*log/i PV

*logi

(tr)
1.
Peni altiri, tentante per plaĉaj flataj rimedoj: logi muson per lardo, knabon per kuko, knabinon per dolĉaj paroloj; la knaboj […] alfiksis fiŝetojn por logi la kankrojn [1]; (figure) tiun ĉi instrumenton la avo tenis same kiel li […], el ĝi li logis melodiojn pli belajn ol iu alia [2]; se pekuloj vin logos, ne sekvu ilin [3]; la promeso de tiel franda titolo logis nun multajn [4]; Hiram logas sur siajn ŝipojn junajn knabinojn […] kaj, streĉinte la velojn, forrabas, por ilin vendi [5]; sekvu lin kaj logu al la ŝipo [6]; starigi unu […] el tiuj situacioj, […] kiuj ĉiam logas la rigardantojn [7]; eĉ per dolĉa kuko vi min ne allogos PrV ; pli allogas kulero da mielo ol da vinagro barelo PrV .
2.
Altiri; naski intereson, deziron, plaĉon: la teatro, danco tute ne logas min; la tapiŝo sur la planko estis dika kaj mola kiel musko, ĉio logis al dormeto [8]; mi spiras, ion freŝan mi sentas, la freŝo min logas [9]; edziĝo ne logas min [10]; en la brakoj de mia Amalio, logas min plezuro pli nobla [11]; beleco logas, virto apogas PrV . VD:instigi, inviti, magneta, mielo, tenti
angle:
entice, lure (vt), bait (vt)
beloruse:
вабіць, прывабліваць, спакушаць
ĉeĥe:
lákat, vábit
ĉine:
讓人動心 [ràngréndòngxīn], 让人动心 [ràngréndòngxīn]
france:
appâter, attirer
germane:
locken, anlocken, verlocken
hispane:
1. atraer 2. tentar
hungare:
1. csábít, csalogat 2. vonz
japane:
気を引く [きをひく], 引き付ける [ひきつける], 魅惑する [みわくする], 誘う [さそう], おびき寄せる [おびきよせる]
nederlande:
lokken, aantrekken
norvege:
lokke, tiltrekke
pole:
nęcić, wabić
portugale:
atrair, tentar
rumane:
ademeni, atrage
ruse:
1. искушать, соблазнять 2. привлекать, манить
slovake:
lákať, vábiť
svede:
locka
ukraine:
вабити, манити, приваблювати, приманювати, заманювати, затягати

logo

Ago logi: ili ne plu sekvos la logojn de sia malbona koro [12]; estante ruzema, mi vin kaptis per logo [13]; li ne povis kontraŭstari la logon, eniris […] zorgante nur pri sia plezuro [14]; tio, por kio oni antaŭe tute vivis, perdas siajn logon kaj valoron [15].
HOM:logo (mezurilo)
angle:
enticing (noun, act of), luring (noun, act of), baiting (noun, act of)
germane:
Verlockung
japane:
魅力 [みりょく], 魅惑 [みわく], 誘惑 [ゆうわく]

logaĵo, logilo

Io, kio servas por logi: iliaj idoloj […] estis por la Izraelidoj logilo al malbonagoj [16]; [ili] ĵetis al li pikajn demandojn pri logaĵoj de junaj knabinoj [17]; ili provizas la fiŝhokojn per logaĵo [18]; multaj iras norden […] al konataj turismaj logaĵoj [19]; ĝi estis peza U-forma ferstango kun latuna globo ĉe unu ekstremo kaj granda ŝraŭbingo ĉe la alia[…] ĝi estas mia logilo, gapuloj rigardas ĝin scivoleme, […] ilia scivolemo tenas ilin atende [20]; estis uzataj ankaŭ alimentaj logiloj kun kontraŭrabia vakcino por […] vulpoj [21]; la delikateco kaj preskaŭ poezieco de la Kabela stilo estas unu el la ĉefaj logaĵoj de la libro [22]. VD:atrakcio, plezuro
angle:
bait (noun), enticement (noun), lure (noun)
beloruse:
спакуса, прынада
ĉeĥe:
lákadlo, vnadidlo
ĉine:
誘餌 [yòuěr], 诱饵 [yòuěr]
france:
attraction, séduction
germane:
Lockmittel, Lockstoff, Köder, Verlockung, Attraktion
hispane:
atractivo
hungare:
csali, csalétek
japane:
[えさ], 誘惑の言葉 [ゆうわくのことば]
nederlande:
lokmiddel, aantrekkingsmiddel
norvege:
lokkemiddel
pole:
przynęta, wabik, ponęta
portugale:
atrativo, isca
rumane:
momeală, nadă, ademenire
ruse:
приманка, соблазн, искушение
slovake:
vnadidlo, vábidlo
ukraine:
приваба, принада, спокуса

