tradukoj: be bg ca cs de en es fr hu io nl no oc pl pt ru sk sv tp vo

*long/a PV

*longa

1.
Granda laŭ la dimensio longo; havanta difinitan grandon laŭ tiu dimensio: longa bastono, ŝnuro, strato, streko; ĉambro vasta, pli longa ol larĝa Marta; (analoge) ne skribu al mi tiajn longajn leterojn [1]; longa je dudek centimetroj, je tri paŝoj; tio estis aleo, du kilometrojn longa [2]; (figure) kilometre longa titolo.
2.TEZ
Havanta grandan daŭron: la vivo ne estas longa [3]; longa vojaĝo, laboro, parolado, malsano, pacienco; longaj someraj tagoj; longa krio, ĝemo; plilongigi paroladon, kunvenon. VD:daŭra 1, eterna, tirata
3.TEZ
FONPOE (p.p. silabo) Fermitaakcenta: en la vorto „me-lan-ko-li-o“ la longaj silaboj estas „lan“ kaj „li“.
Rim.: Ĉi tiu nocio estas esence fremda al Esperanto, sed Kalocsay faris ampleksan teorion pri ĝia uzo en poezio, ĉar li opiniis la klasikan metrikon, bazitan sur longeco de silaboj, pli belsona ol la akcenta. La donita difino estas adaptita al la specifaj ecoj de Esperanto, kiu ne firme konas longecon de vokaloj, sed por lingvoj kun klara distingo inter longaj kaj mallongaj vokaloj, kiel la latina, helena, sanskrita, araba k.a., la difino estu prefereble: fermita, aŭ kies vokalo estas longa.

*longe

1.TEZ
Dum multe da tempo: longe atendi, restiZ, la pastro [...] loĝis longe en nia urbo [4]; lia kolero longe daŭris [5]; io tiel longe serĉataZ.
2.TEZ
=delonge mia domo estis jam longe konstruita [6].
3.
Tiel, ke la koncernaĵo estas longa 1: etendu pli longe viajn ŝnurojn, kaj viajn palisojn fortikigu [7].

longo Vikipedio

1.TEZ
Plej granda dimensio de objekto: tricent ulnoj estu la longo de la arkeo, kvindek ulnoj ĝia larĝo, kaj tridek ulnoj ĝia alto [8]; faldi paperfolion laŭ la longo; tiu ĉi rivero havas 294 kilometrojn da longoZ; la korpo falis kaj etendiĝis laŭ sia tuta longo [9]; (arkaismo) grado de longo (distanco de iu loko al iu difinita meridiano akceptita kiel deirpunkto, t.e. longitudo).
Rim.: Oni pli volonte parolas pri longo de objekto kuŝanta. Tamen „longo“ povas ankaŭ alterni kun „alto“ pri stara aĵo, kiel montras jena ekzemplo: ili staris fiere unu apud la alia, kvankam ilia longo estis tre malegala [10].
2.TEZ
FIZ Baza fizika grando, esprimanta la distancojn inter du punktoj: la dimensioj de longo estas M0L1T0; la derivita grando areo (respektive volumeno) estas kvadrato (respektive kubo) de longo. VD:metro

longeco Vikipedio

1.TEZ
Eco de tio, kio estas longa: mi rigardis la [...] orelojn de la leporo; estas plezuro admiri ilian longecon! [11]; malegala longeco de la vokalojZ; la longeco de la laboro lacigis lin.
2.TEZ
(arkaismo) =longo 1 naŭ ulnoj estas ĝia longeco kaj kvar ulnoj estas ĝia larĝeco [12].

antaŭlongeTEZ

Multe da tempo antaŭe: jaroj antaŭlonge pasintaj [13].

antaŭnelonge, antaŭ nelonge, antaŭ ne longe

En pasinta, ne tre malproksima tempo: mi parolas pri tiuj novaj romanoj, kiuj aperis antaŭ nelonge [14]; kun ĉagrena mieno alparolis min antaŭnelonge iu Kamarado [15].

delongeTEZ

De antaŭlonge kaj plu ĝis la koncerna momento: eĉ unu birdon oni ne aŭdis, ĉiuj jam delonge ripozis, kaj la strigo ne estis ankoraŭ hejme [16]; en la tuta regiono oni jam delonge rigardis lin kiel indiĝenon [17]; ni esperantistoj, cetere, konas tiun ĉi fenomenon jam delonge [18].

laŭlonge

Laŭ la dimensio longo, laŭ la pli granda direkto: trairu la landon laŭlonge kaj laŭlarĝe [19]; fendi lignon laŭlonge.

laŭlonge deTEZ

(prepoziciaĵo)
Laŭ la pli granda flanko de: ŝi nun iris laŭlonge de la marbordo [20]; laŭlonge de strato [...] eblas vidi la antikvajn vestiĝojn de la Romia Teatro [21].

