*da

*da

1.
Prepozicio esprimanta kunon de fizika aŭ metafora ujo kaj ĝia enhavo:
a)
Fizika ujo kaj substanca enhavo: glaso da vino estas glaso plena je vino [1]; sur la tablo staris botelo da vino, kuŝis skatolo da bombonoj (t.e. staris botelo plena je vino, kuŝis skatolo plena je bombonoj) [2]; ili komercis kun vi per belegaj ŝtofoj, purpuraj kaj broditaj tukoj, kestoj da multekostaj ŝtofoj, ĉirkaŭligitaj per ŝnuroj kaj cedrokovritaj [3]; ho, se mia kapo havus sufiĉe da akvo kaj miaj okuloj estus fonto da larmoj! (eĉ sekajn okulojn oni povus priskribi kiel „fonto de larmoj“ ‐ sed ĉi tie ja temas pri la kuno: la larmoplenaj okuloj) [4].
Rim. 1: Kontraste al kun1, da implicas normale plenan ujon.
b)
Kuno de strukturo, formo kaj ĝia materio, io arigita: antaŭ nia militistaro staris granda serio da pafilegoj [5]; dika tavolo da fojno; sistemo da sonoj por la esprimado de pensoj, kiun kreos homa inteligenteco konscie kaj laŭ severe difinitaj kaj logikaj leĝoj, devos esti multe ... pli facila, ol tia sistemo da sonoj, kiu konstruiĝis okaze kaj senkonscie [6]; sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj ŝafoj [7]; vasta kaj ondanta maro da ideoj kaj sentoj, kiu unuavide povus aperi ĥaosa [8]; tuto da kondiĉoj kaj ĉirkaŭaĵo [9]; matene estis tavolo da roso ĉirkaŭ la tendaro [10]; aro da aparatoj kaj iloj por fari kaj surskribi tabuletojn kaj cilindrojn [11]; jen Damasko ne plu estos urbo, sed ĝi estos amaso da ruinaĵoj [12]. ĉu ŝtipon da ligno mi adoros? [13]; klarigo de unu vorto per tuta frazo da vortoj [14]; 60 paĝoj da teksto; guto da veneno; ŝi ne havis jam konsciencon, kiu dronis en la maro da maldolĉo, kiu kolektiĝis en ŝia brusto [15]; peco da ŝtofo [16]; hajlo da kugloj; svarmo da veturilojZ ; torentoj da lumo; nokto pasigita inter torento da larmoj kaj flamoj de hontoZ .
Rim. 2: Ĉi tiujn sencojn de la prepozicio, logike la kernan, PV kaj ambaŭ PIV-oj ne konas.
Rim. 3: Principe, „A de B“ estas A (iel rilata al B); dum „A da B“ estas aŭ „A kun B“, aŭ „B en la mezuro indikita per A“. Tial „skatolo da bombonoj“ estas kaj la skatolo, kaj la bombonoj; sed „skatolo de kakao“ estas nur skatolo: „Do, kien vi ilin (la dolarojn) ŝovis?“ ‐ „En la kelon, en skatolon de kakao Einem[17]. Simile, li verkis grandan nombron da artikoloj (li verkis artikolojn, ne nombron); la nombro de liaj artikoloj estas para, tricifera, ronda (temas pri la nombro, la entjero). Z. klarigis, ke "kvaronjaro (=mezuro) estas parto da tempo, sed printempo (=speciale montrita parto) estas parto de jaro"[18].
Rim. 4: Oni ankaŭ komparu la esprimojn ombro da dubo [19] kaj ombro de dubo. La unua ja estas „dubo“ mem, en la formo aŭ kvanto de nepalpeble maldika ombro; la dua tamen estas „ombro“, io esence alia, kiel simptomo aŭ spuro. Se oni celas diri, ke la dubo malaperis senspure, oni povas diri, ke „ne restis eĉ ombro de dubo“; aŭ oni povas diri ke „ne restis eĉ ombro da dubo“ (= eĉ tiom malmulte ne restis). Sed en aliaj situacioj la du esprimoj povas esti tute malsamsencaj: ombro de granda dubo malserenigis lian vizaĝon; la dubo malaperis, sed ĝia ombro (= la ombro de ĝi) ankoraŭ longe venenis iliajn rilatojn. [Sergio Pokrovskij]
2.