alloga

Tia ke ĝi logas: allogaj paroloj [23]; la bela muziko ludis ĉiam plue, ŝi ne povis plu elteni, ĉar tio estis tro alloga [24]; juna knabino, alloga, sed por kiu oni ne povis perdi la kapon [25]; eksteraĵo kaj teniĝo de la knabineto estis allogaj kaj plenaj de infana ĉarmo [26]; la supo jam fumiĝis en teleroj: tio estis tre alloga [27]. SIN:ĉarma, pimpa, plaĉa, tenta
angle:
attractive
ĉine:
招人喜欢 [zhāorénxǐhuan], 招人喜歡 [zhāorénxǐhuan], 有魅力 [yǒumèilì], 引來 [yǐnlái], 引来 [yǐnlái]
germane:
attraktiv, anziehend
hispane:
atractivo, -a
japane:
人を引きつけるような [じんをひきつけるような], 魅力的な [みりょくてきな]
ruse:
привлекательный

*delogi [28], forlogi

(tr)
Deturni, deflankigi logante: se iu forlogos virgulinon, kiu ne estas fianĉinigita, […] li donu al ŝi doton kaj prenu ŝin al si kiel edzinon [29]; via kolero ne forlogu vin al mokado [30]; paŝtistoj delogis ilin, erarvagigis ilin sur la montoj [31]; ŝi forlogis lin per sia multeparolado [32]; la fiereco de via koro delogis vin [33]; tiaj sinjoroj nur delogas malriĉajn knabinojn kaj poste forlasas ilin [34]; la fratoj de la junulino ĵuris venĝi en la sango de la delogisto la insultegon faritan al ilia familio [35]; [li] volas delogi ilin de la komuna vojo [36]; kia demono tiel vin delogis? Hamlet ; mi sentas fortan deziron forlogi vin de via nuna okupado [37].
angle:
beguile, seduce
beloruse:
спакушаць
ĉeĥe:
lákat, odlákat, svádět, zlákat
ĉine:
勾引 [gōuyǐn], 引誘 [yǐnyòu], 引诱 [yǐnyòu]
france:
séduire
germane:
weglocken, verleiten, verführen de~isto: Verführer.
hispane:
seducir
hungare:
elcsábít, elcsal
japane:
誘惑してそらせる [ゆうわくしてそらせる], 道を誤らせる [どうをあやまらせる]
nederlande:
weglokken, verleiden
pole:
bałamucić, durzyć, łudzić, mamić, uwodzić, zwieść, zwodzić
rumane:
amăgi, înșela, seduce
ruse:
соблазнить
slovake:
odvábiť, zvábiť
ukraine:
зваблювати, спокушати

deloga

Tia ke ĝi delogas: mi kulpigu la delogan influon de bonjara vino [38]; la deloga potenco de la Ringo [39]; kaj, kiel narkotilo, senkompata kaj deloga [40]. VD:tenta
38. Edgar Rice Burroughs (tr. Donald J. Harlow): Tarzan de la simioj, Ĉap. 1
39. Evelyne Pieiller: Le Monde Diplomatique en Esperanto, 1 Jun 2020, La revmondo de la hobitoj
40. Jurij Andruĥoviĉ: Usona Esperantisto 2022:1, Ŝikago, 2001
angle:
beguiling (adj), seductive (adj)
ĉine:
妖媚 [yāomèi], 勾人 [gōurén], 誘惑地 [yòuhuòde], 诱惑地 [yòuhuòde], 放浪的 [fànglàngde]
germane:
veführerisch, verlockend