*mallonga

1.
Havanta malgrandan etendon laŭ sia plej granda dimensio: rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba [22]; mallonga tenilo, vesto, barbo, frazo.
2.TEZ
Havanta malgrandan daŭron: mallonga kunsido, kolero, feliĉo; mallonge dirite. VD:konciza
3.TEZ
FONPOE (p.p. silabo) Malfermita kaj senakcenta.
Rim.: Vd rimarkon sub longa 3. Por lingvoj kun klara distingo inter longaj kaj mallongaj vokaloj, la difino estu prefereble: malfermita, kaj kies vokalo estas mallonga.

mallongigi

(tr)
1.
Malgrandigi la longon, la pli grandan dimension: okuloj [...], kies palpebroj estas mallongigitaj [23].
2.
Malpliigi la daŭron, rilate al la normala, antaŭvidebla daŭro: pardonu, ke ĉi tiun fojon mi mallongigos mian intersalutiĝon kun vi Marta.

mallongigoTEZ Vikipedio

GRA Skriba aŭ parola koncizigo de esprimo, ekzemple, konservanta nur la komencajn literojn aŭ silabojn de vortoj: „ktp“ estas kutima mallongigo de „kaj tiel plu“.
Rim.: Mallongigojn oni povas elparoli per la nomoj de la literoj. Ĉiu litero tiam elparoliĝas kiel aparta vorto. Iajn mallongigojn oni povas elparoli kiel vortojn. Oni ankaŭ povas ĉiam elparoli per la plena ne mallongigita formo; "ktp" povas esti elparolata en du manieroj: "ko to po" (per la liternomoj, kiel tri apartaj vortoj) aŭ "kaj tiel plu" (plene); "IJK" povas esti elparolata en du manieroj: "i jo ko" (per la liternomoj, kiel tri apartaj vortoj) aŭ "Internacia Junulara Kongreso" (plene)PMEG.

nelonge

Dum negranda tempointervalo: estos nelonge vi, tute ne longe vivanta [24]; malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam PrV.

postnelonge, post nelonge, post ne longe

Post malmulta tempo: post nelonge li malaperis en la mallumo [25]; postnelonge mura indikilo eklumis [26].

longoforma

Rimarkeble pli longa ol larĝa: tio estis mara herbo aŭ junko, kiu kovris longforman ŝtonon kaj aspektis kiel korpo de homo [27].

tradukoj

anglaj

~a: long; ~o: length; ~eco: longness, length; antaŭ~e: long ago; antaŭne~e, , : a short while ago; laŭ~e: lengthwise; laŭ~e de: along; mal~a: short; mal~igi: shorten; mal~igo: abreviation; ne~e: briefly.

belorusaj

laŭ~e: уздоўж.

bulgaraj

mal~igo : съкращение, абревиатура.

ĉeĥaj

~a: dlouhý; ~e: dlouho, dlouze, dávno; ~o: délka; ~eco: délka; de~e: dávno; mal~a: krátký; mal~igi: zkrátit; mal~igo: krácení, zkratka; ne~e: nedlouho, nedávno; ~oforma: podlouhlý.

francaj

~a: long; ~e 1.: longtemps; ~o 1.: longueur; ~o 2.: longueur; ~eco: longueur; antaŭ~e: depuis longtemps, il y a longtemps; antaŭne~e, , : il y a peu (de temps); laŭ~e: en long; laŭ~e de: le long de; mal~a 2.: bref; mal~a: court; mal~igi: abréger, écourter, raccourcir; mal~igo: abréviation; ne~e: brièvement; postne~e, , : peu après; ~oforma: allongé, oblong.

germanaj

~a 1.: lang; ~a 2.: lang, langdauernd, langandauernd; ~a 3.: lang; ~e: lange; ~o: Länge; ~eco: Länge; antaŭ~e: lange davor, viel früher; antaŭne~e, , : vor kurzem; laŭ~e: entlang, der Länge nach; mal~a 1.: kurz; mal~a 2.: kurzdauernd, kurzandauernd, kurzzeitig; mal~a: kurz; mal~igi 1.: kürzen; mal~igi 2.: abkürzen; mal~igo: Abkürzung; ~oforma: länglich.

