tradukoj: ar cs de en fr hu nl pl ro ru vo

*post

I.

*postTEZ

Prepozicio montranta:
1.TEZ
Tempon pli malfruan ol alia: post sufero venas prospero [1]; ĝi estas kiel mustardo post la manĝo [2]; post tri tagoj mi vizitos lin; post longaj jaroj de trankvilo la monto komencas fumiĝiB; ordono post ordono, regulo post reguloZ; iom post iom; se ni iam post prepozicio uzas la akuzativonZ; ni ankoraŭ ne resaniĝis post niaj antaŭaj venkojB; post paso de la dudek jaroj, kaj post (sk. la momento) kiam Salomono konstruis la urbojnZ; lian edzinon vi prenis, post kiam vi lin mortigisZ.
2.TEZ
Lokon pli malproksiman rilate al tiu, kiu rigardas, aŭ lokon kontraŭan al tiu, kiu rigardas la vizaĝon de persono, la fronton de objekto: la princo sidiĝis post kolonoB; li subaŭskultis post la pordo; eliri post iuZ; inter arbetoj kaj post la muro elrigardis kelkaj kapetojB; kuri post iu; rigardi post siB. SIN:malantaŭANT:antaŭ 1
Rim.: Pri uzo de post kun akuzativo, vidu al post, post ...-n.
3.
Rangon pli malaltan ol alia: en via regno li estas la unua post vi; post la kapitano estas la leŭtenanto.

Rim.: Por eviti konfuzon inter loka kaj tempa sencoj de post, oni uzas la rimedojn montritajn sub antaŭ.

al post, post ...-nTEZ

Al loko situanta post 2: Mi sendos post ilin glavon [3]; ŝi kaŝas sin post la kolonon; ŝi rigardis post lin kun rideto; kuri post iun.
Rim.: Pri la prepoziciaj kunaĵoj kun al, vidu rimarkon sub al ĉe.

de post, depost

1.TEZ
a)TEZ
De 6 la fino de: mi faris eltrovon, la plej grandan de post jarcentoj! [4]; depost multe da jaroj ŝi ne estis en la grafa palaco [5]; [ŝi loĝis] sep jarojn kun sia edzo de post sia virgeco [6]; ĉi tie antaŭ nelonge troviĝis nur malplenejoj, ne finkonstruitaj de post la milito korpusoj [7]; ili do sidiĝis sur tapiŝoj, kaj priparolis la gravajn aferojn okazintajn de post ilia nokta renkonto en la domo de la pramisto [8]. VD:ekde 1.a
b)TEZ
=de 6 la Eternulo estas mia fido de post mia juneco [9]; de post la vespero de la dek-kvara tago de la unua monato manĝu macojn ĝis la vespero de la dudek-unua tago de la monato [10]; Mi, la Eternulo, estas via Dio de post (via eliro el) la lando Egipta [11]; Marta tusadis, depost kelke da tagoj ŝi komencis sentadi ĝis nun ne konitan malfortecon [12]; depost tempo nememorebla [13]. SIN:ekde 1.b, detempe de.
c)
(malofte) Sekvante la faron de: mi adoras [Dion] de post miaj praavoj (kiel faris miaj praavoj) [14].

Rim.: De logika vidpunkto de post signifas „de la fino de“ kaj ekde „de la komenco de“. Apenaŭ estas nuanco, se la posta substantivo montras tempopunkton, sed se ĝi esprimas daŭron, la distingo gravas. Tion ĉi reliefigas [15], sed multaj aŭtoritataj ekzemploj uzas de post kiel simplan sinonimon de la tempa de, kaj foje eĉ de ekde. La biblia citaĵo pri macoj, ekz-e, tekstas en la originalo: en la vespero de la dek-kvara tago de la unua monato manĝu macojn ĝis... , do hodiaŭ ni prefere uzus ekde, kiun ŝajne ne uzis Zamenhof.
2.TEZ
=de malantaŭ de post la kurteno elkuris dancistinoj [16].

