*apart/a PV

*aparta

1.
Malkuna, disigita de, malkomuna: aparta koverto […] enhavas persone de li skribitan ateston [1]; mi havos apartan (propran, individuan) ĉambron, apartan servantinon, ĉevalojn por veturpromenado Marta ; la partoj en la aliaj kvar lingvoj […] provizore komencis eliradi per apartaj kajeroj PrV ; en la fino […] alfabeta registro […] oni povas trovi ĉiun apartan temon PrV ; ellerni unu [saman] akcenton por ĉiuj vortoj estas multe pli facile ol memori por ĉiu vorto apartan akcenton [2]; en [Esperanto] la vortoj estas pli naturaj kaj pli bonsonaj se ili estas ne kunmetitaj sed uzataj aparte [3]; paperoj en multaj apartaj amasoj plenigadis la polvajn ŝrankojn [4]; ĉiun apartan parolanton [li] aŭskultis kun plej granda atento [5]; ili eliris en apartan ĉambron [6]; ili protestas nur kontraŭ tio, se apartaj (unuopaj) personoj volas ŝanĝi Esperanton laŭ sia bontrovo [7]; [ni] fariĝos unu granda homa gento, konsistanta el diversaj familioj, interne apartlingvaj kaj apartmoraj, sed ekstere samlingvaj kaj sammoraj [8]; ambaŭ sonĝis sonĝon, ĉiu sian apartan sonĝon en la sama nokto, ĉiu kun aparta signifo de la sonĝo [9]; amikeco aparte, ofico aparte PrV ; al ĉiu sanktulo apartan kandelon PrV . VD:disa1, izolita, senkomunikiĝa, unuopa
2.
Neordinara, elstara, rezervita nur por certa okazo: per aparta favoro oni elpelis min malhonore el la limoj de la lando [10]; malnovaj melodioj eksonis, apartaj taktoj, bildoj, ravantaj bildoj disruliĝis [11]; li havis apartan talenton kaj inklinon por eltrovi kaŝitajn krimojn [12]; por ĉiu horo de la tago li havis apartan surtuton [13]; mi ne akceptis [ĉar kiel vidvino] ŝi certe postulus por si iajn apartajn konsiderojn Marta ; Ervin ludis apartan rolon en ŝia vivo [14]. VD:distingiga, eksterordinara, malbanala, malŝablona, originala, partikulara, siaspeca, specifa1, unika
Rim.: Pri sinonimoj vidu sub speciala.
afrikanse:
bepaalde
albane:
i veçantë
amhare:
በተለይ
angle:
1. apart 2. particular
arabe:
خاصة
armene:
մասնավորապես
azerbajĝane:
xüsusilə
beloruse:
1. асобны 2. асаблівы
bengale:
বিশেষ
birme:
အထူးသဖြင့်
bosne:
posebno
ĉeĥe:
extra, extrovní, oddělený, samostatný, zvláštní
ĉine:
1. 个别 [gèbié], 個別 [gèbié] 2. 不普通 [bùpǔtōng], 份外 [fènwài], 分外 [fènwài], 不俗 [bùsú], 例外地 [lìwàide], 傑 [jié], 杰 [jié]
dane:
særlig
estone:
eriti
eŭske:
bereziki
filipine:
partikular na
france:
1. distinct, séparé 2. particulier, à part, spécial
galege:
especial
germane:
1. gesondert, getrennt, separat 2. besonders (adj.), von (ganz) eigener Art, ungewöhnlich, außergewöhnlich, apart
guĝarate:
ખાસ
haitie:
patikilye
haŭse:
musamman
hebree:
מלבד, נפרד
hinde:
विशेष
hispane:
1. aparte, separado 2. especial, particular (no común)
igbe:
karịsịa
indonezie:
spesial 1. terpisah
irlande:
ar leith
islande:
einkum
itale:
a parte, speciale
japane:
特定の [とくていの]
jave:
tartamtu
jide:
באַזונדער
jorube:
pato
kanare:
ನಿರ್ದಿಷ್ಟ
kartvele:
კერძოდ
kazaĥe:
ерекше
kimre:
penodol
kirgize:
атап айтканда,
kmere:
ពិសេស
koree:
특히
korsike:
particulari
kose:
kanye
kroate:
konkretno
kurde:
taybetî
latine:
particularis
latve:
īpaši
laŭe:
ໂດຍສະເພາະ
litove:
pirma
makedone:
особено
malagase:
manokana
malaje:
tertentu
malajalame:
പ്രത്യേക
malte:
partikolari
maorie:
ngᗑ
marate:
विशिष्ट
monge:
xyov
mongole:
ялангуяа
nepale:
विशेष
njanĝe:
makamaka
okcidentfrise:
beskaat
panĝabe:
ਖਾਸ
paŝtue:
ځانګړي ډول
portugale:
1. separado
ruande:
byumwihariko
ruse:
1. отдельный 2. особый
samoe:
faapitoa
sinde:
خاص
sinhale:
විශේෂයෙන්
skotgaele:
sònraichte
slovake:
osobitný, zvláštny
slovene:
zlasti
somale:
gaar
ŝone:
kunyanya
sote:
itseng
sunde:
husus
svahile:
hasa
taĝike:
махсус
taje:
1. โดยเฉพาะ, แยกออกจากกัน 2. พิเศษ
tamile:
குறிப்பாக
tatare:
аерым
telugue:
ప్రత్యేక
tibete:
དམིགས་སུ་བཀར་བ་
ukraine:
конкретний
urdue:
خاص طور پر
uzbeke:
alohida
vjetname:
riêng
zulue:
ethile

