tradukoj: be cs de en es fr hu id it la nl pl pt ro ru sk

*flug/i PV

*flugi  

(ntr)
1.  
Aktive sin movi en aero.
a)  
Sin movi en aero per tiucelaj membroj, kiel la birdoj kaj insektoj.
b)  
AVI Sin movi en aero per tiucela aparato, avio, aerostato aŭ alia.
VD:kuri, naĝi, ŝvebi.
2.  
(figure) Rapide pasi de iu loko aŭ momento en alian: dikaj nuboj flugis en la ĉielo; la rigardo flugadas super bluaj vastaĵoj; flugema kiel ventoPrV; [li] venis kun turbano kaj flugetanta beduena mantelo [1]; estis tia ventego, ke la tegoloj deflugis de la tegmentoj [2]; al li flugas (sin direktas) mia kora dankoZ; murmuro de surpriziĝo elflugis el la buŝoj; la pulvo disflugas; disflugantaj haroj; la novaĵo rapide disflugis tra la lando; en la aero disflugis akraj krioj; la famo transflugis el unu buŝo en alianZ; ĵeti preterflugantan rigardon sur iunZ. VD:flagri, flirti, flosi, flui

flugo  

1.
Movo de io aŭ iu fluganta.
2.
AVI Planita kaj identigita iro de flugaparato: pasaĝeroj de la flugo 3-2-5 al Kuritiba kaj Porto Alegre, bonvolu direktiĝi al enaviiga pordo numero 2 [3].

*flugilo [4]  

1.
Solida surfaco, per kiu io portiĝas en aero.
a)
ZOO Organo ĉe diversaj bestoj, kiun ili movas por sin porti en la aero: flugilo de birdo, insekto; disfaldi, disvastigiZ, disvolvi la flugilojnZ.
b)  
AVI Simila kaj samcela parto de flugaparato: flugiloj de aeroplano. VD:ŝvebilo
2.
(figure) POE Movilo ebliganta facilan kaj rapidan flugon, fizikan aŭ metaforan: flugiloj de facila vento [5]; rigardu la perlon de la malĝojo, en ĝi kuŝas la spiritaj flugiloj, kiuj portas nin for de ĉi tie [6].
3.  
(figure) Io forme simila al birda flugilo, precipe pri objektoj etendiĝantaj duope aŭ kvarope ĉe ambaŭ flankoj de iu aĵo: flugiloj de nazo, helico, muelilo, konstruaĵo, kastelo, armeo; la Alpoj ŝajnis al li kvazaŭ la kunmetitaj flugiloj de la tero [7]; sur la flugiloj de la sanktejo estos abomeninda dezerteco [8]. SIN:aloVD:flankaĵo, lobo.
4.  
Tio, kio povas svingiĝi kiel flugilo: flugilo de pordoZ. VD:klapego.

flugila

Flugilhava.

*alflugi

(ntr)
Proksimiĝi de io flugante: la birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton [9];

ĉirkaŭflugi

PIV1 (tr)
1.
Flugi ĉirkaŭ: kiam mi eniris en la ĉambron, [la pigoj] ĉirkaŭflugis min daŭre dancante kaj kantante [10].
2.
(abs.) Flugi en la ĉirkaŭaĵo: skaraboj noktaj kaj sep noktaj papilioj senbrue ĉirkaŭflugas ĉirkaŭ ĉies kap' [11]; verdis tie herboj, prosperis floroj, ĉirkaŭflugis paroj kaj paroj da blankaj gruoj [12].

*deflugi

(ntr)
Malproksimiĝi de io flugante, malsupreniri flugante: la birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton [13]; estis tia ventego, ke la tegoloj deflugis de la tegmentoj [14]; ŝi haltigis la obeeman balailon, iomete deflugis flanken, poste subite atakis la diskon [15]; (figure) ĉe vi kun ĉiu vorto kvazaŭ Cicerono deflugas de la lango [16].