hispanaj

~a: largo; ~e 1.: mucho tiempo, largo tiempo, largamente; ~o 1.: longitud; ~o 2.: longitud; ~eco: longitud; antaŭ~e: hace mucho tiempo; antaŭne~e, , : hace poco tiempo; laŭ~e: a lo largo; laŭ~e de: a lo largo de, durante; mal~a 1.: corto; mal~a 2.: breve; mal~a: corto; mal~igi 1.: acortar; mal~igi 2.: abreviar; mal~igo: abreviatura; ne~e: con brevedad, brevemente; postne~e, , : poco después; ~oforma: alargado.

hungaraj

~a: hosszú; ~e 1.: hosszan, hosszú ideig; ~e 2.: régen; ~e 3.: hosszan; ~o: hossz, hosszúság; ~eco: hosszúság; antaŭ~e: régen, jóval előtte; antaŭne~e, , : nemrég; de~e: régóta, régtől fogva; laŭ~e: hosszában; laŭ~e de : mentén; mal~a: rövid; ne~e: nem sokáig, rövid ideig; postne~e, , : csakhamar, hamarosan, kisvártatva; ~oforma: hosszúkás.

idaj

~a: longa; ~e: longe; ~eco: longeso; mal~a: kurta; mal~igi: kurtigar.

katalunaj

laŭ~e de: al llarg de; mal~a: corto; mal~igo: abreviatura.

nederlandaj

~a 1.: lang; ~a 2.: lang, langdurend; ~a: lang; ~e: lang; ~o: lengte; ~eco: lengte; antaŭ~e: lang geleden; antaŭne~e, , : onlangs; de~e: sinds lang; laŭ~e: langs; laŭ~e de: langs; mal~a: kort; mal~igi: verkorten, inkorten; mal~igo: afkorting.

norvegaj

~a: lang; ~e 1.: lenge; ~e 2.: lenge; ~e 3.: langt; ~o: lengde; antaŭ~e: for lenge siden; antaŭne~e, , : for ikke lenge siden; de~e: i lang tid; mal~a: kort; mal~igi: korte ned; mal~igo: forkortelse; ne~e: kort; postne~e, , : rett etterpå.

okcitanaj

laŭ~e de: al long de.

polaj

~a: długi; mal~a: krótki.

portugalaj

~a: longo; ~o: comprimento; mal~a: curto.

rusaj

~a 1.: длинный; ~a 2.: долгий, продолжительный; ~a 3.: долгий (слог, гласный); ~e 1.: долго; ~e 2.: давно; ~e 3.: длинно; ~o: длина; ~eco: длина; antaŭ~e: давно; antaŭne~e, , : недавно; de~e: давно, издавна; laŭ~e: вдоль; laŭ~e de: вдоль, в длину; mal~a 1.: короткий; mal~a 2.: короткий, краткий; mal~a 3.: краткий; mal~igi 1.: укоротить; mal~igi 2.: сократить; mal~igo: сокращение, аббревиатура; ne~e: недолго; postne~e, , : вскоре; ~oforma: продолговатый.

slovakaj

~a: dlhý; ~e: dlho; ~o: dĺžka; ~eco: dĺžka; de~e: dávno; mal~a: krátky; mal~igi: skrátiť; mal~igo: skratka; ne~e: nedávno; ~oforma: podlhovastý.

svedaj

~a: lång; ~e: länge; ~o: längd; ~eco: längd; antaŭ~e: för länge sedan; laŭ~e: på längden; mal~a: kort.

tokiponaj

~a: suli; mal~a: lili; mal~igi: lili.

volapukaj

~a: lunik; mal~a: brefik.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 9a
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 54:2
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 6:15
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, galoŝoj de feliĉo, 3
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, flikilo
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, kuristoj
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 3:11
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 77:5
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, galoŝoj de feliĉo
15. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, „ho malfidemulo!...“
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
17. A. Ĉeĥov, trad. M. Lukaŝ: Enujulo, La Nica literatura revuo, 3:1
18. S. Maul: Fortaleza surprizoMonato
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 13:17
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
21. Turisma skabenejo de la urbo Torino: Torino, 1984
22. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
23. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, kronika katara konjunktivito
24. trad. A. Kofman: El IliadoLudoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
25. J. Rejtő, trad. L. Balázs: La antaŭenŝovita garnizono
26. J. Francis: Misio sen Alveno, tk-stafeto, 1982
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto

~e: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~eco: Mankas verkindiko en fonto.
mal~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
postne~e, , : Mankas verkindiko en fonto.


[^Revo] [long.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.49 2016/11/20 01:10:19 ]