Prepozicio uzata por rilatigi kun iliaj komplementoj vortojn esprimantajn precizan aŭ neprecizan kvanton, nombron, mezuron, pezon.
a)
Ĉe mezurvortoj: unu kilogramo da teo, dek du jaroj da laborado; plenmanoj da cindro [20].
Rim. 5: La nomo kiun la prepozicio da2.a enkondukas, plej ofte estas nedifinite determinita (en sia unua apero): en li aĉetis du metrojn da ŝtofo ne estas indikite, kiujn du metrojn oni aĉetis, la logika akcento estas sur la kiomo. Tamen ĝi ja estas estas difinita en la du metroj da ŝtofo kiujn li aĉetis hieraŭ.
b)
Ĉe nombrovortoj: mi aĉetis dekduon da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj [21]; da ĉevaloj ili havis sepcent tridek ses [22]; en tiu momento aperis la tria frato, — ĉar estis tri da ili, sed neniu kalkulis la trian kiel fraton, ĉar li ne posedis tiel saman miregindan instruitecon kiel la du aliaj [23]; multe da papero, pli da akvo; En duono da minuto ĉio estos en ordo, sinjoro! [24]; po unu dekono da delikata faruno [25]; (tiu kvanto) estas duono da tio, kion fabrikas la amerika „General Electric CompanyMetrop ; Bostono havas ĉiom da ekscito de granda urbo sen esti tro granda [26].
Rim. 6: La kvanto iam estas neesprimita, implica variablo — ekz-e ĉe komparo: mi faros, ke da vidvinoj ĉe ili estos pli ol da sablo ĉe la maro [27].
Rim. 7: Rilate al la artikolo la kvantaj da2.b-esprimoj funkcias kiel numeraloj: en la du milionojn da enloĝantoj de tiu urbo la artikolo (kaj la semantika akuzativo) fakte rilatas al la „enloĝantoj“, same kiel en la ducent enloĝantojn de tiu vilaĝo.
Rim. 8: Kvantaj da-esprimoj kutime ne havas la signifon de nedifina determino, ofta ĉe la kvantaj adjektivoj „multaj“ ktp: Estas diferenco inter „multaj homoj“ kaj „multe da homoj“: „multaj homoj“ = diversaj homoj (ĉiu aparte); „multe da homoj“ = granda nombro da homoj (kune) [28]. Tio rilatas ankaŭ al „kelke da“, „dekoj da“ ktp. PAG ilustras tion per malrekomendo diri: kelke da homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj (oni prefere diru en tiaj okazoj „kelkaj homoj...“) [29].
Rim. 9: Fakte da2 estas metonimia uzo de da1.b, en kiu la rolon de ujo havas esprimo mezura aŭ kvanta, kaj kiu prezentas ne la kunon de la enhavo kaj ujo, sed la enhavon: li trinkis glason da akvo signifas, ke li trinkis la akvon, ne la glason.
Rim. 10: PV kaj ambaŭ PIV-oj ial tabuas la uzon de da „Antaŭ la mezurvortoj: 60 markoj da rekompenco, mil frankoj da rento ...“ [PV] kaj „la substantivoj, kiuj venas post da, ne povas mem esprimi precizan kvanton“ [PIV2]. Tamen kontraŭekzemplojn oni abunde trovas ĉe Zamenhof kaj aliaj bonaj aŭtoroj: Kaj en la flankaj ĉambretoj li mezuris unu stangon da longo kaj unu stangon da larĝo [30]; „kvaronjaro“ (= mezuro) estas parto da jaro, sed „printempo“ (= speciale montrita parto) estas parto de jaro [31]; muro ... duonon da metro larĝa [32]. [Sergio Pokrovskij]
Rim. 11: Estas granda senca diferenco inter la ŝajne similaj frazoj: la spektaklo daŭris duonon da horo [33] kaj la fundamenta tri estas duono de ses [34]. La unua (duono da) esprimas kvanton; la dua (duono de) indikas matematikan operacion; simile oni povus diri ke kosinuso de π estas ‒1; evidente, en tia frazo maleblas uzi da ‐ tamen ne tial, ke la argumento estas „precize limigita nombro“ [35], sed ĉar la rilato inter funkcio kaj ĝia argumento ne estas esprimebla per da. [Sergio Pokrovskij]
Rim. 12: El la ĉi-supra konstato pri nedifiniteco de la da2.a-parto, plimulto da niaj gramatikistoj tiras eraran konkludon ke la prepozicion da oni ne uzu antaŭ determiniloj („antaŭ la artikolo la, antaŭ la demonstrativaj aŭ posedaj adjektivoj“, laŭ PV). Tiu tabuo sekvas el konfuzo inter nedifinita parto entenata (prave) kaj la tuto el kiu tiu parto estas ĉerpita (erare: la tuto ja eventuale povas esti difine determinita): kvar metroj da ĉi tiu ŝtofo kostas naŭ frankojn [36]; tiuj zigzagoj de la historio iĝis fatalaj por la eŭropa Esperanto-movado, kiu perdis centojn da siaj membroj Metrop ; estas multe da ni kaj da niaj filoj kaj filinoj [37]; tio ĉi forkonsumigis centon da miaj cigaredoj [38]; por pagi tian ŝuldon sufiĉos malgranda parto da miaj enspezoj [39]; mi havas multe da liaj kvitancoj [40]; ekzistas cetere multe da miaj verkoj [41].
