tradukoj:
be cs de en fr hu it nl ru sv tp vo
*sur
- I.
*sur

- 1.
-
Prepozicio; uzate kun nominativo indikas fizikan aŭ
metaforan pozicion, karakterizatan per kontakto de
ekstere, kaj precipe de supre; pli speciale:
- a)

-
(Kun nominativo:) Prepozicio indikanta pozicion de aĵo aŭ
ulo rilate al iu alia (kiun la prepozicio enkondukas), kiu
estas pli malalte kaj ĝin tuŝas:
sur la tero kuŝas ŝtono
[1];
sidi sur seĝo, sur altaĵoZ;
ripozi sur kuŝejoZ;
teni la piedojn sur benketoZ;
meti la botelojn prete sur la tabloZ;
sur ĉevalo de najbaro la ŝarĝo ne
pezasZ;
bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado estas
plumingoZ;
havi sur si ĉifonaĵojnZ;
eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vestoZ;
la pordo turniĝas sur sia hokoZ;
sur la sojlo;
vi estas la plej feliĉa homo sur la tero;
pakaĵo mia estas sur la ŝipoZ;
la pastro bruligu tion sur la altaroZ;
spikoj rostitaj sur fajroZ;
sur kruta ŝtuparo li levis sin al la
tegmentoZ;
kiu estis sur la fundo de tiu koro?B;
(figure)
mizero sur (aldone al) mizero
[2].
- b)
-
(Kun nominativo:) Prepozicio indikanta surfacon (supran
aŭ alian) de objekto, realan aŭ ŝajnan, kiu estas loko
kie io aperas, videblas aŭ okazas:
sur la ĉielo staras la bela sunoZ;
la suno hele lumis sur la serena ĉieloZ;
sur la horizonto;
sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan ridetonZ;
ankoraŭ ĉiam nuboj sur la fruntoZ;
pentraĵo pendas sur muroB;
sur salikoj ni pendigis niajn harpojnZ;
skribi sur papero;
floroj broditaj sur glata fono.
- c)
-
(Kun nominativo:) Prepozicio indikanta supraĵon de loko
nefermita, senkonstrua aŭ senkovra, kie okazas la
priparolata ago:
pasi sur la placoZ;
sur tiuj herboriĉaj kampoj paŝtas sin
brutarojZ;
sur la korto staras kokoZ;
Knut staris sur la bazaro kun la tornistro sur la
dorso
[3];
promenante sur la strato mi falisZ;
sur la bordo de la maro staris amaso da
homojZ;
ili loĝas, vojaĝas sur la kamparo;
mi ĉesigos en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de
Jeruzalem la sonojn de ĝojoZ;
mi loĝas sur (en) la strato X;
mi irigos vin sur rekta vojstrekoZ;
(figure)
tiuj provoj estis fonditaj sur naiva esperoZ.
- d)
-
(Kun nominativo:) Prepozicio, indikanta lokon de io ĝenerale:
sur la dekstra flanko;
sur la flanko de sunleviĝoZ;
li tie falis kaj mortis sur la sama lokoZ;
se mi estus sur ŝia loko, mi ne farus tionZ;
li havas la kapon sur ĝusta loko
[4];
sur ĉiu loko estas la okuloj de DioZ;
sur ĉiu paŝo ni renkontis barojnZ;
la vorto estis preta sur miaj lipojZ;
bonkora instruo estas sur ŝia langoZ.
- e)
- (figure)
(Kun nominativo:) Prepozicio, enkondukanta komplementon
kiu indikas portanton, posedanton aŭ suferanton de
efiko, influo aŭ eco:
beno estas sur lia kapoZ;
Mia spirito estas sur viZ;
li portis sur si la pekon de multajZ.
- 2.
-
Prepozicio; uzate kun akuzativo, indikas direkton per
finpozicio, t.e. fizikan aŭ metaforan supraĵon, kien io
moviĝas, celas, strebas, efikas:
- a)
-
(Kun akuzativo:) Indikas lokon,
sur1.a kiu situas la celo aŭ
finpozicio de la movo:
ŝi ĵetis en la koton la panon por paŝi sur ĝin
kaj transiri kun sekaj piedoj
[5];
aliaj funebrantaj gastoj ... prenis ilin
sur sian veturilon
[6];
malsupreniri sur la kortonZ;
tra la fenestro la vaporo iras sur la kortonZ;
senviva li falis sur la teronZ;
meti sin sur la genuojnZ;
ŝia kapo tiel flamis kaj la brusto tiel doloris, ke ŝi
falis sur seĝon, ĉirkaŭprenis per la manplatoj la
frunton kaj diris al si: mi ne povas!
[7];
li ... rigardis la pepantajn birdojn, kiuj
vigle saltadis de branĉo sur branĉon
[8].
- b)
-
(Kun akuzativo:) Indikas tion, sur1.b
kion efikas, celas, trafas la ago:
al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu
[9];
trafis falĉilo sur ŝtonon
[10];
brogita eĉ sur akvon blovas
[11];
li rigardis sur mian vizaĝonZ;
direkti sian rigardon sur iunZ;
la forĝisto blovas fajron sur karbojZ;
mi metos sur min zibelan peltonZ;
verŝi akvon sur florojn;
li rigardas malsupren sur la kamponZ;
rigardi sur la maron kaj sur la multajn
ŝipojnZ;
ili sin ĵetis kvinope sur minZ;
ĵeti sin sur la kolon de iuZ;
la malamiko etendis siajn manojn sur ĉiujn ŝiajn
grandvaloraĵojnZ;
Inger metis sur sin sian plej bonan veston kaj
siajn novajn ŝuojn
[12].
- c)
-
(Kun akuzativo:) Prepozicio indikanta movon kies celo estas
loko
nefermita, senkonstrua aŭ senkovra (kp sur1.c):
fine li tamen rimarkis nefermitan pordeton kaj venis
tra ĝi sur nian Novan Bazaron
[13];
bela dometo kun ses frontaj fenestroj, elirantaj sur
rondoforman herbotapiŝe kovritan korton
[14].
- d)
- (figure)
(Kun akuzativo:) Prepozicio, enkondukanta komplementon
kiu indikas ricevanton, trafaton, akceptanton de efiko,
influo aŭ ago:
nenia homo per siaj privataj falsaj paŝoj povas havi
ian influon sur ĝian sorton
[15];
honestaj homoj, kiuj ... prenis sur sin la
malgrandan laboron efektive konatiĝi kun ĝi
[16];
sur vin falas la malbenoZ;
mi prenus sur min la respondeconZ;
ŝi prenis sur sin la formon de malriĉa
virinoZ;
havi influon sur iun, sur ion
(influi);
sur la danan tronon mi havas rajtonZ;
la reĝo ne metis atenton sur la raporton de
la komisioZ.
al sur
(malofte)
-
Al loko situanta
sur1.a.
Rim.:
Pri la prepoziciaj kunaĵoj kun al,
vidu rimarkon sub
al ĉe.
de sur
-
De
1,2
loko situanta
sur:
ekstermi ilin de sur la tero
[17].
- II.
-
-
Prefikso samsignifa:
surflugi sur tegmentonZ;
suriri montonZ;
surmeti veston;
surverŝi oleon sur altaronZ.
fontoj
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 62.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta3.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko4.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta5.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino, kiu paŝis sur
panon6.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj7.
Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta8.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo9.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta10.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta11.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta12.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino, kiu paŝis sur panon13.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo14.
Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta15.
L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 8a16.
L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 5a17.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, &Eli 32:12
[^Revo]
[sur.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.23 2009/10/09 16:30:32 ]