apartaĵo

1.
Io aparta, disigita de la tuto: apartaĵojn faru en la arkeo [15]; ĉiu apartaĵo [de la regimento] konsistis el dudek kvar mil [16]; [tiujn] ideojn […] li dividis en 3 ĉefajn apartaĵojn kaj poste ankoraŭ en klasojn kaj subklasojn [17]; granda malliberejo, en kiu ekzistas multe da apartaĵoj, ĉeloj kaj kavoj [18]; Sara supreniris unu ŝtuparon kaj venis supre en la apartaĵon de la virinoj [19]. VD:apartamento, ĉambro, dividaĵo, fako, parto, sekcio
2.
Karakteriza propraĵo, specialaĵo: la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn [20]; ofende sin amuzi pro eksteraj strangaĵoj kaj apartaĵoj [de aliaj] homoj [21]; apartaĵoj de la diversaj juraj sistemoj [22]; Esperanto ebligas adekvatan esprimadon de ĉiuj apartaĵoj, entenataj en ĉiu unuopa nacia lingvo [23]. VD:karakterizaĵo, signaturo, specifaĵo
angle:
2. characteristic, pecularity, particularity
beloruse:
1. аддзяленьне 2. асаблівасьць
ĉine:
2. 分离性 [fēnlíxìng], 分離性 [fēnlíxìng], 可分性 [kěfènxìng], 分则 [fēnzé], 分則 [fēnzé]
france:
2. particularité
germane:
1. Abteil, Unterteilung, Separee 2. Besonderheit, Charakteristikum, Spezialität
hebree:
דבר נפרד
hispane:
1. lugar reservado 2. característica, peculiaridad, particularidad
indonezie:
2. ciri khas, karakteristik
japane:
特異点 [とくいてん], 特別なもの [とくべつなもの], 別室 [べっしつ]
ruse:
1. отделение 2. особенность
slovake:
1. vyhradené miesto 2. zvláštnosť
ukraine:
особливість (щось особливе), характерна риса, специфіка; окрема частина; невід’ємне надбання

