*je

*je

Komuna prepozicio, kies senco estas nedifinita kaj kiun oni povas uzi, kiam la senco ne montras klare, kia prepozicio konvenas. Oni tamen uzu ĝin kiel eble plej malofte, kaj preskaŭ nur en la sekvantaj okazoj:
1.
Antaŭ la komplemento de adjektivo: glaso plena je vino [1]; ŝi […] estis tiel silenta kaj plena je (de9) pensoj [2]; malsana je (ĉe1.k) la brusto FK ; malsana je la hepato [3]; inda je […] granda gloro [4]; ĝi ne estas inda je danko, ĝi estas ŝuldo FK ; Abram estis tre riĉa je brutoj [5]; disputadoj […] senigitaj je (de8) la vero [6]; avida je (pri2) spektakloj [7].
2.
Antaŭ la nerekta komplemento de verbo, precipe kiam tiu verbo havas jam rektan komplementon: li kulpigis sian kamaradon je (pri) tiu friponaĵo; bone estas se vi tenos vin je unu afero [8]; iu ŝin tuŝete tiras je (ĉe1.b) la maniko Marta ; je (pri) vi mi tre miras FK ! Elizabeto […] gravediĝis je (kun5) filo [9]; spekulante je ĉiam altiĝantaj prezoj [10]; vi kapablas je ĉio [11]; kiu batalas kontraŭ la ondegoj […] per la tuta forto […] tenas sin je la sola tabulo Marta ; la reĝo vetis kun li je (por4) ses berberaj ĉevaloj Hamlet ; estus bone konsenti je (pri) tiu ĉi provo Hamlet ; li ne kompatas je maljuna servisto; li kalkulis je tio, ke […] [12]; ili ne kredis je (al4) Dio [13]; malpacinte kun sia edzino, li eksedziĝis je (de2) ŝi DL ; koniĝinte je tiu nobla homo, mi tuj amikiĝis je (kun3) li DL ; la avo mortis je (pro1) ia nekomprenebla malsano DL ; la libristo estis okupita je (per5) enskribado de ciferoj kaj notoj en grandan libron Marta ; malsaniĝi je (pro1) la lepro [14]; infanoj […] imitante la plenaĝulojn, komencis ludi je (kiel2) soldatoj [15]; ŝi […] devis kontentiĝi je malgranda ligna kaliko [16]; li jam rifuzis partopreni je (en1.a) kunveno VivZam ; mi ridas je (pro1) lia naiveco [17]; la pozon duonkuŝan ŝi ŝanĝis je (kontraŭ3, al1.b) pozo sida Marta .
3.
Antaŭ la objekta komplemento de substantivo el verba deveno: [ili] ne havos rajton je la propraĵo [18]; ŝia fido je la Eternulo [19]; kredo je luma estonteco FK ; espero je la estonteco [20]; timo je la porĉiama morto [21]; venis nova svatiĝanto je la reĝidino [22]. VD:al 3, de 4, akuzativo.
4.
Antaŭ cirkonstanca komplemento de tempo, mezuro kc: je (ĉirkaŭ2) la tria horo nokte [23]; je (-n3) la lasta fojo mi vidas lin [24]; se la domomastro scius, je kioma horo la ŝtelisto venos, li maldormus [25]; la abono finiĝas je la fino de julio; muro alta je kvin metroj; vi estas certe je duono da kapo pli alta ol mi Marta ; mi […] estas je unu jaro pli juna […] ol vi Marta ; la kanalo havas longon je (da2.a) 10 kilometroj; preni iun per la mano je la kolo; je (en1.b) unu vespero la alilandulo sidis sur sia balkono DL ; ŝi retiriĝis je kelke da paŝoj Marta ; li ekdormis je eterne DL ; junuloj ofte suferas je (pro1) absoluta manko de singardo Hamlet ; [ili] iomete sukcesis mastri la krizon, […] – sed je kiu prezo [26]; la skaniloj […] uzas radioondojn je milimetra longeco [27].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
4. La Nova Testamento, Hebreoj 3:3
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 13:2
6. La Nova Testamento, I. Timoteo 6:5
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro X
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 7:18
9. La Nova Testamento, Luko 1:36
10. Monato, Martin Decaluwe: Oni povas diri ĉion ajn, 2009
11. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Kunvojaĝantoj
12. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La tri Magiaj Pordegoj
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 78:22
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro V
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
17. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 29
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malnova preĝeja sonorilo
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infano en la tombo
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
23. La Nova Testamento, La agoj 23:23
24. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 29
25. La Nova Testamento, Luko 12:39
26. Monato, Stefan Maul: Diabla cirklo, 2005
27. Monato, Evgeni Georgiev: Skanado ĝena kaj kancerogena, 2013
angle:
 indefinite preposition 1. of, with, in 2. of, at, for, in, on, from, with, about, over, by 3. to, at, of, for, on 4. at, in, by, from
ĉeĥe:
 na, o, předložka neurčitého významu, v, za (předložka neurčitých vztahů)
france:
 de, à
germane:
 je, an, von, um, zu
hispane:
 a, de
itale:
 a (prep.), di
katalune:
 a
malaje:
 pada
okcitane:
 a
portugale:
 a (prep.), em (prep.)
ruse:
 в, на, (предлог с неопределённым значением)
slovake:
 predložka neurčitého významu
svede:
 av, på, till
tibete:
 ལ་
tokipone:
 lon
ukraine:
 у, в, на, о

administraj notoj