*forflugi  

(ntr)
1.
Foriri flugante: la birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton [17];
2.
(figure) Malaperi, foriĝi: jam de longe forflugis mia juneco; la dormo forflugis de liaj okuloj.

forflugema  

Kiu facile forflugas, facile ŝanĝas sian lokon, sian inklinon; malkonstanta, pasema: forflugemaj iluzioj [18].

*surflugi

(ntr)
Flugi sur ion: la birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton [19];

traflugi

(tr)
1.
Fluge trairi: la tuta aeroplano traflugis faskojn de grize blanka nebulo [20].
2.
(figure) Rapide trapasi: traflugi senzorge la vivon; tiu penso traflugis lian spiriton; stranga ideo traflugis al li tra la kapo.

altefluga, altfluga

(figure)
Idealema, nobla, altespirita: altflugaj pensoj; alteflugaj kvazaŭsciencaj frazojZ.

birdofluge

Rekte, laŭ rekta linio. Birdofluge la distanco inter du urboj estas malpli granda ol tiu indikata sur mapoj.

preterfluge

Preterpase, rapide, senatente aŭ sendetale: preterfluge aŭdi ionZ.

retflugiluloj  

ZOO
Ordo de insektoj (Planipennia, Neuroptera), kun kvar egalaj, membranecaj, rete nervuritaj flugiloj.

flugpendi, fluggliti  

(ntr)
(arkaismo) =ŝvebi.

tradukoj

anglaj

~i: fly; ~o: flight; ~ilo : wing; ~ila: winged; ĉirkaŭ~i 1.: fly around; ĉirkaŭ~i 2.: fly in circles; for~i 1.: fly away; birdo~e: as the crow flies; preter~e: in passing.

belorusaj

~i: ляцець, лятаць, лётаць; ~o: палёт; ~ilo : крыло; ~ila: крылаты; ĉirkaŭ~i: аблятаць (вакол чагосьці) , лятаць (вакол чагосьці) ; de~i: адлятаць; for~i 1.: паляцець; for~i 2.: зьнікнуць ; alte~a, : высакамоўны, напышлівы; ~pendi, : лунаць.

ĉeĥaj

~i: letět, let�›t, létat; ~o: let; ~ilo : křídlo (ptáka); ~ila: křídlový, letecký, okřídlený; de~i: let�›t dolů, slétnout dolů; for~i: ulet�›t, ulétnout; alte~a, : vzletný; ~pendi, : klouzat vzduchem (kluzák).

francaj

~i: voler ; ~o: vol; ~ilo : aile, battant; ~ila: ailé; al~i: voler (vers un endroit); ĉirkaŭ~i 1.: contourner, voler autour (de); ĉirkaŭ~i 2.: voler; de~i: s'éloigner (en volant) , voler (d'un endroit), s'envoler (d'un endroit); for~i: s'envoler, disparaître; for~ema: évanescent, volatil; sur~i: se poser sur (après un vol); tra~i: traverser en volant; alte~a, : de haute volée; birdo~e: à vol d'oiseau; preter~e: en passant, au vol; ret~iluloj: névroptères, planipennes; ~pendi, : flotter, planer. dis~i: se répandre.

germanaj

~i: fliegen; ~o: Flug; ~ilo : Flügel; ~ila: geflügelt; for~i 1.: wegfliegen; for~i 2.: verfliegen; for~i: wegfliegen; alte~a, : hochfliegend; birdo~e: in der Luftlinie; ret~iluloj: Netzflügler.

hispanaj

~i: volar; ~o: vuelo; ~ilo : ala, batiente; ~ila: alado; ĉirkaŭ~i 1.: volar alrededor; ĉirkaŭ~i 2.: volar en círculos; de~i: alejarse (volando); for~i 1.: irse volando; for~i 2.: desaparecer (figurado); alte~a, : idealista, de altos vuelos; birdo~e: directamente, en línea recta; preter~e: por encima, de forma rápida; ret~iluloj: neurópteros, planipennes; ~pendi, : planear, pender. dis~i: difundirse.

hungaraj

~i: repül; ~o: repülés; ~ilo : szárny; ~ila: szárnyas; for~i 1.: elrepül; for~i 2.: elszáll; alte~a, : szárnyaló; preter~e: kutyafuttában; ret~iluloj: recésszárnyúak.