Rim.: Kvankam la unuvorta skribmaniero frue aperis, la duvorta estas preferebla, ĉar vere temas pri du sinsekvaj prepozicioj, ne pri kunmetaĵo de la tipo: malantaŭ, disde, ekde...

el postTEZ

=de post 2 el post la arbo li estas bravulo [17]; el post la dometo iris vojo, kies fleksita kaj nebulita strio disfluis kaj malaperis en la malproksimo [18].
II.
Vortero, montranta plimalfruecon aŭ plimalproksimecon:

posta Vikipedio

1.TEZ
Pli malfrua: la postan paroladon mi ne aŭdis.
2.TEZ
Loke pli malproksima: la posta parto de ŝipo. SIN:malantaŭa

*poste

1.TEZ
Pli malfrue: li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto [19]; antaŭe kion vi devas, poste kion vi volas [20]; leĝo valoras por poste sed ne por antaŭe [21]. VD:pasintaĵo.
2.TEZ
Pli malproksime: la reĝo alpaŝis la unua kaj poste marŝis la pedeloj. SIN:malantaŭe

postenTEZ Vikipedio

Celante plue al pli posta loko: la princo rimarkis, ke la polva nebulo fleksiĝis postenB; la barbaroj eĉ ne rigardis postenB; li klinis sin postenB. SIN:malantaŭen

posto

1.TEZ
Posta 2 parto de io: la posto de vesto [22]; Patroklo okupis iliajn postojn! (la postajn poziciojn de ilia armeo) [23]. SIN:malantaŭo, malantaŭaĵo
2.
Posta 1 tempo: rigardi al la posto [24].

postaĵo Vikipedio

1.TEZ
=posto 1 postaĵo de veturilo, de domo [25]. SIN:malantaŭo, malantaŭaĵo
2.TEZ
ANA Pugo de homo, gropo de iuj kvarpieduloj aŭ analoga korpoparto de aliaj bestoj: li forpelis Kandidon el la kastelo per piedbatoj sur la postaĵon; la sago estis bone celita kaj enfiksiĝis en la postaĵo de la ĉevalo [26]; la plej abomenaj [simioj] havas malkonvene ruĝajn postaĵojn, kiuj ne estas en la simia socio maskendaj [27].

postanto

1.
Iu, kiu venas poste.
2.TEZ
MAT[28] (de elemento en orda aro) Tiu elemento, se ĝi ekzistas, najbara kun ĝi kaj pli granda ol ĝi: 5 estas la postanto de 4.

posteaTEZ

=posta 1

postenigi

Igi iri posten: la minaco postenigis la atakantojn.

posteniĝiTEZ

Iri en postan lokon: la libiaj ŝtonĵetistoj komencis posteniĝiB VD:dorsenpaŝi, inversiri, malantaŭeniĝi, regresi, retroiri

posteuloZTEZ Vikipedio

Tiu, kiu venas poste en tempo: ĉiu generacio laboras por siaj posteuloj; la posteularo de Abraham.

postiĝi

Veni poste; atingi la celon pli malfrue: la postiĝintoj de la armeo estis kaptitaj de la malamiko.

postumo

MIL
Movebla parto de kanono aŭ pafilo, kiu fermas poste la paftubon.
III.
Prefikso esprimanta la samajn ideojn.
1.
En spaco:
a)
(postXo: posta Xo, io postanta Xon, Xo postanta ion) postbuŝo, postgvardio, postkranio, postkropo, postlumoj, postpalato, postremilo, postvango, postveturilo...
b)
(postXi Y-on: Xi post Y-o) postĉasi, postiri, postkuri, postrajdi, postsekvi...
c)
(postXi al Y-o: Xi al malproksimiĝanta Y-o, de malantaŭ tiu) postkrii, postgrumbli, postrigardi...
d)
(postXi: Xi posta) postmeti...
e)
(postXi: Xi post si) postlasi, posttiri...
f)
(postXa: estanta post Xo) [ŝi rigardis al la duonfermita pordo], kaj en la postporda ĉambro kuŝis ŝiaj floroj kaj ĉiuj ŝiaj ludiloj [29]; kial li rakontas al ili pri la postlimaj mirakloj? [30]; la pordisto komunikis, ke neniu el la postkulisaj laboristoj ŝatis Hadda'n [31]...
2.
En tempo:
a)
(postXo: posta Xo, io postanta Xon) postebrio, postefiko, postfalĉaĵo, postfojno, postgusto, postkolekto, postkolero, postkongreso, postmanĝo, postparolo, postsigno, postskribo, poststrio, posttagmezo...
b)
(postXi: Xi poste, Xi pli malfrue) postdiri, postrikolti, postsoni, postvibri, postresti...
c)
(postXi Y-on: Xi post Y-o) postveni, postvivi...
d)
(postXa: estanta post Xo) postmilita, postmorta, postrevolucia, posttempa...
e)
(malofte) (postXa: rilata al posta Xo) en la postsemajna kunveno ni aŭskultos novaĵojn de scienco kaj tekniko [32]...
f)
(postXa: estanta post la Xa) postklasika, postsekvanta...
g)
(postX: post la Xo) postmorgaŭ...

tradukoj

anglaj

~anto: successor.

arabaj

~e 1.: ثُمَّ.