ellogi

(tr)
Eligi logante: ni ellogos ilin el la urbo [41]; [li] ellogas ŝin el la fidelaj brakoj de l’ patro [42]; jam multe da scioj mi ellogis de l’ gardistoj [43]; vi ellogis de mi la malbenon [44].
angle:
draw out, elicit
beloruse:
выбавіць
ĉeĥe:
vylákat
france:
attirer au-dehors
germane:
herauslocken, entlocken
hungare:
kicsalogat, előcsalogat, kiszed
japane:
誘い出す [さそいだす], おびき出す [おびきだす]
nederlande:
ontfutselen
norvege:
fralure
pole:
wydostać, wyłudzać, wywabiać
rumane:
ieși, păcălește, ademeni
ruse:
выманить
slovake:
vylákať
ukraine:
виманювати

enlogi

(tr)
Logi de ekstere al iu interna loko: ŝi enlogis al si la noblan kavaliron [45]; la varmo enlogas lin pli proksimen [46]; knabino Van Gog enlogis min en sian loĝejon [47].
45. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
46. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
47. I. Kvirikadze, trad. U. Ĥ. Travinskij: Rinocera tamburo, 2002
angle:
lure in
beloruse:
выбавіць
ĉeĥe:
vlákat (kam)
ĉine:
誘使 [yòushǐ], 诱使 [yòushǐ]
france:
attirer à l'intérieur
germane:
hereinlocken
pole:
zwabiać
rumane:
atrage
slovake:
vlákať (niekam)

mallogi

(tr)
Naski malplaĉon, maldeziron, malinklinon: politikaj rezonadoj, kiuj dormigas, […] vanaj detaligoj, kiuj mallogas [48]; jen kiun mi resendos kun aparta plezuro, – diris Voland fiksante sur lin mallogatan rigardon [49]; kiam mi unue vidis la libron, kies koloroplena kovrilbildo tre mallogis min, mi preskaŭ ektimis legi ĝin [50]. VD:abomeni, naŭzi
angle:
deter, repel, be repugnant
beloruse:
адпалохваць, адпуджваць, адштурхоўваць
ĉeĥe:
odpuzovat
ĉine:
挽留 [wǎnliú]
france:
dégouter, repousser (dégouter)
germane:
abschrecken, verleiden
hispane:
desagradar
hungare:
riaszt, taszít
japane:
嫌気を誘う [いやきをさそう], 嫌悪を催させる [けんおをもよおさせる], うんざりさせる
nederlande:
afstoten
norvege:
frastøte
pole:
brzydzić, zrażać
rumane:
detesta, descuraja
ruse:
отталкивать, отпугивать
slovake:
odpudzovať
ukraine:
відштовхувати, неприємно вражати

seksalloga

Sekse incita, erotika laŭ aspekto: sur eta scenejo bela ruĝharulino sciencoplene demetadas siajn seksallogajn subvestojn je la ritmo de lasciva muziko [51]; prezentiĝas al li granda, seksalloga, ege ŝminkita virino [52]; pentristo renkontas sensacie belan, seksallogan virinon, li balbutas: — mi estas portretisto, ĉu vi akceptus pozi por mi [53]?
51. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, La ĝoja podio
52. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Unua atesto estas la vesto
53. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
angle:
sexy, sexually alluring, erotic
beloruse:
сэксуальна прывабны
ĉine:
性感 [xìnggǎn], 香艳 [xiāngyàn], 香艷 [xiāngyàn]
france:
affriolant, sexy
pole:
pociągający seksualnie, zmysłowy
rumane:
atrăgătoare sexual, concupiscent

tromplogi

logi trompe, ŝajnigante ion dezirindan: la serpento tromplogis min, kaj mi manĝis [54]; nur por tromplogi vin li venis, kaj por […] ekscii ĉion, kion vi faras [55]; sendependiĝo de iu lando estas tromplogilo, necesas vidi, ĉu la individuo estas libera aŭ ne [56]. SIN:tenti1
angle:
tempt
ĉine:
勾引 [gōuyǐn]
germane:
verführen, einwickeln (verführen)
japane:
誘拐する [ゆうかいする], だまして誘う [だましてさそう]

administraj notoj