indoneziaj

~i: terbang; ~o: [terbang] penerbangan; ~ilo : sayap; ~ila: [sayap] bersayap.

italaj

~i: volare; ~o: volo; ~ilo : ala; ~ila: alato.

latina/sciencaj

ret~iluloj : Planipennia; ret~iluloj : Neuroptera.

nederlandaj

~i: vliegen; ~o: vlucht; ~ilo : vleugel; ~ila: gevleugeld; for~i 1.: wegvliegen; for~i 2.: vervliegen; preter~e: in het voorbijgaan; ret~iluloj: netvleugeligen; ~pendi, : zweefvliegen. dis~i: zich verspreiden.

polaj

~i a: lecieć, latać, frunąć, fruwać; ~i b: lecieć, latać; ~i 2.: latać, fruwać; ~o: lot; ~ilo : skrzydło; ~ila: skrzydlaty, uskrzydlony; ĉirkaŭ~i 1.: oblecieć, latać wokół kogoś, czegoś, latać dookoła kogoś, czegoś, fruwać wokół kogoś, czegoś, fruwać dookoła kogoś, czegoś; ĉirkaŭ~i 2.: latać dookoła, latać wokoło, fruwać dookoła, fruwać wokoło; de~i: zlatywać, sfruwać; for~i 1.: odlatywać, odfruwać; for~i 2.: odlatywać; alte~a, : górnolotny; preter~e: przelotnie; ~pendi, : zawisnąć w powietrzu, na skrzydłach , szybować. dis~i: rozniosła się.

portugalaj

~i: voar.

rumanaj

~o: zbor; ~ilo a: aripă; ~ilo b: paletă.

rusaj

~i: летать, лететь; ~o: полёт; ~ilo : крыло; ~ila: крылатый; ĉirkaŭ~i: облетать (вокруг чего-л.) , летать (вокруг чего-л.) ; de~i: отлетать, отлететь, слетать, слететь; for~i 1.: улететь; for~i 2.: улетучиться; alte~a, : высокопарный; preter~e: на лету; ret~iluloj: сетчатокрылые (отряд); ~pendi, : парить.

slovakaj

~i: letieť, lietať; ~o: let; ~ilo : letka, peruť; ~ila: krídlový, okrídlený; de~i: letieť dolu; for~i: odletieť, uletieť; alte~a, : vzletný; ~pendi, : kĺzať vzduchom.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
3. S. Larbar: Karuseloj, 1987
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, flug'il'
5. Zamenhof: La espero
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lasta perlo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 9:27
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
10. Ĉina Radio Internacia: Du pigoj en mia hejmo, 2004-08-06
11. K. Piĉ: Fremdaj landoj, Nica Literatura Revuo, 1959-04 ĝis 05, p. 184a-188a
12. Ĉina Radio Internacia: Ruĝa fonto, 2004-07-12
13. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
15. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 21
16. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 4
17. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
18. R. Artigues: La filino de la feinoj, [1908]
19. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
20. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~ilo : Mankas verkindiko en fonto.
~ila: Mankas dua fontindiko.
~ila: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
al~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
for~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sur~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
alte~a, : Mankas verkindiko en fonto.
birdo~e: Mankas dua fontindiko.
birdo~e: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
preter~e: Mankas verkindiko en fonto.
ret~iluloj: Mankas dua fontindiko.
ret~iluloj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~pendi, : Mankas dua fontindiko.
~pendi, : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri ~i 2.:
      "~ema kiel la vento". Mi sxatus koni la intencitan sencon
      de tiu adjektivo. PIV donas „malkvietega“, sed
      mi pensas pri fr „volage“ (malkonstanta,
      malfidela). [MB]
    
pri ~ilo 4.:
      En kio konsistas la sencdiferenco inter tiu senco de
      ~ilo kaj klapego? PIV1 ne donas Z-an ekz-on.
      [MB]
    

ℛevo | datumprotekto | flug.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.47 2018/04/13 23:10:17