаньне; ~emigi: змазваць, змазываць, мазаць, намазаць, шмараваць, нашмараваць, вышмараваць; ~ilo a: санкі, саначкі; ~ilo b: канёк; de~i: сасьлізнуць; el~i, : высьлізгваць, высьлізнуць; en~i: прасьлізнуць ; ~fali: пасьлізнуцца , пакаўзнуцца; ~kuri, : бегчы (на канькох) , катацца (на канькох) , коўзацца.

ĉeĥaj

~i: klouzat se, proklouznout, prokluzovat, smekat se; ~o: skluz, smyk; ~a, : kluzký; ~ado: klouzání se; ~ilo: klouzátko, kluznice, sanice, skluznice; de~i: sklouznout, smeknout se; de~ejo: skluzavka; el~i, : vyklouznout; en~i: lehce vsunout, vklouznout; ~fali: smeknout se a upadnout, uklouznout s pádem; ~kuri, : bruslit, klouzat se; ~punkta, : s pohyblivou desetinou čárkou.

francaj

~i: glisser, passer sans bruit, sombrer (dans); ~o 1.: glissement; ~a, : glissant, insaisissable, fuyant; ~e-glate, : les doigts dans le nez, sans anicroche, superfacile; ~ado: glissade; ~emigi: lubrifier, graisser; ~ilo: patin; de~i: glisser; de~ilo: tobogan; de~ejo: tobogan; el~i, : s'échapper , esquiver, glisser, tomber; en~i: se glisser, se couler, se faufiler, s'insinuer, s'introduire; ~fali: tomber; ~kuri, : patiner, faire du patin ; ~punkta, : à virgule flottante. tra~i: se glisser, se couler, se faufiler; preter~i: défiler , se dérouler; el lia mano ĉiu monero el~as: l'argent lui coule entre les doigts.

germanaj

~i: gleiten; ~o 2.: Glissando; ~a, : glatt, rutschig, schmierig; ~ilo a: Schlitten; ~ilo b: Schlittschuh; el~i, 2.: entgleiten, entwischen; ~fali: ausgleiten; ~kuri, : Schlittschuh laufen; ~punkta, : Gleitkomma-.

hispanaj

~i 1.: deslizarse, patinar; ~i 2.: deslizarse, patinar; ~i 3.: resbalar; ~o 1.: patinaje; ~a, 1.: resbaladizo; ~ilo b: patín.

hungaraj

~i 1.: csúszik, siklik; ~i 2.: csúszkál; ~i 3.: megcsúszik; ~i 4.: siklik; ~o 1.: csúszás; ~o 2.: glissando; ~a, : csúszós, síkos; ~ado: csúszás, siklás, csúszkálás; ~emigi: megken, beolajoz; ~ilo a: szán, szánkó; ~ilo b: korcsolya; el~i, : kicsúszik, kisiklik; en~i: becsúszik; ~fali: elcsúszik; ~kuri, : korcsolyázik; ~punkta, : lebegőpontos. tra~i: átsiklik; preter~i: tovasiklik.

katalunaj

~i 1.: lliscar, patinar; ~i 2.: lliscar, patinar; ~i 3.: relliscar, resquitllar; ~o 1.: lliscament, patinatge; ~a, 1.: relliscós, lliscadís; ~ilo b: patí.

nederlandaj

~i: glijden, slippen; ~o 1.: het glijden; ~a, : glad; ~ado: het glijden; ~ilo a: slee, slede; ~ilo b: schaats, ijsschaats; el~i, 2.: wegschuiven, wegglijden; ~fali: uitglijden; ~kuri, : schaatsen. preter~i: voorbijglijden.

polaj

~i 1.: ślizgać, ślizgać się; ~i 2.: ślizgać się; ~i 3.: poślizgnąć się; ~i 4.: prześlizgiwać się; ~o 1.: poślizg; ~a, 1.: śliski; ~a, 2.: śliski; ~e-glate, : jak po maśle, gładko, lekko; ~ado: ślizg, poślizg; ~emigi: smarować; ~ilo a: sanie; ~ilo b: łyżwa; de~i: ześlizgiwać się, zjeżdżać; el~i, 1.: wyślizgiwać się; el~i, 2.: wyślizgiwać się, wymykać się; en~i: wślizgiwać się, wkradać się; ~fali: poślizgnąć się; ~kuri, : jeździć na łyżwach; ~punkta, : zmiennoprzecinkowy.

portugalaj

~i: escorregar, deslizar, resvalar; ~o 1.: deslize, deslizamento, escorregadela, escorregadura, escorregamento, escorregão, escorrego, resvalo, resvalamento, resvaladura; ~a, : escorregadio; ~ilo a: trenó; ~ilo b: patim; el~i, 1.: sair deslizando; en~i: entrar deslizando.

rusaj

~i: скользить; ~o 1.: скольжение; ~a, : скользкий; ~ado: скольжение; ~emigi: смазать, смазывать; ~ilo a: сани, санки, салазки; ~ilo b: конёк; el~i, 1.: выскользнуть, выскальзывать; el~i, 2.: ускользнуть , ускользать; en~i: проскользнуть ; ~fali: поскользнуться; ~punkta, : с плавающей точкой (или запятой).

slovakaj

~i: kĺzať(sa), šmýkať sa; ~o: kĺzanie, šmyk, šmýkanie; ~a, : klzký, šmykľavý; ~ado: kĺzanie, šmyk, šmýkanie; ~ilo: klzná plocha, sanica, sklznica; de~i: pošmyknúť sa; de~ejo: nájazd (lyžiarsky); el~i, : vykĺznuť, vyšmyknúť sa; en~i: vkĺznuť; ~fali: padnúť pokĺznutím; ~kuri, : korčuľovať sa; ~punkta, : s pohyblivou desatinnou čiarkou.

svedaj

~i: glida; ~a, : hal; en~i: halka in i; ~punkta, : flyttals-.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
2. Kalocsay: Waringhien: Bernard: Parnasa Gvidlibro, p. 23
3. Raymond Schwartz: Kiel akvo de l' rivero, 1:3
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
6. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉapitro 4
7. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 6
8. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 16
9. Vikipedio Vikipedio
10. Lernu! - Bildvortaro , ĉ. 84, Urbaj parkoj
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 6
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 7
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 10
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 6

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~a, : Mankas verkindiko en fonto.
~ado: Mankas dua fontindiko.
~ado: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~emigi: Mankas dua fontindiko.
~emigi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
el~i, : Mankas verkindiko en fonto.
~fali: Mankas dua fontindiko.
~fali: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~kuri, : Mankas verkindiko en fonto.
~punkta, : Mankas dua fontindiko.
~punkta, : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri ~ilo:
    La unua subsenco estas dubinda, kaj la dua ne estas
    absoluta sinonimo de ~sxuo. [MB]
  
pri de~ilo:
    Trovebla nur ĉe Vikipedio. Ĉie alie uzatas deglitejo
    aŭ preferinda tobogano.
    [SC]
  
pri el~i, 2.:
      La ekz-o kun „el~igxi“ meritus klarigon pri la
      sencnuanco disde el~i. La lasta ekz havas strangan konstruon:
      el~i iun = el~i el ies atento. Indus trovi aliajn ekz-ojn kaj krei
      apartan sencon.
      [MB]
    

[^Revo] [glit.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.34 2015/07/04 08:37:35 ]