Rim. 13: Tamen sekve de iom malsama meĥanismo de determinado ĉe da2.a kaj da2.b, en Esperanto estiĝis la tradicio ne uzi la artikolon post la prepozicio da (same kiel oni ne uzas la akuzativan finaĵon por la pronomo „unu“, kie la logiko postulus la formon „unun“). Esceptaj uzoj estas logikaj, sed impresas strange: eble estas malfacile kompreni kial Dogeno redonis al la rivero duonon da la akvo ĉerpita [42]. Normale oni senhezite uzas post da ĉian plensencan determinilon, sed ne la artikolon (same kiel oni povas diri „mia amiko“, „iu mia amiko“, „ĉi tiu mia amiko“ ‐ sed ne „la mia amiko“). [Sergio Pokrovskij]
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §32.
2. N. Lavrentjeva, tr. A. Sidorov: Poŝtrestante, Nica Literatura Revuo, 3:1
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 27:24
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 9:1
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §38.
6. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 5a
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §34.
8. G. Waringhien: Recenzo: La Infana Raso, La Nica literatura revuo, 2:3
9. Ekzercoj pri „Gerda malaperis!“, Leciono 20a
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 16:13
11. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 6a
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 17:1
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 44:19
14. René de Saussure: Fundamentaj reguloj de la vort-teorio en Esperanto, Ĉap. II, p. 27.
15. E. Orzeszkowa, trad. Zamenhof: Marta.
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
17. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 15a
18. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 16, La Revuo, 1907, Junio
19. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 5a
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 9:8
21. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §14.
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 2:66
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Johanĉjo-malsaĝulo
24. Charles Dickens, tr. Zamenhof: La batalo de l' vivo, 1891
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 28:13
26. 51a Jarkongreso de ELNA
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 15:8
28. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Esperantisto, 1893, p. 96
29. PAG, §84
30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 40:7
31. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 16a, La Revuo, 1907, junio
32. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉap. 24a
33. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 19a.
34. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §14.
35. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, 12.3.3.2
36. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §14.
37. La Nova Testamento, Neĥemja 5:2
38. Jan DRDA, tr. Miloŝ LUKAŜ: Ni ricevis plantidon, Nica literatura revuo, 2:6
39. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 7a.
40. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 25a.
41. N.V. Gogol, tr. Zamenhof: La revizoro
42. Ŝunrju Suzuki, tr. D. Gibbons: Zena Menso, Komencanta Menso ĉap. 24a.
angle:
(quantity) of
ĉeĥe:
předložka míry (glaso da vino - sklenice vína) míru, předl. 2.pádu za výrazy množství, váhu
france:
de (après un mot exprimant une quantité)
germane:
des, von (glaso da vino - Glas Wein)
hebree:
לציון כמות
hispane:
de (glaso da vino - vaso de vino)
hungare:
-nyi (mennyiség vmiből)
japane:
~の~
katalune:
de (quantitat)
portugale:
de
slovake:
predložka 2. pádu na výrazy množstva
svede:
(mängd) av
ukraine:
прийм., що позначає міру, кількість

administraj notoj

~: Mankas verkindiko en fonto.