ĉeĥaj

~e: potom.

francaj

~: après, derrière; al ~, ~ ...-n: derrière; de ~, de~ 1.: depuis, dès, à partir de; de ~, de~ 2.: de derrière; el ~: de derrière; ~anto: successeur. de~ tempo nememorebla: de temps immémorial.

germanaj

~e: nach; ~anto: Nachfolger.

hungaraj

~ 1.: után; ~ 2.: mögött, után; ~ 3.: után; ~a 1.: utána következő; ~a 2.: hátsó; ~e 1.: utána, később; ~e: mögötte; ~en: mögéje, hátulra; ~o 1.: hátulja; ~aĵo 1.: hátulja, far; ~aĵo 2.: far; ~anto 1.: utána következő, rákövetkező; ~ea : utána következő; ~enigi: hátravisz, hátravon; ~eniĝi: hátrál, visszavonul; ~eulo: utód; ~iĝi: lemarad; ~umo: csőfar; post III: utó-, után-.

nederlandaj

~e: na, achter; ~en: achterwaarts; ~o 1.: achterste deel; ~aĵo 1.: achterste deel; ~aĵo 2.: achterwerk; ~enigi: doen terugdeinzen; ~eniĝi: achteruit gaan; ~eulo: opvolger; ~iĝi: achter raken.

polaj

~ 1.: po, za; ~ 2.: po, za; ~: po, za; al ~, ~ ...-n: za; de ~, de~ 1.: od (czasu); de ~, de~ 2.: zza; el ~: zza; ~a 2.: późniejszy, tylny; ~e 1.: dalej, potem; ~e: dalej, potem; ~en: dalej; ~o 1.: tył; ~aĵo 1.: tylna (część); ~aĵo 2.: tyłek, zad; ~anto 1.: późniejszy (gość); ~anto 2.: następnik; ~ea : późniejszy; ~enigi: opóźnić; ~eniĝi: udać się do tyłu; ~eulo: następca, potomek; ~iĝi: pozostać w tyle, spóźnić się; ~umo: zamek (broni palnej).

rumanaj

~ 1.: peste; ~ 2.: în spatele; ~ 3.: în spatele; ~: în spatele; al ~, ~ ...-n: din spate; ~a 2.: din spate; ~e 1.: mai târziu; ~e: mai departe; ~en: mai departe.

rusaj

~ 1.: после, за (о времени), через (о времени); ~ 2.: позади, за (о месте, направлении); ~ 3.: после, за (о последовательности); al ~, ~ ...-n: за (о направлении); de ~, de~ 2.: из-за (о месте); el ~: из-за (о месте); ~a 1.: последующий; ~a 2.: задний; ~e 1.: потом, позже; ~e 2.: позади; ~en: назад; ~o 1.: зад; ~o 2.: прошлое, былое; ~aĵo 1.: зад, задняя часть; ~aĵo 2.: задница; ~anto 2.: последователь, следующий элемент; ~anto: последователь; ~ea : последующий; ~eniĝi: отстать, отставать; ~eulo: последователь, потомок; ~iĝi: опоздать; ~umo: казённая часть.

volapukaj

~ 1.: pos; ~ 2.: po.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 9:16
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
6. La Nova Testamento, S. Luko 2:36
7. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 11a
8. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 20a
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 71:5
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 12:18
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ĥosea 13:4
12. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
13. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
14. La Nova Testamento, II. Timoteo 1:3
15. Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, p. 88
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 9a
17. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
18. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
19. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
20. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
21. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
22. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 18a
24. Plena Ilustrita Vortaro
25. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
26. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 21a
27. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 5a
28. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §288
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
30. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 12a
31. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 16
32. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, leciono 4a

[^Revo] [post.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.32 2009/06/22 16:30:24 ]