apartiga

1.
Apartiganta, kapabla apartigi, rilata al apartigo: forĵeti ĉion apartigan [24]; la apartiga efiko de elektrostatikaj fortoj.
2.
MAT (p.p. topologia spaco) Tia, ke por ĉiuj du malsamaj punktoj x kaj y ekzistas ĉirkaŭaĵo de x kaj ĉirkaŭaĵo de y sen komuna punkto: provizite per la diskreta topologio, ĉiu spaco estas apartiga; ĉiu metrika spaco estas apartiga.
Rim.: Ekzistas pluraj aliaj difinoj de apartigeco de topologia spaco. La ĉi-supra difino estas laŭ la germana matematikisto Hausdorff, pro kio tiajn apartigajn spacojn oni ankaŭ nomas haŭsdorfaj spacoj. La aŭtoritataj fontoj ne konsentas pri tiu termino. En MatVort troveblas „apartigita spaco“ kun sinonimo „separita spaco“ (ankaŭ en [25]). Ni preferas „apartiga“ al „apartigita“, ĉar la spacon oni ne apartigis, sed ĝi mem ja apartigas siajn elementojn unuj de la aliaj. Cetere la neologismo „separi“ kun sia jura signifo estas nek alloga, nek oportuna. En Deneva aperas „separebla“ kaj „separita“, sed ĉi-lastan oni tradukas rusen per „сепарабельный“ (nia „apartigebla“). Fine, en [26] oni parolas pri „separaj aroj“ (nocio iom pli forta ol „disaj aroj“, kiu ne rilatas al nia demando).
angle:
1. separative 2. separated (space)
beloruse:
аддзяляльны 2. аддзяляльная прастора
france:
2. (espace) séparé
germane:
2. separiert (-er Raum)
hebree:
מפריד
hispane:
1. separativo 2. separado (espacio)
pole:
2. (przestrzeń) Hausdorffa
ruse:
1. отделяющий, отделительный, сепаративный 2. отделимое (пространство)

apartigi

Disigi, meti en apartan lokon: Dio apartigis la lumon de la mallumo [27]; dekoj da paŝoj apartigis ŝin ankoraŭ de la […] homaj figuroj Marta ; ne fari maljustan apartigon inter eminentuloj kaj ne-eminentuloj [28]; la hospitalo estas apartigita de la strato per sufiĉe alta krado [29]; la homo, kiun mi tiel plezure nomis iam baptopatro, estas apartigita el nia kunvivado [30]; li apartigis la fotografaĵojn laŭ du partoj, metis la unuan dekstren, la duan maldekstren [31]; fine li apartigis sin kun Kakambo [32]; purpura kurteno, apartiganta la mortulojn de la sanktejo [33]; la luta dorso (de la statuo) deapartiĝis kiel unu peco [34]. VD:deteni, diferencigi, dividi1
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:4
28. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
30. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvina
31. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvina
32. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XIX
33. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX
34. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtistino kaj kamentubisto
afrikanse:
afsonderlike
albane:
të ndara
amhare:
መለየት
angle:
separate
arabe:
منفصلة
armene:
առանձին
azerbajĝane:
ayrı-ayrı
beloruse:
аддзяляць, адасабляць
bengale:
পৃথক
birme:
သီးခြား
bosne:
odvojena
ĉeĥe:
oddělit, odloučit, odlučovat, separovat
ĉine:
[pǐ], 分泌 [fēnmì], 囡 [nān]
dane:
særskilt
estone:
eraldi
eŭske:
aparteko
filipine:
hiwalay
france:
séparer, mettre à part
galege:
separado
germane:
absondern, trennen
guĝarate:
અલગ
haitie:
separe
haŭse:
raba
hebree:
להפריד
hinde:
अलग
hispane:
separar
igbe:
iche iche
indonezie:
memisahkan
irlande:
ar leithligh
islande:
aðskilin
itale:
separare
japane:
別々にする [べつべつにする], 区切る [くぎる], 分別する [ぶんべつする]
jave:
kapisah
jide:
באַזונדער
jorube:
lọtọ
kanare:
ಪ್ರತ್ಯೇಕ
kartvele:
ცალკე
kazaĥe:
жеке
kimre:
ar wahân
kirgize:
бөлүнгөн
kmere:
ដោយឡែក
koree:
별도의
korsike:
siparati
kose:
eyahlukileyo
kroate:
zaseban
kurde:
veqetî
latine:
separatum
latve:
atsevišķs
laŭe:
ແຍກຕ່າງຫາກ
litove:
atskiras
makedone:
посебна
malagase:
misaraka
malaje:
berasingan
malajalame:
പ്രത്യേക
malte:
separata
maorie:
wehe
marate:
स्वतंत्र
monge:
cais
mongole:
тус тусад нь
nepale:
अलग
njanĝe:
osiyana
okcidentfrise:
skiede
panĝabe:
ਵੱਖਰੇ
paŝtue:
جلا
ruande:
gutandukana
ruse:
отделять, отделить, обособлять, обособить
samoe:
vavae
sinde:
جدا جدا
sinhale:
වෙනම
skotgaele:
air leth
slovake:
oddeliť, vyberať, vyhľadávať
slovene:
ločena
somale:
gaar ah
ŝone:
paradzanisa
sote:
thoko
sunde:
misahkeun
svahile:
tofauti
taĝike:
алоҳида
taje:
แยก
tamile:
தனி
tatare:
аерым
telugue:
ప్రత్యేక
ukraine:
окремий
urdue:
علیحدہ
uzbeke:
alohida
vjetname:
riêng biệt
zulue:
ahlukene

