tradukoj: be cs de en es fr hu ms nl pl ru sk tp vo

*perPV

I.

*perTEZ Vikipedio

Prepozicio montranta:
1.
Instrumenton, materion aŭ objekton, kiun oni uzas por plenumi agon aŭ atingi celon: bati iun per bastono; ne per la pano sole vivas homo [1]; sin nutri per legomoj; plenigi botelon per akvo; aspergu per la sango la altaron [2]; viŝi la buŝon per tuko; trafi du celojn per unu ŝtono PrV; kovri tablon per tapiŝo; svingi per paperoj; ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo PrV.
2.
Organon aŭ membron, kiun oni uzas por fari ion: ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj [3]; minaci iun per pugnoZ; li prenos iom el la sango de la bovido kaj aspergos per sia fingro la antaŭan parton de la fermoplato [4]; grinci per la dentoj kaj tremi per la tuta korpo; la birdoj batas la aeron per siaj flugiloj; stari per unu piedo en la tombo PrV; teni iun ĉe la nuko per sia mano.
Rim.: Oni ankaŭ uzas per por montri, kiun parton de ies korpo oni tenas: teni la lupon per la oreloj, infanon per la mano; konduki iun per la nazoB (laŭ sia arbitro).
3.TEZ
Personon, pro kies interhelpo oni povas plenumi ian agon: sendi leteron per servisto; parencaj per AdamoZ; la funebra ceremonio estis honorigata per delegitaro de la urbestraro; la registaro estis oficiale reprezentata per unu ministro; de la infaneco li ĉirkaŭis sin per militistoj [5]; kontroli ion per si mem; (figure) Esperanto memorigas per si (sen helpo de alio) la lingvon italanZ; (figure) ĉiuj prepozicioj per si mem (sen ia alia motivo) postulas [...] la nominativon [6]; (figure) el tio jam per si mem elfluas la konkludo, keZ.
Rim.: Z atentigas, ke "la prepozicion per post pasivo ni uzas nur en tia okazo, se ĝi troviĝas antaŭ vorto, kiu esprimas ne la aganton mem, sed rimedon, uzitan de iu alia aganto; ekzemple: la letero estas skribita per blua inko (ne blua inko skribis la leteron, sed iu persono skribis la leteron, uzante por tio bluan inkon kiel rimedon)[7]". Vidu ĉe de.
4.TEZ
Rimedon, per kiu estas atingata ia rezultato: mi estis kortuŝata per tiu doloro; penetri en domon per forto, perforte; trafi per la parolo rekte en la vizaĝon de iuZ; mortigi iun per unu puŝo de ponardo; per helpo de vortaro [...] mi [...] komprenis iom vian leteron [8]; kvitiĝas servo per reservo PrV; ni povas per kurba vojo al rekta celo veniZ; li eldevigis la permeson mian per neĉesanta ripetadoZ; li turmentas min per malsato tutajn tagojn [9]; lia filo, kuraĝigita per la morto de nia reĝoZ; li tiris per ĉiuj fortoj; liaj okuloj pleniĝis per larmojB; la pupiloj ne malsekiĝis per larmoZ; la vangoj [...] kovriĝis per malsaneca flavo Marta; ilia vizaĝo ne kovriĝos per honto [10]; eksvarmos la rivero per ranoj [11]; ĵuru, ke neniam vi parolos eĉ per unu vorto pri tioZ; mi timis la koleron kaj furiozon, per kiuj la Eternulo ekkoleris kontraŭ vi [12]. VD:pro 1
Rim.: En kelkaj okazoj per havas sencon de mezuro: ĉiu malbona sciigo alproksimigas min per unu paŝo al la tomboZ; oni povas esperi, ke la memoro de granda homo per duonjaro supervivos lian mortonZ; vi per alteco de unu kalkanumo fariĝis pli proksima al la ĉieloZ.
5.
Manieron, kiel efektiviĝas la ago: la fumo flugis supren per nigra kolono, per blankaj volutoj; per roza aŭ blua koloro brilis ia rubandeto Marta; la trupoj antaŭenkuris per grandaj masoj; mia onklo ne mortis per natura morto [13]; simila al la patro per la karaktero; filo, tute fremda per la koroZ; verŝi larmojn kvazaŭ per riverojZ; ŝi estis bela per beleco de anĝeloZ; ripozi per trankvila dormoK; vivi per mizera, kompatinda vivoZ; sin preterŝovi per paŝo majestaZ; ni ne povas atingi ĉiujn celojn per unu fojo; ekkrii per terura voĉoZ; marŝi per piedoj nudajZ; ili vivos per unu animo en du korpoj; komenci sian paroladon per gratulo; la substantivoj finiĝas per „o“.
6.
Potencon aŭ influon, kiun oni alvokas por persvadi iun: mi vin petegas per ĉieloZ, per la rajtoj de nia amikeco de lernejoZ.
II.
Vortero samsignifa:

peraTEZ

Ne efikanta nur per si mem; ne rekte trafanta; bezonanta interan rimedon por atingi celon: pera agento.

pere deTEZ

(prepoziciaĵo)
Per la helpo de, per la intera agado de: interparoli pere de interpretisto; oni evoluigas la sistemon DLT por maŝintradukado pere de la uzo de Esperanto kiel interlingvo [14].

periTEZ

Helpi al iu atingo.
a)
(ntr)
Interhelpi por efektivigi ion: li peris por akordigi ilin.
b)
(tr)
Havigi ion al iu per sia helpo, klopodo, efiko: peri al iu oficonZ; peri informon; ni peras ĉiujn librojn kontraŭ antaŭpago; teatraj prezentadoj peras plej agrablan distriĝon; ofta voĉa legado estas bona rimedo por peri al la lernanto riĉan provizon da vortoj.

peradoTEZ

Faro de peranto: ni atingis tiun sukceson per la perado de nia prezidanto; pacperado (paciga interveno).

perantoTEZ

Homo, per kies helpo oni traktas aferojn kun aliaj personoj: mi zorgas pri la bonaj rilatoj kun la perantoj de la magazino kaj enkasigas ĉiujn kotizojn [15]; se temas pri fidinda Interret-peranto, oni certe esploros vian plendon [16]. SUB:agento, delegito, komisaro, komisiito

periloTEZ

Rimedo.

ĉi-pere

Per ĉi tiu diro, dokumento, deklaro: la Akademio ĉi-pere nuligas tiun licencan interpreton [17].

senperaTEZ

Aganta per si mem sen perado de aliaj: mi devas malobservi la oficialan vojon kaj fari senperan raporton [18]; senpera kaŭzo.

senpereTEZ

Sen intera objekto aŭ helpo, rekte, mem: senpere apud la lito [19]; senpere ĉe la maroZ; senpere averti la estron.
III.
Prefikso signifanta, ke la ago esprimata de la radiko iĝas rimedo por atingi iun celon:
perlabori; perludi (gajni per ludo); perflati (atingi flatante); oficiala pervoĉdona decidoZ.

tradukoj

anglaj

~: by, with, through, via; ~a: indirect, aided; ~e de: by means of; ~i a: to mediate, act as agent; ~i b: to procure, provide, supply; ~ado: agency, mediation; ~anto: agent, intermediary, mediator; ~ilo: agency, agent, means, instrument, medium; ĉi-~e: by this means, by this agency; sen~a: unaided, direct, independent, agentless; sen~e: directly, independently, unaidedly.

belorusaj

~: праз, пры дапамозе, з дапамогай; ~i: пасярэднічаць; ~ado: пасярэдніцтва; ~anto: пасярэднік, правайдар; ~ilo: сродак; sen~a: непасрэдны, беспасярэдні; sen~e: непасрэдна, беспасярэдне.

ĉeĥaj

~: lomeno, na; ~a: nepřímý, zprostředkovaný; ~e de: něčím, prostřednictvím něčeho; ~i: dohodit, prostředkovat, zprostředkovat; ~ado: zprostředkování; ~anto: prostředník, zástupce; sen~a: bezprostřední, přímý; sen~e: bezprostředně, přímo.

francaj

~: par; ~a: intermédiaire; ~e de: au moyen de, par l'intermédiaire de; ~i: s'entremettre, faire avoir, fournir, procurer; ~ado: bons offices; ~anto: intermédiaire; ĉi-~e: par les présentes; sen~a: direct; sen~e: directement, immédiatement.

germanaj

~ado: Vermittlung; ~anto: Vermittler; sen~a: direkt; per III: durch, per, mittels, mit.

hispanaj

~: por; ~a: intermediario; ~e de: mediante, por medio de, a través de; ~i: intermediar, proporcionar, procurar; ~ado: intermediación; ~anto: intermediario; sen~a: directo; sen~e: directamente, immediatamente.

hungaraj

~: -val(eszközhatározó), -vel(eszközhatározó), révén, segítségével; ~a : közvetett, indirekt; ~e de: által, révén, közvetítésével; ~i a: közvetít; ~i b: közvetít, szolgáltat; ~ado: közvetítés, jószolgálat; ~anto: közvetítő; ~ilo: közvetítőeszköz; sen~a: közvetlen, direkt; sen~e: közvetlenül, egyenesen. ~flati: kihízeleg; ~voĉdona: szavazásos.

malajaj

per III: wakil.

nederlandaj

~a: door, door middel van, met; ~i: bemidddelen; ~ado: bemiddeling; ~anto: bemiddelaar, provider; sen~a: rechtstreeks, direct; sen~e: rechtstreeks, direct.

polaj

~: przez, poprzez, z pomocą, za pomocą, dzięki (komuś/czemuś); ~i: pośredniczyć; ~ado: pośrednictwo; ~anto: pośrednik; sen~a: bezpośredni; sen~e: bezpośrednio.

rusaj

~: посредством, при помощи; ~a: опосредованный, непрямой; ~i: посредничать; ~ado: посредничество; ~anto: посредник; sen~a: непосредственный; sen~e: непосредственно.

slovakaj

~: pred 7.pádom: ne sole per la pano; ~a: nepriamy, sprostredkovaný; ~e de: prostredníctvom; ~i: sprostredkovať, tlmočiť; ~ado: sprostredkovanie; ~anto: prostredník, zástupca; sen~a: bezprostredný, priamy; sen~e: bezprostredne, priamo, rovno.

tokiponaj

~: kepeken.

volapukaj


fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 8:3
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 29:20
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 9
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 16:14
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 1a
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 28
7. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 41b, La Revuo, 1908, Majo
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
9. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 2a, sceno 8a
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 34:5
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 8:3
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 9:19
13. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
14. J. Wells: ni vivas en historia momento, Esperanto, 1988:9 (993), p. 143a
15. -: Gerd Jacques, Monato, 2003:1, p. 6a
16. P. Peeraerts: trudata reklamo: ĉu haltigebla?, Monato, 1998:4
17. Akademio de Esperanto: Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj, 2013-10-10
18. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, la barbaro
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo

~: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~i: Mankas verkindiko en fonto.
~ado: Mankas dua fontindiko.
~ado: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ilo: Mankas dua fontindiko.
~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sen~e: Mankas verkindiko en fonto.


[^Revo] [per.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.35 2017/01/26 09:10:22 ]