apartigebla

1.
Tia, ke eblas ĝin apartigi: la sociaj, lingvistikaj, psikologiaj kaj ekonomiaj aspektoj de la problemo […] ne estas facile apartigeblaj, ĉar inter ili ekzistas esenca interrilato [35].
2.
MAT (p.p. topologia spaco) Tia, ke ĝi enhavas numereblan ĉie densan subaron: la aro de reeloj estas apartigebla, ĉar ĝi enhavas la ĉie densan aron de racionalaj nombroj.
Rim.: Sinonimo: „separebla“ (en MatVort kaj [36]). Vd rimarkon sub apartiga.
angle:
2. separable (space)
beloruse:
разлучны
france:
2. (espace) séparable
germane:
2. separabel (-bler Raum)
hebree:
נָתִיק
hispane:
1. desmontable 2. (espacio) separable
indonezie:
2. terpisahkan
pole:
2. (przestrzeń) ośrodkowa
ruse:
1. отделимый 2. сепарабельное (пространство)

apartulo

Difinita homo, kiu staras aŭ estas aparte, sintenas aparte, vivas aparte, ne kun aliaj homoj aŭ ne laŭ ĝeneralaj moroj: ĉu ne estas pli malnoble, sub kovro de ĝenerala rimarko piki apartulon? [37]; en la populara muzika rondo […] li estis rigardata kiel apartulo de la homoj, ĉar lia muziko ofte alvokis disputon [38]. SUB:ermito, marĝenulo, originalulo, strangulo
37. R. Rossetti: Katje la Modelino, en: El la Maniko, 1955
38. Ĉina Radio Internacia: Huang Lixing, 2005-07-12
beloruse:
аднаасобнік, маргінал, самотнік, адзінотнік
france:
marginal (personne), original (personne)
hispane:
marginal (persona), original (persona)

aparte de

(prepoziciaĵo)
Malkune, iom distance de, sen rilato kun: aparte de li estiĝis nenio [39]; la korpo aparte de la spirito estas malviva [40]; sed kio restas aparte de (kp krom1.b, ekster2) arto kaj sportoj kaj la metioj [41]? li estis malbabilema kaj […] kutime tenis sin, kiom eble, aparte de la vilaĝanoj [42]; [ili] vivadis tre aparte de l' ceteraj [43];
beloruse:
асобна ад
france:
à l'écart de, séparément de
hebree:
חוץ מ
hispane:
aparte de, separado de
japane:
~とは別に [とはべつに], ~を別にして [をべつにして]

administraj notoj